La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

30

– Vi naskiĝis jam poste – diris Martin mallaŭte. – Vi ne scias, kio estis la milito.

– Ĉiu milito estas frenezo – respondis spiteme la dua junulo, kiu ĝis nun nenion diris. Li estis pli malalta ol Martin, kaj rapide li paŝadis. Ili iris apud la grenejo. Minace altis la senfenestra muro.

– Sed por tiuj, kiuj vivas en ĝi, la milito estas ne frenezo, sed realaĵo – daŭrigis Martin obstine. – Por ili la milito estas la ĉiutagoj, la eventoj de horoj, konstanteco. Tio determinas ilian pensadon, kaj se la milito daŭras kelkajn jarojn, do ilia pensmaniero kroĉiĝas al ĝi, daŭre, kaj ĝi deformiĝas...

– Pro tiu oni ankoraŭ ne estas devigata murdi pacemajn kamparanojn.

La frazo estis grenado, malmola, eksplodanta. En la silento aŭdiĝis nur la spiroj. Poste ie ekbojis hundo longe, plende.

– Ĉi tie ne estis pacemaj kamparanoj – diris Martin. – Verdire, tuta Lavello estis malamiko.

– Vi, germanoj, estis malamikoj. Vi alvenis el fremda lando, kun armiloj – tion la knabino diris laŭte, maleme. Martin silentis. „Ni jam estas tro malproksime de tiuj eventoj. Kiu tion kapablus kompreni – hodiaŭ? ” Kaj la tempo – kiun Martin ĝis nun kredis sia aliancano – agis kontraŭ li. Nun li jam povis esperi ion nur rilate al homoj, kiuj tiam estis ĉi tie, kiuj tiam en Lavello spiris la saman aeron, tiutage same aŭdis la tondron de mitraletoj – 

... la armiloj almenaŭ duonhoron tondris ankoraŭ ĉe la grenejo. Ĉirkaŭe silentis Lavello. la vilaĝo frostiĝis en glacion de la timego, ĉiu kaŝis sin en sia domo – Martin rigardante suben rememoris la pecon de sukceno, kiun infanaĝe ii trovis sur la hordo de maro. Tiam la unuan fojon li estis ĉe la maro, estis malvarme kaj li vidis tiel egajn grizajn nubojn, kiajn jam neniam poste. La vento ŝiradis la ondojn, sur la humida sablo ekbrilis tiu flava io, Martin ĝoje prenis ĝin. En la sukceno kuŝis longpieda kulo, ĝi kvazaŭ duonmove frostiĝis en la Tempon – por ke la bildon de sia movo ĝi povu post jarmiloj montri al vidantaj okuloj. Lavello nun aspektis simila: inter la arbaroj senmove staris la domoj kaj malaperis eĉ la frugilegoj, La soldatoj en la grenejo trovis tri partizanojn: nur unu ei ili vivis ankoraŭ, sed lin Helmut tuj mortpafis. Antaŭ ol Martin iris tien, La leŭtenanto tial iom malpeziĝis – ne li devis decidi pri la sorto de tiu partizano... Ja li konis la ordonojn de la stabo. La partizanojn kaptitajn oni devas starigi al muro, ekzekuti ilin publike, por montri timekzemplon al la loĝantaro. Sincere dirante, Martin estis eĉ dankema al Helmut por ties rapida movo. Ja Martin ne povis scii. ke la veraj klopodoj nur nun komenciĝos –

Jam estis posttagmeze, kiam – sur du ŝarĝaŭtoj – alvenis la helpsoldatoj el Camenno; ili restis nelonge. Ili elpakis la alportitajn maŝinpecojn, restigis unu el la aŭtoj, Sur la duan oni metis la vunditojn kaj forveturis. Martin kaj liaj homoj tuj komencis la muntadon de la radiostacio sur la novan aŭton. Martin rimarkis, ke la fremdaj soldatoj estis nervozaj, kompreneble, proksimiĝis la fronto kaj oni de tago al tago plie sentis, ke ia nevidebla maŝo premiĝas ĉirkaŭ ilia kolo –

La muntado de la radiostacio daŭris eĉ nokte. Martin malmulte dormis, ankaŭ li mem helpis al la soldatoj patroli la vilaĝon kaj la ĉirkaŭaĵon. Lavello plu silentis, „timegas la aĉuloj” – diris iu soldato nokte sur la strato –

Martin nur sekvonttage havis tempon por pripensi, kiel reagi. Ankoraŭfoje li tralegis la ordonojn de Ia stabo eldonitajn post la Sicilia albordiĝo de la aliancanoj. Ĝemante li turnadis la paperojn, ja ĉio estis klara. „En la nomo de la Imperio” Juĝoj duraj, timigaj. Detruo de la vigliĝanta partizanmovado. La respondeco de la civila loĝantaro de la koncernaj regionoj. Venĝo,venĝo –

Poste li iris al la vilaĝdomo, al Boccone.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.