La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

58

– Oni devus jam likvidi la perforton, por ĉiam – Stefan rigardis la foran lagon, la spegulbildojn de nuboj.

– En la tuta mondo, samtempe? – demandis Martin. Li ne ridetis, tamen ĝoje konstatis, ke tiaj pensoj estadas en la kapo de lia filo. Samtempe li bonege sciis, kiel naiva estas la penso de Stefan. Kaj Martin rememoris: havante dekkelkajn jarojn ankaŭ li volis fariĝi profeto, kiu tute aliigus ĉi tiun kadukan mondon –

– Eltrovi ion, pro kio la homoj tuj ŝanĝiĝas. Ke ili fariĝu tiaj, kiuj jam ne volas damaĝi unu al la alia, kiuj la problemojn solvas sen forto kaj perforto.

– Doni en iliajn manojn novan Biblion – diris ĝoje Martin (samtempe li sciis: kial?, se ankaŭ la malnova Biblio ne helpis ilin...), sed tiumomente li rememoris Lavellon kaj li hontis pri si. „Ĉu ĝuste mi volas instrui bonon al la homoj? Mi, kiu estis malbonulo?” Li volis liberigi sin de la literaturaj esprimoj, jes ja, nur tiu rajtas paroli pri bono kaj malbono, kiu konas ambaŭ aferojn. Kiu funde konas la krimon, ja ankaŭ li mem faris ĝin. Kaj tiu rajtas paroli pri la bono, kiu jam sentis, kiel bonega sento estas doni, helpi. La homo denaske bona similas al afiŝego blanka kaj malplena, sciigilo sen ia ajn signo Oni nenion surskribas, do ĝi ne povas ion anonci. Ega komputilo kun milionoj da memorunuoj... malplenaj – ĝi povas ekzisti kaj eĉ ekzistas, tamen kvazaŭ ĝi ne ekzistus. Do se malplena – ĝi ne ekzistas.

Stefan foj-foje haltis antaŭ iu pino, li rigardis la grizetajn trunkojn kaj parolis:

– Se mi pripensas.., ke homoj vivas jam de multaj jarmiloj, vivis jam miliardoj kaj ankaŭ nun vivas miliardoj kaj neniu el ili estis-estas senkulpa. Iam-tiam, tie-ie ĉiu jam kulpis ion. Neniu estas senkulpa.

Martin streĉe atendis. Stefan ne diris ion novan, Martin tamen ĝojis, ke ankaŭ lia filo aliris jam tiun punkton, kie iam ankaŭ Martin staris. Samtempe li komencis timi: se nun ekestus milito? Se ankaŭ Stefan fariĝus militisto? Ĉu li kondutus alie, ol lia patro, iam? Ja vane li tenos enmane laserfusilon anstataŭ mitraleto, anstataŭ flugmaŝinoj povos alveni rakedoj – tamen ĉio estos samtia, eĉ se la nova milito daŭros ne jarojn, sed nur maksimume semajnojn. Tiuj, kiuj ne flugos enĉielen en formo de radioaktiva pluvo – kaj mirakle transvivos la seriojn de plagoj – ĉu ili fariĝos pli bonaj homoj...? Pli malfacilan taskon havis la mezepoka batalisto, li estis devigata rigardi en la okulojn de sia kontraŭulo, ili havis pli-malpli egalajn ŝancojn, ĉiu povis esti venkinto aŭ venkito kaj kiu transvivis iun baton, eble ne transvivis la sekvontan – kaj dumbatale li vidis la okulojn de la alia vivo, lian frunton, pro la doloro torturitan vizaĝon –

Nun ni mortigas jam defore, sennomas la murdisto kaj la viktimo, per butonpremo ni likvidas la kontraŭularon, sur senanimaj-malvivaj mapoj ni montras la ĉeeston de „malamiko” Senindulgaj kvadratoj kaj koordinatoj decidas, kiu parto de tero, akvo, aero, kosma orbito apartenas ĉimomente al „ni” kaj kiu al „ili”, neniu strategia aritmetiko konsideras, ke iu homo – HOMO: militisto, civilulo, virino, viro, blankulo, nigrulo, brunulo, flavulo – konsistas el kiom da milionoj da ĉeloj, kiel komplika kunordiga sistemo direktas ilin-nin, kiom da bilionoj da vivo vibras en ili, en ni –

– Eble strange, ke la savon de la mondo ni opinias farendaĵo de malbonuloj – daŭrigis Stefan. – Tamen, devas ja ekzisti ia eliro. Nur ĝin ni ankoraŭ ne trovis.,. De tempo al tempo mi vidas la homojn porcelanaj. La infano estas ankoraŭ nebruligita, mola maso. Je kiu formo oni lin igas, tia li restos por ĉiam. La bruligejo – estas mem la vivo. La formon de malmoligita porcelanfiguro oni jam ne scipovas ŝanĝi... La homo-porcelano estas treege rompiĝema, ekstere kaj interne same. Puŝveturas lin aŭto – kaj ĝi ne plu ekzistas. Aŭ oni detruas liajn ideojn, memrespekton, distretas tion, kion li kredis – ankaŭ tio estas morto, ĉu ne? Ja li neniam poste estos tia homo, kia estis li antaŭe...

Martin tiam denove pensis: kion sentos Stefan, se ii ekscios, ke lia patro –

Kiel milfoje antaŭe, ankaŭ tiutage sur la lagbordo ii denove pensis pri tio, ke li rakontos al Stefan la veron. Eble li neniam ekscios pri Lavello – kaptegis samtempe enpense la savzonon-esperon, li tenis forte tiun unikan insuleton de la memormaro. Por Stefan estus terura bato, ĝi „distretus tion, kion li kredas”, kiel li mem tion diris, jes, la homo centfoje mortas ankoraŭ en la vivo, ĉiu fiasko estas eta vivo-fino, iom ĝi forprenas el la celo, por kiu oni vivas, batalas. El tio, kion ni kredas nia celo –

Martin memoras la parton de ĉielo super la montetoj, la akvon de lago, la vojon kondukantan suben, la arbaron, Super la akvo hele nebuletis la aero. Li sentis, kiel bonege estas tie – samtempe li timis, ke oni lin vekos el dudekjarlonga sonĝo...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.