|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Kaj vi parolas pri paco kaj trankvilo – rimarkis Tamaro. Boccone kapjesis. Ĉu ankaŭ li konsentas...? Tio kolerigis Martinon. Li volis gardi sian memregon, sed –
Rapide li turnis sin al Chiarini:
– Vi menciis antaŭ nelonge, ke se itala armeo estus okupinta Germanujon... Ekzemple, se vi estus la komandanto de unu el tiuj taĉmentoj!
Chiarini volis retiriĝi el la interparolo, duone li forturnis sin, krome ĉiu rigardis al li, tio konfuzis lin. Li ne estis parolemulo, kaj pri la milito li tute ne ŝatis paroli. Sed Martin jam firme tenis lin, kiel ĉashundo:
– ... kaj se tie ĉio okazus samtiel, kiel en Lavello? Ĉu sinjoro leŭtenanto Chiarini ne punus la germanan kamparanon kaj lian familion kaptitajn ĉe la freŝa faro? Ĉu li estus grandanime pardonanta al ili...? Eble li lasus, ke sekvonttage ataku jam lin kaj liajn soldatojn cent partizanoj? Kaj tiujn alkondukus al lia ĉambro ĝuste la germanaj kamparanoj, kuraĝiĝintaj pro manko de puno.
Lia voĉo ardis, kaj ardis ankaŭ la aero. La viroj, starantaj-sidantaj kontraŭ li, silentis kun preme fermitaj buŝoj. Poste iu ekparolis flanke:
– Ne pri tio temas.
Estis li... Tasca.
Martin mallaŭte daŭrigis:
– Vi pravas. Ne pri tio temas. Sed... mi volis nur pruvi, ke en tiu ĉi situacio ankaŭ aliaj homoj farus samtiel, kiel mi faris tiam.
– Sed en tiu ĉi situacio estis nur vi, kaj faris tiel vi – diris Tasca. La du viroj rigardis unu la alian. En Martin restis ankoraŭ iom da spitemo:
– Mi kredas, ke vi ne estis ĉi tie dum la milito.
– Ne, mi vivis aliloke. Aliloke mi vidis tiajn samajn krimfarojn, kiajn vi faris en Lavello.
La frazoj estis glavoj tintantaj, argumente fajrerantaj. Martin anhelis. La forta lumo ĝenis liajn okulojn, sed denove li turnis sin al la kamparanoj:
– Facile estas prijuĝi ĉion – nun, post tiom da jaroj. Tiel longe post la milito, kies finon ni jam konas. Ni scias, kiu venkis. Sed antaŭ dudekkvar aŭ dudek kvin jaroj neniu sciis, kiu venkos. Mi estis ano de armea organizaĵo, ne memvole mi aivenis en Lavello...
– Tion vi diru antaŭ la tribunalo – interrompis Tasca, lia Manka kapo kvazaŭ lumis ĉe la muro. – Mi ŝatus ion demandi... respondu je tio!
– Demandu, Tasca! – diris iu. Martin devigita silentis. La
Lavellanoj atendis, kiel paralizitaj ŝtonskulptaĵoj.
– Martin Dregger, vi denove alvenis en Lavello. Eble vi opinias tion... pentofaro. Ni devas rekoni: vi estas kuraĝulo, Sed... ĉu vi venus ankaŭ tiam, se la gazetoj ne informus pri via milita faro? Ĉu vi alvenus ankaŭ tiam, se la mondo nenion scius pri la afero?
– Vi ĝismorte kaŝus vin... – diris Tamaro maleme. Martin rigardis al la okuloj de la drinkejestro:
– Mi ne scias, kion mi farus, „se”... Antaŭ kvin minutoj ĝuste vi, Lavellanoj, ne volis paroli kun mi pri neokazintaj aferoj. Do, ni lasu tion. Ĉu mi kaŝiĝis...? Eble jes. Tamen tuttempe mi ofte pensis pri Lavello.
– Sed volis vi ĝin forgesi – diris Tasca mallaŭte.
– Jes – respondis Martin. – Ĉiu kulpinto volas forgesi sian kulpfaron, kaj volas, ke ĝin forgesu ankaŭ la aliaj. Jes ja – ĉar se oni ĝin forgesos, do ankaŭ lin, la kulpinton oni ne prirespondecigos.
Kelkaj komencis flustradi inter si – sed kiam Tasca ĵetis rigardon al ili, tuj ekestis silento. El tio Martin konkludis, ke Tasca certe posedas aŭtoritaton. Li ne estas nura dommastro ĉi tie.
Boccone ekiris al la pordo. Tasca nenion diris, sed la iama vilaĝestro sentis la akran okulparon surdorse, ĉar, haltinte ĉeporde li diris:
– Mi alkondukos... Caterina-n Lombardi.
Martin eksentis pikan doloron en la cerbo kaj samtempe en la brusto. Lombardi...? Lia buŝo subite sekiĝis. Laŭte li enspiris la aeron. Spada rigardis al li:
– Ĉu vi miras...? Tiu ĉi nomo vekas en vi malagrablajn memorojn?
Tasca reiris malantaŭ la pulpiton. Lia korpoteno nun ŝanĝiĝis, denove li fariĝis drinkejestro, eĉ se nur por minuto. Li rigardis al Martin:
– Ĉu vi deziras trinki ion?
Martin unue kapneis, li kredis, ke li ne sukcesos eligi voĉon tra la strikta gorĝo. Tamen li povis paroli tutnormale:
– Ion malvarman bonvolu...
– Finmanĝu la sandviĉon, mi donos oranĝsukon.
Apenaŭ liaj dentoj penetris en la sandviĉon, kiam iu ekparolis malantaŭe:
– Kaj kio estos, se tiu ĉi afero jam eksvalidiĝis?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.