|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Poste René bremsis antaŭ iu domo, sed la viroj ne rigardis unu al la alia. La silento peziĝis.
– Ĉu ... vero? – demandis iom poste René.
– Jes kaj ne – respondis Martin mallaŭte. – Tiuj samaj frazoj kaj faroj signifas hodiaŭ ion alian, ol ili signifis tiam.
Ili denove silentis. Rene eble atendis la daŭrigon, sed Martin silentis. Tiel ili sidis en la nigriĝanta vespero, en la benzinodora aŭto.
– Kie ni estas?
– Mi rezervis por vi ĉambron en suburba hotelo. Vi ne povas nun veturi hejmen, la gazetraportistoj ĉasas vin. En la oficejo tuttage sonoris la telefonoj, oni serĉis vin... La direktoro estis devigita deklari ion. Do, li diris, ke la Ruĝa Kruco nenion sciis pri tiu ĉi parto de via pasinteco. Ja ni sciis, ke dum Ia milito vi servis en la germana armeo, ke poste vi transloĝiĝis en Svislandon kaj akiris la ŝtatanecon. Ke vi laboras ĉe ni jam dudek du jarojn... Jen ĉio. Antaŭ via loĝejo atendas la televidistoj kaj jamulistoj. Oficiale ni komunikis, ke vi estas en Azio, sed iel oni informiĝis. ke vi jam ekflugis hejmen. Feliĉe ili ne sciis, per kiu maŝino vi alvenos.
– Kaj... kion mi faru nun? – demandis Martin. Subite ii sentis sin treege senkonsila. Sed li ankoraŭ ne konsciis, ke muroj disfalas ĉirkaŭ li, muro.i ĝis nun defendaj. kreditaj fortaj –
– Provizore faru nenion. Morgaŭ la direktoro irigos al vi iun kaj tiu ulo komunikos al vi la decidon de la direktoraro.
– Kaj mi mem nenion povas fari...? Finfine, ja temas pri mi.
– Ĝuste tion ne forgesu. Vi estis nia homo. Unu el la regionaj direktoroj de la Ruĝa Kruco. Pro tio la afero ŝajnas sensacio por la gazetaro, Martin. Kie estas via filo?
– En Mallorca li somerumas.
– Bone... Do, vi restu ĉi tie. Morgaŭ vi ricevos mesaĝon.
Martin malrapide, tre malrapide eniris la hotelon. Li portis monton surdorse, sur la tremantaj femuroj. Kvazaŭ jam ankaŭ la tero estus lin tiranta pli forte al sia nigrega centro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.