La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

38

Iuvespere Martin iris promeni. La ekpenso ne estis sana kaj sendanĝera... La partizanoj ŝteliradis ĉirkaŭ Lavello – almenaŭ la soldatoj kredis tion. Martin prenis sian mitraleton, la rimeno eniĝis en lian haŭton, ja lia ŝultro jam dekutimiĝis. Sed la propran ordonon li ne povis malobei.

Ĉirkaŭ la domo de ia Minetti-familio ŝvebis silento – samtiel ĉie en la vilaĝo. Estis malvarme, la nokto per sola atako okupis la valon. Ŝajne la arbaroj pliproksimiĝis. Nigris la ŝafejoj.

Martin malrapide promenis antaŭ la domo; la ŝtona bariero estis alta, la pordego fermita – do li ne vidis la korton. Li iris plu kaj pensis pri sia infanaĝo. Kiam li estis gimnaziano, ofte tiel li promenadis dum horoj sub la fenestroj de iu blonda knabino – la tiaspecaĵo jam eĉ tiutempe ne estis laŭmoda, la najbaroj priridis lin kaj li eskapis kun ruĝaj oreloj. Ĉio estis nun alie, tamen simile. Li estis plenkreskulo, soldato, okupanto en fremda lando – sed ĉiam pli li sopiris al Carla, ankoraŭ kvazaŭ aŭdis ŝian voĉon, „Bon’ giorno” kaj „Grazie”, ŝia voĉo estis bruna, helbruna, kiel la vibra sono de mezalta violonĉelo, „grazie”, jes, Carla –

Dekstramane li tenis la tubon de mitraleto, direktitan al la tero, tiel li promenis al la preĝejo kaj reen, Neniun li renkontis dumvoje. Kiam la duan fojon li iris antaŭ la domo de Minetti, li aŭdis parolon el la korto. Grincis tenilo de sitelo, blekis bovino. Poste grincis pordo delonge ne oleumita. Sed la  pordego restis fermita. Kaj vane li iradis tie ankoraŭ kelkfoje, ne ekvidis Carla-n. Amaro gustis en la buŝo, li koleris pri la sorto. Kaj rememoris: precize la samon li sentis irante hejmen post la sensukcesa vizito ĉe tiu blondhara gimnazianino. Li estis tiam trompiĝinta, tutmondon malamanta, dolore malforta – tamen viro.

Super Lavello densis la nokto. Martin kolereme iris tra la korto de la domo Garzanti. Poste li iom trankviligis sin. „Eble neniam ŝi estos la mia. Carla tamen estas Carla kaj enpense mi povas esti kun ŝi. Tiomfoje kaj tiel, kiel mi volas. Eble neniam plu vidos ŝin. En iu ajn minuto povas alveni ordono kaj iii devos forveturi el Lavello. Sed poste... post la milito...”

Li ankoraŭ ne sciis, ke tute alie okazos ĉio, ĉio.

– Ĉu vi rekonas nin? – demandis iu. Plejparte ili staris malantaŭ la tabloj, apogantaj la muron. Nur viroj estis en la salono, eligantaj el si propran forton. Brunaj haŭtoj, koloraj j ĉemizoj, longaj pantalonoj. Muskolaj, plenaj korpoj. La rigardoj direktitaj al Martin.

– Ne – kapneis Martin, la sandviĉon li subite sentis fremda objekto kaŝenda, tamen li tenis ĝin en la mano. – Sed mi scias, kiuj vi estas.

– Ankaŭ ni scias, kiu vi estas – tion Spada diris; apud li staris la neforigebla Tamaro.

Martin la sandviĉon remetis sur la teleron:

– Ne, vi ne scias, kiu mi estas... Por vi mi estas plu tiu sama militoficiro, kiu estis ĉi tie antaŭ dudek kvar jaroj kaj kiun vi ne vidis depost tiam. Se dumtempe vi pensis pri mi, vi vidis antaŭ vi mian uniformon, la pintan ĉapon, la radio-aŭton, aŭdis la mitraletojn, la fremdlingvajn ordonvortojn... Sed mi jam ne estas la sama homo.

– Ĉu vi komprenas, kion li volas? – kriis Tamaro akravoĉe, malagrable. – Li volas, ke ni lin kompatu! Pro tio li venis en Lavellon, je diablo!

– Ne kompati oni devus min, sed kompreni! – turnis sin Martin subite al li.

– Samkiel vi komprenis nin tiam – mansvingis Spada. La vilaĝanoj ekflustris inter si. Martin ĵetis rigardon al Boccone, sed en lia neŭtralema – neŭtralema? – okulparo Martin nenion vidis. Do li daŭrigis:

– Ja ankaŭ vi ŝanĝiĝis intertempe, ĉu? Ĉu estas inter vi iu, kiu povas diri: li estas homo tia, kia li estis antaŭ dudekkelkaj jaroj? Ni ĉiuj fariĝis pli maljunaj. Kaj eble pli saĝaj...

– Ne menciadu kune nin kaj vin – diris iu diketa, liphara viro ofendeme.

– ... Ni ĉiuj estis tiam en Lavello kaj ni denove estas ĉi tie – daŭrigis Martin kvazaŭ ne aŭdinte la interrompon. – Kaj ni ĉiuj memoras ankoraŭ, kio tiam okazis.

– Jes, ni bone memoras – diris Spada malbonaŭgure.

Post ia unua atako de la partizanoj Martin kompreneble pli malofte pensis pri Carla. Tamen, li ne forgesis ŝin. Precipe post ilia interparolo –

Denove estis vespero. La olda Garzanti ankoraŭ laboretis surkorte, poste enportis du sitelojn plenajn de akvo. La ŝoforo ile Martin frapfermis la pordon de la terenaŭto; la veturilo nigris meze de la korto. La soldato foriris; la silento estis ankoraŭ malcerta; rompebla en iu ajn momento. Martin staris antaŭ la surmura spegulo – de tempo al tempo li kontrolis sian vizaĝon.

Nazo malvasta, okuloj penetremaj. Alta frunto. La aliuloj vidas nin – kiaj? – li pensadis ne unufoje. Ja la homo sin mem ne povas vidi vere. Neniam. Nek la spegulo, nek la filmo esprimas tiun efikon, kiun vidas aliaj homoj rigardantaj nin. Ĉar kalkulendas ne nur la vidaĵo – ankaŭ la brueto de niaj paŝoj, elspiroj, ni estas ankaŭ la odoro, la faldo de pulovero, obstina haro, iu mallerta moveto. La parolo, la rigardo –

Ĝuste tiel li filozofadis, kiam ekstere frapiĝis la pordego, proksimiĝis paŝoj. La homo nekonata ne portis botojn – do ne estis iu el liaj soldatoj. Martin rapide saltis al la tablo kaj blovestingis la petrollampon. La malhelo tuj lin ĉirkaŭbrakumis. Kun iaj kamizolo kaj armilo li staris ĉe la pordon. „Mi diros al Garzanti, ke vespere li fermu la pordegon... Aŭ mi mem ĝin fermos!” – li pensis, sed tuj poste li aŭdis voĉon virinan. Bon’ vesper, Garzanti!” „Ĉu vi, Carla...? Envenu.”

Martin tuj eliris, lia mitraleto batiĝetis al la pordfosto. Sur la koridoro estis duonhelo; el la kuirejo aŭdiĝis la voĉoj de maljuna kamparanino kaj de Carla.

Martin rapide iris sur la korton. Estis malvarme; la postspiron de la vintro li sentis ĉe la gorĝo. Irante al la pordego li aŭdis la voĉon de Carla, ĝi estis violonkanto super la vitra lago –

La strato silentis malamike; estis ĝi senhoma. Martin apogis sin al la ligna bariero. Pezis la mitraleto. Ĉu Carla venis al i Garzanti hazarde...? Aŭ pro Martin? Li volis kredi tion, kredi febre, kun promeso de ĝojego, streĉa atendo. Ĉu ŝi rimarkis, ke li lastfoje – antaŭ la Minetti-domo – diris al ŝi „Carla” ? Ja el tio ŝi povas kompreni, ke Martin interesiĝas pri ŝi –

Li staris anhelante en la nokto de Lavello, denove li estis gimnaziano. Sed nun li estis certa, ke li renkontos Ŝin, ja Carla ne havis alian vojon –

Post kelkaj minutoj ekbruis la paŝoj facilaj, rapidaj. Fakte Martin ĉiam estis angora antaŭ virinoj, kvazaŭ ili estus vivaĵoj el alia planedo; inter ili li neniam scipovis sinceriĝi. Kaj nun – jam de jaroj – li vivis en kloŝo defenda; inter viroj. Martin sciis, kiom multe oni povas fuŝi pere de sola netaŭga vorto, maldeca akcento. Ankaŭ nun li timis tion.

Carla malfermis la pordegon. Martin ne volis ŝin timigi, do tuj li laŭte salutis: „Bonan vesperon, Carla”. Samtempe li ĝojis, ke sur la korto neniu moviĝas. Do Garzanti ne akompanis la knabinon, oni ne aŭdos, ne vidos lin-ilin –

Carla tamen ektimis, la manon subite kaptis al la buŝo:

– Ĉu vi...?

– Danĝere estas vespere sola iradi surstrate. Mi akompanos vin – pli taŭgan pretekston li ne scipovis elpensi, tio estis praa truko.

Carla senvorte iris apud li. El kelkiuj fenestroj eliĝis lumo, tamen la malhelo estis preskaŭ nedisigita. Apenaŭ ili vidis la teron subpiede; la nigreco faras intima ilian kuneston. Carla rapidpaŝe iris kaj ofte ĉirkaŭrigardis.

– Ne timu, neniu nin vidas – diris Martin.

– Ne nur tion mi timas – flustris la knabino kaj iomete ŝi kvazaŭ fuĝis de la viro. – Ankaŭ vin...

– Vi ne havas kaŭzon por tio. Se neniu damaĝas al ni, do ankaŭ ni damaĝas al neniu.

– Antaŭ nelonge en Romo la germanoj mortigis kvarcent homojn – respondis la virino. Firme, ĉioriske, konsciante la danĝeron.

– Mi ne estas tia germano. Kaj tion scias ankaŭ vi, se vi kuraĝas tiel paroli kun mi.

Tiu ĉi estis bonega argumento. Ili atingis stratangulon; tie estis la preĝeja placo. La blanka turo estis forviŝiĝanta blanka krisigno inter la foliaroj. Birdoj ekmoviĝis maltrankvilaj, frapetis eta flugilo. El iu kamentubo ekflugis fajreroj, brulant0 mesaĝo al la nuboj, krioj de la tero –

Carla haltis. Lumeto falis sur ŝian vizaĝon. Martin vidis nur ŝiajn okulojn, la vidaĵo plenigis nur lian tutan konscion –

– Mi ne scias, ĉu vi estas alispeca, ĉu ne. Sed nun vi estas ĉi tie kaj jen, ĉi tie estas ankaŭ ni, Lavellanoj. Unu kontraŭ la alia.

– Ni ne devas esti kontraŭuloj. Malgraŭ ĉiu granda, ekstera forto – en Lavello ni ne estas malamikoj.

– Malamikoj ni estas – obstinis Carla malvarme.

– Se ni povas tion eviti... – diris Martin iom malcerte kaj rapide komencis paroli pri io alia. – Ĉu vi ĉiam loĝis en Lavello?

– Jes.

– Kaj ankaŭ estonte vi restos ĉi tie?

Carla nur post ioma hezito respondis:

– Mi ne scias. Mi volus lerni. Kaj fariĝi instruistino. Kompreneble, post la milito...

– Vi estas sola infano de la gepatroj, kaj, kiel mi aŭdis, sufiĉe riĉa – daŭrigis Martin. – La gepatroj permesos, ke vi transloĝiĝu al la urbo?

– Mi ankoraŭ ne demandis ilin – Carla estis spitema.

– Ili vin edzinigos pli frue – aŭguris Martin pesimisme.

Carla eble tiusekunde rimarkis la strangecon de la situacio. Ja ŝi interparolis ne kun iu tiea konato aŭ parenco. Ne kun italo. Kun soldato malamika. Rapide ŝi forturnis sin kaj ekiris preskaŭ kure. Ili jam proksimiĝis al la Minetti-domo. En Martin flamis la dezirego. Se li pensis pri siaj sonĝoj maldormaj, pri la haŭto kaj la femuroj de Carla –

– Carla...! Atendu! – kaj li rapidis, ne timante nun la bruon de siaj paŝoj, ne timante Lavellanojn aŭ partizanojn. Samtempe sentante surŝultre la pezon de la armilo li sciis, kiel tiuj du kontraŭas unu la alian: la mitraleto kaj Carla –

– Mi alvenis hejmen – haltis la knabino antaŭ la pordego. Ŝi turnis sin al Martin nur por tre mallonga momento – Bonvolu min aliokaze ne akompani. Mi ne volas tion... – ŝi jam preskaŭ fermis la pordon, sed tra la breĉo ankoraŭ diris: – Bonan nokton... leŭtenanto.

– Bonan nokton, Carla – kaj la viro restis tie en la malhelo, li ne sciis, kio estos poste inter li kaj ŝi, entute estos io... ? Carla estis malvarma kaj emanta forigi lin – sed samtempe ja ŝi rakontis iom pri la vivo, pri siaj planoj...

Irante „hejmen” Martin denove pensis pri la mallonga dialogo, kaj tiam li komprenis,.ke Carla preskaŭ nenion diris. Do inundis lin la amareco. Kuŝante en la lito tamen li aŭdis la voĉon de Carla: „Bonan nokton, leŭtenanto...”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.