La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

49

La oranĝsuko estis vere malvarma, ĝi trankviligis lian varmegan internon. Samtempe Martin provis sin vidi per okuloj de fremduloj. „Por ili mi estas nur viro preskaŭ kvindekjara, pri kiu ili nenion scias...”

– Ĉu eksvalidiĝis...? – demandis nun Tamaro. Leviĝis la voĉoj; ekestis diskuto. Martin demetis sian glason kaj rigardis al Tasca. Ankaŭ la drinkejestro rigardis lin.

– ... do kio tiuokaze, mi demandas...? – daŭrigis Tamaro – ja pasis pli ol dudek jaroj, ĉu ne? Eble tial kuraĝas tiu ĉi Dregger, ĉar jam nenio minacas lin?

Spada, Tamaro, Chiarini kriadis unu al la aliaj; oni ne komprenis la vortojn. Iu brufermis la pordon. Multaj viroj sidiĝis denove al la tabloj, kie staris malplenaj boteloj. Iu tre nigrahara oldulo vigle gestante permane parolis, sed verŝajne li balbutis, ĉar la aliaj kamparanoj malpacience forturnis sin de li, kiam liaj lipoj ankoraŭ moviĝetis. Martin vidis, ke la oldulo ekiras al la vendotablo; liaj paŝoj estis jam sufiĉe malcertaj. Tasca kapnee signis al li, jam defore. La oldulo tristvizaĝe turnis sin kaj reiris al sia loko.

En Camerino loĝas iu advokato, ni povos demandi lin – diris Spada, kiam la ĉeestantoj iom mallaŭtiĝis.

Al advokato oni devas pagi por la konsilo – ridetis amare iu alia Lavellano, kiu portis verdan puloveron malpuran.

Martin klinis sin al Tasca:

– Kiu estas tiu... Caterina Lombardi?

La oldulo purigis ĝuste la plastan tablon; Martin bone vidis la blanketajn harojn sur lia forta brako.

– Ŝi apartenas al tiu familio Lombardi.

– Neeble, ja ilin... ĉiun...

– Ne ĉiun – kapneis Tasca. – Oni rakontis al mi, ke Catelina havis tiam eble dek jarojn kaj tiuhore ŝi estis ĉe sia onklino, tri domojn for de sia hejmo. Kiam vi... kiam oni komencis tiun aferon, la onklino fermis Caterina-n en sian domon, por ke ŝi ne kuru hejmen... Tiel la infano restis viva.

Martin senresponde rigardis la vendotablon. La purigaj movoj ile Tasca restigis tie apenaŭ videblajn striojn de akvo. Malantaŭ lia dorso laŭtis la Lavellanoj:

– Guido, vi ne pensu, ke...

– Guste nun?

– Mi ne kredas.

– Eble jam malfrue.

– Jes, certe.

– Pripensu bone, Michele... se ĉiu diras la saman, tuta Lavello...

– Kun la novuloj oni ne povas interkompreniĝi.

Martin puŝis la glason malplenan al Tasca kaj demandis:

– Kaj nun pri kio ŝi okupiĝas?

– Kiu?

– Caterina Lombardi.

– Tuj vi vidos.

La Lavellanoj ruĝvizaĝaj, laŭtaj diskutis. Spada ĵetis rigardon al Martin kaj levis la manon:

– Ĉesu, knaboj. La sinjoro leŭtenanto solvos la problemon...

Martin ankoraŭ neniam aŭdis tiujn vortojn kun tiomega moko kolera. „Sinjoro leŭtenanto...!” Martin komprenis, ke lin – sendepende de tio, kiu li fariĝis intertempe – Lavello ĉiam vidos nur la murdista leŭtenanto fremda, nenio alia –

Chiarini sidiĝis ĉe la plej proksima tablo. Spada severe kuntiris la brovojn. Tasca senvorte faris ion malantaŭ sia vendotablo; duonplenaj boteloj kuŝis sur siaj lignaj luliloj-kuŝejoj, pordetoj fermiĝis. Sur pleto la freŝe lavitaj glasoj akvozaj-nebulozaj malbrilis sub la lampoj.

Spada donis seĝon ankaŭ al Martin. Jam preskaŭ ĉiu sidis. Martin rimarkis, ke ĉe la pordo staras virinoj kun tuko nigra surkape.

– Kion ni faru... se ĉio ĉi.., vere jam... eksvalidiĝis?

Videble la vorto „eksvalidiĝo” sonis fremde por Spada, eble

li ne precize sciis, kion tio signifas. Lia larĝa kolo streĉiĝis, la ruĝa vizaĝo en la stranga lumo aspektis nigra.

– Kion vi estus farantaj al mi, se laŭ la juro oni jam ne povus min puni? – provokis Martin.

– Mi ne scias, sed ni certe estus ion farantaj. Ja vi ne povas resti nepunita.

– La Lavellanoj ne rajtas ion ajn fari al mi – respondis Martin per firma voĉo.

– Jes ja, vi kaŝas vin malantaŭ la leĝoj – ridetis moke Chiarini. – Sed mi scias, ke la militkrimoj ne eksvalidiĝas, kiom ajn da tempo pasas.

– Jes! – rememoris subite Spada. – Antaŭ nelonge mi legis en gazeto. Ĉiu alia krimfaro eksvalidiĝas, krom la militkrimoj.

Martin kun fermitaj okuloj ekparolis:

– Kiam vi finfine komprenos, ke mi ne volas eviti ia prijuĝon? Mi ne volas fuĝi de la respondeco! Vi scias, ke mia faro ne eksvalidiĝas. Jes, mi opinias same. Se iu iam ion kulpis – do li tion kulpis vere, sendepende de tio, kiom da tempo pasis depost tiu momento.

La frazo estis longa kaj eble komplikita. Spada silentis, obstine ferminta la larĝajn lipojn. Chiarini movetis inter la fingroj malplenan glason. La virinoj ĉe la pordo duonvoĉe paroladis. Poste Martin daŭrigis:

– Mi ne kaŝas min malantaŭ la leĝoj. Mi venis al Lavello ne por tio, ke vi organizu kontraŭ mi proceson tribunalan... Ja la juĝistoj devas esti neŭtralaj. Vi ne estas tiaj.

– Vi kalkulas je helpo de ruzegaj advokatoj! – kriis neatendite Spada kaj frapegis la tablon. Multaj konsente kapjesadis, sed kelkaj aliaj prenis siajn ĉapon, puloveron kaj ekiris al la pordo. La nigraharan balbutulon apogis iu alia maljunulo. Ĉe la pordo malpliiĝis la virinoj.

– Vi devos vin submeti al tio kaj rezignacii – en Martin iomete bolis la kolero, sed li ankoraŭ bremsis sin. – Mi ne scias, kia estos la juĝo en tribunalo. Sed kompreneble mi havos advokaton kaj...

– Ni tuj batu lian kapon! – kriegis iu. Eĉ du viroj saltis koleraj. – Kial ni atendas?

– Tiel estus plej simple – rimarkis Chiarini; sed kun tia tono, ke oni ne povis scii, ĉu li apogas la proponon aŭ ĝin primokas.

– ... ne por tio mi venis en Lavellon, ke vi prijuĝu min. Certe vi ne kredos, sed... kiam mi legis en la gazetoj pri mi tiun sciigon... Mi malpeziĝis. Ja mi portegis ŝarĝon jam de dudekkvar jaroj.

Bele vi tion diris – rimarkis Tasca; denove li staris flanke k;ij observis la vizaĝon de Martin.

– ... mi parolas la veron. Dudek-kelkajn jarojn mi portas en mi la teruran sekreton, pri kiu neniu sciis en mia familio – (eĉ li mem sentis, ke tiu ĉi frazo estis tro eleganta, kvazaŭ citaĵo el antaŭmilita romano – sed li ne scipovis diri tion alie.) – Komence mi provis forgesi, poste trovi por mi argumentojn, senkulpigon... Sed mi ne sukcesis. Pli poste mi pensis, ĉu eble... eble mi povus iel tion kompensi...

Tasca streĉe atentis. Sed tiam ĉe la pordo ekestis moviĝo, iu voĉo raportis:

– Venas Boccone kun Caterina.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.