|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Imagu, Rene, mi denove sukcesis. Oni devas scii kiel paroli kun la azianoj. Kompreneble ĝentile. Sed tio ne sufiĉas. Utilas havi argumentojn. Saĝa, bona argumento aŭ praktika konsilo tuj devigas ilin rekoni, ke vi pravas... Same okazis ankaŭ nun, eĉ ne unufoje. Pasintsemajne mi venis en la urbon – la kaoso estis kompleta. Jam preskaŭ ĉiu nia liveraĵo alvenis al la tiea flughaveno, sed kiel vi opinias, ĉu oni forliveris ilin surloken? Tute ne... Samtempe la radio ĉiuhore komunikis la nombron de novaj mortintoj. Tri riveroj inundis samtempe egaj teritorioj estis jam subakvigitaj. Mi petis, ke m flugu al tiu regiono. Oni donis je mia dispono etan flugmaŝinon kun piloto kaj iu faka helpanto. Eĉ tiuj uloj miregis kelkfoje, rimarkintaj ĉiam pli kaj pli da terenoj inunditaj, kiuj sur iliaj mapoj figuris kiel sekaj... Poste ni reflugis en la ĉefurbon. Mi vizitis la magazenojn. Miloj da kestoj kun nia surpentrita signo. „Sinjoro, kvin mil tunoj da ruĝkruca helpo kuŝas ĉi tie!” – diris iu fiere. „Malbone, ke ĝi estas ĉi tie, anstataŭ en la inunditaj vilaĝoj” – mi respondis severe. Ili klarigadis, ke pro la inundo oni ne povas veturi sur la vojoj, kaj la flugmaŝinoj ne havas alteriĝejojn... Mi tuttempe pensis pri tiuj homoj, kiujn mi vidis sur etaj insuloj aŭ domtegmentoj, aŭ eĉ surarboj, inter la bruna, malpura akvo. Multaj el ili onidire sidis tie jam semajnon. Kaj ekvidinte la flugmaŝinon ili esperplene mansvingis, ja ili kredis, ke alvenis helpantoj, mangaĵo, medikamentoj. Do, sur la sojlo de tiu granda magazeno mi diris al la azianoj: „Mi nun foriras..” „Kien, sinjoro? ” „Ien por pensadi” – mi respondis kaj aldonis: post nelonge mi revenos. Ili kompreneble miris. Sed mi nur tiel povis elpensi la plej taŭgan livermetodon, se mi konas la lokajn cirkonstancojn.
Sekvonttage jam de aŭroro mi vagadis en la urbo. Mi rigardis la pagodojn, sed ilia interno min ne interesis. Nek la kalvaj monaĥoj. Sed la kanaloj... Iaspeca Venecio en Azio. Kaj en la margolfo: miloj kaj miloj da malriĉuloj vivas sur la barkoj. Ĉe la ŝtonmoleo mi ekvidis ĉirkaŭ cent motorajn akvotaksiojn. Mi demandis iun duonnudan taksiiston: kiom da similaj motorboatoj estas en la urbo? Kiom da ŝarĝo ili portas? Kiom da benzino ili povas kunporti...? Kaj posttagmeze mi denove alvenis al la loka organizo de la Ruĝa Kruco. „Sinjoroj, la akvotaksioj savos la vivon de inunditoj.” Mi miris aŭ kredis, ke mi malsaniĝis je malario. Sed mi jam havis konkretan planon: ni bezonos ducent kvindek motorboatojn, ĉiu kvarfoje veturos tien kaj reen, dum la nokto oni devos kolekti en la haveno sufiĉan kvanton da benzino, la unua grupo ekveturos morgaŭ trumatene... Tiel maksimume dum kvin tagoj la tuta helpmaterialo alvenos al la inunditaj vilaĝoj. Kompreneble ni bezonos la helpon de la loka armeo...
Ili agrable miris: pri tiu ĉi solvo ili tute ne pensis. Samtempe eĉ streĉis min la energio; ankoraŭ tiutage mi komencis organizi ĉion. Feliĉe helpis la komandanto de la urbo kaj iu ministro. Tamen, tiunokte mi tute ne dormis. Kaj aŭrore ekveturis la unuaj sepdek akvotaksioj, ĉiu portis unu tunon da manĝaĵo. Antaŭtagmeze mi ekveturigis dudek boatojn da medikamentoj, en kvardek boatoj tendojn kaj kovrilojn, posttagmeze denove densigitan lakton, farunon, rizon kaj oleon por kuiri. Vespere revenis la frumatene ekveturigitaj sepdek boatoj – ĉiu plena de malsanuloj kaj vunditoj. Mi ankoraŭ organizis por ili lokojn en la hospitaloj – sed mi estis jam tre malforta, laca. Ĉirkaŭ noktomezo la azianoj kvazaŭ perforte min enlitigis. Sed frumatene mi estis jam denove en la haveno, ekirigis cent dek boatojn... Kaj tiel same mi faris dum kvar tagoj. Ĝis antaŭhieraŭ. Mi rezervis por mi lokon en la rea flugmaŝino nur kiam la lasta boato kun la lasta kesto de medikamentoj malaperis ĉe la fora kurbo de la rivero. Terure laca mi veturis reen al Eŭropo, Rene, sed mi estis feliĉa, tre feliĉa...
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.