La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

59

Ie malantaŭ la arboj pigre alveturis brua, olda aŭto flava,

– Alvenis la poŝtestro – diris Tasca. La horloĝo de la preĝejo ekbatis la sepan horon. Ie eksonis radia signalo, poste el muzika fono iu optimisma virvoĉo gajetis. Martin per nenion vidantaj okuloj rigardis iun florbedon. „Ankaŭ tiu ĉi tago estos samtia, kiaj la aliaj. Nur por mi ĝi alios. En Oceanio oni fiŝkaptas, en Aŭstralio sur senfinaj vojoj veturegas la grandaj ŝafliverantaj aŭtoj. En Ameriko estas nokto, brulas la neonreklamoj, la oceano kaŝiradas la platajn sablobordojn. En Islando precizege kiel horloĝoj ĵetas sin la gejseroj al la malserena ĉielo; en Afriko sur pigraj riveroj fluas pigraj boatoj sub la ardanta globo de la suno, virinoj kantas monotonan melodion – sed ĉerande de la horizonto vicas jam blankaj nubskrapantoj, Sur insuletoj de Kariba maro banvestaj blondaj knabinoj kuras en la inkobluan akvon, batante ŝaŭmon. Kaj neniu scias, ke tiu ĉi estas mia lasta mateno, nun alie mi vidas la nubojn, alimaniere glitas en miajn orelojn la susurado de la arbfoliaro. Alias mia korpo, mia movo, miaj pensoj.”

– Ĉu ni ekiru al la placo? – demandis Tasca.

– Jes – Martin perokule adiaŭis la ĝardenon, kie verdire li nenion vidis, la malhelverdaj makuloj de la kreskaĵoj indiferente sorbiĝis en liajn okulojn –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.