La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

47

Poste li ne memoris precize, kiel moviĝis la urbo, apud kiu li kapitulacis. Ĉe la aŭstra-germana landlimo, inter montegoj serpentanta griza ŝoseo; la horizonton fermis nigretaj arbaroj., Estis mateno, akra sunlumo ondis desupre. En la valo haltis la kolono de grizaj kaj verdaj militaŭtoj, disiĝis la blueta fumo, la laciĝintaj motoroj eksilentis. La soldatoj morozaj, senvortaj ĉirkaŭrigardis. La vunditoj sidis kaj kuŝis mutaj. Pluvbatitaj toloj pendis; la senbirda ĉielo estis fremda, malvarma.

La amerikanoj subite aperis sur la ĉirkaŭaj montetoj, kiel en bone reĝisorita filmo. La kanontubojn de la tankoj ili direktis al la germanoj. Aperis trouzitaj terenaŭtoj kaj soldatoj surkape kun kaskoj. Inter ili multaj estis nigruloj.

Martin ne timis, kaj li sentis, ke ankaŭ la kamaradoj ne timas. Ili eĉ nun estis kuraĝaj. Unue ili traveturis Italion, poste la Alpojn, dumvoje ofte batalante-detruante-mortante-mortigante – kaj la transvivintoj nun atendis sian sorton. Aplombaj, tamen rezignaciaj. Ja ili estis venkitaj, pelataj hejmen. El ĉiu flanko de la mondo – kvazaŭ el sub la tero – aperis malamikaj milionoj kaj la germanoj sciis: nun oni batos ilin.

La oficiroj el la aŭtoj saltis teren kaj kolektiĝis ĉe la antaŭo de la kolono. Martin longe memoris la scenon: liaj kamaradoj faris tiel, kvazaŭ ili ne vidus la proksimiĝantajn amerikanojn. La malamikojn. Brilis la printempa suno, apudvoje jam elkreskis la pala nova herbaro. Ankaŭ Martin ne parolis. Ekbrulis alumetoj, iu kolonelo rimarkis: se iu el ili posedas sekretajn ordonojn aŭ aliajn dokumentojn gravajn, tuj ilin forbruligu. La venteto portis fumon de cigaredoj, unu el la leŭtenantoj deprenis sian kaskon; la movo montris, ke li scias – jam ne plu li bezonos ĝin. Iu duonlaŭte diris: „Ĉe la amerikanoj ne estas terura la sorto de militkaptitoj...”

Martin observis la amerikanojn. Ankaŭ ilia vizaĝo portis lacon. Sen entuziasmo aŭ triumfo ili ĉirkaŭis la germanojn – kvazaŭ ili laborus sur farmo en Arizono, aŭ en aŭtofabriko de Ĉikago. Ili malvolonte parolis, preferis mansvingadi, morozaj. Kiu scias, kiom da tagoj ili maldormaj kuregis orienten kaj okcidenten. Ĉu ili estis la samaj, kiuj jam de Sicilio persekutis la germanojn...? Martin rigardis tiujn fremdajn virojn ankaŭ en la proksima urbeto, kie la amerikanoj kolektis la militkaptitajn germanojn. Kion ili scias pri Eŭropo? Ĉu ili entute komprenis, kio okazis sur tiu ĉi kontinento kaj kio okazas nun...? Verŝajne estis amerikanoj, kiuj kvazaŭ elalte observis la eventojn kaj komprenis ĉion. Sed Martin ne renkontis tiajn eĉ dum la sekvintaj monatoj pasigitaj en la militkaptitejo.

Pleje lin kolerigis la perdo de tempo. Ja li estis juna, estis somero – kaj nenio al ili okazis. Pasis la tagoj kaj la semajnoj. Ofte Martin rememoris Lavellon. Ĝuste komenciĝis la procesoj de militkrimuloj, oni parolis pri la tiaspecaj aferoj – do li ne povis forgesi la tertremon de sia vivo – „la familio Lombardi konsistis el nur ses homoj” – li klarigadis al si, poste komencis esperi, ke oni ĉion forgesos, eble eĉ la tieaj kamparanoj prisilentos la aferon, ja ili ne kredas, ke inter milionoj da germanoj oni scipovas konstati post jaroj, kiu estis tiu juna leŭtenanto –

Samtempe li pensis pri la partizanoj. „Ili certe volos venĝi la morton de la kunuloj. Se iam oni skribos kronikon aŭ historion de la partizana movado, denove oni parolos pri la okazintaĵo en Lavello...”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.