|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Ĉu vi povas ion diri, Boccone? – la voĉo de Martin estis dura; tiel li volis. Dumtempe li rigide observis la viron. La frue sulkiĝintan frunton, la ĉirkaŭon de liaj okuloj.
Boccone ne rigardis al la leŭtenanto.
– Patriotoj – respondis li mallonge, enigme. – Oni devas kompreni ankaŭ ilin.
– Mi estas ĉi tie ne por okupiĝi pri la anima vivo de la partizanoj. Mi estas soldato kaj antaŭ ĉio mi devas atenti pri niaj propraj celoj. Atenti pri nia sekureco. Ĉu vi memoras. kion ini diris al vi antaŭ nelonge? Ke nia ĉeesto povos esti kaj certe estos profitdona ankaŭ por vi. Tiun nian neskribitan konsenton vi malobservis.
– Ne ni, sed la partizanoj – respondis Boccone kuraĝe, sed ankaŭ nun li ne rigardis al Martin. – Vi, dekkelkaj soldatoj meze de la arbaroj, fore de via armeo, kun la radiostacio... jes ja, estas vi bonega celo por la partizanatako.
– Ni komunikis siatempe: se oni atakos Lavellon. la germanojn ĉi tie, do ni punos la loĝantojn de la vilaĝo – diris Martin, sed nun li ne rigardis en la okulojn de la italo.
– La loĝantoj estas senkulpaj.
– Ho, senkulpaj! – mokis Martin. – Ili ĉiuj estas homoj sen pekoj... Ili sciis pri nenio, ĉu? Nenion ili vidis, nenion aŭdis. La partizanoj dum hela tagmezo ŝteliris ĝis la centro de Lavello – sed la honestaj civitanoj de la vilaĝo vidis nenion. Aŭ vi kaj la partizanoj jam kredis, ke la amerikanoj estas ĉi tie, malantaŭ la montetoj...? Mi devas ion fari, Boccone, kaj tion devos kompreni ankaŭ vi.
Martin foriris, sed restis same senkonsila, kiel antaŭe. Li rememoris la fotojn, alsenditajn el la orienta fronto. Homkolonoj etendiĝantaj al la rando de la ĉielo; militkaptitoj. Brulantaj lignodomoj. Armeoj de senharigitaj georfoj. Teruro en la okuloj.
Kion fari...?
Li supreniris la monteton; estis antaŭtagmeze, unu tagon post la atako. La kvar partizanojn – tri en la grenejo, unu sur la monteto oni mortpafis – li ordonis ĵeti en komunan kavaĵon. La kavon elfosis la devigitaj Lavellanoj, kun obstinaj lipoj premante la fosilon. Helmut ĉirkaŭiradis ilin, serĉis survizaĝe iun signon – signon de kompato aŭ doloro – kiu pruvus ian kontakton inter Lavello kaj la partizanoj. Sed li nenion vidis.
– Sinjoro leŭtenanto – diris poste Helmut –, tiuj aĉuloj certe ne povis eniri la vilaĝon nerimarkitaj de la kamparanoj. La Lavellanoj ne nur vidis la partizanojn, sed ili eĉ montris al ili la vojon, helpis ilin. Mi suspektas, ke la armitaj personoj alvenis en Lavello jam aŭrore, kiam estis ankoraŭ sufiĉe malhele. Se ni volas eviti la similaĵojn, sinjoro leŭtenanto, do ni devos fari ion por timigi la kamparanojn. Por ke, se sekvontfoje alvenos partizanoj, do mem la Lavellanoj alarmu nin...
La konfidencemo de Helmut ne plaĉis al Martin, la knabo jam preskaŭ sentis sin oficiro, li kvazaŭ konsilis al sia leŭtenanto – samtempe Martin sciis, ke la suboficiro pravas, se la soldatoj nenion faros, ne punos la vilaĝanojn – iutage oni trafenestre mortpafos ankaŭ lin. Aŭ duafoje jam la partizanoj sukcesos eksplodigi la radiostacion. Tio signifos ankaŭ la finon de lia kariero, ja facile oni povos akuzi la komandanton de la taĉmento, ke li ne antaŭzorgis ĉion necesan por rebati la eventualajn atakojn de la malamiko. Martin jam kvazaŭ aŭdis postan ateston de Helmut, „la manko de antaŭzorgo de Martin Dregger damaĝis al la Imperio” kaj „la sinjoro leŭtenanto kun nekomprenebla obstino fidis, ke li sukcesos ekhavi bonajn kontaktojn kun la loka loĝantaro.”
Martin provizore ne respondis al Helmut, ĝuste oni alportis la tagmanĝon, tio estis lia savo. Helmut kun du soldatoj foriris por „ĉirkaŭrigardi”, ili kontrolis la randon de la arbaro, serĉis piedsignojn sur la humida herbaro. Sed post tagmezo Helmut denove stariĝis antaŭ la leŭtenanton kaj Martin sciis, ke verdire la suboficiro pravas, neniu el ili volas plu riski, ĉi tie fini sian junan vivon. Jes, ankaŭ Martin ne volis morti en Lavello –
Pri tio li pensis, kiam li anoncis sian ordonon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.