|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Martin sentis, ke liaj piedoj ekmoviĝas. Jam li kuregis. La malmola tero kvazaŭ ĉesis ekzisti, ĝi ne estis bariero, la kapon li estus altiganta al la nuboj, li forĵetus monton, li estus ĝin distretanta je valo – La mondo fariĝis mielgusta flormaro, ĝoj-oceano –
– Stefan...!
Ĉirkaŭbrakume kuniĝis finfine la du korpoj. Martin sentis ĉirkaŭ si la brakojn de Stefan, por momento li ĉion forgesis. Li sentis nur la ĝojegon, Lavello subite tute malaperis, la placo estis nur la tero subpieda, la korpoj eble tute ne pezis.
– Patro...!
Ĉio falegis en la nenion, la mondo ŝrumpis je la okuloj de Stefan. La viroj restis solaj, paro de insuloj sur fremda maro. Montegoj etendantaj montojn unu al la alia, najbaraj margolfoj trarompantaj la barierajn sablobordojn –
– De kie vi sciis, ke mi estas ĉi tie?
– Mi sentis tion. Kiam mi ekvidis la gazetojn... Iu mia amiko telefonis el Genevo. Per la unua flugmaŝino mi veturis hejmen. Mi kredis trovi vin hejme... Mi telefonis al viaj konatoj. Ĉiu silentis, ili ne volis min renkonti...
– Ne zorgu pri ili, Stefan. Nun ili ne estas gravaj. Verdire ili neniam estis gravaj. La vera mondo de la homo kaŝiĝas interne.
– ... Ili bojkotas nin. Sed vere, ne grave... Mi sciis, ke vin mi trovos ĉi tie. Vi devas esti en Lavello.
– Dankon, filo.
– Pro kio...?
– Pro ke vi min komprenis.
– Ĉiam mi konjektis, ke estas iu sekreto en via vivo. Tio nun sonas tiel, kiel en filmo, ĉu...? Sed vere, tion mi sentis ĉiam.
– Kaj nun, ke vi jam scias...?
– Nenion mi diras, patro. Ja mi ne scias, kio okazis, kaj kiel. La gazetoj...
– La gazetoj certe ne priskribos la veron. Tion povas koni nur tiuj, kiuj tiam estis en Lavello... aŭ eĉ ili ne. La tempo forigas el la memoro la kunligojn, la aferojn faras foje pli simplaj. foje pli komplikaj.
– Eble vi ne pravis.
– Kiam?
– Tiam, Tamen nun vi revenis en Lavellon kaj tio konsideriĝos...
– Same mi kredis. Sed... Ia afero nur plie komplikiĝis, mi trovis novajn vidpunktojn. Aferojn, kiuj ne havas lokon en mia memoro aŭ alie mi ilin memoras...
– Kaj la homoj?
– Ankaŭ la homoj estas jam aliaj. Tiom da jaroj ili memoris min, sed nur tial, ke restu forta ilia malamo. Por multaj el ili mi estas La Murdisto. La sola vera-viva murdisto iam vidita propraokule. Ĉiu milita filmo, foto, kanto – min rememorigas al ili. Kaj nun mi venis ĉi tien,
– Ĉu vi kredis, ke ili... pardonos?
– Estus bone, se jes, Tamen.., eĉ tio ne povus aliigi la faktojn. Mi volis klarigi al ili, kio okazis, kaj mi volis, ke ankaŭ ili rakontu: kiel ili vidis tion. Poste... antaŭ la tribunalo ĉio estus pli facile.
– Vi ne bezonas ĉion ĉi surpreni, patro. Povas esti ankaŭ alia eliro... Jen la taksio, mi pagis multe al la ŝoforo. Se vi decidas alie... Ni ensaltas kaj forveturegas. Mi havas monon, kaj ni eĉ ne haltos ĝis Milano aŭ la landlimo...
– Ne, Stefan. Forsendu la taksion. Mian aŭton reveturigu al la luejo. Post nelonge alvenos la polico.
– Kaj...?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.