La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

43

La rapide organizita priaŭskultado de la Lombardi-familio apenaŭ portis rezulton. Surkorte flugadis laŭtaj. ofte interrompitaj frazoj, la virino ploris, Boccone malkuraĝe provis ilin defendi. Evidentiĝis: la kamparanoj hieraŭ posttagmeze rimarkis la vunditan Vincenzon, la knabo kaŝis sin en la garbejo. Oni portis lin en la kelon kaj bandaĝis la vundon. Je kio ili kalkulis...? Je ia posta laŭdo? Aŭ ilia faro estis simpla mizerikordo? Ili ne povis senfare rigardi, ke iu fremdulo forsangas en la korto...? Ĉu ili ne konsciis la danĝeron?

La faktoj estis faktoj. Martin nur duonvorte memorigis al Boccone, kion la germanoj komunikis antaŭ nelonge al la loĝantoj de Lavello. Eble la frazo tiam ne estis tute klara – „oni prirespondecigos tiujn, kiuj helpas la partizanojn”... La Lavellaj Volpe, Rossi, Lombardi, Boccone, kaj aliaj eble eĉ ne konjektis vere, kion signifas tiuj vortoj. Kion ili signifas laŭ la germanoj –

– Do ili devus lasi lin morti en la garbejo...? – demandis Boccone per buŝo sekiĝinta kaj montris al la senmova korpo de partizano. La demando neatendite ŝajnis atakema, kvazaŭ estus demandinta tion ne la ĉiam humila Boccone –

– Tuj post lia ekapero surkorte, Lombardi devus esti veninta al ni kaj raporti la eventon – diris Martin, sed tuj li komprenis, ke tio estas tute mallogika por la vilaĝanoj.

– Ja tiam la soldatoj estus mortpafintaj la partizanon!

– Jes ja. Sed nun... mortis la partizano kaj mortos ankaŭ liaj helpintoj.

La frazo jam sendubigis, kio sekvos. Martin forturnis sin. Li vidis antaŭ si la okulojn de Helmut. La oficiro por momento pensis, ke li amnestios al Lombardi. Sed subite denove li sentis apudtempe la venton de siblegantaj kugloj, jes, tie, malantaŭ la grenejo oni pafis al li, al LI, kaj nemulte mankis, ke nun ankaŭ li estu mortinto. Eble ĝuste tiu Vincenzo pafadis al li – „se min estus trafinta kuglo, kio fariĝus el miaj memoroj ? Kie estus la odoro de malnovaj mapoj, la enpiediĝinta distanco de ŝtupoj en la gimnazio, la krizantemoj sur la tombo de la patrino –”

Laŭ la koncernaj ordonoj. ni devas esti firmaj kaj senindulgaj, sinjoro leŭtenanto – diris nun Helmut mallaŭte, Kaj serioze. Aŭdis tion Martin kaj Boccone. sed tiu lasta ne komprenis. – Se ni volas ĝisvivi la morgaŭon... La postmorgaŭon...

– Kaj la finon de la milito, Helmut – aldonis Martin. Helmut l>or momento estis tute alia homo, ol kutime – sed tio daŭris imr momenton.

Martin staris dorse al la Lombardi-familo. Li vidis, ke homkapoj altiĝas super la bariero, kapoj aperis ankaŭ en la fenestroj de la apudaj domoj. Krepuskis. La griza duonlumo pendigis strangan kurtenon super la pejzaĝon. Fora, malhelverda pinarbo kadris la vidaĵon. Brunaj domoj, tegmentoj de ŝafejoj, fojnejoj. Blankaj ŝtonmuroj, senkoloraj, nudbranĉaj fruktarboj. Griza fumo; alĉiela daŭrajo de la kamentuboj, flaveta strio de vojo almontetiĝinta. La maipura ĉielo kvazaŭ puŝis teren Lanvellon.

– La ordonoj estas klaraj – ripetis Helmut iom pli firme.

– Kaj ni ne hezitas ilin plenumi – diris Martin mallaŭte. – Faru, Helmut.

Poste li turnis sin al Boccone:

– Sciigu al la homoj, ke laŭ nia antaŭa ordono, pro la helpo de partizanoj la familion Lombardi kaj ilian havaĵon ni... likvidos.

La lasta vorto kvazaŭ brustenfrapis Boccone-n. Li senvoĉe ripetis ĝin, Martin vidis nur la movon de lipoj. La paliĝintan vizaĝon. Martin volis foriri, tamen li restis tie. Ne nur pro la ordonoj de la stabo, ke la oficiro farinta la prijuĝan kondamnon devas ĉeesti la ekzekuton –

Tutsimple – li malkuraĝis foriri sola. Tiuminute revenis liaj soldatoj traŝerĉintaj la ĉirkaŭajn domojn. Ili raportis, ke ili trovis neniun partizanon.

Boccone iris al la strato kaj tremvoĉe klarigis ion al la vilaĝanoj. Martin ne atentis pri li.

– Ni estas pretaj – raportis Helmut.

„Ankoraŭ ne estas malfrue” – pensis Martin fulmrapide, fermis la okulojn, klare li vidis sian patrinon kaj sin mem, foje ili duope promenis en arbaro, ŝi montris al Martin, ke la pecoj de krusto de kvindekjaraj pinegoj parte disiĝas de la trunko, kvazaŭ skvamoj – poste Martin malfermis la okulojn, vidis antaŭ si la vizaĝon de Helmut, jes, la suboficiro certe raportus al la sekureca servo de la armeo, ke leŭtenanto Dregger estas molulo, punenda pro maldecidemo. Kiel strange, ke en ĉiu homa grupo troviĝas iu servanta alian grupon, iu, kiun la propraj interesoj ligas aliloken – aliloken kaj tial li scipovas devigi aliulojn –

– Unue la homojn, poste la domon, Helmut.

– Jes, sinjoro leŭtenanto!

Martin malfermis la okulojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.