La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

28

... tiuminute jam ĉiu lia soldato batalis, Martin aŭdis iliajn pafojn kaj ankaŭ la kriojn de Helmut. Li mem ne vidis malamikojn – la grenejo tiuflanke ne havis fenestrojn. Martin aŭskultis per levita kapo, poste per rapidaj saltoj ĉirkaŭiris iun kamparanan domon. Kokinoj forkuris time, ie oni brue fermis la pordojn. Ĉe la alia strateto kuŝis kvar liaj soldatoj pafantaj serie la grenejon –

Poste alvenis anhelante Helmut, kaj raportis, ke la soldatoj jam ĉirkaŭis la konstruaĵon, ,jam ne eskapos la malbenitaj” – sed la suboficiro eĉ ne finis la frazon, kiam eksplodo skuis la vilaĝon kaj super la monteto nigra fumo leviĝis al la malpuraj nuboj –

... kaj Martin jam komprenis, kion planis la partizanoj, kelkaj el ili ŝteliris ĝis la centro de la vilaĝo, provokis interpafadon por forturni la atenton de la soldatoj; dumtempe la alia gmpo de partizanoj atakis la radiostacion –

Martin kriis al Helmut, ke kun kvin soldatoj li ataku plu la grenejon – li mem kun la aliaj kuris al la monteto. La soldatoj vidis kurantajn homojn inter la lastaj domoj. Etajn nigrajn homfigurojn antaŭ la verda fono de la arbaro... Tuj ili komencis pafi. Pafis ankaŭ Martin. Unu el la nigre vestitaj homoj falis teren, la aliaj kuris al la arbaro kaj malaperis. Martin ne pensis pri tio, ĉu li mem trafis tiun, aŭ iu el la soldatoj – finfine, estis tutegale.

Sur la monteto atendis Martinon malbonaj informoj. Iun soldaton oni jam ne povis savi; la eksplodo deŝiris liajn ambaŭ manojn. Du soldatoj negrave vundiĝis. La partizanoj sukcesis ĵeti sian grenadon sub la radian aŭton – sed la eksplodaĵo estis certe malforta, ĉar nur duone ĝi detruis la aŭton. La anteno restis preskaŭ netuŝita, ĝi nur staris oblikve. Ankaŭ la elsendilo funkciis; Martin tuj sendis al la centro radiogramon pri la okazintaĵo, kaj aldonis, ke „en la vilaĝo ankoraŭ daŭras la batalo”. Eble li vole dramigis la situacion, por ke la ĉefoj en la divizio vidu: li ne alarmas la stabon senkaŭze. Perradie li petis alsendi militan savaŭtomobilon por forliveri la vunditojn, alian radio-aŭton, kelkajn pecojn por la elsendilo kaj novajn akumulatorojn. Kiam la stabo kvitancis la ricevon de lia radiogramo, Martin kun du soldatoj denove kuris suben, en la vilaĝon, ĉar ĉirkaŭ la grenejo ankoraŭ tondris la armiloj –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.