La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

48

Iuvespere glacikloŝo falis sur Lavellon, la silenton interrompis malvarma pluvo, almenaŭ estas iu bruo, pensis Martin. Li staris en la ĉambro, rigardis la muron. En la kuirejo moviĝetis la oldulino. La viro aŭdis nur la proprajn paŝojn, la bombardadon de la tero pere de miliono da akvogutoj, la baton de sia koro. Li sentis odoron de polvo kaj tuj rememoris la vilaĝon, kie dum la infanaĝo li pasigis someron. La gepatroj lin veturigis al iu kamparano, kiu tamen ne estis ilia parenco.

Nun repensante ĉion, Martin konjektas, ke tiam okazis io inter la gepatroj, ili preskaŭ disiĝis, poste tamen decidis resti kune, ili volis resti duope por kelkaj semajnoj... La kamparano estis grandkorpa-laŭtvoĉega, multmanĝema ulo. Likaj lia familio vivis en longa domo, ĉirkaŭ la korto staris bestejoj kaj fojnejoj; sur la tegmentoj pepis arego da paseroj. Kaj la polvo... la korton kovris delikata griza polvo, antaŭtagmeze la suno ĝin varmegigis – kiam Martin nudpiede suriris ĝin, ŝajnis, ke li vadas en akvo, ĉie same malprofunda, restis en ĝi spuroj de liaj infanpiedoj... Tiel li trapasis la korton kaj irinte al la kontraŭa „bordo”, sub la ombrego de grenejo li turnis sin kaj rigardis siajn spurojn, kaj li ĝojis, mem ne sciante, kial? La spuroj – se li nun repensas – kondukis tra la Tempo, ili estis videblaj pruviloj de pasinta ago. Ĝis kiam ne alvenis forta vento aŭ brua ĉaro ĉevaltirita –

La polvo varmege kuŝis sub liaj piedoj –

Martin tiunokte renkontis la timegon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.