|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Nun denove li pensis pri Stefan. Kaj ilia granda, arda diskuto antaŭ la ekrano de la televidilo. Jam preskaŭ finiĝis tiam la vjetnamia milito, oni sciis jam pri My Lai kaj la aliaj ekstermitaj vilaĝoj. Kiel la soldatoj ripetas siajn farojn, tiel ripetiĝas la historio. Ja ĝian plej grandan parton faras viroj en uniformoj, per lancoj-glavoj-fusiloj-flugmaŝinoj-rakedoj. Stefan rigardis la mortintojn elfositajn el amasa tombo kaj kun sekiĝinta buŝo li demandis: „ĉu ankaŭ hodiaŭ tio estas ebla...? ” Martin mallaŭte diris: jen la pruvo, ke la homaro rilate morojn tute ne evoluis, eĉ kontraŭe: ĝi malevoluis. Ĉar antaŭlonge la konscio kaj la iloj malebligis laŭplane ekstermi centmilojn kaj milionojn – nun ĉio ĉi fariĝis ebla kaj oni ĝuste faras tion. Ni falegis profunden – argumentis Martin. Stefan silentis konsternita, en la televido oni montris ankaŭ infanon terurokulan bruligitan per napalmo –
Tiuj momentoj retenis Martin-on, ĉiam retenis. Ja post la tiaspecaj informoj li povus rakonti al Stefan pri Lavello? Li timis perdi la filon, sian filon. Post la morto de Elke nur Stefan restis por li, la unika homo, kies sorto krociĝas al la lia. Se Stefan ekscius tion pri sia patro... Do Martin silentis. Nun, ĉi tie, en la ĉambro de Tasca li rememoris pri Caterina. Ankaŭ ŝi restis tutsola. Ne, apud ŝi staras Lavello, la tuta vilaĝo – eĉ se tiu fakto por ŝi estas tute indiferenta.
– Ĉu vin mirigas la reago de la Lavellanoj? – demandis la oldulo. Martin tra la fenestro rigardis la foliojn fariĝantajn ĉiam pli verdaj:
– Ne. Mi konjektis, ke tiel okazos. Eĉ tiun ulon mi komprenas, kiu pafis al mi. Ili ekkoleris...
– ... kaj estas senkonsilaj. Ili ne komprenis, kial vi venis en Lavellon. Por pardono...? Ja vere ili neniam pardonos al vi. Ili jam de jarcentoj kutimiĝis al la ideo „ion por io” kaj „ĉio havas sian prezon”. Nenion oni ricevas senpage, ĉiu por ĉio devas iel pagi... Kompreneble – laŭ ili – tio koncernas ankaŭ la krimfarojn. Por la Lavellanoj la pesilo estas unuflanka. Laŭ ili leŭtenanto Dregger preskaŭ pro nenio ordonis mortigi ses homojn. Poste tiu ĉi Dregger malaperis, fordrivis sur la ondoj ile la milito. Ili provis forgesi lin, sed sensukcese. Ankaŭ Caterina ĉiutage memorigis ilin... Poste iu advokato aŭ ĵurnalisto flaranta sensacion esploris tiun malnovan historion... Ili neniam pardonos vin, Dregger. Se pro tio vi alvenis ĉi tien, se vi kredis interne, ke tiuj homoj – antaŭ la tribunala proceso – absolvos vin... do vi eraris. Nun ĉio agas kontraŭ vi, eĉ tio, kio ne estas via kulpo: via paroltono, la fremdeca prononco, la bele kudrita kompleto, kaj precipe tio, ke vi dum dudekkelkaj laroj vivis nepunita... Eble ĝuste tio pleje ilin kolerigas.
– Sed vi ne apartenas al tiui. Kion vi faras en Lavello?
Tasca ne respondis. La lumo inundis la plafonon, jam estis preskaŭ taglumo. Sur la pinto de la arboj fluis la oro. Martin stariĝis. Li sciis, ke per tio li finas la veran animagordon de la nokta interparolo. Sed li jam estis malpacienca –
Kaj Martin nun iom koleris ankaŭ pri Tasca; eble la drinkejestro tute ne estas pli bona homo ol li, Martin – tamen Tasca iel desupre rigardas al li, estas lia defendanto kaj juĝisto samtempe –
– Ĉu vi... vi ne reveturos al tiu Etiopia vilaĝo? – demandis Martin. Nun – staranta – lia horizonto subite vastiĝis; en la fenestrokadrojn saltis pejzaĝo; herbaro, domoj, arboj, parto de Lavello. La aŭroro nerimarkita mateniĝis, disvolviĝis la lumoj, ili plenigis jam la bluetan aeron.
Martin profunde enspiris la aeron. La naskiĝanta tago vekis en li esperon – sed li mem ne sciis, kial. Li rigardis al sia horloĝo. Estis jam post la sesa horo.
– Strangaj estas la vojoj de la homoj – ekparolis subite Tasca. Sub lia korpo ekgrincis la seĝo, vundita dombesto – Se via superulo estus vin tiam direktinta ne al Lavello, sed al alia vilaĝo, eble vi neniam estus renkontinta la partizanojn, vi ne estus fariĝinta militkrimulo...
Martin tuj kaptis tiun pseŭdo-savzonon:
– Ankaŭ tio pruvas, ke la homo origine ne estas kulpema vivaĵo. Ĉiuj estas bonaj nur pro la cirkonstancoj ili fariĝas malbonuloj...
Tasca samvoĉe daŭrigis-kontraŭis:
– ... vi malpravas. Tio ĝuste pruvas, ke preskaŭ ĉiu homo estas malbonulo; nur tiu estas bonulo, kiu malgraŭ la cirkonstancoj scipovas resti ekster la rondo de krimoj.
Martin silentis. Nun, retrorigardante, li komprenis, kiel senkirasa-senarmila li estis antaŭ dudekkvar jaroj...! De kie li estus povinta scii, ke Lavello estas tiu punkto, kie rompiĝos lia vivlinio? Kial ni ne posedas iun senson, kiu – kvazaŭi antimagneto – estus nin avertanta-forpuŝanta, se ni proksimiĝas al tiu punkto...? Li volis nun forigi de si tiun animagordon, do li demandis:
– Kiam oni malfermas la poŝton?
– Je la sepa – Tasca malrapide stariĝis. Martin nur nun vidis, la viro estas pli olda, ol li opiniis antaŭe. La lumoj artefaritaj de la drinkejo estis iom trompaj; sed jen, la palflava matena lumo senindulge nudigis la sulkojn de Tasca. Lian oldecan movon. Surmane la hepatomakulan haŭton. La saketojn subokule. – Multaj volos telefoni al Camerino. Al la polico...
– Superflue. Ja mi diris, ke mi jam sciigis ilin...
– La Lavellanoj ne kredas vin – la oldulo nun stariĝis apude. Leviĝis la fajfado de la birdoj, poste ĝi bele trilis suben, aldonis siajn voĉojn ankaŭ aliaj branĉoloĝantoj. Hirundoj el sonigis siajn ĉi-ĉi. Lavello vekiĝis per bruetoj; fenestraj lignotabuloj batiĝis al muroj, rustiĝinta fermilo krakis maleme. Oni verŝis akvon en metalan ujon, pordoj grincis. Malsata hundo bojetante postulis manĝon, freŝa knabinvoĉo flugis inter la arboj.
– Ĉu vi ne volas manĝi? – demandis la oldulo.
– Dankon, ne... Jam mi atendas la malliberejan manĝon.
La vorto „malliberejo” skuis lin kiel kurento; li volis ŝerci, sed tuj li sentis la malvarmon ĝisostan. Malliberejo...? Nu jes, ja li kalkulis je tio, jam ekveturante al Lavello. Tamen malfacile estis kredi, ke la vojaĝo finiĝos inter senesperaj muroj de iu griza konstruaĵo, Facile estis diri: „mi prenas sur min la respondecon” – ĝi estis belsona vortgirlando, senpeza promeso, Martin sentis, ke nehaltigeble li proksimiĝas al iu fatala punkto –
Sed ĉar tiu punkto-tempo ankoraŭ ne alvenis, do li volis prokrasti tion, ne pensi pri ĝi. Kia povas esti la lasta aŭroro de la mortkondamnitoj? Ĉu ili tiam vidas la lumojn tiaj, kiaj ili estas vere – aŭ la konscio de la proksima-certa morto aliigas. ilian tutan sensaron? Ĉu akrigas aŭ malakrigas ĝin? Eble apenaŭ ili vidas ion, ili ne estas firmaj herooj elfilmaj, sed estaĵoj vivantaj unupiede jam en alia dimensio, en iliajn okulojn alie eniĝas la vidaĵo, la fingroj alie palpetas la muron, la kradon, alie ilin tiras la gravito –
Se ili ne persistas ĉe tiu ĉi mondo, do kiele ridinda kaj eta povas esti por ili ĉio, kio estas ankoraŭ ĉi tie kaj restos ĉi tie eĉ tiam, kiam ili jam estos aliloke –
– Ĉu vi hezitas? – demandis Tasca. – Ja vi mem verdiktis, kiam decidis vin anonci al la polico,.. Aŭ ĉio ĉi estis nur bela gesto por la venonta tribunalo?
– Ne moku, mi petas – diris Martin jam senforta.
– Jes, mi komprenas. Tio ne estas gesto, ja vi forĵetas vian tutan ĝisnunan vivon... Tio signifas: vian postmilitan vivon...
– Eble nun mi komencos trian vivon – flustris Martin.
La oldulo rigardis al li kaj rapide forturnis sian rigardon; ankaŭ li observis la arbojn. La birdojn. Aŭskultis la bruetojn.
– Ĉe ni ne estas mortpuno. Eĉ maloftas la dumvivaj malliberigoj... kaj oftas la amnestioj – li iom silentis, staris senmove, poste daŭrigis. – Finfine ĉiu puno estas nur venĝo, Pli multe ni ne scipovas fari. Ni povas tion nomi kiel ni volas, tamen ankaŭ hodiaŭ temas pri tio, pri kio temis antaŭ trimil jaroj: denton por dento, okulon por okulo. „Ĉu vi kulpis, aĉulo? Murdis, ŝtelis...? Do, nun ni kaptis vin kaj vi ricevos interŝanĝe la punon, kiun laŭ nia opinio vi meritas...”
– Ĉar ne povas esti alie – diris Martin, – Almenaŭ la timo pro puno retenas la homojn...
– Kaj vin ĝi retenis? ... Ja vi vidas: sufiĉas, se iu survestas uniformon. Se oficialuloj donas al li armilon. Aŭ nur dokumenton kun sigelo. Tiu ulo tuj opinias, ke li povas kaj rajtas fari kion ajn, eĉ tion, pro kio la aliajn oni punas...
Martin ne volis diskuti plu, ja tio estus stranga, ĝuste en lia nuna situacio. Li rigardis la pleniĝantan aŭroron, la blankan hararon de Tasca. Denove li pensis pri tio, kio estis Tasca iam...? Eble milita juĝisto kun peza konscienco? Ĝis hodiaŭ sinkaŝanta krimulo? Homo honesta, sed jam pri ĉio naŭziĝanta? Li ne trovis respondon, nur staris apud la oldulo, enspirante la odoron de la ĉambro kaj ekpensis pri strangaĵo: se oni lin fermos en malliberejon, do multajn jarojn li ne povos foriĝi de ili pli ol dek metrojn, ĉiam estos tie iu kunulo aŭ gardisto, en la sama ejo, koridoro, korto – ĉar tie neniam iu povas esti sola, ĉiam bruligas lin fajraj okulparoj de aliuloj –
Martin ĝemis. Tasca moviĝis, aliris la pordon kaj malfermis ĝin. La aeromovo eniĝis en la harojn de Martin. Ie proksime ekkriis koko, sovaĝe kaj akre, kvazaŭ ĝi volus forgesigi sian malfruiĝon, ĝisnunan silenton.
– Ĉu vere vi ne volas manĝi?
– Ne.
La oldulo kiel duone paralizita birdo staris sur la sojlo, liaj brakoj-flugiloj senpove pendis. Martin iom bedaŭris lin:
– Se vi permesas, mi elirus al la korto.
– Bonvolu.
La ŝtoneroj kraketis sub liaj piedoj kaj komence Martin ne sciis, kial li denove pensas pri Stefan. Poste li rememoris iun promenon ilian en ia montoj, proksime de iu lago. Eĉ nun Martin kvazaŭ aŭdis tiun silentegon de la fora valo; sur la bone prilaborita turistvojo samtiel kraketis la ŝtonoj subpiede –
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.