La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

60

La placo jam ne similis al tiu, kie – iam – grize kurbiĝis la aŭtokolono gvidata de Helmut. Kvazaŭ la Tempo estus ĝin surŝutanta per tero kaj kernoj de floroj. Ĉar floroj ardis tie, ruĝaj kaj blankaj, nur ruĝaj kaj blankaj. Betone kadrita densa tapiŝo viva. Meze de iu bedo estis granda bruna ŝtono. La placon jam duone lumigis la suno, kelkaj domoj ĵetis malproporciajn, longajn ombrojn, aliflanke staris la preĝejo. Malfacile li kredis, ke ĝi estis lia hieraŭa savejo, tiom alie ĝi nun aspektis.

– Kial tiu ŝtono...? – aŭdis Martin la propran voĉon. „Do, mi demandis tion” – li konstatis indiferente – „kvankam verdire tute min ne interesas...”

– Aliru, estas tie surskribo.

Tasca restis en la ombro. Martin ekiris. La sunradioj disfluis sur lia vizaĝo, li sentis la varmon kaj sentis ankaŭ la rigardojn. La Lavellanoj staris rande de la placo, apogantaj murojn, arbotrunkojn, ili sidis sur la olda, malalta ŝtonmuro de la preĝejo. Martin subite imagis-sentis sin antaŭ la armiltuboj de ekzekuta taĉmento, la akra malbonvolo trapikis lian korpon – tamen, la piedoj antaŭenigis lin, ene miksiĝis la spito kaj la narkotiteco. Jam nelonge tio daŭros” –

La ŝtono estis bruna, simila al marmoro. Giaj vejnoj zig-zagis, kuniĝis kaj disiĝis. Ĝi altis ĝistalie de viro staranta apude, iomete ĝi premiĝis en la teron kaj la floroj jam kvazaŭ ĉirkaŭbrakumis ĝin. „Oni lastatempe tre ŝatas la tiaspecajn monumentojn” – pensis Martin kaj ĉirkaŭiris la florbedon. Li staris dorse al la preĝejo, nun vidis sian luitan aŭton, !a senmovan kapon de Tasca. La nigran grupon de homoj starantaj antaŭ la poŝtoficejo. Nur poste li rimarkis la orajn literojn gravuritajn sur la ŝtono.

„Je la memoro de familio Lombardi, kiun...”

Martin fermis la okulojn. Jes, tio jam ne estas sonĝo, estis tio realeco. En la unua momento tamen li sentis tion, kion li ĉiam sentis rilate memorŝtonojn, ,,Kial..,? Kiel povas profiti el tio la homoj, je kies memoro oni starigis ĝin...?” Poste falegis sur lin iu alia penso: „se tiam mi ne estus ordoninta, nun ne kuŝus ĉi tie la ŝtono, ne estus floroj kaj betonrandoj, eble mi kiel simpla turisto estus veturanta ĉiregione, mi montrus al la filo, „vidu, Stefan, foje dum la milito kelkajn semajnojn ni staciis ĉiloke”. La Lombardioj estus vivantaj, eble ne ĉiuj, ekzemple la virino estus mortinta pro kancero de utero, la viro de tempo al tempo ebriiĝus, la infanoj plenkreskintaj jam loĝus en Camerino aŭ Torino, ĉiuokaze pli norde, kie inter la fabrikoj onidire surstrate kuŝas milliraj banknotoj –”

Li malfermis la okulojn kaj sen miro legis la fortajn vortojn: „La kruelaj okupantoj... ekzekutis”. Kaj la ses nomoj.

Mankas la nomo de Caterina, jes ja. Kaj kiel oni nomis tiun partizanknabon, pro kiu ĉio ĉi okazis? Eble ankaŭ por li oni dediĉis memorŝtonon, eble en alia vilaĝo, aŭ en la arbaro vidata de tie ĉi. Jes, la arbaro ne ŝanĝiĝis, ĝi estas samtia.

Li ne sciis, kiel longe tie stari, kaj kial? Malrapide li reiris al Tasca, sentante surkorpe la rigardegojn de la Lavellanoj.

Tasca silentis – eble ne pro takto, sed ĉar nun li silentemis, El la direkto de la poŝto ili aŭdis bruon: Martin vidis elfore la malgrandkapan junulon en la kradita ĉemizo; tiu akompanis lin dum la nokta promeno – kiu preskaŭ tragike finiĝis. Kiu pafis...? Eble Boccone – por ke Martin antaŭ la tribunalo ne povu rakonti, ke li dummilite kunlaboris kun la okupanta leŭtenanto..,?

Martin kun levita kapo ĉirkaŭrigardis. Mirigis lin, kiom multe da homoj staras sur la placo. Antaŭ la panvendejo, ĉe la preĝejo. Kiam li turnis sin al ili, ĉiuj Lavellanoj faris tiel, kvazaŭ ili ne atentus pri li. Sed Martin kvazaŭ en siaj ostoj sentis iliajn malamon kaj scivolemon.

Ie veturis bruege motociklo, la placon trairis flavbruna hundo, ĝi tute ne rapidis. Ĉerande ĝi haltis, flaris, svingis voste. Ĉio ĉi nun tre interesis Martin-on, liaj okuloj ensorbis la vidaĵojn, ja li sciis, ke tiuj estas la lastaj minutoj de la libera volo. Nun ankoraŭ li povas turnadi sin, paŝi dekstren, maldekstren, li rajtas rigardi kaj vidi –

Tasca moviĝis kaj tio memorigis al Martin, ke – pro la volo de la Lavellanoj – ili du estas kunligitaj, lia libereco estas nura iluzio –

– Se vi havas ian farendaĵon, foriru – proponis Martin –, mi restos ĉi tie, sur la placo.

– Nenion mi devas fari – respondis la oldulo; apenaŭ li moviĝis, do li similis al ŝtono. Al bruna, pseŭdomarmora ŝtono –

– Mi scivolas, ĉu li estus pafanta al mi ankaŭ nun – diris Martin. – Ja estas alia afero nokte celi al la viktimo, se oni sentas malantaŭ si la sekuran nokton, se oni konas la vojetojn de rifuĝo posta... Sed dumtage?

– Tage ĉio estas alie – diris Tasca kaj tiam Martin subite rimarkis ion: la drinkejestro instinkte ĉirkaŭrigardis, supren, al la tegmentoj... Martin ja konis tiun rigardoĵeton fakan, li vidis tion ĉe gvardianoj de gravuloj. Tiuj kontrolas tiel la ĉirkaŭaĵon, observas dumsekunde, ĉu estas kaŝpafistoj subtegmente... – Sed Martin decidis nenion diri. Tasca, la iama ano de speciala taĉmento, milmaniere ekzercita supersoldato, sur malamikan teronĵetita paraŝutisto –

– Eble pli bone estus, se li tamen pafus... – diris Martin enpensiĝinte.

– Ĉu vi timas la malliberejon? – vigliĝis la oldulo.

Martin tiris la ŝultron. Kion respondi...? Ja ĉiu homo timas la malliberejon. Eĉ la beston teruras la kaĝo. La malvastiĝo de la memo –

– Nun li jam ne pafos – daŭrigis Tasca. – Dumnokte li povis resti nerekonata, sen respondeco... Nun oni ekscius, kiu faris. Estu trankvila, Dregger. La ulo jam aŭrore enterigis tiun maljunan fusilon...

Antaŭ la poŝtoficejo denove ekestis moviĝo. Kelkiuj elvenis, la virkorpoj haltis antaŭ la flava aŭto de la poŝtestro, ili ŝajnis nigraj krisignoj. La hundo levis sian piedon ĉe la angulo de la placo, poste malaperis.

La etkapulo venis il Tasca;el la rapidega vortgalopado Martin komprenis nur tiom: „Oni scias pri li... jam ekveturis... venas”. Do li demonstracie forturnis sin, li volis jam kiel pasintecon memori la preĝejon, la monumenton. La kamparanojn Spada, Tamaro, Boccone, Caterina, Tasca.

Li ne sciis, kiom da tempo pasis. Kvin minutoj, kvaronhoro...? Haltis la tempo. Kaj ĉimomente li komprenis: neniam li scipovis enradikiĝi sur tiu ĉi tero, ĉiam li movis sin sur la ventobatata surfaco, li glitis tien-reen – kaj dumtempe li kredis, ke li iras firmpaŝe, antaŭen, rekte al la celo. Jam li ne dubis pri sia eraro, tio kostis tridek jarojn de plenkreska aĝo, senvoja-senespera li erarvagadis, tiel perdinta la tempon. Li estis blinda skarabo sur la senfina ŝtonkampo, ties randon li ne povis aliri, eĉ se denaske-ĝismorte li iris samdirekten, Kaj li estis sola, dolore sola. Tiuj estas vere solaj, kiuj ne havas al kiu rakonti siajn sekretojn –

Tamen, li esperis. Ja eĉ sur la ŝtonkampo grandega kiel la Universo devas ie-tie troviĝi en la fendetoj bona tero ventportita, kie li povos enradikiĝi. Tiom da sencelaj jaroj – ne povas signifi, ke la celo tute ne ekzistas. La ŝtonkampo ne povas ja disigi lin de la aliaj homoj, de ĉiu alia homo. En la mondo etendanta deĉiele alĉiele, de marfundo ĝis galaksioj, certe estas iu tasko ankaŭ por Martin Dregger. Li daŭrigas sian vojaĝon-vagadon. Ĝis li trovos vojeton enpremiĝintan pro miliardo da piedoj – aŭ alian, sur kiu li estos la unua iranto. Kaj tiu vojeto – ekde tiu momento – estos la lia.

Aŭdiĝis bruo de aŭto. La sono rebatiĝis de la dommuroj. „Jam...?” – ekveis en Martin forta krio, la motoro vibris en lia brusto, la senindulgaj radoj portas eble lian faton. Li levis spite la kapon, li jam ne povas eskapi, ja ne por tio li alvenis. Okazu do, kio devas okazi –

Vigliĝis ankaŭ la atendantaj Lavellanoj. Iu knabo stariĝis sur la ŝtonbarieron de la preĝejo. Tasca kaptis la brakon de Martin, tenis ĝin forte. Sed Martin ne sentis tion, li pensis pri nenio; la oldulo volis malhelpi lian senesperan fuĝon, lastan kuron –

La aŭto aperis ĉe la panvendejo, ĝi veturis tre rapide, la ŝoforo komencis bremsi nur antaŭ la preĝejo kaj duoncirkulis ĉe la monumento.

– Ili ne estas policanoj. Taksio el Camerino – diris Tasca kun ĝemo kaj ĉesis teni la brakon de Martin.

En la vilaĝo nun ne Martin Dregger estis la ĉefrolanto; la rigardoj direktiĝis al la neatendite alveninta fremda veturilo. La aŭto haltis sur la placo, elsaltis junulo kun blanka ĉemizo, ĉemizo, hela pantalono, blonda hararo –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.