La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

53

Rerigardante al Lavello li pensis – nun tion klare li memoras – ke li tre malamas la forveturojn. Jam kiel infano li rimarkis, ke li ekamis la urbojn kaj eĉ plie la vilaĝojn, kie li pasigis la feriojn. Bone li memoris la turnojn, la stratangulojn, la sonorilon de la glaciaĵvendejo, polvozan silenton de iu subtegmento. Irante antaŭ la keloj li sentis la friskan vinodoran aeron eliĝantan tra etaj, malhelaj fenestroj. Kaj li ŝatis la bruon de pluvakvo gutanta-falanta de sur la tegmentoj. Li alkutimiĝis al tiuj vilaĝoj kaj banlokoj, kie ĉiam loĝis aliaj homoj, kie li ĉiam estis-restis nur gasto. Martin malŝatis la forveturon, li ĵaluzis pri la Tempo kaj la eventoj, kiuj okazos post lia forveturo, do ili okazos sen li – kaj pri kiuj li jam nenion scios. Tio doloris al li. Same fartis, kiam ili transloĝiĝis el la domo, kie la li parton de infanaĝo li pasigis. Dekdu aŭ dektri jarojn li havis tiam. Martin tute senesperiĝis, pensante, ke en lia ĉambro loĝos iu fremdulo. Ke sur la larĝa, kremkolora fenestrobreto ludos iu alia infano. aŭ iu ŝtonanima plenkreskulo metos tien florpotojn...? Kaj la lignotabuloj de plankoj – kiujn li tiel bonege konis – premiĝos sub la pezoj de fremdaj mebloj, oni farbos la murojn alikoloraj, ŝanĝos la nomtabuleton, eble eĉ la klinkon kaj sonorilon kaj kompreneble la lustrojn – do tute alia estos la domo, la muroj, kie li pasigis tiom da jaroj...? La fotelo, en kiu sidante li tralegis ĉiun aventurplenan romanon de Verne. veturos kun ili al la nova loĝejo – sed tie ĝi jam ne estos la sama fotelo, ja ĝi staros jam inter aliaj muroj. El alia flanko falos sur ĝin la lumo de alia fenestro... Kaj la homoj? (Kaj ĉipense Martin ektimegis kaj tiun senton longe li memoris) – Ĉu ankaŭ ili ŝanĝiĝos pro transloĝiĝo...? Ankaŭ la gepatroj... kaj eble ankaŭ li mem...?

Post la marborda ferio – kiam tiun pecon de sukceno kun englaciiĝinta kulo li trovis sursable – li laŭvice vizitis ĉiun lokon, kie li estis dum la pasintaj semajnoj. Li adiaŭis la objektojn, la kreskaĵojn kaj pejzaĝojn. Lastafoje li prenis enmanen iom da sablo humida kaj peza; ekbrilis pecetoj de iamaj konkoj kiel blankaj fajreroj. Poste li reĵetis ĝin surteren kaj la manojn mergis en la ondojn. Irinte al la alta sablobordo, li retrorigardis. Perokule li cerben-suĉis la vidaĵon, longe rigardis ĝin. La verdblankan akvegon, la senpove borden drivantajn ondojn, la nubojn. Poste li subite fermis la okulojn, kiam li sentis tiel, ke ĝuste nun... nun! Nun li plenigis sin per la vidaĵo, plenigis per ĝi la tutan korpon, la memoron. Kun fermitaj okuloj li turnis sin kaj ekiris al la vilaĝo, ne retrorigardis, tiel li volis gardi enmemore ĉion, kion li vidis, kio tie al li okazis.

Forveturante el Lavello denove li pensis pri tiu iama sia kutimo. Sed nun li ne volis gardi la vidaĵon. Li pensis pri tio, kio tie okazos... poste? La homoj plu vivos en Lavello, post ĉiu nokto sekvos mateno, .oni semos la kemojn, paŝtos la ŝafojn, procesos kaj repaciĝos, preĝos kaj blasfemos. La koketa rideto de knabinoj, la ŝarĝoportado de viroj, la tinto de preĝeja sonorilo – ĉio-ĉio okazos jam en Lavello sen Martin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.