La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

20

Io malbonaŭgura ŝvebis en la aero.

Ne estis vera vintro, sed ankaŭ ne estis varme. Ŝajnis, ke krom la arboj malvivas ĉiu kreskaĵo. La herbaro flavgrize kuŝis sur la tretita tero; de tempo al tempo faletis neĝo. La vento portis nebulon. Ĉar tie ĉiam ventis.

La soldatoj – se ili ne deĵoris – kolektiĝis en iu domo. La vento estis „mordanta”, kiel oni diris ĉi-regione, matene pene naskiĝis la suno, posttagmeze ĝi rapide mortis, la mallumo kiel kloŝo kovris la montojn. Martin preskaŭ ĉiutage staris sur la monteto kaj el sub la anteno rigardis foren. Sed la foro silentis.

Poste iuvespere –

Martin ĝuste sidis en la radia aŭto, kontrolis la telegramojn kaj radiomesaĝojn. Antaŭ la sunsubiro alte traflugis angla aviadilo, nigra kruco sur la griza ĉielo. Martin pensis, ke naĝas enaere peco de tute fremda mondo, fermita en tremanta-hurlanta metalo. Kion angloj povas vidi tie, desupre...? Nur la pinajn montospinojn, vilaĝetojn, fadenojn nebulajn de nekonataj vojoj –

En la aŭto estis agrable varme, pro tio lia unua kaj tute absurda penso estis la ribelo: kial li nun devas forlasi tiun ejon...? Ĉar ekstere subite ekbojegis la mitraletoj –

Du liaj soldatoj pafis jam al la proksima arbaro – estis trafita la radioaŭto, krake krevis unu el la tenkabloj. Martin kaptis sian armilon kaj saltis inter la aŭton kaj la tendon. Helmut jam kuŝis ĉe la malplenaj-benzinbareloj kaj kun vizaĝo malama li kriis:

– Sinjoro leŭtenanto! Tie ili estas, maldekstre! Ce la ŝafejo!

– Tri aŭ kvar viroj – anhelis unu el la gardistoj; li kuŝis en la koto, sed ne atentis pri tio. Flanke de la vilaĝo ekkrakegis alia mitraleto. Tie pafis la soldatoj – sciis Martin.

Malantaŭ la plata, longa ŝafejo moviĝis nigraj homfiguroj. Ili estis la unuaj partizanoj, kiujn Martin vidis. Pro tio ankaŭ poste – eĉ post la milito – aŭdinte la vorton „partizano”, li vidis etajn nigrajn homojn antaŭ muro de malhelverda pinaro.

La soldatoj kurantaj alvenis el la vilaĝo, unue kvin, poste ankoraŭ kvar. Dumtempe Martin sukcesis eligi el si kelkajn ordonvortojn, tiamaniere li elmontris ankaŭ por si mem, ke li gvidas la defendon de la radiostacio... Poste li subite komprenis, kio farendas: li ordonis al Helmut kun kvin soldatoj ĉirkaŭiri la ŝafejon. Helmut tuj ekiris; la soldatoj rapide sekvis lin. Certe la partizanoj rimarkis tion, ĉar iliaj armiloj silentiĝis kaj ĉirkaŭ la radioanteno ne siblegis jam la kugloj. La etaj nigraj homfiguroj retiriĝis en la arbaron. Helmut kompreneble volis persekuti ilin per motocikloj sur la arbaraj vojetoj, sed Martin sciis, kiel danĝere estus tion fari.

Martin starigis gardistojn – pli multe, ol antaŭe – la soldatoj singarde iradis en la vilaĝo. La leŭtenanto vokis al si Boccone-n.

La vilaĝestro venis surstrate kun ĉapo tirita okulen; ŝajnis al Martin, ke Boccone kun movo spitema puŝis ia pordegon de la Garzanti-domo, La leŭtenanto atendis lin surkorte, li ne volis, ke la domanoj aŭdu ilian interparolon. Li „akceptis” la estron inter la bovinejo kaj la fojnejo.

– Aŭskultu, Boccone. Jam kelkajn jarojn mi servas en la armeo kaj mi scias, ke la montaraj partizanoj ne povas agadi sen apogo de la loka loĝantaro, Ja ili bezonas manĝaĵon, flegon de vunditoj, konon de la vojoj kaj arbaroj, informojn pri la malamiko... – li mem sentis, ke li parolas iom oficiale, samtempe ĝojis, ke eĉ jam tion li scipovas eldiri en la itala lingvo.

Dumtempe Boccone silentis obstine. La du viroj staris sur la korto kokinsterka, sub la ĉielo griza. Neĝgravedaj nuboj pendis super la vilaĝo kun senmovo malespera.

Martin ordonis al Boccone, ke Lavello ne kontaktiĝu kun Ja partizanoj, se tiuj anoncos sin al ia kamparanoj. Pro sia funde pacema naturo Martin ankaŭ nun ne kapablis kriegi, li ne volis timigi la kamparanon – kvankam ofte li vidis, kiel faras tion aliaj oficiroj sur la okupitaj terenoj. Kaj Martin ankoraŭ kredis tion, ke malgraŭ la milito ili – tiuj ducent kamparanoj kaj dekkelkaj fremdaj soldatoj – trankvile travivos eĉ se ne hi tutan historian tempeston, do almenaŭ tiun ĉi printempon. „Aŭskultu, Boccone. Ni pri tio ĝis nun ne parolis klare, Sed verŝajne ankaŭ vi scias tion de komence, kion mi. Nia ĉeesto donas al Lavello relativan sekuron, trankvilon – vi no bezonas nun timi vagantajn soldataĉojn de Mussolini, ankaŭ ne rabadon fare de aliaj germanaj trupoj... Interŝanĝe mi volus, se viaj partizanoj – kiuj pro la retiriĝo de nia armeo nun kredas sin heroaj kontraŭstarantoj – ne opiniu nin celtabuloj... Ĉu vi komprenas min, Boccone?”

Li parolis, parolis, sed la italo silentis. Kaj ekde tiu tago Boccone ĉiam pli ofte nur silentis –

Sed Martin ankoraŭ ne perdis sian bonvolon kaj tion li eĉ demonstris. De tempo al tempo li provis konversacii kun la familio Garzanti kaj aliaj. Sed la kamparanoj malparolis, Martin batiĝis al muro de subigitaj rigardoj kaj rifuzemaj, sulkozaj fruntoj.

Helmut vidis ĉion ĉi kaj kruele ridaĉis –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.