La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

42

Sed nun foriris la geografiaj lecionoj, kune kun la odoro de iamaj mapoj. Boccone haltis apud li, tima-nekreda:

– Sinjoro leŭtenanto...! Ĉu...? Ja la familio Lombardi estas bonaj homoj!

La interna nervozo en Martin naskis mokon agresivan:

– Jes, Boccone...? Sed kial interesu nin, ĉu sinjoro Lombardi orde pagas sian imposton kaj la kostojn por subteno de la preĝejo? Ni kaptis lin kaj la familion ĉe la freŝa faro!

Helmut kontente ridaĉis. La mondo – kia ĝi estis en la tuta Eŭropo tiujare – nun ankaŭ en Lavello fariĝis tia, por kia Helmut sopiris. Pintĉapa germana oficiro kriadis al tremanta civilulo – kaj surĉiele ne naĝis „Liberatoroj”, en la proksima valo ankoraŭ ne bruegis la tankoj liberigantaj. Ĉio ĉi okazis poste, multe pli poste. Tiuminute en Lavello regis la timego, limis Lombardi-oj, timis Boccone – kaj timis ankaŭ Martin –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.