|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Post kvar tagoj li renkontis Carla-n.
Martin ĝuste venis de la monteto; estis posttagmeze, la vespero malantaŭ la montoj kaŝis sin kun ege fermita noktobuŝo. La krepusko malrapide retiriĝis. Sur la stratetoj ruliĝis grandradaj veturiloj lignaj, la paŝtistoj ĝuste tiam pelis enen la kaprojn. Iuj mastroj klopodis ĉe siaj ŝafoj, profundvoĉaj krioj flugis el la direkto de la ŝafejoj. El plenaj siteloj akvo faletis sur la palan herbaron.
Carla staris antaŭ sia domo; kun du korboj subbrake ŝi ĝuste intencis trairi la pordegon. Kliniĝante ŝi metis surteren iun korbon por liberigi la manon. Martin vidis la belan arkon de kliniĝinta virina korpo kaj proksimiĝante al ŝi, li rememoris siajn pensojn erotikajn – tuj li ruĝiĝis, lia varmega haŭto bruligis lian kamon, Martin eĉ fizike tion sentis. La nudan korpon imagitan li vidis nun vestita, reala kaj eĉ pli bela ol tiam vespere –
Poste ili rigardis unu al la alia. La haŭto de Carla estis helbruna, sensulka, streĉita, glata kaj bela. Sur la mano eliĝetis blua vejno. La lipoj estis iom larĝaj – ŝi estis iasence ne-Lavellana, iel filmeca. ŝi moviĝis ne tiel, kiel la virinoj en Lavello, kiuj neniam iris kun malplenaj manoj – la movoj de Carla estis elegantaj, okulojn ĝojigantaj.
Martin sciis, ke li nun devas-povas helpi. Do li kaptis la klinkon, malfermis la pordegon de la Minetti-domo. Carla ekridetis.
– Bon’giorno, Ĉarla – diris Martin kun seka buŝo.
– Bon’giorno – anhelis mallaŭtege la virino kaj rapide paŝis enen. Martin ne vidis la korton, la randon de la tegmento, la garbejon. Li vidis nur Carla-n, ŝia proksimo tute plenigis lian konscion. Ankoraŭ li neniam sentis tiel, ke mankas al li virino –
– Grazie – flustris ankoraŭ Carla kaj forturnis sin. Martin fermis la pordegon kaj malrapide iris for de la Minetti-domo. Ne interesis lin, ĉu iu vidis la scenon? Kiel en ĉiu vilaĝo, do ankaŭ en Lavello fulmrapide disvastiĝis la klaĉoj kaj la raporto pri tiu ĉi afereto certe alvenos al Garzanti kaj Boccone kaj al ĉiu.
Sekvonttage, kiam Boccone venis al li por aranĝi iun oficialan aferon – temis pri la pago pere de armeo por la hejtado en la loĝejoj, kie estis loĝigitaj la soldatoj – Martin parolis kun la vilaĝestro amike kaj fine demandadis lin pri Carla. Kompreneble li faris tion ĉirkaŭvoje, grandspirale li aliris la celon. Kiu estas sinjoro Minetti? Ĉu li estas riĉa, kiom da imposto li pagas? Ĉu li posedas multajn bestojn? Kaj ĉu li havas infanojn? Boccone ridetis. Lia durtrajta vizaĝo tiam tute ŝanĝiĝis: surfrunte aperis sulkoj moviĝemaj, kiajn havas hundidoj.
– Carla Minetti estas la plej bela knabino en la vilaĝo – diris la vilaĝestro komprenigante, ke li travidis la vualon kaj jen, lia respondo al la ne eldirita demando. Ja ne la unuan fojon Martin parolis pri Carla Minetti dum la lastaj tagoj...
Martin iom hontis, ke Boccone tiel rapide divenis ĉion.
– Ŝi havas deknaŭ jarojn – daŭrigis la vilaĝestro. – Jam iuj junuloj aperis ĉirkaŭ ŝi, sed fariĝis el tio – almenaŭ ĝis nun – nenio. La maljuna Minetti volus ekhavi fortan bofilon, ja li havas sufiĉe da laboro ĉe la domo kaj suragre, kaj li havas nur tiun solan infanon. Lia edzino dum la tuta vivo estis malsanema, do ŝi povis naski nur Carla-n.
„Certe ŝi ricevos belan doton” – volis rimarki Martin, sed li ne sciis, kiel itale oni nomas-diras «doto». Ĉu en Lavello oni konas tiun koncepton? Verŝajne jes. Sed li tiam subite komprenis: Carla por li estas neakirebla. Vane li kaj liaj soldatoj venis ĉi tien kiel konkerantoj en uniformoj, sur aŭtoj, kun armiloj. Lavello eĉ ĉirkaŭita de armitaj viroj ne estas teroposedaĵo de Martin Dregger, li restus ĉi tie fremda eĉ tiam, se –
Martin ekpensis ion absurdan: Carla kaj li enamiĝos je vivo kaj morto, Martin rezignos pri soldatservo kaj fuĝos en la arbaron. Carla sekrete portados manĝon al la groto, kie li sin kaŝos ĝis la fino de la milito. Kiam alvenos la amerikanoj, li ekhavos iajn dokumentojn italajn kaj vivos, kiel italo. Neniam plu li parolos germane eĉ vorton, li ne veturos hejmen – ja neniu tie atendas lin, la gepatroj jam mortis. Carla kaj li forveturos al alia monto, al alia vilaĝo –
– Ĉu mi povas konsili ion, sinjoro leŭtenanto? – demandis la vilaĝestro modeste.
– Kompreneble, Boccone.
– Se Carla... aŭ iu ajn virino kontaktiĝus kun la germanaj soldatoj, do la Lavellanoj estus venĝantaj.
– Mi kredis, ke tia venĝo ekzistas nur sude, la vendetta – diris Martin mallaŭte, konsternita.
– La homoj nenie ŝatas, se la virinojn samvilaĝajn... fremduloj... nu, vi komprenas min, sinjoro leŭtenanto?
– Mi komprenas, Boccone.
Poste Martin longe staris sur la monteto kaj desupre rigardis la vilaĝon. Nigris la arbaro, la suno kaŝis sin ie fore, kaj Martin sentis sin treege sola. Samtempe li sentis ankaŭ tion, ke li ne kapabios rezigni pri Carla. La deziro estis en li vulkano, preskaŭ-eksplodanta granda volo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.