La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La kverka visko

Iun tagon – la precizan daton mi ne memoras, sed estis proksimume du jarojn post la morto de Heraklo – multaj homoj kaj multe da bruo estis en Delfo. Tiu tago estis la lasta de la Pitiaj ludoj, kaj – ”okazo neniam vidita!” – la luktoj kaj kuroj finiĝis sen rigardantoj, la atletoj kaj ĉaristoj triumfis nekonate, kaj oni eĉ diras, ke la poeto Simonido, kiu tiam kantis en libereco la gloron de mi ne scias kiu ĉevalo, havis nur, aŭ preskaŭ nur, sian heroon kiel aŭdanton.

Sed kompense je la malpleneco de la areno, la publiko superplenigis la templon de Apolono. Unu vorto, unu magia vorto, sufiĉis por kurigi ĝin tien: Jen la Heraklidoj!

Kaj tiun alkuron de tuta popolo ekmovita de nura homo, vi komprenos senpene, fratino mia: neniu francino, mi pensas, rezignus plej volonte loĝion en teatro por vidi la filon de Napoleono (tiun palan junulon, kiu vidiĝis tiel mallongan tempon!) Nu! Heraklo estis la Napoleono de tiu epoko, kaj la Heraklidoj estis liaj filoj. Unu monaton antaŭe Ateno trovis ilin, je sia vekiĝo, eltronigitaj, persekutataj, senazilaj, kisantaj sur la publika placo la altaron de Kompatemo. Ilia plendo ekmovis ĉiujn korojn kaj ĉiujn glavojn, kaj en la momento, pri kiu mi rakontas, la gastama urbo, sin arminta por ili, sendis ilin fronte de procesio por demandi, laŭ la kutimo, la orakolon de Delfo pri la fino de la milito. Delfo – verŝajne vi scias tion – estis sankta urbo plena da mirindaĵoj; sed tiam ĉiuj trairis tiujn mirindaĵojn sen atento, kaj mi agos kiel ĉiuj.

Mi ne promenigos vin de la Parnaso ĝis la Hipodromo kaj de la Hipodromo ĝis la tripiedo, maldubante, ke jam antaŭ longe vi faris tiun pilgrimon kune kun certa verkisto, pli lerta gvidisto ol mi; cetere mi konfesos, ke ankaŭ mi avidas vidi sen plua prokrasto tiujn famajn Heraklidojn.

La tuta Grekujo, vidante ilin, eksentis nur unu senton – admiron: kaj tiu sento montriĝis per unu brua kaj unuanima ekkrio: ”Senmortaj Dioj! kiel grandaj kaj fortaj ili estas!”

Altkreska maljunulo, kiun pro lia orumita bastono kaj lia kapzono el blanka lano oni povis rekoni kiel unu el la dudek reĝoj de Grekujo, sin klinis al la orelo de Apolona pastro, kiu trairis la templon portante parfumvazon.

”Mi tre konis Heraklon kaj Dejaniron,” li diris, ”kaj mi sciis nur pri tri filoj iliaj. Kiu do estas tiu vualita virgulino, sidanta sur la sama benko kiel la Heraklidoj?”

”Vi ne eraras, Patro: Heraklo havis nur tri filojn de Dejaniro, sed lia lasta edzino, Iolo …”

”Prave!” interrompis la maljunulo, frapante sian frunton per la fingro en signo de rememoro. ”Filokteto multfoje rakontis al mi tiujn detalojn, sed du jarcentoj, falante sur ies kapon, tre povas ŝanceli ĝian memoron … Jes! nun mi memoras pli bone, ke unu filino naskiĝis de tiu edziĝo …”

”Unu filino kaj unu filo, patro,” diris dolĉa voĉo post la maljuna reĝo, kiu turnis la kapon kaj vidis palan delikatan junulon vestitan en la Argolanda kostumo.

”Unu filino kaj unu filo,” ripetis la interrompinto, ruĝiĝante: ”Iksos kaj Makaria.”

La maljunulo ridetis. ”Vidu,” li diris al la pastro, ” oni admiris mian scion en Piloso, kaj jen Argoso sendas al mi siajn lernejanojn por min instrui. Kiu vin informis tiel bone, kaj kio estas via nomo, mia bela infano?”

Sed la juna knabo forglitis sen respondo de sub la kareso de Nestoro – ĉar tiu maljunulo estis Nestoro – kaj malaperis en la ĉeestantaron.

Ĉie la sama laŭdo zumadis sen varioj: ”Senmortaj Dioj, kiel grandaj kaj fortaj ili estas!”

En Francujo tiu komplimento sendube ŝajnas stranga, eĉ preskaŭ ironia; sed pensu, ke tie ĉi vi estas en lando, kiun la kapricoj de la terreliefo kaj de la ambicio distranĉis en dudek malgrandajn ŝtatojn, kies reĝetoj, fieraj kaj koleremaj, kunpremitaj unu al alia, sin kubuttuŝadis reciproke kun minaca murmuro, kaj kie la kutimo, ĝenerala en la tuta antikva tempo, batali viro kontraŭ viro kaj korpo ĉe korpo, faris la homan forton sola povo, mi preskaŭ dirus sola virto. Tiutempe oni konjektis la meriton laŭ la pugnoj kaj ŝultroj, same kiel nun oni serĉas ĝin sur la frunto kaj en la okuloj. Fine, kaj tio ĉi estas plej karakteriza, – Heraklo, personigo de forto, Heraklo estis dio!

La pitia pastrino malfruigadis sian venon; tamen oni aŭdis nenian malpaciencan murmuron. La publika scivolemo havis nutraĵon. Hillos, la unuenaskita Heraklido, precipe altiris la rigardojn. Li estis kolosa militisto, kun nudaj muskolplenaj brakoj kaj indiferenta, larĝa vizaĝo, kaj, kun felo de leono sur la ŝultroj kaj bastonego en la mano, afektis la patrajn teniĝojn. Oni kredus vidi Heralklon mem, Heraklon en sia dudeka jaro. Antenor, la proksima post Hillos, havis pli delikatajn trajtojn kaj malpli dikan korpon. Li kontente paradis en sia freŝa dieco, ridetis al la junaj grekinoj, kaj per larĝigitaj naztruoj enflaris volupte la parfumojn de admiro. Unuvorte, la dia Antenor estis tio, kion ni mortuloj ordinare nomas vantulo.

La tria frato, Ajgistos, havis, krom forteco kaj braveco, nenion komunan kun siaj fratoj. En tiu epoko kaj en tiu lando li estis vivanta anaĥronismo. Stranga detalo! Li havis blondajn harojn, kaj lia vizaĝo esprimis melankolion, senton tute modernan kaj kristanan. El la plej teruraj bataloj li revenadis hejmen malkruela kaj sinĝenema; li ŝajnis esti, sub la suno de Grekujo, unu el tiuj blondaj militistoj nordlandaj, kiuj terenvenkis gigantojn kaj monstrojn kaj poste, sen murmuro, klinis la kapon sub vergo de eta feino. Ŝajnis ke, bedaŭrante Argoson, li priploris ion pli valoran ol trono. Kien do forflugis liaj sopiroj?

Al amika hejmo? Al patrina tombo? Neniu scias, ĉar neniam al iu li diris sian sekreton, eĉ ne al sia juna fratino Makaria, kiu tamen estis la konfidulino de la tuta familio. Pardonu, fratino, ke tiel longe mi forgesis la virgulinon pro la herooj. Ĉu ŝi ne estas kulpa en tio? Vidu!

Kaŝita en la ombro de siaj fratoj, ŝi ĉiel agas, por ke oni ŝin forgesu. Ŝi ankoraŭ ne levis sian vualon, kaj ŝiajn trajtojn vi ne konas; sed jam vi ŝin amas, ĉu ne? ĉar vi jam scias, ke ŝi estas pia kaj modesta.

Sed jen oni anoncas la pastrinon; ankoraŭ lacega de siaj lastaj konvulsioj profetaj, ŝi malrapide sin trenas ĝis la tripiedo, apogante sin sur du pastroj de Apolono. Jen subite, ĉe la fundo de la sanktejo, larĝe malfermiĝas pordo, kaj vasta, sonora ventoblovo elfluegas, balaante la fumon de la buĉoferoj kaj skuante sur la ĉeestantaron la sakramentan anoncon, tondravoĉe parolatan: ”La dio! jen la dio!” Jam la profetino turmentate tremegas sur la tripiedo, kaj oni aŭskultas … Eliĝis unue plorspasmoj, poste timemaj silaboj, nekompreneblaj vortoj. Fine la dio parolis:

Minervo batalos … Sur kasko la ŝia
Soifas l’ otuso kaj vane baraktas.
Minervo alvokas fratinon la sian,
Fratinon la Venkon neniam ribelan.
Mi aŭdas: … alflugas la Venko … Sed ankaŭ
Soifas l’ otuso avida je sango
Argoso atendas la reĝojn la siajn
Por ilin diigi … Vi tremu, Argoso!
L’ otuso kruela minace rondflugas …
Rondflugas, serĉante viktimon plej puran …

Rondflugas … kaj … ekfalas …
Sur idon de Alkido!

Ĉe tiu parolo, tiel fatala por la Heraklidoj, nur tri homoj en la templo ne ektremis: la Heraklidoj.

”Montru la viktimon per lia nomo,” kriis Hillos al la pastrino.

Sed ŝi spiregadis, preskaŭ mortanta, sur la ŝtupoj de la tripiedo.

”La dio estis terura; dua provo ŝin mortigus,” solene diris la ĉefpastro. ”Unu el la Heraklidoj sin oferu.”

”Mi min oferas,” kriis en la ĉeestantaro dolĉa voĉo, tiu sama, kiu iom antaŭe parolis al Nestoro.

”Kiu vi estas, kaj kio via nomo?” severe diris la pastro.

”Mi estas filo de Heraklo, kaj mia nomo estas Iksos.”

Zumo de surprizo akceptis tiun respondon.

”Se li diras la veron, li estas ĝuste nomita,” murmuretis moka voĉo.

Vi sciu, fratino, ke Iksos estas greka vorto signifanta visko. Verŝajne la gepatroj de la infano malŝate ĵetis al li tiun nomon, kiam li naskiĝis; kaj efektive tiu malfortika kreitaĵo, enplantita sur tiel forta raso, tre similas la malgrandan parazitan planton, kiu tremetas en la vento sur la altaj kverkoj.

”Ni malpermesis, ke vi sekvu nin al Delfo,” diris Antenor, minace alpaŝante al Iksos … sed la filino de Heraklo, ĝis tiam senmova en la ombro, ĵetis sin inter la du fratojn, prenis la manon de la pli juna, kaj tiris lin el la templo, surda je la voĉo de Hillos, kiu ŝin revokis, surda je la admiro, kiu murmuretis, dum ŝi pasis, – ĉar pro ŝia rapida iro ŝia vualo leviĝis propramove, kaj Makaria estis bela! bela de beleco kaj gracio, bela precipe en la tiama momento de tiu kompato en okuloj kaj voĉo, kiu beligus eĉ la malbelecon.

Reveninte Atenon, kien unu sama ĉaro reveturigis la tutan familion, la tri militistoj decidis, ke la sekvantan tagon ili lotumos en la templo de Minervo por scii, kiu el ili mortos. Sed kiam la kompatinda Iksos alvenis, ĝoja kaj fiera, por enmeti kun siaj fratoj sian nomon en la urnon, ili flankenpuŝis lin, pensante, ke ili insultus la diojn, se tiel ili prezentus al la ofte ŝercema Sorto la okazon ĵeti al ili tian mokan kaj senvaloran oferaĵon. Ili malpermesis ankaŭ, sed pro malsama motivo, ke Makaria risku kun ili la ŝancon de morto. Ŝi estis fianĉino de Likos, unu el la influaj ĉefoj de Ateno (Ateno, kiu sin armis por ili), kaj pro politiko aŭ pro dankemo ili postulis, ke la preparo por la ofero neniel interrompu tiun por la edziĝo. Tial Makaria ĉe la reveno trovis sian ĉambron tute parfumita de la donacoj de Likos. Sed en tiu momento ŝiaj pensoj, jam funebrante fraton, ne estis edziniĝaj pensoj. Tamen la edziniĝa girlando estis farita el lilioj tiel belaj, ke per mano senatenta, kaj preskaŭ nevole, Makaria metis ĝin sur sian frunton. En tiu momento ŝi aŭdis, malantaŭe, malbone subpremitan ekĝemon, kaj sin turnis … Estis Iksos, Iksos ŝia frato, de kiu ŝi estas kaj patrino kaj fratino;

Iksos, kiun ŝi envolvas per sia zorgado, ĉar li suferas kaj estas malŝatata; Iksos, kiu ĉe ĉiu paŝo en la domo nepre renkontas la rideton de Makaria, kaj al kiu la domo ŝajnos malplena kaj tro vasta, kiam Makaria ne plu plenigos ĝin. Li estis rigardanta la simbolajn florojn per okuloj brilantaj de larmoj, kaj lia vizaĝo esprimis tian doloron, ke la fratino, kiu tamen de dek du jaroj kutimis vidi lin suferi, eksentis timegon.

”Ho! kompatindulo!” ŝi diris, ”pardonu al mi!”

”Pardonu al vi, Makaria? Kion do? Ĉiujn viajn feliĉigojn al mi?”

”Ne danku min pro mia zorgado: ĝi estas ŝuldo, ĝi estas kulp-elpago …”

La miregantaj rigardoj de la infano postulis la solvon de tiu enigrno.

”Aŭskultu!” ŝi diris: ”antaŭ kvar jaroj (tiam vi estis okjara, kaj mi dekkvarjara) okazis en nia familio io mirinda kaj fatala, kion la patro kaj fratoj neniam eksciis. Vi memoras tiun kabanon, kiun ili starigis sur la bordo de la maro por sin rifuĝi de multenombraj kaj potencaj persekutantoj?

Iun vesperon la patro kaj fratoj estis foririntaj por ĉasi; laca pro dematena kurado tra la arbaroj, vi estis ĵus eniĝinta en profundan dormon, lulata de la monotona bruo de la pluvo sur la kabanon. Noktis jam de longe, kaj la patro kaj fratoj ankoraŭ ne revenis. Fine mi ekaŭdis frapadon je la pordo; mi malfermis ĝin, kredante, ke mi malfermos al ili. Estis vojaĝanto, kiu petis azilon kaj fajron por momento. Li eniris. Sidante ĉe via lito, dum li sekigis siajn vestojn antaŭ la fajrejo, mi vidis kun surprizo dolĉan kaj nebulan lumon kuranta sur liaj blondaj haroj. En la unua momento mi atribuis tion al la rebrilo de la fajro; sed la fajro estingiĝis, kaj la frunto de la vojaĝanto restis luma. Tiam mi rekonis Apolonon;

Apolonon, kiu, elpelita el Olimpo, travagis la mondon alivestita, sed kiu ne estis plene sukcesinta estingi sian aŭreolon.

’Granda dio!’ mi diris, kunplektante la manojn, ’kion vi volas de mi?’

’Nenion,’ li respondis, ’nenion krom rifuĝejo; sed la vetero tuj beliĝos, kaj mi foriros; ricevu ĉi tiun adiaŭan kison.’

Tiam mi tremante alpaŝis al mia onklo, kaj, kondukante lin per la mano al la lito, kie vi estis ankoraŭ en dormo: ’Vi karesu prefere tiun kompatindan infanon,’ mi diris, ’ĉar neniu dio lin karesas; vi tuŝu liajn palajn vangojn, por ke ili refloru; vi spiru sur liajn lipojn, por ke ili kantu.’

La dio ridetis je mia preĝo; li sin klinis al vi kaj spiris sur vian buŝon; sed tiu brulvarma elspiraĵo, glitinte ĝis via koro, ĝin plenigis kaj ŝveligis kaj jen kial via koro ĉiam brulas kaj palpitadas; jen kial vi velkas kaj mortas, kompatinda infano … Kaj nun, kiam vi scias ĉion, ĉu vi pardonos al mi?”

Iksos kisis ŝin; tio estis respondo.

”Pruvu do ĝin per obeado de miaj konsiloj. Riskemulo!

Dank’al kiu feliĉa miraklo vi ne mortis de malsato kaj soifo sur la longa vojo de Ateno ĝis Delfo?”

”Ho!” diris Iksos, ”de la mateno mi estis farinta mian vojaĝkanton. Ĉiufoje, kiam mi vidis sur domo fumon de festeno, mi frapis la pordon, kantante, kaj ĉiam oni malfermis al mi.”

”Mirinda kanto!” diris Makaria, ridetante, ”vi konigu ĝin al mi, Iksos, por ke ankaŭ mi kantu ĝin, kiam mi iros al Delfo aŭ al Olimpio.”

Iksos, pro ia koketa modesteco, komuna, ŝajnas, al la kantoverkistoj de ĉiuj epokoj, lasis ŝin iom peti, kaj fine cedis.

LA KANTO DE IKSOS

I

Malfermu vian pordon! mi estas Iksos, la kompatinda kverka visko, kiun ventpuŝo mortigus.

Iun tagon, antaŭ dek du jaroj, pigmeo falis el la leona felo de Heraklo; tiu pigmeo estis mi. Mia patro ne min amis, ĉar mi estis malforta kaj malgranda; kaj kiam, infaneto, mi albatiĝis al liaj genuoj, mi aŭdis super mia kapo voĉon bruegantan kiel la fulmotondro. Miaj fratoj min batas, kiam mi laŭte nomas ilin fratoj; kaj tamen mi volas vivi, ĉar mi havas fratinon, kiu min amas … Tiel bona ŝi estas, Makaria!

Malfermu vian pordon! Mi estas Iksos, la kompatinda kverka visko, kiun ventpuŝo mortigus.

II

Iam miaj fratoj al mi diris: ”Ci estu iel utila; ci lernu starigi statuojn kaj altarojn, ĉar eble ni estos dioj.”

Mi penis obei miajn fratojn, sed pezegaj estis martelo kaj ĉizilo! Kaj krome, strangaj vizioj pasadis, senĉese pasadis, inter mi kaj la Parosa bloko, kaj mia senatenta fingro skribadis sur la polvo unu nomon, ĉiam la saman, la dolĉan nomon de Makaria.

Malfermu vian pordon! mi estas Iksos, la kompatinda kverka visko, kiun ventpuŝo mortigus.

III

Tiam miaj fratoj al mi diris: ”Ni havas gaston en la palaco, blankan maljunulon el Ĥaldeo, kiu scias legi en la ĉielo la venontajn okazojn. Aŭskultu liajn instruojn kaj diru al ni, ĉu ci vidas en la nuboj trezorojn aŭ venkojn alvenantajn.” Mi aŭskultadis la maljunulon; mi pasigis longajn serenajn noktojn rigardante la ĉielon; sed mi vidis nek trezorojn nek venkojn; mi vidis nur la malsekajn brilajn stelojn, kiuj rigardis min kun amo, … kiel la okuloj de Makaria.

Malfermu vian pordon! Mi estas Iksos, la kompatinda kverka visko, kiun ventpuŝo mortigus.

IV

Tiam miaj fratoj al mi diris : ”Ci prenu pafarkon kaj sagojn, kaj iru ĉasi en la arbaroj.” Mi travagis la arbarojn kun pafarko kaj sagoj, sed baldaŭ forgesis la ĉason kaj miajn fratojn. Dum mi aŭskultis la kanton de la ventoj kaj de la najtingaloj, cervino manĝis mian panon en mia robo, kaj birdeto, laca de longa flugo, venis endormiĝi en mia sagujo. Mi portis ĝin al Makaria.

Malfermu vian pordon! mi estas Iksos, la kompatinda kverka visko, kiun ventpuŝo mortigus.

V

Tiam miaj fratoj al mi diris: ”Neniel utila ci estas,” kaj ili min batis; sed mi ne ploris, ĉar mi pensis al mia fratino.

Kaj morgaŭ oni prenos mian fratinon for de mi: kaj morgaŭ, kiam Makaria, sidante ĉe la edziĝa festeno, diros:

”Kio do estas tiu blua fumo, kiu supreniras tie post la laŭrujo? ” – ” Ho, nenio,” diros la festenantoj.

Ĝi estas la brulstako de Iksos, la kompatinda kverka visko, kiun ventpuŝo mortigis.

”Ne, vi vivos!” kortuŝite diris la junulino. ”Mi ŝirmos vin en mia koro tiel bone, ke ĉiuj ventegoj pasos, netuŝante vin eĉ per bloveto plej malgranda. Likos estas feliĉa kaj festata, kaj la virgulinoj Atenaj estas multaj. Al vi sola kaj suferanta, ĉiujn miajn horojn kaj ĉiujn miajn amojn!

Kompatinda kverka visko, vi ornamos mian bruston pli bele ol la edzina bukedo. Frato mia, poeto mia, jen la pago por via kanto.” Kaj deŝirante de siaj haroj la edzini ĝan girlandon, ŝi ĵetis ĝin, malseka de larmoj, al la piedoj de Iksos. Iksos volis respondi, sed, traskuita de neatenditaj emocioj, la kompatinda infano apenaŭ provis eligi ekkrion. ”Ho!” li diris ; kaj metante la manon sur sian koron, li falis. La febro malkvietigis lin la tutan nokton, kaj la tutan nokton Makaria maldormis kaj ploris ĉe la lito de sia frato.

La sekvanta tago estis tiu, kiam la tri Heraklidoj iros en la templon por demandi pri la elekto de la viktimo. Ili sin prezentis ĉe la altaro, kiel ĉe batalo, sen tremo aŭ antaŭtimo. Post la kutimaj ceremonioj, preskaŭ tute samaj kiel tiuj, kiujn ni vidis antaŭe en Delfo, pastro de Minervo kunskuis la nomojn en la urno. Alproksimiĝis infano kun okuloj kovritaj per rubando. Lia mano jam estis ĉe la rando de la sankta vazo, tuj elironta kun mortokondamno, kiam subite virina voĉo sonis sur la sojlo de la templo:

”Haltu! Jen la viktimo!”

Tio estis Makaria, malrapide paŝanta al la altaro; Makaria pala kaj ornamita, balancanta sur sia frunto funebrajn rubandojn. Ajgistos ekkuris al ŝi: ”Vi tie ĉi, fratino! vi promesis, ke vi restos apud Iksos.”

”Iksos,” ŝi diris, haltigante plorspasmon, ”mortinta li estas! kaj nun nenio malpermesas, ke mi mortu por vi.”

Kaj ŝi daŭrigis sian paŝadon al la altaro.

La publiko aplaŭdis, la Heraklidoj submetiĝis. En tiu epoko oni imagis la manon de la dioj aganta en ĉiu eksterordinara okazo; oni do atribuis al iu inspiro tiel noblan sinoferon.

Tial Makaria genufleksis antaŭ la altaron sen malhelpo.

Ŝi haltigis per gesto la rapideman glavon de la oferisto, por ĵeti al la fratoj sian lastan rideton; kaj, fermante la okulojn, ŝi duone dismetis la vualon, kiu kovris ŝian bruston.

Du minutojn poste ŝia korpo trembatis sur la altaro.

Oni faris unu saman brulstakon por Iksos kaj Makaria.

Kaj tiam, pro miraklo aŭ iluzio, kiu reokazis poste ĉe la morto de nia Johanino d’Arc, oni vidis, aŭ kredis vidi, ion, kio el la flamoj eliĝis al la nuboj kun dolĉa bruo de flugiloj.

Kio helpis la disvastiĝon de tiu kortuŝa tradicio? Sendube estas tio, ke post la venko de la Heraklidoj, venko tro kare pagita por resti longe atendigata de la dioj, la Mikenanoj, triumfe stariginte la statuon de Heraklo ĉe la bordo de la maroj, iun tagon trovis sur ĝi du alcionojn en la felo de la Nemea leono.

Tiel iam pasis tra antikva jarcento la du plej belaj belaĵoj en tiu ĉi mondo kaj ĉiuj jarcentoj: Poezio kaj Virto!

Hégésippe Moreau
(1810–1838)

El ”Rakontoj al mia fratino
El la franca tradukis René Lynagh


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.