La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La trezoro de la imperiestrino

La episkopo venigis al si patron Verneau. Koncernis aferon tre malagrablan.

Patro Verneau estis sendita por prediki en fabrikdistrikto proksime de Charleroi, sed alvenis meze de granda striko, kiam la laboristaro estis relative tre emociita kaj malkvieta. Li rakontis al la episkopo, ke tuj ĉe lia alveno al la ”nigra lando” li ricevis de laboristkondukanto leteron kun enhavo, ke li rajtos libere paroli, sed ke skandalo okazos en la preĝejo, se li permesos al si nomi Dion – rekte aŭ malrekte – en la prediko. – Kaj venante sur la predikejon kaj vidante la aŭdantaron, mi ne dubis, ke ili plenumus la minacon, – diris la pastro.

Patro Verneau estis malgranda, malgrasa monaĥo. La episkopo rigardis lin kiel estajon de malsupera speco.

Tia nerazita, eĉ iom malpura monaĥo kun malgrava vizaĝesprimo, evidente estas senkuraĝa. Li ja eĉ timas iom la episkopon.

– Oni ankaŭ raportis al mi, – diris la episkopo, – ke vi plenumis la deziron de la laboristoj. Sed mi certe ne bezonas atentigi… – 

– Monsinjoro, – interrompis patro Verneau tre humile.

– Mi supozis, ke la eklezio volas, se eble, eviti emociajn okazojn.

– Sed eklezio, kiu ne kuraĝas diri la nomon de Dio…

– Ĉu monsinjoro aŭdis mian predikon?

La episkopo iris antaŭen kaj reen en la ĉambro por trankviliĝi.

– Kompreneble vi memoras ĝin parkere? – li diris.

– Kompreneble, monsinjoro.

– Do aŭdigu al mi, kiel vi faris ĝin, patro Verneau, – laŭvorte, precize kiel vi faris ĝin!

La episkopo sidiĝis en la apogseĝon, patro Verneau restis staranta.

– Civitanoj kaj civitaninoj, – li komencis, metante la voĉon en prediktonon.

La episkopo skuiĝis. – 

– Plaĉas al ili esti nomataj tiel, monsinjoro.

– Ne estas grave, patro Verneau, – diris la episkopo, – daŭrigu!

La episkopo tremetis; la du vortoj en mirinda maniero prezentis al li la situacion. Li vidis image tiun aron da geidoj de ”la nigra lando”, al kiuj patro Verneau paroladis.

Li vidis multe da krudaj vizaĝoj, multe da ĉifonoj, multe da sovaĝa forto. Li vidis tiun popolon, por kiu oni nenion faris.

– Civitanoj kaj civitaninoj, – rekomencis patro Verneau.

– En tiu ĉi lando oni trovas imperiestrinon, kies nomo estas Maria Teresia. Ŝi estas bonega regantino. Ŝi estas la plej saĝa kaj plej perfekta el ĉiuj regantoj ekzistintaj en Belgujo.

Aliaj regantoj, civitanoj, aliaj regantoj estas postsekvataj, kiam ili mortas, kaj perdas ĉian potencon super siaj popoloj. Sed ne tiel la granda imperiestrino Maria Teresia. Eble ŝi perdis la tronojn en Aŭstrio kaj Hungarlando; eble Brabanto kaj Limburgo nun obeas aliajn estrojn, sed neniel ŝia bona graflando Okcidentflandrujo.

En Okcidentflandrujo, kie mi loĝis en la lastaj jaroj, oni ankoraŭ hodiaŭ ne konas alian reganton ol Maria Teresia.

Ni scias, ke reĝo Leopold loĝas en Bruselo, sed li ne koncernas nin. Maria Teresia daŭras regi tie apud la maro. Precipe en la vilaĝoj de la fiŝkaptistoj. Ju pli proksime al la maro oni venas, des pli plenpotence ŝi regas.

Nek la granda revolucio, nek la imperieco, nek la holandanoj havis forton sufiĉan por eltronigi ŝin. Kiel ili estus povintaj tion? Ili ne faris ion por la geanoj de la maro egalan al ŝia faro.

Ho! Kion ŝi donis al la popolo sur la dunoj? Tio estas netaksebla, civitanoj!

Antaŭ proksimume cent kvindek jaroj, en la plej frua parto de sia regado, ŝi vojaĝis en Belgujo. Ŝi venis al Bruselo kaj Bruĝo, ŝi venis Lieĝon kaj Lovenon, kaj, vidinte sufiĉe da grandaj urboj kaj bildornamitaj urbodomoj, ŝi venis ankaŭ al la bordo por vidi la maron kaj la dunojn.

Ne ĝojigis ŝin tiu vido. Ŝi vidis la maron pli granda kaj pli potenca ol estas kontraŭbataleble per homa povo. Ŝi vidis la marbordon senhelpa kaj senŝirma. Tie kuŝis la dunoj, sed la maro pli frue supervenis ilin, kaj povos ree veni. Tie estis ankaŭ kelkaj digoj, sed ili ruiniĝis kaj kunfalis.

Tie ŝi vidis havenojn plenigintajn je sablo; tie ŝi vidis marĉejojn tiel akvohavajn, ke nur kano kaj kariko emis kreski tie; tie ŝi vidis ventdifektitajn fißistajn dometojn konstruitajn malsupre de la dunoj, kvazaŭ disĵetitajn al la maro, kaj tie ŝi vidis malriĉajn, malnovajn preĝejojn, kiuj estis lokitaj malproksime for de la maro inter blovsablo kaj dunaveno en malfacile atingeblaj senkulturaĵoj.

Tutan tagon la granda imperiestrino sidis tie ĉe la maro. Ŝi rakontigis al si pri superakvoj kaj fornaĝintaj vilaĝoj. Ŝi montrigis al si la lokon, kie tuta landparto dronis en la maron. Ŝi remigis sin tien, kie malnova preĝejo staras en la marprofundaĵo. Kaj ŝi kalkuligis al si la homojn dronintajn kaj brutojn perditajn, kiam la maro lastfoje estis internflanke de la dunoj.

Dum la tuta tago la imperiestrino pensis: Kiel mi helpos tiun ĉi kompatindan popolon sur la dunoj? Mi ja ne povas malpermesi, ke la maro leviĝu kaj malaltiĝu. Mi ne povas malpermesi, ke ĝi subfosu la bordon. Mi ankaŭ ne povas malliberigi la venton aŭ malebligi, ke ĝi renversu la boatojn de la fiŝistoj. Kaj mi tute ne povas konduki la fiŝojn en iliajn retojn, aŭ ŝangi al nutra tritiko la dunavenon. Neniu regnestro en la mondo estas tiel potenca, ke li povus helpi kontraŭ malfeliĉo tiun ĉi malriĉan popolon.

La sekvanta tago estis dimanĉo, kaj la imperiestrino aŭskultis la meson en Blankenberghe. La tuta loĝantaro de la bordo inter Dunkirchen kaj Sluis venis tien por vidi ŝin. Sed antaŭ la meso la imperiestrino iris inter la popolo, parolante kun ĝi.

Unue ŝi renkontis la havenestron de Nieuport.

– Kian novaĵon oni havas el via urbo? – diris la imperiestrino.

– Nenion novan, – diris la havenestro, – krom, ke la boato de Kornelis Hertsen hieraŭ nokte renversiĝis pro ekblovego, kaj li estis trovita rajdanta sur la boatkilo hodiaŭ matene antaŭ la bordo.

– Estis ja bone, ke li savis la vivon, – diris la imperiestrino.

– Oni ne povas diri, ĉu bone aŭ ne, – diris la havenestro, – ĉar li estis senprudenta, kiam oni kondukis lin sur la teron.

– Ĉu pro timo? – diris la imperiestrino.

– Jes, – diris la havenestro, – estis, ĉar ni en Nieuport ne havas ion, al kio ni povus fidi okaze de mizero.

Kornelis sciis, ke lia edzino kaj la malgrandaj infanoj mortos pro malsato, se li pereos, kaj tiu scio supozeble forterurigis lian prudenton.

– Tio, kion vi bezonas tie ĉi sur la dunoj, estas do io, al kio vi povus fidi, – diris la imperiestrino.

– Estas tiel, – la havenestro diris, – la maro estas necerta, la tero estas necerta, fiŝkaptado kaj gajno estas necertaj. Io fidinda estas tio, kion ni bezonas.

La imperiestrino iris pluen, ĝis ŝi venis al la paroĥ- estro de Heyst.

– Kiu novajo el Heyst? – diris ŝi al li.

– Nenio nova, – li respondis, – krom, ke Jakob van Ravesteyn ĉesis dreni la marĉejon kaj elfosi la havenon kaj konstrui la lumsignalejon kaj je ĉiu alia utila agado okupinta lin.

– Kial okazis tio? – diris la imperiestrino.

– Li ricevis heredaĵon, – la pastro diris, – kaj nun ĝi ŝajnas al li malpli granda, ol li atendis.

– Sed li do havas ion certan, – diris la imperiestrino.

– Jes, evidente, – diris la pastro, – Sed, kiam li havas en la mano la monerojn, li ne kuraĝas entrepreni iun grandfaron, supozante, ke ili ne sufiĉos.

– Io nemezureble granda estas do nepre bezonata por helpi vin en Heyst, – diris la impenestrino.

– Estas ĝuste tiel, – diris la pastro, – tie estas senfine multe, kion oni devus fari, kaj nenio povos esti farata, antaŭ ol oni scios, ke oni disponas senfine multe.

La imperiestrino iris plu, ĝis ŝi venis al la ĉefpiloto de Middelkerke, kaj demandis pri novaĵoj el lia urbo.

– Neniun novaĵon mi povas rakonti, – diris la ĉefpiloto, – krom ke Jan van der Meer malamikiĝis kun Luka Neerwinden.

– Ĉu vere?

– Jes, ili trovis la gadejon, kiun ili ambaŭ serĉis la tutan vivon. Ili aŭdis malnovajn rakontojn pri ĝi, kaj esplorvagis sur la maro por trovi ĝin, kaj estis plej bonaj amikoj dum tiu tuta tempo, sed, trovinte ĝin, ili fariĝis malamikoj.

– Do estus pli bone, se ili neniam estus trovintaj ĝin, – la imperiestrino diris.

– Jes, – diris la ĉefpiloto, – evidente estus pli bone.

– Do tio, kio helpus vin en Middelkerke, devus esti tiel kaŝita, ke neniu povus trovi ĝin, – diris la imperiestrino.

– Ĝuste tiel, – diris la ĉefpiloto, – bone kaŝita estas necese, ĉar, se iu trovus ĝin, okazus ja malpaco kaj batalo pri ĝi, aŭ ĝi estus tuj eluzata, kaj estus do ne plu utila.

La imperiestrino plende ekspiris sentante, ke ŝi ne kapablas ion fari. Poste ŝi iris al la meso, kaj la tutan tempon si genustaris, preĝante, ke ŝi tamen povu helpi la popolon. Kaj kun via permeso, civitanoj, fine de la meso ŝi komprenis, ke fari malmulte estas pli bone, ol fari nenion.

Kiam la popolo venis de la meso, ŝi stariĝis sur la preĝejan ŝtuparon por paroli.

Neniu okcidentflandrano iam forgesos, kiel ŝi aspektis tiam. Ŝi estis belega, kiel imperiestrino, kaj vestita, kiel imperiestrino. Ŝi liverigis al si kronon kaj mantelon, kaj tenis en la mano la sceptron. Ŝi havis alte frizitan blankpudritan hararon, kaj ŝnuro kun grandaj malfalsaj perloj estis metita inter la bukloj. Ŝi estis vestita en ruĝa, brila silkaĵo, sed la tuta robo estis kovrita per flandraj puntoj. Ŝi havis ruĝajn altkalkanumitajn ŝuojn kun grandaj juvelseruroj sur la piedkoloj.

Ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi ankoraŭ nun regas Okcidentflandrujon.

Do ŝi parolis al la bordanoj, dirante al ili sian volon.

Ŝi rakontis al ili, kiel ŝi pensegis pri helprimedoj. Ŝi diris, ke ili certe scias, ke ŝi ne povas kvietigi la maron aŭ firmigi la venton, ke ŝi ne povas konduki la fiŝamasojn al la bordo aŭ ŝangi la dunavenon al tritiko. Sed tio, kion ŝi, malforta homo, povos fari por ili, tio ankaŭ estas farota.

Ili ĉiuj staris surgenue dum ŝi parolis. Neniam pli frue ili sentis, ke tiel milda kaj patrina koro kompatis por ili.

La imperiestrino parolis kun ili pri ilia malfacila vivado tiel, ke ili ekploris pro sia kunsento.

Sed la imperiestrino diris nun, ke ŝi decidis restigi ĉe ili sian trezorkeston kun ĉiuj ĝiaj enhavataj trezoroj. Tio estos ŝia donaco al ili ĉiuj, loĝantoj tie sur la dunoj. Ĝi estas la sola helpo, kiun ŝi povas doni, kaj ŝi petis ilin pardoni, ke ĝi estas tiel malgranda. Kaj ankaŭ ŝi havis larmojn en la okuloj, kiam ŝi diris tion.

Ŝi demandis, ĉu ili volas promesi kaj ĵuri, ke ili ne uzos la trezoron, antaŭ ol la mizero ĉe ili estos tiel granda, ke ĝi ne povos esti pli granda. Kaj plue, ĉu ili ĵuros, ke ili lasos ĝin herede al siaj idoj, se ili mem ne bezonos ĝin. Kaj fine ŝi petis ĉiun viron ĵuri, ke li ne provos proprigi al si mem la trezoron, sed antaŭe demandos pri tio la tutan fiŝistaron.

Ĉu ili volis ĵuri? Tion volis ili ĉiuj. Kaj ili benis la imperiestrinon, plorante pro dankemo. Kaj ŝi ploris dirante al ili, ke ŝi scias, kiom ili bezonas apogon neniam ŝanĉeli ĝeman, al kiu ili povos fidi, kaj senfinajn trezorojn kaj neatingeblan feliĉon, sed tion ŝi ne povas doni al ili. Ŝi neniam estis tiel senpova, kiel tie ĉi sur la dunoj.

Givitanoj, pro la regantsaĝeco de tiu glora virino, ŝi tamen atingis pli multe, ol ŝi intencis, kvankam ŝi ne sciis tion, kaj tial oni povas diri, ke ŝi ankoraŭ hodiaŭ regas Okcidentflandrujon.

Devas ĝojigi vin aŭdi pri tiu beninda stato, kiu disvasti ĝis en Okcidentflandrujo pro la donaco de la imperiestrino.

Tie la popolo havas ion, al kio ĝi povas fidi, kiel ĝi tiel bezonas, kiel ni ĉiuj tiel bezonas. Kiom ajn granda la mizero estas, ĝi ne kaŭzas malesperon.

Tie oni rakontis al mi, kiel aspektas la trezorkesto de la imperiestrino. Kiel la kesto de la sankta Ursula en Bru- ĝo, oni diras, kaj eĉ pli belega. Ĝi estas imitaĵo de la katedralo en Vieno, kaj ĝi estas el pura oro, kaj sur la flankoj estas bilditaj el alabastro la vivokazoj de la imperiestrino.

Sur la kvar flankturetoj brilas la kvar diamantoj, kiujn ŝi prenis de la krono de la turka sultano, kaj sur la frontonoj estas ŝia nomĉifro ornamita per rubenoj.

Sed, se mi demandas, ĉu oni vidis la keston, oni diras, ke ŝippereintaj ŝipistoj, kiuj estas en vivdanĝero, ĉiam vidas la keston, naĝanta antaŭ ili sur la ondoj, kiel signo, ke ili ne malesperu pri edzino kaj infanoj, se ili forlasos ilin.

Sed nur tiuj vidis la trezoron; alie neniu venis al ĝi tiel proksime, ke li povis kalkuli ĝin. Kaj vi scias, civitanoj, ke la imperiestrino ne diris al ili, kiom ĝi enhavas. Sed, se vi dubas, kiom ĝi utilis kaj utilas, tiaokaze mi petas vin vojaĝi al la maro kaj rigardi. Tie estis fosado kaj konstruado depost tiam, kaj la maro nun estas venkita per digoj kaj ne plu kaŭzas domaĝon, kaj internflanke de la dunoj estas verdaj herbejoj, kaj ĉe la maro estas banejoj kaj kreskantaj urboj. Sed, pri ĉiu lumsignalejo konstruita, pri ĉiu ŝipo, kiun oni konstruis, kaj pri ĉiu digo, kiu estas farita, oni ĉiam pensis: Se la propraj rimedoj ne sufiĉos, nia favorema imperiestrino Maria Teresia donos helpon al ni. Sed tio estis nur instigo, la propra mono ĉiam sufiĉis.

Vi scias ankaŭ, ke la imperiestrino ne diris, kie la trezoro troviĝas. Ĉu tio ne estis bona penso, civitanoj? Iu gardas ĝin, sed antaŭ ol oni decidos dispartigi ĝin, la trezorogardanto ne prezentos sin por diri, kie ĝi estas.

Tial oni scias, ke nek nun nek estonte ĝi estos maljuste disdonita. Ĝi apartenas same al ĉiu. Ĉiu scias, ke la imperiestrino zorgas por li, kiom por la najbaro. Malkonsentoj kaj envio ĉe la popolo tie ne okazas kiel aliloke, ĉar la plejbono estas komuna.

La episkopo interrompis la parolon de patro Verneau.

– Estas sufiĉe, – li diris. – Kiamamere vi faris la konkludon?

– Mi diris al ili, – diris la monaĥo, – ke estas efektiva domaĝo, ke la bona imperiestrino ne venis ankaŭ al Charleroi. Mi bedaŭris ilin, ĉar ili ne posedas sian trezorkeston.

Por la gravaj taskoj, kiujn ili intencas plenumi, por tiu maro, kiun ili devus kvietigi, kaj por tiu blovsablo, kiun ili devos regi, diris mi, nenio estus pli utila al ili.

– Nu? – demandis la episkopo.

– Kelkaj napoj, via respektinda moŝto, kaj kelkaj fajfoj, sed tiam jam mi estis lasinta la predikejon. Alie okazis nenio.

– Ili komprenis, – diris la episkopo, ke vi parolis pri la providenco de Dio.

La monaĥo riverencis.

– Ili komprenis, ke vi volis klarigi al ili, ke tiu potenco, kiun ili mokas, ĉar ili ne vidas ĝin, devas kaŝi sin. Ke ĝi estus malbone uzata en tiu momento, kiam ĝi aperus palpeble. Mi gratulas vin.

La monaĥo riverencante proksimiĝis al la pordo. La episkopo sekvis lin, plena de favoro.

– Sed la trezoro, ĉu oni tie ankoraŭ kredas pri ĝi?

– Ĉu ili kredas? Tre certe, monsinjoro.

– Kaj la trezoro, ĉu ĝi iam estis trezoro?

– Permesu al mi, monsinjoro. Mi ĵuris.

– Nu, al mi … – diris la episkopo.

– La pastro en Blankenberghe konservas ĝin. Li montris ĝin al mi. Ĝi estas malgranda ligna kesto kun feraj forĝaĵoj.

– Nu?

– Kaj sur ĝia fundo kuŝas dudek Maria-Teresia-taleroj.

La episkopo ekridetis, sed rapide serioziĝis.

– Ĉu oni povas kompari la Providencon kun tia ligna kesto?

– Ĉiuj komparoj estas malĝustaj, monsinjoro. Ĉiuj homaj pensoj estas malperfektaĵo.

Pastro Verneau ree riverencis, kaj forlasis la vizitĉambron.

Selma Lagerlöf


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.