La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La maskofesto de Ruĝa morto

Ruĝa morto jam de longe dezertigis la landon. Neniu pesto iam antaŭe estis tiel mortiga, aŭ tiel abomeninda.

Sango estis ĝia Avataro kaj ĝia sigelo – la ruĝo kaj teruro de sango. Estis akraj doloroj, kaj subita kapturni ĝo, kaj poste abunda sangado el la poroj, kun morti ĝo. La skarlataj makuloj sur la korpo kaj precipe sur la vizaĝo de la viktimo, estis la pest-interdikto, kiu lin forbaris de helpo kaj simpatio de liaj kunhomoj. Kaj la tuta atako, progreso, kaj finiĝo de la malsano okazis en duonhoro.

Sed princo Prospero estis feliĉa kaj sentima kaj sagaca.

Kiam lia regno estis duone senhomigita, li vokis al si milon da sanaj kaj gajaj amikoj el inter la gekavaliroj de sia kortego, kaj kun tiuj foriris en la profundan apartecon de unu el siaj kastelecaj abatejoj. Tio estis vasta kaj grandioza konstruaĵo, kreaĵo de la ekscentra sed majesta gusto de la princo mem. Fortika kaj alta muro ĝin enzonis.

La muro havis pordojn el fero. Enirinte, la korteganoj alportis fornojn kaj masivajn martelojn, kaj kunfor ĝis la riglilojn. Ili decidis lasi neniun rimedon por eniro aŭ eliro pro subitaj impulsoj de malespero aŭ de frenezo interne. La abatejo estis abunde provizita per nutraĵoj.

Per tiuj antaŭzorgoj ili povus spiti la kontaĝon. La ekstera mondo prizorgu sin mem. Dume, malsaĝe estas bedaŭri aŭ pripensi. La princo estis provizinta ĉiujn rimedojn por plezuro. Estis histrionoj, improvizistoj, baletistinoj, muzikistoj; estis beleco, estis vino. Ĉio ĉi kaj sendanĝereco estis interne. Ekstere estis la Ruĝa morto.

Estis ĉirkaŭ la fino de la kvina aŭ sesa monato de sia apartiĝo, kaj dum la pesto plej ege furiozis ekstere, kiam princo Prospero regalis siajn mil amikojn per maskbalo plej nekutime grandioza.

Ĝi estis volupta spektaklo, tiu maskofesto. Sed unue mi rakontu pri la ĉambroj, en kiuj ĝi okazis. Estis sep – imperiestra ĉambraro. En multaj palacoj, tamen, tiaj ĉambraroj formas longan kaj rektan perspektivon, kaj la faldeblaj pordoj glitas malantaŭen preskaŭ ĝis la muroj je ĉiu flanko, tiel ke la vido tra la tuta etendo apenaŭ estas obstrukcata. Tie ĉi la aferoj estis tre malsimilaj, kiel oni eble atendus pro la princa amo al strangeco. La ĉambroj estis tiel malrekte aranĝitaj, ke la vido ampleksis malmulton krom unu samtempe. Troviĝis akuta kurbo je ĉiu dudeko aŭ trideko da jardoj, kaj je ĉiu kurbo nova efekto. Dekstre kaj maldekstre, meze de ĉiu muro, alta kaj mallarĝa ogiva fenestro elrigardis sur fermitan koridoron, kiu sekvis la serpentadon de la ĉambraro. Tiuj ĉi fenestroj estis el kolorita vitro, kies koloro variis laŭ la ĝenerala nuanco de la dekoracio de la ĉambro, en kiun ĝi malfermiĝis. La ĉambro ĉe la orienta fino, ekzemple, estis tapetita blue – kaj brilege bluaj estis ĝiaj fenestroj.

La dua ĉambro estis purpura en ornamo kaj tapeto, kaj tie ĉi la vitroj estis purpuraj. La tria estis tratute verda, kaj tiaj estis la fenestroj. La kvara estis meblita kaj lumigita oranĝkolore – la kvina blanke – la sesa viole. La sepa ĉambro estis ĉirkaŭ-vualita per nigraj veluraj tapetaĵoj kiuj kovris la plafonon kaj murojn, falante en pezaj faldoj sur tapiŝon el sama ŝtofo kaj koloro. Sed, nur en ĉi tiu ĉambro, la koloro de la fenestroj ne respondis al la dekoracio. La vitro ĉi tie estis skarlata – malpale sangkolora.

Nu, nenie en la sep ĉambroj troviĝis lampo aŭ kandelabro, inter la amaso da oraj ornamaĵoj, kiuj kuŝis dise metitaj aŭ pendis de la plafono. Neniu lumu venis el lampo aŭ kandelo en la tuta ĉambraro. Sed en la koridoroj, kiuj laŭiris la ĉambraron, staris kontraŭ ĉiu fenestro peza tripiedo, portanta brulantan fajrokorbon, kiu sendis siajn radiojn tra la kolora vitro kaj tiel brilege iluminis la ĉambron. Kaj per tio produktiĝis multege da brilkoloraj kaj fantaziaj aperaĵoj. Sed en la okcidenta aŭ nigra ĉambro la efekto de la fajrolumo, kiu fluis sur la malhelajn tapetaĵojn tra la sangnuanca vitro, estis ekstreme terura, kaj kaŭzis tiel sovaĝan aspekton en la vizaĝoj de la enirintoj, ke malmultaj el la kunvenintoj estis sufice kuraĝaj por iam meti la piedojn internen.

En ĉi tiu ĉambro, staris ankaŭ apud la okcidenta muro giganta horloĝo el ebono. Ĝia pendolo svingiĝis tien kaj reen kun obtuza, peza, monotona sono; kaj kiam la minutmontrilo finis la ĉirkaŭiron de la ciferplato kaj la horo estis sonorigota, venis el la latunaj pulmoj de la horloĝo sono, kiu estis klara kaj laŭta kaj profunda kaj treege muzika, sed tiel stranga en noto kaj emfazo ke, je ĉiu forpaso de horo, la muzikistoj de la orkestro estis devigataj paŭzi, momente, en sia ludado por aŭskulti la sonon; kaj sekve la valsantoj devige ĉesis turniĝadi; kaj okazis mallonga konfuziĝo tra la tuta gaja aro; kaj, dum la horloĝa sonorado ankoraŭ daŭris, oni rimarkis, ke la plej frivolaj paliĝis, kaj la pli aĝaj kaj seriozaj pasigis la manojn trans la frunton kvazaŭ en konfuza revo aŭ meditado.

Sed kiam la eĥoj plene ĉesis, facila ridado tuj trafluis la ĉeestantaron; la muzikistoj rigardis unu la alian kaj ridetis kvazaŭ je sia propra timo kaj malsaĝeco, kaj flustre ĵuris, reciproke, ke la venonta sonorado de la horlo ĝo kaŭzos en ili neniun similan emocion; kaj tiam, post forpaso de sesdek minutoj (kiuj ampleksas tri mil kaj ses cent sekundojn el la tempo, kiu forflugas), venis ankoraŭ plua sonorado de la horloĝo, kaj tiam okazis la sama konfuziĝo kaj tremado kaj meditado kiel antaŭe.

Sed malgraŭ tiuj aferoj, estis gaja kaj belega festo. La gustoj de la duko estis strangaj. Li posedis bonan okulon por koloroj kaj efektoj. Li ignoris la nure laŭmodajn dekoraciojn. Liaj planoj estis kuraĝaj kaj fajrecaj, kaj liaj konceptoj ardis per barbara brilo. Estas personoj, kiuj kredus lin freneza. Liaj sekvantoj sentis, ke ne. Estis necese lin aŭdi kaj vidi kaj tuŝi por certiĝi ke ne.

Li estis direktinta, grandparte, la moveblajn beligaĵojn de la sep ĉambroj, je la okazo de tiu ĉi granda festo; kaj estis lia gvidanta gusto, kiu karakterizis la festulojn. Estu certa, ke ili aspektis groteskaj. Estis multe da parado kaj brilo kaj pikanteco kaj fantazio – multe da tio, kio poste vidiĝis en Hernani. Estis arabeskaj figuroj kun netaŭgaj membroj kaj ornamaĵoj. Estis deliraj imagaĵoj, kiajn faras frenezulo. Estis multe da belo, multe da vanto, multe da strango, iom da teruro, kaj ne malmulte da tio, kio povus krei naŭzon. Tien kaj reen en la sep ĉambroj pasis, efektive, arego da sonĝoj. Kaj tiuj ĉi – la sonĝoj – intertordiĝis, kaptante koloron de la ĉambroj, kaj igante la sovaĝan muzikon de la orkestro ŝajni kvazaŭ eĥo de iliaj paŝoj. Kaj poste, jen sonoras la ebona horloĝo, kiu staras en la halo de la veluro. Kaj tiam, momente, ĉio ĉesas, kaj ĉio silentas krom la voĉo de la horloĝo. La son- ĝoj rigidiĝas, kie ili staras. Sed la eĥoj de la sonorigado formortas – ili daŭris nur momenton – kaj facila, duonsubigita rido flote sekvas ilin, dum ili forpasas. Kaj nun denove la muziko sonas, kaj la sonĝoj vivas kaj tordi ĝas tien kaj reen pli gaje ol iam, prenante koloron el la multnuancaj fenestroj, tra kiuj fluas la radioj el la tripiedoj.

Sed en la ĉambron, kiu kuŝas plej okcidente el la sep, neniu maskulo nun kuraĝas iri; ĉar la nokto forvelkas; kaj fluas pli ruĝa lumo tra la sangkoloraj vitroj; kaj la nigreco de la malpalaj drapiraĵoj konsternas; kaj al tiu, kies piedo surpaŝas la nigran tapiŝon, venas el la apuda ebona horloĝo obtuza sonoro pli solene emfaza ol iu ajn, kiu atingas la orelojn de tiuj, kiuj partoprenas la pli forajn gajaĵojn de la aliaj ĉambroj.

Sed tiuj aliaj ĉambroj estis dense plenigitaj, kaj en ili febre batis la koro de vivo. Kaj la festado kirliĝe daŭris, ĝis fine eksonoris meznokto ĉe la horloĝo. Kaj tiam la muziko ĉesis, kiel mi rakontis; kaj la turniĝado de la valsantoj trankviliĝis; kaj estis ĝena ĉesiĝo de ĉio kiel antaŭe.

Sed nun dek du batoj estis sonorigotaj de la horlo ĝo; kaj sekve okazis, eble, ke pli da penso eniĝis, kun pli da tempo, en la meditojn de la pensemaj inter la festantoj.

Kaj sekve ankaŭ okazis, eble, ke antaŭ ol la lastaj eĥoj de la lasta sonoro tute silentiĝis, multaj personoj en la amaso trovis tempon por percepti la ĉeeston de maskita figuro, kiu ĝis tiam ne kaptis la atenton de iu ajn. Kaj kiam la famo pri tiu ĉi nova ĉeesto flustre ĉirkaŭvasti ĝis, leviĝis el la tuta festantaro zumo, aŭ murmuro, esprimanta malaprobon kaj surprizon – tiam, fine, teruron, abomenon, kaj naŭzon.

En kunveno de fantaziaĵoj, tia kian mi skizis, oni povus facile supozi, ke neniu ordinara aperaĵo estigus tian sensacion. Vere la vestaĵa liberegeco de la nokto estis preskaŭ senlima; sed la koncerna figuro superkonkuris ĉiujn, kaj transiris la limojn eĉ de la sendifina konvenemo de la princo. Estas kordoj en la koro de la plej malprudenta, kiuj ne povas esti tuŝataj sen emocio. Eĉ ĉe la plenperdiĝintaj, por kiuj vivo kaj morto estas egale ŝercoj, ekzistas aferoj, pri kiuj oni ne povas ŝerci. Fakte, la tuta amaso nun ŝajnis senti profunde, ke en la kostumo kaj mieno de la fremdulo estas nek sprito nek deco. La figuro estis alta kaj maldikega kaj vualita de kapo ĝis piedoj en vestaĵoj de tombo. La masko, kiu kaŝis la vizaĝon, estis tiel preskaŭe similigita al vizaĝo de rigidiĝinta kadavro, ke la plej detala ekzameno nur malfacile eltrovus la trompon. Kaj tamen ĉio ĉi eble estus tolerita, se ne aprobita, de la frenezaj festantoj ĉirkaŭe.

Sed la maskulo permesis al si alpreni la tipon de Ruĝa morto. Lia vestaĵo estis ŝmirita de sango – kaj lia larĝa frunto, kun la tuta trajtaro de la vizaĝo, estis aspergita de la skarlata abomenaĵo.

Kiam la okuloj de princo Prospero ekvidis tiun fantoman figuron (kiu, per malrapida kaj gravmiena movo, kvazaŭ por pli plene subteni sian rolon, paŝis tien kaj reen inter la valsantoj) oni rimarkis, ke li konvulsiiĝis en la unua momento per forta tremego de teruro aŭ de malŝato; sed tuj poste lia frunto ruĝiĝis pro kolerego.

”Kiu kuraĝas,” – li raŭke demandis al la korteganoj, kiuj staris apude – ”kiu kuraĝas insulti nin per tiu ĉi blasfema moko? Kaptu kaj senmaskigu lin – por ke ni sciu, kiun ni devos pendigi, je sunleviĝo, de la kreneloj!”

En la orienta aŭ blua ĉambro staris princo Prospero, kiam li diris tiujn vortojn. Ili sonoris tra la sep ĉambroj laŭte kaj klare, ĉar la princo estis kuraĝa kaj fortika viro, kaj la muziko jam mutiĝis je la svingo de lia mano.

En la blua ĉambro staris la princo, kun grupo de palaj korteganoj ĉe sia flanko. Unue, kiam li parolis, estis ioma ekkuro de la grupo al la entrudulo, kiu en tiu momento ankaŭ estis tute proksima, kaj nun per malrapidaj kaj majestaj paŝoj venis pli apuden al la parolinto.

Sed pro ia nedirebla timo, per kiu la frenezaj pretendoj de la maskulo inspiris la tutan amason, troviĝis neniu, kiu etendis manon por lin kapti; tiel ke, sen malhelpo, li preterpasis je malpli ol jardo la princon mem; kaj, dum la vasta kunvenintaro, kvazaŭ unuimpulse, retiriĝis de la mezo de la ĉambro ĝis la muroj, li marŝis seninterrompe, sed per la sama gravmiena kaj malrapida paŝado, kiu lin distingis de la komenco, tra la blua ĉambro en la purpuran – tra la purpura en la verdan – tra la verda en la oranĝan – tra tiu ĉi denove en la blankan – kaj eĉ de tie en la violan, antaŭ ol fariĝis decida movo por lin haltigi.

Tiam tamen princo Prospero, freneziĝante pro kolerego kaj la honto de sia momenta malkuraĝo, rapide trakuregis la ses ĉambrojn, dum neniu lin sekvis pro morta teruro, kiu ĉiun kaptis. Li alte portis eltiritan ponardon, kaj jam proksimiĝis, en rapida impetueco, je tri aŭ kvar futoj de la foriranta figuro, kiam ĉi tiu, atinginte la finon de la velura ĉambro, sin turnis subite kaj alfrontis sian persekutanton. Aŭdiĝis akra krio kaj la ponardo falis brilante sur la nigran tapiŝon, sur kiun, tuj poste, falis mortsternita princo Prospero. Tiam, vokante al si la sovaĝan kuraĝon de malespero, aro da festantoj tuj sin ĵetis en la nigran ĉambron, kaj, kaptinte la maskulon, kies alta figuro staris rekta kaj senmova en la ombro de la ebona horloĝo, ekspiregis pro nedirebla teruro je la eltrovo, ke la tombvestaĵoj kaj kadavreca masko, kiujn ili tuŝis per tiel kruda fortego, enhavas neniun palpeblan formon.

Kaj nun konfesiĝis la ĉeesto de Ruĝa morto. Li estis veninta kiel stelisto en la nokto. Kaj unu post unu falis la festantoj en la sang-rositaj haloj de sia festado, kaj mortis ĉiu en la malespera pozo de sia falo. Kaj la vivo de la ebona horloĝo eliris kun tiu de la lasta gajulo. Kaj la flamoj de la tripiedoj mortis. Kaj Mallumo kaj Putrado kaj Ruĝa morto regis senlime super ĉio.

Edgar Allan Poe

El la angla tradukis Afomo


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.