|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La infanoj kutimis babili, antaŭ ol ili enlitiĝis. Ili sidiĝis sur la larĝa forno kaj rakontis, kio ajn venis en ilian kapon. Tra la malklaraj fenestroj rigardis en la ĉambron la vespera krepusko per okuloj plenaj da son- ĝoj, el ĉiuj anguloj leviĝis supren silentaj ombroj kaj kunportis mirindajn fabelojn.
Ili rakontis, kio ajn venis en ilian kapon, sed en la kapon venis nur belaj rakontoj, kunplektitaj el suno kaj varmo, el amo kaj espero. La tuta estonteco estis unu sola longa kaj hela festotago; inter kristnasko kaj pasko ne estis cindra merkredo. Ie tie malantaŭ bunta kovrilo la tuta vivo treme kaj flagre fluas el lumo en lumon. La vortoj estis duonkompreneblaj flustroj; neniu rakonto havis komencon nek klaran aspekton, neniu fabelo finon; kelkfoje ĉiuj kvar infanoj parolis samtempe kaj neniu ĝenis la alian; ĉiuj rigardis ekstaze en tiun belegan ĉiellumon, kaj tie estis laŭta kaj vera ĉiu vorto, ĉiu rakonto havis vivan kaj helan aspekton, ĉiu fabelo mirindan finon.
La infanoj tiel similis unu la alian, ke en la krepusko ne rimarkeblis diferenco inter la vizaĝo de la plej juna, la kvarjara Tonĉjo, kaj la vizaĝo de la dekjara Lonjo, la plej aĝa el ili. Ili ĉiuj havis malgrasajn vangojn kaj grandajn, plene malfermitajn okulojn, revantaj internen kaj en la malproksimon.
Tiun vesperon io nekonata, el fremdaj lokoj, perforte enmiksis sin en la ĉielan lumon, batis senkompate en festotagojn, rakontojn kaj fabelojn. Poŝtaĵo informis, ke la patro ”falis” en Italio. ”Li falis.” Io nekonata, nova, fremda, tute nekomprenebla venis antaŭ ilin, staris tie alte kaj larĝe, sed havis nek vizaĝon, nek okulojn, nek buŝon. Ĝi ne apartenis al io; ne al la laŭta vivo antaŭ la preĝejo kaj la strato, ne al la varma krepusko sur la forno, ankaŭ ne al la fabeloj. Ne estis io gaja, sed ankaŭ ne io speciale malgaja; ĉar ĝi estis senviva, ĝi nek havis okulojn, tiel ke ĝi povus per rigardo malkovri kial kaj de kie, nek buŝon, tiel ke ĝi per vortoj rakontus. La penso staris kompatinda kaj timema antaŭ tiu grandega fantomo, kiel antaŭ grandega nigra muro, kaj ne povis iri ien. Ĝi proksimiĝis al la muro, tie ekgapis kaj silentiĝis.
”Kiam li nun revenos?” penseme demandis Tonĉjo.
Lonjo rapide rigardis lin kolere:
”Kiel li revenu, se li falis?”
Ĉiuj silentis, ĉiuj kvar staris antaŭ la grandega nigra muro kaj ne vidis trans ĝin.
”Ankaŭ mi iros al milito!” subite aŭdigis sin la sepjara Mateo, kiel se li rapidmane kaptus veran penson kaj ĉion, kio estis direnda.
”Vi estas tro malgranda!” per profunda voĉo admonis lin Tonĉjo, kvarjara, kiu ankoraŭ uzis jupeton.
Milka, la plej malgranda kaj malsaneta el ĉiuj, volvita en trograndan patrinan tukon, tiel ke ŝi similis al voja ĝfasko, petis per silenta, mola voĉeto, kiel de ie sub ombro:
”Kia estas milito, tion rakontu, Mateo … rakonton diru!”
Mateo klarigis:
”Milito estas tia, ke homoj buĉas unu la alian per tranĉiloj, hakas per sabroj kaj pafas per pafiloj. Ju pli da ili oni buĉas kaj dishakas, des pli bone, neniu ion diras; ĉar tiel devas esti. Tio estas milito.”
”Sed kial ili buĉas kaj dishakas unu la alian?” demandis Milka, la kompatindulino.
”Por la imperiestro!” diris Mateo kaj ili eksilentis. En la malproksimo aperis antaŭ iliaj fermitaj okuloj io grandioza, lumigita de brila aŭreolo. Ili ne moviĝis, la spiro apenaŭ kuraĝis eliri el la buŝo; kiel en preĝejo dum la granda beno.
Poste Mateo denove eksvingis la rapidan manon kaj kaptis sian penson, eble nur pro tio, ke li flankenmovu la silenton, kiu kuŝis malhele super ili.
”Ankaŭ mi iros al milito … mi iros kontraŭ la malamikon!”
”Kia estas la malamiko … ĉu li havas kornojn?” subite demandis la febla voĉeto de Milka.
”Kompreneble li havas … kiel li cetere estus malamiko?” serioze kaj preskaŭ kolere certigis Tonĉjo.
Ankaŭ Mateo mem ne konis la ĝustan respondon.
”Mi kredas, ke li ne havas!” li diris malrapide, sed la vorto haltiĝis survoje.
”Kiel li havu kornojn … li estas homo kiel ni!” aŭdigis sin nevole Lonjo; poste ŝi iom pripensis kaj aldonis:
”Sed animon li ne havas!”
Post longa pripensado Tonĉjo demandis:
”Kiel estas, se homo falas en milito … tiel surdorsen?”
Li montris, kiel homo falas surdorsen.
”Oni mortigas lin … ĝismorte!” trankvile klarigis Mateo.
”Patro promesis, ke li kunportos al mi pafilon!”
”Kiel li kunportu, se li falis!” abrupte riproĉis lin Lonjo.
”Kaj ĉu oni mortigis lin … ĝismorte?”
”Ĝismorte!”
Ok junaj, plene malfermita okuloj silente kaj timeme gapis en la krepuskon … gapis en ion nekompreneblan.
Ĝuste tiam la geavoj sidis sur benko antaŭ la domo. La lasta vespera lumo brilis malantaŭ la malhela foliaro en la ĝardeno. Estis silenta vespero; nur el la stalo aŭdiĝis longa, jam raŭka ploro; verŝajne la juna patrino, irinta manĝigi la brutaron.
La du geolduloj sidis profunde klinitaj, dense unu apud la alia kaj tenis la manojn, kiel jam delonge ne; ili rigardis en la vesperan ĉielruĝon per senlarmaj okuloj kaj diris eĉ ne vorton. –
Ivan Cankar
El la slovena tradukis Franko Luin
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.