|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mi vidis la magian butikon de malproksime, en diversaj okazoj. Mi estis pasinta apud ĝi, dufoje aŭ trifoje: butika fenestro kun logantaj objektetoj, magiaj pilkoj, magiaj kokinoj, mirigaj konusoj, pupoj de ventroparolistoj, materialo por korba ĵonglaĵo, kartaroj, kiuj ŝajnis nepre naturaj, kaj la tuto de tiaj aferoj. Sed mi neniam pensis, ke mi iam ĝin eniros, ĝis kiam iun tagon, preskaŭ senaverte, Ĝip tiris min per mia fingro rekte al la fenestro, kaj kondutis tiamaniere, ke mi nepre devis lin enkonduki. Por diri la veron, mi ne pensis, ke la loko estas tiu ĉi, montra fenestro de modesta amplekso en Regent Street, inter la pentrobutiko kaj la loko, kie kokidetoj estas ĵus elirintaj el patentaj koviloj, – sed nun, ĝi estis tie, tre certe. Mi imagis, ke ĝi estas malsupre, pli proksime al la Cirko, aŭ ĉirkaŭ la angulo en Oxford Street, aŭ eĉ en Holborn; ĉiam trans la strato, iel nealirebla ĝi estis, kun iom da iluzio en sia starejo. Sed nun ĝi staris tie ĉi, nekontesteble, kaj la dika ekstremaĵo de la streĉita fingro de Ĝip faris bruon, sur la vitro.
– Se mi estus riĉa, – diris Ĝip, frapetante per la fingro al la ”malaperanta ovo”, – mi aĉetus ĉi tion por mi kaj tion, – kio estis nomita ”ploranta infaneto tre homa”, – kaj tion, – kio estis mistero nomita, beleta karto ĝin certigis, ”Aĉetu unu kaj mirigu viajn amikojn”.
– Io ajn, – diris Ĝip, – malaperos sub unu el tiuj konusoj.
Mi legis pri tio en libro. Kaj tie, paĉjo, estas la ”malaperanta groŝo”. Nur, ili metis ĝin tiel alte, ke oni ne povas vidi, kiel ĝi estas farita..
Ĝip, kara infano, heredis la edukitecon de sia patrino, kaj li ne intencis eniri la butikon, aŭ tedi ajnamaniere; nur, tute nekonscie, li altiris mian fingron al la pordo kaj klarigis, kio lin interesas:
– Tion, – li diris, kaj montris la ”magian botelon”.
– Se vi posedus tion? – mi diris; kaj tiu promesplena demando igis lin rigardi supren per subite brilaj okuloj.
– Mi povus montri ĝin al Jessie, – li diris, malegoista kiel ĉiam.
– Malpli ol cent tagoj estos de nun ĝis la datreveno de via naskiĝo, Ĝiĉjo, – mi diris, kaj metis la manon al la pordoprenilo.
Ĝip respondis nenion, sed lia premo de mia fingro firmi ĝis, kaj tiel ni eniris la butikon.
Tio ne estis ordinara butiko; ĝi estis magia butiko, kaj al Ĝip mankis la vigla supereco, kiun li posedus, pri simplaj ludiloj. Li do lasis al mi la taskon paroli.
La butiko estis malgranda, mallarĝa, ne tre bone lumigata, kaj la sonorilo de la pordo plende ektintis, kiam ni fermis ĝin post ni. Dum momento ni restis solaj, kaj povis rigardi ĉirkaŭ ni. Tigro el kartono staris sur la vitra kesto, kiu kovris la malaltan vendotablon – serioza, bonokula tigro, kiu balancadis sian kapon, laŭ metoda maniero; troviĝis kelkaj globoj el kristalo, porcelana mano tenanta magiajn kartojn, aro da magiaj fiŝvazoj, diverse grandaj, kaj senhonta magia ĉapelo, kiu maldece elmontris siajn risortojn. Sur la planko kuŝis magiaj speguloj: unu, por longigi kaj maldikigi vin, alia por ŝveligi vian kapon kaj malaperigi viajn krurojn, tria por igi vin mallonga kaj grasa. Kaj dum ni ridadis antaŭ tiuj speguloj, la estro, kiel mi supozas, eniris.
Li staris malantaŭ la vendotablo, stranga, brune flava viro, kun unu orelo pli granda ol la alia, kaj mentono kiel ekstremaĵo de ŝuo.
– Kion ni havos la plezuron?… – li diris, streĉante siajn longajn, magiajn fingrojn sur la vitra kesto.
Kaj tiel, kun skueto, ni eksciis pri lia ĉeesto.
– Mi deziras, – mi diris, – aĉeti por mia malgranda filo kelkajn simplajn ĵonglaĵojn.
– Lertecajn? – li demandis. – Mekanikajn? Hejmajn?…
– Ion ajn amuzigan, – mi diris.
– Um! – diris la vendisto, gratante sian kapon dum momento, kvazaŭ li pripensus.
Nun, tre videble, li eltiris el sia kapo vitran globon.
– Ion, kiel tion ĉi? – li diris, kaj prezentis ĝin.
La ago estis neatendita. Mi jam vidis la lertaĵon faratan en amuzejoj, multege da fojoj: ĝi estas parto de komunaj ĵongladoj – sed mi ne atendis ĝin tie ĉi.
– Bone, – mi diris, ridante.
– Ĉu ne? – diris la vendisto.
Ĝip streĉis sian liberigitan manon por preni la objekton kaj nur trovis malplenan manplaton.
– Ĝi estas en via poŝo, – diris la vendisto; kaj ĝi estis!
– Kiom tio kostas? – mi demandis.
– Ni ne petas pagon por vitraj globoj, – diris la vendisto afable, – ni ricevas ilin – li ekprenis unu el sia kubuto, dum li parolis – senpage.
Li eltiris alian el la malantaŭa parto de sia kolo, kaj metis ĝin apud la unua sur la vendotablo. Ĝip saĝeme rigardis sian vitran globon, poste rigardis demande al la du globoj sur la tablo, kaj fine direktis sian scivole rondigitajn okulojn al la vendisto, kiu ridetis.
– Vi ankaŭ prenu ambaŭ ĉi tiujn, – li diris, – kaj se vi ne rifuzos, unu el mia buŝo. Jen!
Ĝip mute konsiliĝis kun mi dum momento, kaj poste, profunde silenta, prenis la kvar globojn, rekaptis mian kuraĝigan fingron, kaj streĉis sian nervaron, por la tuj venonta okazo.
– Ni ricevas ĉiujn niajn plej malgravajn ĵonglilojn tiamaniere, – la vendisto rimarkigis.
Mi ridis, kiel iu faciliganta bonan ŝercon.
– Anstataŭ iri al la pogranda butiko, – mi diris. – Kompreneble, ĝi estas malpli kosta!
– Iel, – diris la vendisto. – Tamen ni fine pagas. Sed ne tiel koste, kiel oni supozus … Niajn pli grandajn ĵonglilojn, niajn ĉiutagajn provizojn, la ceterajn aferojn, kiujn ni bezonas, ni ĉerpas el tiu ĉi ĉapelo … Kaj sciu, sinjoro, pardonu, ke mi diras tion, ekzistas neniu pogranda butiko, neniu, por komercaĵoj de natura magio, sinjoro. Mi ne scias, ĉu vi rimarkis nian titolon: ”Butiko de natura magio”. – Li eltiris vizitkarton el sia vango kaj prezentis ĝin al mi. – Natura, – li diris, kun sia fingro sur tiu vorto, kaj aldonis: – Nepre ekzistas neniu trompaĵo.
– Li ŝajnas daŭrigi la serĉon iel plene, – mi pensis.
Li turnis sin al Ĝip kun rideto rimarkinde afabla:
– Vi vere apartenas al la bona speco de knaboj.
Surprizis min, ke li scias tion, ĉar por savi disciplinon, ni kaŝas tion, eĉ hejme; sed Ĝip ricevis la komplimenton firme silenta, ĉiam fiksante al li siajn okulojn.
– Nur knaboj de la bona speco trairas tiun ĉi pordon.
Kaj, kiel por ilustra ekzemplo, okazis bruo ĉe la pordo, kaj alta voĉetaĉo maltaŭte aŭdebliĝis:
– Niaa! mi volas eniri ĉi tien, paĉjo, mi volas eniri ĉi tien! Niaa!
Kaj poste eksonis la voĉo de patro piedbatata, celanta konsolon kaj kvietigon.
– Ĝi estas fermita, Edward, – li diris.
– Sed ĝi ne estas …, – mi diris.
– Ĝi estas, sinjoro, – diris la vendisto, – ĉiam, por liaspecaj knaboj.
Kaj, dum li paroladis, ni momente vidis la alian junulon malgrandan, blankvizaĝan, palan pro sukeraĵoj kaj tro bongusta nutraĵo, grimacan pro malbonaj pasioj, egoistuleton senkompatan, kiu piedfrapis la ensorĉitan pordon.
– Neutile, sinjoro, – diris la vendisto, kiam mi ekmovi ĝis al la pordo, pro mia natura servemo; kaj nun la malbone edukata infano estis fortrenata, blekante.
– Kiel vi faras tion? – mi diris, spirante iom pli libere.
– Magio! – diris la vendisto, kun sencela mangesto, kaj, nu! koloraj fajreroj ekflugis el liaj fingroj kaj malaperis en la ombrojn de la butiko.
– Vi diris, – li parolis turnante sin al Ĝip, – antaŭ ol eniri ĉi tien, ke vi dezirus havi unu el niaj skatoloj: ”Aĉetu unu kaj mirigu viajn amikojn”?
Ĝip, post brava klopodo, diris:
– Jes.
– Ĝi estas en via poŝo.
Kaj streĉante sin super la tablo, – li vere havis eksterordinare longan korpon, – tiu miriga viro prezentis la aferon, laŭ la kutima maniero de ĵonglistoj.
– Papero, – li diris, kaj prenis folion el la malplena ĉapelo kun risortoj; – ŝnureto, – kaj nu, lia buŝo fariĝis ŝnuretskatolo, el kiu li tiradis senfinan fadenon, kiun li mordante detranĉis, ĉirkaŭliginte la pakon, kaj …, ŝajnis al mi, englutis la ŝnuretvolvaĵon.
Poste, li ekbruligis kandelon, ĉe la nazo de unu el la pupoj de la ventroparolisto, enmetis unu el siaj fingroj (kiu fariĝis ruĝa sigelvakso) en la flamon, kaj tiel sigelis la pakon.
– Nun, la ”malaperanta ovo”, – li rimarkigis, kaj, eltirinte unu el mia brusto, enpakis ĝin, kaj ankaŭ la ”plorantan infaneton tre homan”.
Mi donis ĉiun pakon al Ĝip, kiam ĝi estis preta, kaj li premis ilin sur sia brusto.
Li tre malmulte parolis, sed liaj okuloj estis elokventaj; la premado de liaj brakoj estis elokventa. Li estis la scenejo de nedireblaj sentoj. Komprenu, reala magio!
Nun, tremetante mi konstatis, ke io moviĝas en mia ĉapelo – io mola kaj saltema. Mi deprenis la ĉapelon, kaj ekscitita kolombo – sendube kunkonspiranto, elflugis, kuris sur la vendotablo, kaj sin kaŝis, mi kredas, en kartonan skatolon malantaŭ la tigro.
– Ho! Ho! – diris la vendisto, lerte kaptante mian ĉapelon, – senzorga birdo, kaj, vere kiel mi vivas, demetinta ovojn!
Li skuis la ĉapelon, kaj faligis en sian etenditan manon du aŭ tri ovojn, grandan ludglobon, poŝhorloĝon, proksimume seson da neeviteblaj vitraj globoj, kaj poste ĉifitan, zigzagan paperon, pli kaj pli kaj pli, – dum li senhalte parolis pri tio, ke oni ne zorgas brosi sian ĉapelon ene kiel ekstere. Ĝentile li parolis, sed kun ia persona aludo:
– Ĉiuspecaj aferoj arigitaj, sinjoro … Ne vi speciale, kompreneble. Preskaŭ ĉiu kliento … Mirige, kion oni portas kun si …
La ĉifita papero montiĝis kaj ŝveliĝis kiel ondo sur la pagtablo pli kaj pli kaj pli, ĝis kiam li preskaŭ kaŝiĝis de ni, ĝis kiam li tute kaŝiĝis, kaj ankoraŭ lia parolado daŭris.
– Neniu el ni scias, kion la bela ŝajno de homa estaĵo povas kaŝi, sinjoro. Ĉu ne ni ĉiuj estas nur brositaj eksteraĵoj, blankaj tomboj …?
Lia voĉo eksilentis, kvazaŭ vi frapus la fonografon de via najbaro per precize celanta ŝtono. Fariĝis la sama silento, la bruado de la papero haltis, kaj ĉio estis kvieta …
– Ĉu vi ne plu bezonas mian ĉapelon? – mi diris, post iom da tempo.
Neniu respondo.
Mi rigardis Ĝipon, kaj Ĝip rigardis min, kaj estis niaj aliformigitaj figuroj en la magiaj speguloj, kiuj vidiĝis tre strangaj, seriozaj, trankvilaj …
– Mi pensas, ke ni foriros nun, – mi diris. – Bonvolu diri al mi, kiom kostas la tuto …?
– Mi diras, – mi pli laŭte ripetis, – mi deziras la kalkulon; kaj mian ĉapelon, mi petas …
Eble estis spirbrueto, malantaŭ la amaso da papero …
– Ni rigardu malantaŭ la vendotablo, Ĝip, – mi diris.
– Li mokas nin!
Mi kondukis Ĝipon ĉirkaŭ la kapobalancanta tigro, kaj kion vi pensas, ke ni trovis malantaŭ la vendotablo?
Nepre neniun! Nur estis mia ĉapelo sur la planko, kaj blanka kuniklo de ĵonglisto, kun pendantaj oreloj, en profunda meditado; ĝi ŝajnis malsprita kaj atrofia, kiel nur povas esti kuniklo de ĵonglisto. Mi reprenis mian ĉapelon, kaj la kuniklo saltetis for de mia paŝo.
– Paĉjo, – diris Ĝip, kun kulpa sopiro.
– Kion? Ĝip, – mi diris.
– Mi amas ĉi tiun butikon, Paĉjo.
– Mi ankaŭ amus, – mi diris al mi mem, – se la vendotablo ne subite etendiĝus, disigante nin de la pordo.
Sed mi ne igis Ĝipon atenti pri tio.
– Kuĉjo, – li diris, kun mano al la kuniklo, kiu saltetis foren. – Kuĉjo, faru al Ĝip magiaĵon!
Kaj liaj okuloj sekvis ĝin, dum ĝi kunpremiĝis tra iu pordo, kiun mi tre certe ne rimarkis pli frue. Nun tiu pordo malfermiĝis pli larĝe, kaj la viro, kun unu orelo pli granda ol la alia, reaperis. Li ankoraŭ ridetis, sed liaj okuloj renkontis miajn, kun io inter amuzado kaj malfidado.
– Vi deziras vidi nian ekspoziciejon, sinjoro, – li diris, kun senkulpa ĝentileco.
Ĝip tiris mian fingron antaŭen. Mi rigardis la vendotablon kaj ree renkontis la okulon de la komercisto. Mi komencis opinii, ke la magio estas iel tro natura.
– Ni ne havas multe da tempo, – mi diris.
Tamen, ni estis en la ekspoziciejo, antaŭ ol mi povis fini tiun frazon.
– Ĉiuj komercaĵoj de la sama kvalito, – diris la komercisto, kunfrotante siajn flekseblajn manojn, – kaj tiu kvalito estas la plej bona. Nenio ĉi tie, kio ne estas natura magiaĵo, garantiite nepre originala. Pardonu min, sinjoro!
Mi sentis, ke li detiras ion, kio kroĉiĝis al mia maniko, kaj nun mi vidis, ke li tenas, per ĝia vosto, baraktantan ruĝan demoneton. La estaĵeto mordis, batalis kaj celis kapti lian manon, kaj, post momento, li ĵetis ĝin senzorge malantaŭ tablon. La afero estis sendube nur figuro el tordita kaŭĉuko, sed dum momento! … Kaj lia gesto estis precize kiel de viro, kiu tenas iun naŭzan insekteton! Mi rigardis al Ĝip, sed Ĝip rigardadis al magia balanciĝanta ĉevalo. Mi estis kontenta, ke li ne vidis la aferon.
– Diru, – mi diris, mallaŭte, kaj montrante per miaj okuloj Ĝipon kaj la ruĝan demoneton, – vi ne havas ĉe vi multe da aferoj tiaspecaj, ĉu?
– Ne estas nia! Sendube vi alportis ĝin kun vi, – diris la komercisto, ankaŭ mallaŭte, kaj kun rideto pli brila ol ĉiam. Strange, kion oni alportas senatente kun si – Kaj nun, al Ĝip: – Ĉu vi vidas ion, kio plaĉas al vi, ĉi tie?
Estis multaj aferoj, kiuj plaĉis al Ĝip, tie. Li turnis sin al tiu miriga komercisto, kun miksitaj fido kaj respekto.
– Ĉu tio estas magia glavo? – li diris.
– Magia ludglavo. Ĝi neniam fleksiĝas, rompiĝas aŭ vundas la fingrojn. Ĝi igas sian posedanton nevenkebla de iu ajn, ne ankoraŭ dekokjara. Ses ĝis sep kaj duona ŝilingoj, laŭ grandeco. Tiuj armilaroj sur kartonaĵoj taŭgas por junaj erarantaj kavaliroj, kaj estas tre utilaj: ŝildo saviga, ŝuoj rapidigaj, kasko nevidebliga.
– Ho! Paĉjo, – elspiradis Ĝip.
Mi provis ekscii, kiom ili kostas, sed la komercisto ne atentis min. Li nun estis kaptinta Ĝipon; li estis kaptinta lin de mia fingro; li entreprenis montri ĉion el sia malbenita komercaĵaro, kaj nenio povis lin haltigi. Nun mi vidis, kun naŭziga malfido, kun io tre simila al ĵaluzo, ke Ĝip prenis la fingron de tiu viro, kiel kutime li premas mian. La viro sendube estas interesa, mi pensis, li havas interesan aron da komercaĵoj, vere bonajn komercaĵojn, tamen …
Mi paŝis malantaŭ ili, parolante tre malmulte, sed ĉiam observante tiun sorĉeman viron. Almenaŭ Ĝip ĝojis. Kiam la tempo venos, ni povos sendube foriri tute facile.
Estis longa, labirinta loko, tiu ekspoziciejo, galerio, kiun interrompis tabloj kaj kolonoj, kun arkaĵoj kondukantaj al aliaj vendejoj, de kie la plej strangaj komizoj rigardis vin. Estis erarigaj speguloj kaj kurtenoj. Vere, tiel ili erarigis, ke mi baldaŭ ne plu povis rekoni la pordon, tra kiu ni eniris.
La komercisto montris al Ĝip magiajn vagonarojn, kiuj kuris sen vaporo aŭ horloĝa mekanikaĵo, tuj kiam vi signodonis; kaj poste tre, tre preciozajn skatolojn da soldatoj, kiuj ekvivis, tuj kiam vi deprenis la kovrilon kaj diris … Mi mem ne havas tre rapide kaptantan orelon, kaj ĝi estis iu sono, kiu tordis la langon, sed Ĝip – li havas la orelon de sia patrino – tuj kaptis ĝin.
– Brave! – diris la komercisto, remetante senceremonie la soldatojn en la keston, kaj prezentante ĝin al Ĝip.
– Nun! – diris li, kaj tuj Ĝip revivigis ilin.
– Ĉu vi prenos tiun skatolon? – diris la komercisto.
– Ni prenos tiun skatolon, – mi diris, – se vi ne postulas ĝian realan valoron. Tiuokaze, sole povus Trustestro …
– Dio! Ne! – Kaj la komercisto reenigis la soldatetojn, fermis la kovrilon, balancis la skatolon en la aero, kaj jen ĝi estis, en bruna papero, ligita, kun la plena nomo kaj adreso de Ĝip sur la papero!
La viro ekridis pro mia miriĝo.
– Tio estas natura magio, – li diris, – la afero mem!
– Iom tro natura por mia gusto, – mi ree diris.
Poste li montris al Ĝip lertaĵojn, strangajn lertaĵojn, kaj eĉ pli stranga estis la maniero, laŭ kiu ili estis farataj.
Li klarigis ilin, renverse montris la ilojn, kaj jen estis la kara knabeto, kiu balancis sian penseman kapeton laŭ la plej saĝa maniero.
Mi ne atentis tiel bone, kiel mi povus.
– He! Presto! – diris la magia komercisto, kaj poste aŭdiĝis la neta voĉeto de la knabo, ripetante: – He! Presto!
Sed min distris aliaj aferoj. Naskiĝis en mi la ideo, kiel terure stranga tiu loko estas; ĝi estis, se estas tiel direble, superakvita per ŝajno de strangeco. Estis io strangeta, eĉ en la mebloj, sur la plafono, sur la parkedo, sur la senorde starantaj seĝoj. Mi havis la strangan senton, ke, kiam mi ne plu rigardas al ili, ili tuj aliformiĝas kaj ekmovi ĝas, kaj silente ludas ”kaŝu vin” malantaŭ mia dorso. Plie, la kornico havis serpentan desegnaĵon kun maskoj – maskoj nepre tro esprimemaj se el reala gipso.
Tiam mian atenton kaptis unu el la strangaj komizoj.
Li staris iom malproksime, tre certe nescianta mian ĉeeston, – mi vidis proksimume tri kvaronojn de li, super amaso da ludiloj, tra arkaĵo, – kaj li apogis sin kontraŭ kolono, kvazaŭ senokupa, farante la plej abomenajn aferojn per sia vizaĝo. Specialan abomenaĵon li faris per sia nazo. Li faris tion, kvazaŭ li, senokupa, dezirus amuziĝi. Komence, ĝi estis mallonga dika nazo, kaj subite li antaŭlongigis ĝin, kiel teleskopon, poste ĝi flugadis kaj fariĝis pli kaj pli maldika, ĝis kiam ĝi fariĝis longa, ruĝa, fleksebla vipo. Estis same kiel afero en terursonĝo! Li balancis kaj ĵetis ĝin antaŭen, kiel fiŝkaptisto ĵetas sian hokfadenon.
Mia penso estis, ke Ĝip ne vidu tion. Mi deturnis min, kaj tie staris Ĝip, tute okupata de la komercisto, sen malbonaj pensoj. Ambaŭ mallaŭte parolis kaj rigardis al mi. Ĝip staris sur malalta benketo, kaj la komercisto tenis grandan tamburon en sia mano.
– Kaŝu, serĉu, paĉjo! – ekkriis Ĝip. – Vi serĉu!
Kaj antaŭ ol mi povis ion fari por malhelpi tion, la komercisto metis la grandan tamburon ĉirkaŭ li. Mi komprenis, kio tuj okazos.
– Deprenu tion, – mi kriis, – nun! Vi timigos la infanon!
Deprenu ĝin!
La komercisto kun malsamaj oreloj faris tion, sen unu vorto, kaj prezentis al mi la vastan cilindron, por montri ĝian malplenecon. Kaj la malalta benketo estis dezerta!
Dum tiu momento, mia knabo estis nepre malaperinta! …
Vi eble konas tiun funebran ion, kiu venas kiel mano el la nevideblaĵo kaj ĉirkaŭpremas vian koron. Vi scias, ke tio neniigas vian ordinaran memon, kaj igas vin streĉita, decida, nek malfruema nek trorapida, nek kolera nek timigita. Tiel estis rilate al mi.
Mi alpaŝis al tiu grimaca komercisto, kaj piede forĵetis lian benketon.
– Haltigu tiun sensencaĵon! – mi diris. – Kie estas mia knabo?
– Vi vidas, – li diris, ree montrante la internaĵon de la tamburo, – estas neniu trompo …
Mi antaŭenigis mian manon por kapti lin, kaj li liberigis sin per lerta movo. Mi ree kaptis, kaj li deturnis sin malfermante pordon por forkuri.
– Haltu! – mi diris; kaj li ridis, flugante.
Mi saltis post li, en plenan mallumon …
Bum!
– Dio mia! mi ne vidis vin veni, sinjoro!,
Mi staris en Regent Street, kaj mi estis puŝinta laboriston de deca ŝajno; je unu metro, eble, ŝajne iom embarasita, staris Ĝip. Estis ia peto de pardono, kaj tiam Ĝip turnis sin kaj venis al mi kun brila malgranda rideto, kvazaŭ li estus perdinta la vidon de mi dum momento.
Kaj li portis kvar pakojn en siaj brakoj! Li tuj reprenis mian fingron.
Dum sekundo mi sentis min iom embarasita. Mi ĉirkaŭrigardis, por vidi la pordon de la magia butiko, sed nu! ĝi ne plu vidiĝis tie! Ne plu estis pordo, butiko; nenio.
Nur la ordinara kolono, inter la butiko, kie oni vendas pentraĵojn, kaj la fenestro kun kokidoj …
Mi faris la solan agon eblan, en tia anima tumulto. Mi paŝis rekte al la rando de la trotuaro kaj supretenis mian pluvombrelon, signodone al fiakro.
– Fiakro! – ekkriis Ĝip, kun voĉo de treega plezuro.
Mi helpis lin eniĝi, klopodis rememori mian adreson, kaj eniĝis ankaŭ. Io nekutima atentigis min pri sia ĉeesto en la poŝo de mia frako, kaj mi, palpinte, ektrovis vitran globon. Kolere mi ĵetis ĝin sur la straton.
Ĝip diris nenion.
Dum kelka tempo neniu el ni parolis.
– Paĉjo, – diris fine Ĝip, – ĝi estis bela butiko!
Tiuj vortoj kondukis min al la problemo ekscii, kiel la tuta afero ŝajnis al li. Li vidiĝis nepre sendifekta – tio, almenaŭ, estis bona; li estis nek vundita nek malkvietigita, li nur estis eksterordinare kontenta pro la amuzado de la tago, kaj en liaj brakoj troviĝis la kvar pakoj …
Ilin al diablo! Kion ili povis enteni?
– Um! – mi diris, – knabetoj ne povas iri al tiaj butikoj ĉiutage.
Li akceptis tion kun sia kutima stoikeco, kaj, dum momento mi bedaŭris, ke mi estas lia patro, ne lia patrino, kaj ke mi ne povas kisi lin, coram publico, en nia fiakro.
Ĉiel, la afero ne estis tiel malbona.
Sed nur kiam ni malvolvis la pakojn, mi vere komencis tute rekvietiĝi. Tri el ili entenis kestojn da soldatoj, tre ordinaraj soldatoj, sed de kvalito sufiĉe bona por igi Ĝipon tute forgesi, ke, pli frue, tiuj pakoj estis magiaĵoj de la nura natura speco. La kvara entenis katidon, vivan katideton, de plej bona farto, apetito kaj karaktero.
Mi ĉeestis al tiu elpakigo kun speco de provizora retrankviliĝo.
Mi restis en la infanejo dum nepre nepermesebla daŭro …
Tio okazis antaŭ ses monatoj. Nun, mi komencas kredi, ke ĉio kontentige finiĝis. La katido nur havis la magion naturan de ĉiuj katidoj, kaj la soldatoj ŝajnas esti tiel kvieta militistaro, kiel ajna kolonelo dezirus. Kaj Ĝip …?
La inteligenta patro komprenos, ke mi devas singardeme agi, rilate al Ĝip.
Sed mi iris ĝis tio ĉi: iufoje mi diris:
– Ĉu vi amus, se viaj soldatoj viviĝus, Ĝip, kaj paŝus senhelpe?
– Miaj faras tion, – diris Ĝip. – Mi nur bezonas elparoli vorton, kiun mi konas, antaŭ ol malfermi la kovrilon.
– Kaj tiam, ili senhelpe paŝadas?
– Ho! tute jes, Paĉjo! Mi ne amus ilin, se ili tion ne farus.
Mi montris nenian nedecan surprizon, kaj de tiam, mi unufoje aŭ dufoje trovis okazon iri al li, ne anoncite, kiam li estis okupata kun la soldatoj, sed ĝis nun, mi neniam surprizis, ke ili faras ion laŭ magia maniero …
Estas tiel malfacile diri …
Ankaŭ estas mona demando. Mi neresanigeble kutimas pagi fakturojn. Mi kelkfoje iris supren kaj malsupren laŭ Regent Street, serĉante tiun butikon. Mi inklini ĝas opinii, verdire, ke rilate tio, mia honoro estas kontentigita.
Ĉar la nomo kaj adreso de Ĝip estis konitaj de ili, mi tre hone povas lasi al tiuj personoj, kiuj ajn ili estas, la zorgon sendi sian fakturon, kiam plaĉos al ili.
H. G. Wells
El angla lingvo tradukis Raoul Bricard
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.