La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La nazo

Ĉu estas iu eraro je mia vizaĝo?

Mi rigardis antaŭ min, kaj tie ŝi staris, la virino, kiu sidis iom oblikve antaŭ mi je la alia flanko de la koridoro kaj kiun mi iom kaŝe rigardis. Mi unue rimarkis ŝian profilon: ŝi havis iom pintan nazon kaj estis preskaŭ rekta linio de la nazo al la frunto kaj al la pinto de la mentono. Mi devis korekti min mem: ne estis rekta linio, ĉar la frunto, la brovoj, la mentono kaj la tre delikataj kaj bele formitaj lipoj onde formis tiujn liniojn al la pinto de la nazo.

Ŝi ŝajnas esti de la ĝusta aĝo, mi pensis. Mi rigardis al ŝiaj manoj kaj rimarkis, ke ili ne estas tute glataj, kiel ĉe dudekjarulino. Ili jam iom sulkiĝis, sed neniu sulko estis videbla sur ŝiaj frunto kaj vizaĝo. Kiam ŝi turnis la kapon kaj mi povis vidi ŝin ankaŭ defrunte, mi kapjesis al mi mem kaj diris Jes, ŝi povus taŭgi, ŝi povus tute bone taŭgi.

Ŝi havis vizaĝon, kiu memorigis al mi vizaĝon de virino, kian oni povas renkonti en la Balkano, kroatan aŭ serban, kaj tio ne tre malsimilis al la ideo, kiun mi faris al mi mem pri Kari.

Kaj nun ŝi staris tie antaŭ mi kaj kiam mi turnis mian kapon supren por vidi, kion ŝi volas, mi rimarkis je ŝia mieno, ke ŝi ne estas kontenta. Io kolera estis videbla ĉirkaŭ la okuloj kaj ĉirkaŭ la buŝo.

– Pardonon? mi diris.

– Mi miras, ĉu estas ia eraro je mia vizaĝo. Vi tiel longe gapis al ĝi.

Mi nee skuis la kapon.

– Ne, ne. Estas nenia eraro je via vizaĝo.

– Kial vi do tiom rigardis al ĝi, ŝi demandis.

– Nu, kiel diri, mi hezitis. Bonvolu sidiĝi, mi klarigos.

Ŝi plustaris antaŭ mi.

– Vidu, mi denove hezitis. Mi nur pensis, kiel mi povus priskribi vian vizaĝon.

Nun ŝia vizaĝo aspektis pli mirigita ol kolera.

– Kaj kial vi priskribu mian vizaĝon, ŝi demandis en malpli severa tono.

– Estas tiel, ke mi cerbumas pri iu persono en rakonto, kaj mi devas al tiu persono doni vizaĝon. Kiam mi vidis vin, mi pensis, ke eble via vizaĝo estus taŭga por tiu persono.

La demandosigno ne malaperis el ŝia vizaĝo.

– Ĉu vi estas verkisto? ŝi demandis.

– Ne, mi repondis kun ioma hezito. Mi eble skribos iam. Por nun mi nur konstruas iaspecan rakonton.

– Kaj en tiu rakonto estos mia vizaĝo, ŝi diris.

– Ĝi povos esti. Nun mi nur cerbumis, ĉu ĝi povus taŭgi por la persono, pri kiu mi pensas. Mi ankoraŭ ne scias. Ĝi havas kelkajn trajtojn, kiuj similas al tiuj, kiujn mi imagis al mi, sed mi ankoraŭ ne certas, ke tio estas ekzakte tio, kion mi havas en mia kapo.

Ŝi sidiĝis antaŭ min, tiel ke estis pli facile interparoli.

Mi ne plu bezonis streĉi mian kolon kaj suprenrigardi al ŝi.

– Diru al mi ion pri via rakonto.

Mi ne sciis, de kie komenci kaj ekparolis iom tirante la vortojn: Ĝi temas pri viro, kiu havis akcidenton kaj pri lia batalado rericevi plenan homecon, do, eliri el tiu akcidento kaj refariĝi plene funkcianta homo.

– Kaj tiu viro havos mian vizaĝon? ŝi sonis mirigita.

– Ne, ne, mi tuj interrompis. Tiun vizaĝon, vian viza- ĝon, se mi sukcesos priskribi ĝin, havos unu el du virinoj, kiuj helpas lin tuj post lia akcidento, kiuj veturigas lin al malsanulejo, kaj kiuj estas la du personoj, kiujn li post la operacioj unue memoras.

Aperis rideto sur ŝiaj lipoj kaj mi rimarkis, ke ŝi ŝajnas esti flatita de la ideo, ke ŝia vizaĝo aperu en rakonto.

– Ĉu tiu, kiu havos mian vizaĝon, estas interesa persono?

– Mi supozas tion, mi iom hezitis. La viro en mia rakonto memoras ion nigran: nigre vestita virino, kun lar- ĝa nigra hararo - tute alia ol vi havas, tute nigra kaj rekte tondita. Sed kion li plej memoras estas grandega nazo.

La nazo aspektas al li grandega, ĉar li kuŝas sur la dorso kaj vidas ĉion desube. Li estas krom tio grave vundita kaj eble jam forte febras.

– Mi scias, ke mi havas grandan nazon, ŝi interrompis min, sed ĉu grandegan?

– Kompreneble ne. Tio estis lia impreso, li estis vundita, febranta kaj lia vido montris ion nerealan. Krom tio lia memoro post la narkozo ankaŭ ne tute bone funkciis.

Kaj fakte poste, kiam li revidos tiun virinon, jam iom pli sana, li mem miros, de kie venis lia impreso pri granda nazo.

Ŝia rideto fariĝis iom pli larĝa.

– Kio okazos al tiu virino kun mia vizaĝo?

– Mi ne tute scias ankoraŭ; mi ne estas preta kun tiu rakonto; ŝi aperos en ĝi jen kaj jen kaj…

– Ĉu ŝi havos rilaton kun via viro?

Mi rimarkis, ke ŝi faris mallongan paŭzon antaŭ ol ŝi eldiris la vorton rilato. Oni povas kompreni ĝin en malsamaj manieroj, sed mi tuj kaptis, kion ŝi celas per ĝi.

– Jes, oni povus diri tion, mi hezitis. Nur je la fino de la rakonto. Komence la renkontiĝoj inter ili estos tre hazardaj: unue, kiam ŝi kaj la alia virino helpas lin veni al la malsanulejo, poste vizito al la malsanulejo, ĉar ili scivolis kiel travivis ’ilia’ vundito. Okazos ankaŭ pli posta renkontiĝo, kiam li estas jam duonsana kaj povas mem moviĝi, kiam li provas montri sian dankemon, ke ili helpis lin. Tio estas ordinara renkonto de iu, kiu faras donaceton kaj kiu restos sen sekvoj. Sed iun monaton pli poste okazas hazarda renkontiĝo inter ili. Li ekskursas kaj ŝi ekskursas kaj ili rimarkas unu la alian sur la sama veturilo. Kaj ĉar ili tamen konas unu la alian, ili interbabilas kaj iom kunumas en la loko, al kiu ili veturis. Depost tiam la kontaktoj inter ili intensiĝas, parte ĉar ŝi interesiĝas pri lia sorto, ne nur lia resaniĝo, sed ankaŭ pri la sekvoj, kiujn ĝi havis, ekzemple rilate al lia laborsituacio.

– Ĉu neniu seksumado inter ili? ŝi demandis.

– Fakte ne. Ne forgesu, ke li estas altgrade invalido. Eĉ se ŝi havas eble iun ideon en tiun direkton. Ĉe li tiu bezono ne aperas, ne demandu min kial.

– Diru al mi, kiu ŝi estas, ŝi diris.

– Ŝi estas dudek okjara, instruistino, mi serĉis informojn pri ŝi en mia kapo, daŭre fraŭlino, sed havas firman rilaton kun iu, kun kiu ŝi jen kaj jen kunvivas, sed la rilato inter ili ne ĉiam estas idilia. Ŝi havas duonfratinon, laŭ kiu tiu kunulo estas ’fekkapulo’. Ŝi tute malestimas lin kaj opinias, ke li nur interesiĝas pri si mem kaj nur uzas aliajn homojn. Estas ŝia firma konvinko, ke la fratino, tiu kiu eventuale havos vian vizaĝon, ke ŝi prefere rompu kun sia kunulo.

– Ĉu ŝi sekvos tiun konsilon?

– Ŝi faros. Ŝi jam survojas al tio je la komenco de la rakonto kaj dum la rakonto ŝi tion faros.

– Kia virino ŝi estas cetere?

– Nu, nenio speciala. Ŝi vivas ĉiutagan vivon, havas ie patrinon, ie patron. Ho jes, mi subite memoris. La kaŭzo, kial mi tiom interesiĝis pri via vizaĝo, kaj nazo, estas la patro. Li estas nome greko el Cipro kaj de li ŝi heredis la nigron de la haroj kaj la formon de la nazo, formon, kiu estas ofta en Greklando kaj en orienta Mediteraneo.

Ĝi malsimilas al svedaj nazoj kaj …

– Sed mi ne havas grekon kiel patron, almenaŭ ne laŭ mia scio, ŝi interrompis.

– Ne, ne, tial mi ne estas certa, ke mi povos uzi vian vizaĝon en mia rakonto. Via nazo havas ne ĉiutagan formon, tial mi entute ekinteresiĝis pri ĝi. Kio igis vin rimarki, ke mi rigardadas vian vizaĝon, estas tio, ke mi provis imagi al mi, kiel via nazo aspektus al mi, se mi kuŝus sur la planko kaj de tie rigardus al ĝi. Cerbumante pri tio, mi evidente tro longe fiksis mian rigardon al vi. Pardonu, se tio ĝenis vin.

Ŝi nenion diris, sed mi rimarkis, ke ŝi ion pripensas.

– Ĉu vi daŭre deziras vidi mian nazon de sube?

– Jes, mi ŝatus, mi diris.

– Bonvolu, ŝi diris.

Ŝi levis la kapon supren, rigardis al la plafono kaj mi rigardis ŝian kolon, la mentonon, la fermitajn lipojn kaj rekte en la nazotruojn.

Ĝi ne taŭgas, mi pensis, tro mallarĝa, tro eleganta.

Kiom ajn febranta, neniu povus opinii tiun nazon granda, eĉ malpli grandega.

Ŝi reklinis sian vizaĝon kaj rigardis min.

– Mi kredas, ke mi devos rezigni je via vizaĝo, mi diris kun bedaŭro, kvankam ĝi havas tre belan profilon.

– Dankon, ŝi diris.

Estis iom da silento inter ni, poste ŝi demandis:

– Kaj kio okazos al ĉi tiu historio via?

– Mi ne scias ankoraŭ.

– Ĉu vi skribos ĝin?

– Estas ĉiam mia intenco skribi miajn historiojn, sed ĝis nun tio neniam realiĝis. Ili daŭre restas nur en mia kapo, diversaj epizodoj el ili, ne ĉiam kunligitaj. Sed ĉi tiu historio estas alia. Mi scias, kiel ĝi komenciĝas kaj mi scias, almenaŭ supraĵe, kiel ĝi finiĝos. Ankaŭ la plejparto de la aliaj okazaĵoj jam pretas, eĉ se ne en ĉiuj detaloj. Ĝi temas pri la monatoj, dum kiuj la viro en mia rakonto batalas por sia travivo: en malsanulejo, hejme, pri lia rifuzo ekuzi rulĉaron, kiam la kuracistoj asertas, ke ne ekzistas alia solvo por li, pri lia iom-post-ioma reaktivigo de la muskoloj, lia batalo por sia laboro. Ĉio ĉi estas tiom, ke sufiĉus por tuta libro.

– Mi vere ŝatus legi tiun libron, ŝi diris. Skribu ĝin.

Cetere, kiel ĝi finiĝas, ĉu feliĉe?

– Jes, kontentige por mia viro.

– Kaj por ŝi?

– Kontentige por ŝi, mi kredas, almenaŭ tiom, kiom mi povas vidi ĝis nun. Mi povas ja decidi, kio okazu en la libro, sed tamen ne estas tiel simple. Se mi aldonas novan epizodon, ĝi povas kaŭzi sekvojn, kiujn mi ne antaŭvidis. Sed laŭ tio, kion mi scias nun, estos kontentiga fino.

– Happy end, ŝi diris.

– Jes, oni povus diri tion.

– Mi ŝatus legi tiun vian rakonton, ŝi ripetis post kelkminuta paŭzo inter ni. Ĉu vi kredas, ke tio eblos?

– Eventuale, mi diris. Dependas unuavice de tio, ĉu mi entute iam komencos skribi ĝin.

– Mi ŝatus legi ĝin, eĉ se ne estos mia vizaĝo en ĝi.

– Eble iom de vi tamen estos en la rakonto.

– Kio? ŝi demandis.

– Mi ne scias ankoraŭ. Eble via scivolemo, via maniero alfronti fremdan viron, kiam vi sentis vin ĝene pritraktata, via reago al la demando ”Kial tiu diabla viro rigardadas min?”. Eble tio estos trajto, kiun mi donos al ĉi tiu virino, kiu ne havos vian vizaĝon, sed kiu eble tamen havos parton de via vizaĝo, ĉar via vizaĝo ne tro malsamas al tiu, kiun mi imagis al mi, nur ke mi devos trovi alian nazon por ĝi. Via nazo estas, cetere, tre bela.

– Ne, tion mi ne opinias. Ĝi estas tro pinta.

– Ĝi estas taŭga nazo por tre bela vizaĝo, mi diris.

– Nun vi parolas eksterteme, sinjoro, ŝi diris kun petolemo en la voĉo.

Estis denove silento inter ni.

– Se vi skribos tiun libron, kiam estos tio? ŝi demandis.

– Mi vere ne scias.

– Kaj kiel mi povos scii, ke ĝi estas skribita?

– Tion vi ne povos.

– Ĉu tio signifas, ke mi devos legi ĉiujn librojn, kiuj aperos iam dum la venontaj dek aŭ dudek jaroj, por vidi ĉu parto de mia nazo eble estas aŭ ne estas en ili?

– Jes, eble tio estas unu solvo. Aŭ eble mi povus sendi ĝin al vi, se vi donas vian adreson.

Ŝi aspektis hezitema.

– Eble ni lasu tiun vian libron.

– Aŭ eble ni renkontiĝos, simile kiel hodiaŭ, kiam mi estos serĉanta alian nazon, kiun mi povu priskribi, kaj tiam mi povus doni ĝin al vi. Mi celas la libron.

– Eble, ŝi diris.

Estis silento inter ni. Evidente ni elĉerpis nian temon.

– Ĉu via virino jam havas nomon, ŝi demandis.

– Ŝi havas tute ordinaran nomon: Karin.

– Tio estas ankaŭ mia nomo, ŝi diris.

Franko Luin
Trebnje, somere 1996


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.