La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

Somera historio

Li antaŭenveturis sur la aŭtovojo kaj aŭdis klakadon de la radoj sur la betonaj slaboj. La pejzaĝo sanĝiĝis al senfinaj kampoj, la aŭtomobiloj iĝis malpli oftaj, rond- aŭ kvarangulaj. Jam de kvar tagoj li veturis. Lia griza aŭtomobileto estis veturinta laŭ duvojaj ŝoseoj preterpasante oftajn ŝargaŭtojn, poste venis land- kaj lingva limo, kvarvoja ŝoseo kun grandaj aliformaj aŭtomobiloj.

Denove landlimo kun senfina paperumado kaj li nun pluen iris en la alsopiritan landon, mirante pro la hejmlandsimila grizeco de la domoj kaj la stranga odoro de lignito. En lia pasporto estis ŝia lasta letero kun foto: ”Vi povas resti ĉe ni tiel longe kiel vi volas”.

La picea arbaro maldensiĝis kaj aperis la unuaj domoj de la urbego.

Longe antaŭe li revis pri la alvenvojo kaj ne miris, kiam aperis longaj vicoj de pasintjarcentaj loĝdomoj intermiksitaj kun unuformaj pluretaĝaj domblokoj, nek kiam aperis longa rokoka avenuo kun kolonaj teretaĝoj.

Delonge li trastudis la planon en la atlaso, kolektis urbajn bildojn el alsenditaj revuoj. Delonge li revis pri tiu momento. Li deflankiĝis dekstren ĉe la granda placo antaŭ la turo, precize kiel li imagis, eniris en longan flankstraton, kun jarcentkomencaj loĝblokoj, kie li senpene parkis. Florpotaj balkonetoj, kie etendiĝis ultrakurtondaj antenoj estis la sola neatenditaĵo. ”Jen la domo, li pensis, numero 6, tria etaĝo, ŝi devas atendi min”. Li ŝlosis la aŭton kaj supreniris la ŝtuparon kun iom angora antaŭsento. El ŝiaj raraj leteroj travideblis nur sopiro al lia alveno kaj al lia lando.

”Kial, Deniza, vi ne iras hodiaŭ al la kulturligo, estas tago de via Esperanto-kurso, filinjo mia!” diris Lilja en fremdakcenta kaj gramatike erara landa lingvo.

”Kial do, mi ja ne bezonas scii tiun lingvon, li venos morgaŭ kaj bone scipovas nian landan lingvon, Esperanto ebligis al mi trovi lian adreson en gazeto, lia foto plaĉas al mi, li havas aŭton kaj estas bonhava, li interesi ĝas pri nia praa lando, kial do? Mi preferas trejni atletikon?”

”Filinjo ankaŭ mi esperas, ke via revo efektiviĝos kaj helpos al vi tutkore,” diris Lilja.

Lilja estis kvardekkvinjara sudlandanino. Ŝi vivis kun sia dudekjara filino Deniza kaj sia sepdekjara patrino en malnova duĉambra loĝejo apud la ĉefurba centro. Ŝi devenis el suda lando de tiu orienta tendaro, en la tiam dividita Eŭropo. Kiel nun, pli ol nun, ŝia hejmlando altiris turistojn el la pli bonhavaj, sed sune malriĉaj nordaj landoj. Ŝi estis bela, kupra haŭto, nigra hararo kaj vivis en bela turisma centro. Ofte venis nordlandaj turistoj.

Unu plaĉis al ŝi, li ĉiam ridetis, alparolis ŝin gaje kaj li estis fraŭlo. Ili rapide enamikiĝis. Li eĉ venis per aŭtomobileto.

Lilja iris kun li tendumi sur la marbordo, ŝi ĝuis la veturadon, ili povis halti kie ajn, ne plu dependis de malpuraj homplenaj trajnoj, kie oni spiris la ŝviton de la kunvojaĝantoj. Malgraŭ agrablaj paŭzoj por manĝi aŭ trinki kafon, ili rapide atingis la maron. La aĉetpovo en lia lando estis duobla ol tiu de ŝia lando. Li estis inĝeniero kaj bone perlaboris. Dumtage ili kuŝis sur la ora sando de la plaĝo, vespere ili seksumis … Du semajnojn poste Lilja anoncis al sia familio, ke ili geedziĝos … Unu monaton poste, ŝi vivis kun li en tiu norda lando kaj gravedi ĝis … La vivo estis finance pli facila, tamen ŝi ne plu sentis ŝin feliĉa. La gepatra lingvo plej mankis, al ŝi, ŝi tre malbone parolis la lokan lingvon, tial ke oficeja laboro ne eblis. Ŝi trovis laboron en fabriko, tedan sed bone pagatan.

Kiam ŝi naskis filinon, Denizan, ŝi forgesis pri ĉiuj zorgoj. Longa estis la pagata patrina libertempo. Sed iom post iom zorgoj revenis … Tiuj silentemaj homoj … leviĝas matene … iradas sen vorto al la laboro … Kaj tiu ĉiama griza ĉielo … Tiuj pluvaj tagoj dum monatoj … De tiam ŝi pli kaj pli tristiĝis kaj riproĉis tion al sia edzo. Ili apenaŭ interparolis. La edzo ĉiam malpli ofte aperis hejme, plej ofte nur por dormi, li pasigis vesperojn en la apuda bierejo, amikiĝis kun drinkuloj. Ŝi pli kaj pli havis nur unu intereson, sian filinon, kaj ŝia salajro transformi ĝis al ludiloj kaj poste al ĉiuj deziroj de Deniza.

Finfine ŝia edzo volis divorci. Ŝi jam estis alkutimiĝinta al la nova lando. Ŝi trovis oficejan laboron, certe pli agrablan.

Ŝia patro mortis kaj ŝi venigis sian patrinon. Ŝiaj samlandanoj renkontiĝis en urba restoracio, ŝi ne plu estis vere sola. Sian filinon ŝi sendis ĉiusomere al siaj gefratoj al la praa lando. Ambaŭ vivis pense en la praa lando. Al Lilja lando de feliĉa junaĝo, al Deniza lando de ĉiama sunriĉa libertempo.

Kiel vi eble memoras, la tiama Eŭropo estis dividita en du socialajn kaj politikajn sistemojn, la orienta celis al sociala justeco, la okcidenta al individua libero kaj ili ĝismorte malamikiĝis. Vespere Deniza rigardadis la okcidentan televidon, kaj ĉiuj malfacilaĵoj de ŝia nuna vivo trovis kompenson en ĝiaj elsendoj. Ŝi multe interesiĝis pri populara okcidenta muziko, allogis ŝin la modoj, la multaj aŭtomobiloj, pri kiuj ŝi ĉiam revis …

La avino de Deniza iam vizitis la landon de ŝia nova korespondanto kaj priskribis ĝin kiel suda, bluĉiela lando, kun sudaj vivmanieroj kaj alta vivnivelo. Kaj la lando iĝis revo de Deniza. El la lando de Deniza preskaŭ ne eblis vojaĝi okcidenten, kaj la okcidento iĝis pli kaj pli reva. Ĉion okcidentan ŝi diigis, en trafikvicojnoj ŝi vidis nur kiel pruvo de alta aĉetpovo, en malriĉuloj kaj senlaboruloj ŝi vidis nur memkulpon de pigruloj, ilustritaj klaĉrevuoj kaj -gazetoj estis por ŝi la plej leginda literaturo.

Ŝi malŝatis sian realan hejmlandon, la longan ŝparadon por aĉeti aŭtomobilon, la severaspektan gazetaron, la socie kritikajn lirikistojn, ankaŭ la orientajn politikistojn ŝi abomenis. En ŝia menso brilis nur du revoj: lia nekonata lando kaj la suno de la patrina pralando.

Kaj Deniza iom post iom forĝis projekton, elmigri al tiu suna mirakla lando kaj tie vivi. Sed elmigri ebliĝis nur unumaniere … per edziniĝo … .

Por edziniĝi oni devas havi ĉarmon, tion ŝi havis, ŝi ne dubis pri sia beleco … Sed kiel konatiĝi kun okcidentlandano?

En la grandega urbo ne facilis kontakti turistojn, kaj kontaktoj ĉiam estis supraĵaj. Iam ŝi vidis afiŝon:

”Lernu Esperanton kaj havu amikojn en la tuta mondo”.

Kaj jen ŝi havis leterpartneron el la lando de siaj revoj …

Kaj jen li alvenos kaj parolos ŝian lingvon, estas samaĝa … kaj ne povas esti alia ebleco, li iĝos ŝia edzo …

El lia lando eblis vojaĝi orienten, sed malmultaj kuraĝis. Li jam vizitis tiun orientan landon. Li memoris afablajn homojn, kiuj lin akceptis en komforte ekipitaj loĝ- ejetoj. En malmulta trafiko li vidis saĝan preferon al la multaj etkostaj busoj kaj tramvoj kaj sufiĉon de malnova veturilo. Li admiris la plenan okupitecon kaj la maleston de mizero, la senskandalan gazetaron, en kiu li vidis alvokon al racio, la socikritikajn lirikistojn, kiujn li konsideris pruvo de alta klerecnivelo. Li iom post iom forĝis projekton … pli intime konatiĝi kun la lando kaj, kiu scias … eble edziĝi kaj vivi tie alian vivon …

La renkontiĝo estis iom alia ol li esperis. Deniza estis iom ĝenata, ŝajne ŝi ne kuraĝis diri ion, kaj Lilja ĉiam helpis sian filinon per rimarkigoj, kvazaŭ ili ambaŭ estus preparintaj direndaĵojn.

Poste ili vizitis la centran urbon, la grandajn avenuojn kun multaj vendejoj, haltis en restoracio por tagmanĝi kaj revenis hejmen.

Deniza tuj ŝaltis la radioricevilon por aŭskulti el okcidenta stacio muzikajn furoraĵojn, kiujn li hejme zorge evitis. Ŝi konis la nomojn de ĉiuj kantistoj, komentis iliajn oftajn ge- kaj eksedziĝojn, iliajn supozatajn fortunojn kun nekaŝita envio, precize tion, kion li opiniis stultiga.

Okulfrapis lin, ke neniu el ŝiaj libroj interesas lin.

Biografioj de kantistoj kaj rokgrupoj, ĉiuj okcidentaj, amromanoj, stultige rozkoloraj.

Vespere ŝi enŝaltis la televidilon kaj sen demandi, kion li volas spekti, ŝaltis la okcidentan programon. Venis informoj. Kiel tiam oftis, la orientaj-okcidentaj rilatoj akriĝis. Ŝi ĝojis pro tio, ŝi akompanis ĉiun rimarkon kritikante sian landon per eta ĝojbleka frazo. Ŝi eĉ trovis insultajn vortojn, kiam aperis orientaj ŝtatestroj …

Li volis rigardi la orientan televidon, sed ŝi tion kontraŭstaris, kun pravigo, ke jam ŝi satiĝis je tio, kaj li volis scii, kio estas tiu ”tio” kaj des pli sopiris al ĝi. Li dormis sur la sofo, kaj komprenis nur poste, kial Lilja ekdormis sur la apogseĝo … Estis nur unu dormoĉambro.

La venontan tagon li dormis sola, en unuĉambra loĝejo je kvar haltejoj de tie, ĝi estis Lilja-a, malplena sed la lupago estis nur simbola, ŝi konservis ĝin senelektra, al li sufiĉis kandelo. Verdire, li pli emis resti en la nova kvartalo ol reveni al Deniza, strange distanca. Kiam ŝi forestis, Lilja diris al li: ”Deniza demandis min, kial vi ankoraŭ ne prenis ŝian brakon kaj ne kisis ŝin.” Kvankam nevole, li tiam komprenis la kialon de la invito, kaj miris, ĉar li sentis nenian emon al ŝi.

Li vespere, kiel eble plej frue iris al la ”alia loĝejo”, pli por fuĝi antaŭ Deniza ol pro vera dormemo. Li promenis en la alia kvartalo, haltis en trinkejoj, ne tiom por trinki kiom por konatiĝi kun homoj, kio vere, kvankam supraĵe, facilis. Tage li pretekstis serĉadon de apartaj libroj por longe foresti kaj vagadi sola tra la urbo …

Liaj rilatoj kun Deniza pli kaj pli malboniĝis, li nenion riproĉis al ŝi, li ja estis gasto, sed pli kaj pli evitis paroli kun ŝi, fumadis pretekste por iradi sur la balkonon, kaj silente li akceptis ŝian riproĉon: ”Ĉu vi ĉiam tiel multe fumas?”.

La politika situacio en la najbara lando pli kaj pli akri- ĝis, tio senteblis jam el la gazetoj, pli teruraj estis la anoncoj de la okcidenta televido, kiun Deniza ĉiuvespere ĝojbleke spektis, de la informoj ĝis la fina himno. Ili parolis pri fermita landlimo, militdanĝero, ultimato. Sed li ne volis kredi je tio …

Kaj jen Deniza revis pli kaj pli pri aŭto kaj nepre volis stiri aŭtomobilon. Ili veturis por promeni en la kamparo, ŝi insistis por stiri. Li fine cedis … haltis sur flanka tervojo … tenis enmane la manbremson kaj indikis al ŝi kiel stiri … incitis ŝin al malrapido. Sed ŝi, nesperte, subite ellasis la bremspedalon premante tro forte la gasan.

La aŭto eksaltis brutale, deflankiĝis kaj, se ne li estus rapide stirturninte kaj manbremsinta, ili estus koliziintaj kontraŭ palisado.

”Vi ne konscias,” li diris, ”en kian ĝenon min metus akcidento vialanda, mi avertis vin, ke vi apenaŭ premu!”

Ŝia vizaĝo faltiĝis, kvazaŭ post doloro de serpenta mordo, ŝi klopodis kaŝi internan furiozecon. Kiam li stiris reen hejmen, ŝi silentis konsterniĝante pri sia nekapableco stiri, mutigata pro interna rabio …

”Mi eraris pri via aspekto vidante vian foton,” ŝi diris poste kun videbla intenco vundi lin …

Venis nova mateno. Stranga angora sento kaptis lin.

”Ne, mi neniam povus kunvivi kun ŝi”, li pensis. Li aĉetis la gazeton, sur la unua paĝo simpla agenteja komuniko: ”Ĉiuj pakttrupoj el nia landaro eniris en nian najbarlandon kaj tie restos, tiom longe, kiom la paca disvolvi ĝo estos minacata”. Li vane serĉis klarigojn, ili malestis.

La pasantoj grizmiene legis la gazetojn. Li tiam decidis forveturi. Li pakis siajn aĵojn kaj veturis al Lilja por adiaŭi. Deniza malestis, ŝi trejnis kiel ĉiumatene atletikon … Li anoncis al Lilja, ke li forveturos. Ŝia vizaĝo krispiĝis, ŝi surprenis doloran esprimon, ĝi estis bela, kupra, iom azia , tion li unuafoje rimarkis.

Ŝi klopodis ŝanĝi lian decidon, ŝi petegis lin … diris ke ŝia filino ankoraŭ hieraŭ petis lin sciigi, ke ŝi amas lin. Li restis malcedema, li ne povis cedi, li neniam povus vivi kun Deniza, li ne plu povis resti en tiu lando …

Lilja sekvis lin al la aŭto, ŝi daŭre petegis lin: ”Ne foriru, ne estas tro malfrue, ĉio pliboniĝos, vi povos ĉion fari, kion vi volos, nur restu … restu kun Deniza … Vi povos spekti orientan televidon, eĉ labori ĉi tie, ne gravas, ĉion tion Deniza akceptos … Nur restu kun ŝi, nur restu. ” … Ŝi eniris en la aŭton … li startis, ŝi ne volis eliri … ŝi petegis ploregante … Ŝia bela vizaĝo aspektis belega sub la larmoj … Kiel domaĝe li pensis … kun ŝi eblus vivi, sed ŝi ne povas ekzisti sen filino, ŝia sola havaĵo …

Li traveturis la unuajn avenuojn, haltante ĉe parkejoj kaj semaforoj, proponante, ke ŝi eliru … sed ŝi daŭre petegis lin … petegis lin …

Finfine ili atingis la lastan stacidomon de la aera metroo.

Poste ne plu eblos reveni. Li haltis … ŝi rezignis. Plu petegante ŝi eliris. Li ne rigardis ŝin … Ŝi fine eliris … Li rimarkis, ke ŝi forgesis sian mansakon en la aŭto, enmanigis ĝin al ŝi, ŝia vizaĝo imponis al li … Doloro aldonis solemnan, preskaŭ majestan esprimon … Li fermis la pordon kaj hezitis starti, kvazaŭ lia piedo ne plu havis forton premi gaspedalon … En la retrospegulo, ŝia viza- ĝo rezigne kliniĝis al la tero kaj tuj malaperis.

Li denove antaŭenveturis sur la aŭtovojo, denove aŭdi ĝis klakado de la radoj sur la betonaj slaboj. La urbo ŝanĝiĝis al senfinaj kampoj, je ĉiu aŭtovoja eliro staris policano … Li tiam konsciis, ke li jam forlasis la landon kaj ke ne eblas reveno …

Jaroj pasis. Li profesie revenis en la landon. Li hazarde preteriris al la strato de Deniza. Li ne povis elteni, li volis vidi. Ŝia nomo staris senŝanĝa ĉe la pordo. Li sonoris. La avino malfermis kaj flustris: ”ne ĉi tien” … Li forturnis sin kaj foriris ekkonsciante, ke nia ekzisto plenas je iluzioj, ke malfacile eblas forigi ilin, ĉar estas tro dolore rigardi fronte al la vivo …

Robert Pontnau


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.