La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Mi perdis Annan

Tänasest minul immitseb roostet kidane rauakild südames.
Ekde tiu temp’ likas mia kor’ pro rusteronĝita peceto.

Paul-Eerik Rummo
(Ballaad mürsukillust südames)
(Balado pri obussplit’ en la kor’)

La urbo kuŝis sub la premanta somera suno, kiel jam pasintjare. Interesa miksaĵo de oriento kaj okcidento.

Moskeo apud ortodoksa preĝejo, romiaj ruinoj, luksa centro. Mizero tie ŝajnis neebla kaj tamen estis proksima.

Ili sidis ambaŭ en la ĉina restoracio, kie ili tiel bone manĝis pasintsomere. La manĝaĵoj estis la samaj, la urbo estis la sama, tamen ĉio estis malsimila.

Ŝi, brunhara, kuprahaŭta, lante enbuŝigis sian sojan rizon, seriozmiene kiel plej multaj homoj ĉilandaj. Li glute voris rizan viandaĵon, ŝvitante pro la varmego, pene uzante la landan lingvon kun forta fremda akcento.

En lia voĉo percepteblis iom da tristeco.

Pasis jam unu jaro de ilia konatiĝo. Li post longa esperanta korespondado venis al ŝia lando, pasigi kun ŝi feriojn, aviadile el sia riĉa industria lando en tiu forgesita historie kaj nature riĉa lando. Jam en la flughaveno io en ŝi tuj plaĉis al li. Li ŝatis ne nur ŝian belecon, sed ankaŭ ian seriozan sindetenon kaj ŝian simplan koran afablecon.

Ankaŭ al ŝi io en li tuj plaĉis, li aspektis pli juna ol ŝi time kredis, simpatia, kaj alportis certe pecon el la nealirebla moncdoparto, kie la vivo pli belas, kie ĉiuj ĉilande ŝatus vivi.

Jes, la vivo ĉi tie estis pli ol malfacila. De dek jaroj, ĉio senĉese malboniĝis, la prezoj senfine kreskis, senlaboreco pli kaj pli disvastiĝis. Kiel vivteni sin kun plenkreska studanta filo, la salajro ja apenaŭ sufiĉas por manĝi? Baldaŭ ŝi estos sola, ŝia filo ja iros vivi sian propran vivon, plenkreskuloj ja forlasas sian patrinon. Ŝi nepre trovu viron, kiu ŝirmu ŝin kontraŭ soleco kaj malriĉeco, eĉ kiel li el tiu lando, kies belsonan lingvon ŝi lernetis en lernejo.

Pri tio ŝi cerbumis en ŝia jam delonge provizora lo- ĝejo en mizera kvartalo, kie bruis ciganidoj sur la vasta korto, plena de rubaĵoj.

Li brakumis ŝin en la loĝoĉambro, kiam ŝi venis voki lin en la kuirejon, ŝi ne rezistis. Ŝia lango respondis al lia kun delica lerteco, ŝia korpo algluiĝis al lia kun plezuriga varmo. De tiam iliaj kunaj tagoj preskaŭ senĉese banis sin en feliĉo.

Ili somerumis kune en ŝia lando. Vizitis pitoreskajn montojn, ili haltis en la malnova ĉefurbo de la lando. Li povis facile pagi per sia okcidenta salajro al ŝi neatingeblajn luksaĵojn. Ili dormis en bonaj hoteloj, manĝis en restoracioj. En la mezepoka ĉefurbo ili vidis el sia ĉambro la pitoreskajn stratetojn de la malnova urbo rande de ravino. La tagoj rapide forglitis en la varmego. Ŝi vizitis kun tiom da miro kiom li la fortikaĵon, la grandan centran bulvardon kun kafejoj, kie sidis la junularo sub la ombro de la arboj. Ili provis la lokan kuirarton en restoracietoj.

En la tuta urbo oni spiris orientan parfumon kaj oni sentis sin okcidente, atesto de la landa historio.

Vespere post ŝia al li ŝajne senfina duŝado ili kuŝis kune en la lito kaj sin kisadis, karesadis, seksumis … la noktoj kaj la tagoj kunfandiĝis en intensa feliĉo.

Ili prenis ĉambron ĉe la maro. Oni atingis la plaĝon per kruta deklivo, kie inter arboj kuŝis somerdomoj, etaj kafejoj kaj restoracietoj. Ankaŭ tie, ĉio havis paradizan koloron …

Alproksimiĝis la fino de la libertempo. Ŝi tute ne emis reveni hejmen. Hejme ŝi iĝis nervoza, silentema, ankaŭ lin premis sento de tristeco. Ŝi komencis riproĉi al li bagatelaĵojn, nefalditan littukon, rapidan manĝoritmon, malsimilan muzikan guston. Ŝi tamen plu regalis lin dum la du lastaj noktoj. Li foriris kun miksita sento. En la flughaveno ŝi ŝajnis tute sensenta. Li eksentis ioman senpeziĝon kiam la aviadilo ekflugis …

Li revenis al ŝi dum la venontaj ferioj. Post senfina jaro en kiu ili retskribis. Li retsendis ĉiutage ammesaĝon, ŝi proponis letere vivi kun li, egale ĉu en lia aŭ ŝia lando, ŝi ne plu eltenis solecon en mizero. Li serioze pensis eksedzi ĝi. Li vizitis advokaton. Divorci estus multe malpli facila ol li pensis. Plurjara proceduro, duono de liaj havaĵoj kaj salajro al lia delonge kunvivanta edzino. Ŝi ne povos kompreni, en ŝia lando divorci estis simpla formalaĵo.

Kaj kio poste? Ĉu li povos vivi en ŝia lando, ĉirkaŭata de mizero? Ĉu ŝi povos vivi en lia lando, ĝisfunde lerni la lingvon, akcepti ordinaran laboron poste, ekzemple kiel kasistino? Ĉu indas la penon ĉion oferi por tio? Li proponis, ke ili ĉiujare feriu kune, li helpos ŝin finance.

Ŝi volis lin tuta.

Ili revivis la pasintan jaron. La sama hotela ĉambro, la sama ĉambro ĉe la maro. Preskaŭ ĉio estis senŝanĝa. La kafejo havis la saman serviston, kiu rekonis ilin. Vespere venis denove karesoj. Ŝi insistis … ŝi volis nepre, ke ili vivu ĉiam kune … li ne povis … ŝi ne komprenis.

Finfine, li ne plu eltenis kaj eksplodis, minacis ekkolere, ke li forlasos ŝin tuj, se ŝi daŭre insistos … Li kvieti ĝis … sentis svagan, doloran impreson, ke io estas rompita, ke io estas perdita.

Ŝi silentis.

Venis strangaj tagoj, miksaĵo da afableco kaj kolero.

La maro ne plus same bluis, inter ili estiĝis iu nova sento.

Li silentis, ĉiam kun dolora sento. Hejme ŝi alternis dolĉecon kaj kruelecon. Ofte ŝi faris al li riproĉojn pri io ajn, lingva erareto, aroganteco de liaj samlandanoj, kiujn ŝi rekte ne konis. Li komprenis, ke ŝi volas vundi lin.

Alproskimiĝis la tago de lia foriro, ŝi subite kvietiĝis.

Estas remito, li pensis. Gravaj malsanoj konas remiton antaŭ la morto … antaŭ la morto de nia amrilatoj.

Mateniĝis, kiam li forveturis hejmen. Li iom timis pro la longa nekonata vojo. Ŝi kuŝis en la lito en la kurta nokta ĉemizo, kiun ŝi iam aĉetis por plaĉi al li. Elsub la ĉemizo videblis ŝia hara sekso, ili kisetis ŝin, li sentis ke estis lastfoje, pro tio ŝia spirodoro restis longe en lia memoro.

”Mi skribos,” diris ŝi adiaŭe. Li sciis, ke ŝi ne plu skribos.

Li veturis longe kaj senprobleme hejmen. Sur la ĉefa strato preskaŭ ne estis trafiko. La homoj ĉi tie malofte havas aŭtomobilon kaj kiam ili havas, ili malofte povas pagi benzinon. Iom antaŭ la limo nova aŭto staris duone frakasita pro nesignalita sablamaso, la stirinto staris apude kaj ploris.

Denove li estis hejme kaj laboris. La vivo normale fluis, lia edzino estis indiferenta por li, kiel jam delonge.

Foje finlaborinte hejme, li plu sidis antaŭ la komputilo, legis gazeton el la feria lando, kaj finleginte, longe sidis, rigardante sur la ekrano fotojn de haraj piĉoj …

Robert Pontnau


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.