La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La ĝibulo

Li estis pursanga ĝibulo kun pala vizaĝo, larĝa buŝo kun maldikaj ruĝaj lipoj, mallarĝaj malhelaj okuloj kaj brilaj nigraj haroj. Kaj kiel ĉe la plej multaj ĝibuloj lia kapo estis premita malantaŭen, kie ĝi sidis profunde inter la ŝultroj kaj donis al la tuta figuro ion groteske arogan kaj malhumilan.

Li vivis en komforta duĉambra loĝejo en la orienta parto de la urbo, kie liaj amikoj, pliparte artistoj, volonte kolektiĝis, malpli pro simpatio al la gastiganto ol pro egoistaj motivoj. Li travidis ilin kaj venĝis sin per malestimo tiel lerte kaŝita, ke eĉ la plej sagaca el ili opiniis sin nemalhavebla en liaj komfortaj foteloj. En certa maniero tiuj amikoj estis nemalhaveblaj al li. Li bezonis ilian nekonscian admiron por povi plene ĝui la spriton kaj sagacon de sia propra pensado, li sentis plezuron nerimarkeble gvidi kaj plivigligi konversacion kaj elsuĉi ĝis ekstremo ilian intelekton. Sed li sentis plezuron kvazaŭ de fora malproksimo, proksimume tiel kiel malsana infano sentas plezuron rigardante la ludojn de aliaj infanoj.

Li estis bona muzikisto kaj pro ironia kaprico de la sorto li estis dotita de eksterordinare fortaj kaj belaj manoj, kiuj povis ensorĉi, kiam li glitigis ilin sur la klavaro.

Iun vesperon, kiam kolektiĝis ĉe li la amikoj, kiuj ankaŭ enkalkulis virinojn, kaj li sidis ĉe la piano. Nina, la skulptistino, foriris de la aliaj kaj stariĝis apud li. Nina eble estis la sola el ili, kiun li iomete estimis, pro ŝia kvieta kaj senartifika naturo. Nun li kaŝe observis ŝin kaj vidis, kiel ŝiaj okuloj sekvas ĉiujn movojn de liaj manoj; li vidis kiel ŝi ĝuas ilin. Kaj li komprenis ŝin. Li mem estis esteto. Li komprenis, kiel la mallaŭta muziko sub la kvietaj movoj de liaj manoj fariĝas estetika ĝuo same objektiva kiel pejzaĝo aŭ birdotrilo. Kaj subite la amplekso de lia malfeliĉo tiel forte aperis en lia konscio, ke li sentis ĝin kvazaŭ korpan doloron. Kaptis lin fortega kolero kaj senbrida deziro ofendi kaj, abrupte interrompante sian ludon, li suprenrigardis al Nina, kaj li mem sentis, kiel malico brulas en la okuloj.

– Mi scias, kion vi pensis.

– Nu, kion mi pensis?

– Vi pensis, ke se tiuj manoj apartenus al alia viro, oni povus akcepti kaj karesojn kaj batojn de ili kaj tamen ilin kisi, se ili nur volus karesi kaj bati.

Nina rigardis lin kun silenta miro. Ŝi ruĝiĝis malrapide, kaj kun tremeto ŝi forturnis sin de li kaj iris al la aliaj.

En la sama momento, kiam li komprenis, ke fakte estis grajno da vero en liaj vortoj, li pentis ilin. Li al iris al Nina.

– Ĉu vi povas pardoni al mi? li mallaŭte demandis.

– Mi havas nenion por pardoni.

– Tamen, kaj mi hontas.

– Estas mi, kiu devus honti.

– Kial?

– Ĉar mi estas ordinara, tro malgranda homo.

– Prefere estu fiera, ke vi estas sufiĉe sana por esti ordinara homo. Li forlasis ŝin kaj aliĝis al la aliaj.

Vespere, kiam ĉiuj estis for, li eliris sur sian balkonon.

Nudkapa li staris en la vintra nokto vidante la fenestrojn kaj lanternojn de la urbo brileti kvazaŭ lumraŭpoj en la mallumo, li klinis sin antaŭen kaj rigardis malsupren al la ŝtona pavimo de la strato: nur unu paŝo en la eternon.

Sed li sciis, ke neniam li ekprenos tiun paŝon – jen lia mizero, ke li ĉiam regas sin mem kaj neniam sufiĉe perdos la sinregon por fari la eksalton. Povas esti ankaŭ, se li volus esti sincera, ke li amas la vivon. Suno, steloj, maro, tero apartenas tiom al li kiom al la aliaj homoj, li sentis preskaŭ malican ĝojon je la penso, ke tion oni ne povas forpreni de li, kiom ajn li blasfemas la vivon.

Li rigardis supren al la steloj, tio kutimis trankviligi lin, li sentis sin pli intima kun la steloj ol kun la urbaj domoj, el kiuj brilis la fajro de la homoj. Supren rigardante li plej facile forgesis, ke li estas ”stampita,” lia persona sorto iĝas tiel konsole bagatela, kaj la sola granda kaj daŭra estas la kapturna flugo de la penso al la senfino.

Ĉio tio ĉiutaga, vesto kaj manĝo, hejmo kaj laboro, tio kio donas al la homo sekurecon kaj apogon, kiam li suriris la glitan glacion de cerbumado, kaj la angoro volas lin kapti – tio estas maltrankvilo kaj turmento al li. Pro tio, ke lia spino estas difektita. Ĝuste tio! Lia spino estas deformita. Tial lia animo devas serĉi al si pacon sur vojoj, kie teruriĝas tiuj de la aliaj … Lia suprenturnita vizaĝo brilis pala, liajn maldikajn lipojn disigis rideto de profunda ironio, sed la postan sekundon lia vizaĝo kuntiriĝis en dolorplena furiozo, li pugnigis la manojn ĉirkaŭ la balkona balustrado tiel forte, ke la artikoj blanki ĝis … Li streĉis kaj klinis sin antaŭen, sed ne sufiĉe streĉis, ne sufiĉe klinis – ĝuste tiom, ke li ne falu – turnis sin kaj eniris.

Se li iam en la strato renkontas aliajn ĝibulojn, lia sola sento estas estetika malplaĉo. Li sentas neniun kompaton, eĉ malpli solidarecon. Cetere li ne dubas, ke ekzistas feliĉaj ĝibuloj: malfeliĉo estas malfeliĉo nur laŭ tio, kiel ĝi donas koloron al la menso de homo.

Ian perversan ĝuon li trovis studante, kiel li mem impresas homojn, kiujn li renkontas. Sur la vizaĝoj de la nejunaj virinoj ĉiam estas legebla la sama, supraĵe bonvola ”kompatinda homo” kiel sur tiuj de la viroj bonhumora ”kompatinda diablo.” Sed la junajn virinojn li povas dividi en plurajn kategoriojn: sanaj egoistoj, kiuj ne kaŝas sian antipation, sentimentalaj, kiuj donas al li okulojn preskaŭ larmantajn, kaj senpensaj, kiuj pasas kun indiferenta rigardo. Plej li malamas tiun stultegan kompaton, kiu kvazaŭ faras lin kaj lian kriplaĵon sinonimaj ideoj. Lia kriplaĵo estas al li mem tiel fremda kaj antipatia kiel al aliaj, ĝi ofendas liajn proprajn estetajn sentojn same multe, eble pli, ol iliajn, ĝi tute ne estas al li ĉiama zorginfano, kiun li dorlotas kaj priploras, li malamas ĝin kaj neniam faras ĝin sia propra.

La siringoj de Humlegården ŝvelis kaj bonodoris – li sidis sur benko en malproksima angulo de la parko; la infanoj sin ĉasadis, kelkfoje ankaŭ ĉirkaŭ lia benko, homoj venis kaj iris kaj ĉion li vidis kaj tamen ne vidis. Ĉi tio estis al li la plej malfacila tempo. Li estas homo, kaj li ne povas foranalizi sian homecon, ne per rezignacio mortigi ĝin, tie ĝi estas kaj trude postulas la neeblon, feliĉon. Aŭ almenaŭ pacon.

Juna sinjorino venis kun sia filineto kaj sidiĝs sur lia benko. Li pretere konstatis, ke la patrino estas bela kaj bonvestita, kaj ke la infano, kiu eble povas esti ĉirkaŭ kvarjara, estas neordinare bela infano, kaj li demandis sin, kial la patrino ne preferas preni lokon inter aliaj fieraj patrinoj en la sunlumo ĉe la sabloludejoj. Li denove profundiĝis en siaj propraj pensoj, sed post kelkaj momentoj lin kvazaŭ vekis la silento. Li rigardis flanken: la patrino kaj la infano sidas tie ankoraŭ, la infano sin apogas kontraŭ la brako de la patrino kaj tiu karesas ŝiajn harojn, la ĉapelo kuŝas sur la benko. Kiam li pli detale rigardas la infanon, subite malkaŝiĝas al li io, kio donas al li preskaŭ sensacion: la infano estas idioto. En la sama momento li sentas, ke la patrino esploreme rigardas lin, kio evidente havas rezulton favoran al li, ĉar ĝuste tiam ŝi leviĝas kaj alparolas lin.

– Sinjoro, ĉu mi kuraĝas ĝeni vin per tio, ke vi gardu mian filinon dum kelkaj momentoj. Mi vidas, ke ŝi perdis sian malgrandan medalionon, sed ŝi havis ĝin antaŭ momento, kaj mi kredas, ke mi povos trovi ĝin, se mi reiros la vojon, de kiu ni venis, – kaj ŝi montris al la irejo, kiu kuŝis sufiĉe senhoma por tia supozo. Sed Anne-

Marie estas laca kaj bezonas iomete da ripozo, antaŭ ol ni iros hejmen.

Li levis sian ĉapelon kaj riverencis konsente. La patrino foriris, sed la knabino montris neniun signon de maltrankvilo.

Ŝi estis laca. Kiam ŝi estis laca, ŝi estis kutimigita grimpi sur ies genuojn. Ĉu tiu estas fremdulo aŭ parenco, nur la hazardo decidas, sekve ĉi tiun fojon estas tiuj de la ĝibulo. Li lasis ŝin fari tion, timante, ke alie ŝi povus foriri. Ŝi apogis la kapon al lia brako kaj suprenrigardis en lian vizaĝon. Estis du belaj senenhavaj okuloj, kiuj renkontis liajn. Tiel senenhavaj kaj malĝojaj, ke li fermis siajn proprajn. Ne kompaton li sentis nek la malnovan indignon kontraŭ sia propra sorto – sed profundan korpremon antaŭ la subsento de ĉia silenta mizero kaj angoro inter la kreitaĵoj.

Iom post iom vekiĝis en li forta sento de solidareco por la infano, kiu kuŝis en liaj brakoj. Anne-Marie kun sia bela korpo kaj sia dolĉa vizaĝo estas tiel senespere malriĉa kiel li mem kun sia inteligento, kiu povus sufiĉi por ili ambaŭ. Oni estas same senfeliĉa, ĉu io mankas al la korpo, ĉu io al la animo. Nek li nek Anne-Marie travivos la amon, neniu el ili tenos propran infaneton en siaj brakoj.

Per siaj manoj li karesis la harojn kaj la vizaĝon de Anne-Marie. Estas la unua fojo, ke tiuj fortaj kaj belaj viraj manoj karesas homon kun impulsa amemo. Tamen ne, eĉ nun ne homon! Apenaŭ beston – la bestoj vivas laŭ siaj sanaj kaj sekuraj leĝoj, sed la vivo de Anne-Marie estas la plej kruela hazardo, ŝi neniam lernos fari diferencon inter amiko kaj malamiko nek inter homoj kaj bestoj. Mankas al ŝi la plej simpla kondiĉo por la batalo de la ekzisto. La sola graco estas la profundo de ŝia mizero. Ŝi eĉ ne kapablas suferi. Sed tiu graco estas la plej granda krom la morto.

La patrino trovis la medalionon kaj revenis.

– Pardonu, ŝi diris, kiam ŝi ekvidis Anne-Marie sur liaj genuoj, kaj deprenis ŝin, eble mia knabino ĝenis vin?

– Ne, tute ne! Kaj li aldonis kun rideto: Anne-Marie kaj mi komprenas unu la alian.

La patrino etendis al li sian manon kaj ridetis:

– Dankon, mi kredas, ke ankaŭ ni du komprenas unu la alian.

En ŝiaj okuloj kuŝis nekuracebla malĝojo. Ŝi kaptis al Anne-Marie la manon, klinis la kapon kaj foriris. Li restis en la parko ankoraŭ longe post kiam malaperis de ili la lasta videto. Li sidis tie, ĝis la krepusko komencis mallumi ĝi kaj ĉiuj infanoj estis for kaj nur trapasis tie iu aŭ alia enamiĝinta junulo kun sia amatino en firma braken- brako. Li pensis pri la patrino de Anne-Marie kaj li ĝojis, ke li nenion scias pri ŝiaj edzo, hejmo kaj servistoj kaj pri tio, kio povus profani la memoron pri ŝiaj mal- ĝojaj okuloj. Li memoris ŝian rideton … La sufero en si mem estas nenio granda kaj sublima, li pensis, estas nur nia rideto, kiu faras ĝin granda kaj sublima. Kiam li vespere staris sur sia balkono kaj rigardis supren al la ĉielo kaj sur la urbon, por la unua fojo li sentis sin pli proksima al la lumoj en la homaj loĝejoj ol al la steloj de la ĉielo.

Gertrud Lilja

Tradukis el la sveda lingvo studrondo,
konsistanta el Signe Boye, Berta Ewert,
Anna Henriksson, Naëmi Johannesson,
Inga Kristoffersson kaj Elisabet Olsson,
sub la gvido de Birger Gerdman


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.