La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La knabineto kaj la karbo

La poŝto alportis al mi tiun ĉi historion. Bonŝance la letero ne dronis dum sia longa vojaĝo en tiuj ĉi historiaj tagoj. Kiam la tuta mondo ploras, ĝemas, ruiniĝas, oni diras: ”Ni vivas en historiaj tempoj” kaj ni ja povas konsoli nin, ke almenaŭ ni ne enuas.

La letero venis el neŭtrala lando. Estas indiferente, el kiu. La nomoj ja estas diversaj, sed la vizaĝo de ĉiuj landoj estas egale malgaja; la milita mizero neŭtrale kaj egale ŝutas cindron por sufoki la iamajn kolorojn de la vivo. La knabineto, pri kiu mi rakontos, vivas en antaŭurbo de eŭropa metropolo. Ne tute okjara ŝi estas. Maldika.

Tiu ĉi maldikeco dependas parte de tiu, ke paĉjo kaj panjo estas ja maldikaj, parte, ke ili estas tre malriĉaj.

Por ne droni en naciekonomiaj detaloj, ni ne tre analizu, kiom da procentoj de tiu ĉi svelteco ŝarĝas la konton de la hereda naturo kaj kiom la fakton, ke oni devas ŝpari ĉe la manĝo, por povi pagi la amortizan ŝuldon de la eta domo. Panjo ofte ĝemas: ”Oni ne povas elteni, ĉio kostas tre multe.” Panjo estas artistino de la vivo, estas preskaŭ nekompreneble, kiel ŝi povas direkti la etan ŝipon de la mastrumado ĝis la feliĉa haveno de la nova monat-komenco. Tiam falas monsumo, kiel neĝoflokoj, kaj simile al ili rapide fordegelas. Cetere la metaforo ne estas tre trafa, almenaŭ ĉi jare ne, kiam la neĝoflokoj restis multe pli solidaj kaj rezistaj, ol la malgrasa salajro de paĉjo. Judit havas karbe nigrajn harojn kaj karbe nigrajn, viglajn kaj grandajn okulojn. Belaj haroj, brilaj okuloj! Ili meritas la similigon al la plej granda trezoro de la milita jaro: al la karbo. Sed unue ni parolu pri Judit. Dum niaj maloftaj renkontoj, mi lernis scii, ke la eta, vigla, rapida kaj saĝa individueto de Judit meritas atenton kaj simpation. Estas malpli motivita ŝia simpatio al mi: mondvagabondo mi estas, alvenanta malofte al tiu parto de la tero. Antaŭ kvar jaroj ŝi vizitis min. Ŝi aspektis kiel eta glaci-ursido en sia neĝblanka t. n. urs-vesto, el kiu nur la nigraj okuloj kaj la saĝa viza- ĝeto vidiĝis. Mi estis en sufiĉe mizera stato, post operacio en malsanulejo. Eta Judit serioze rigardis min, pli serioze, ol kvarjaraj knabinoj kutime rigardas. Tiutempe ŝi estis favoratino de la antaŭurbaj monaĥinoj, kies infanvartejon la knabineto vizitis. Kiam panjo kaj la knabineto forlasis min, ili atingis etan placon. Malfru-vintra tago estis, la brila neĝo transformiĝis al malvarma malpuraĵo. Krucifikso staris ĉe la placo. Panjo por momento forlasis la maneton de sia flino. Judit subite ekgenuis en la koto, antaŭ la krucifikso kaj preĝis jene: ”Jesueto mia, resanigu mian kompatindan onklon”. Poste ŝi releviĝis kaj rimarkis la du terurajn kotmakulojn sur la neĝblanka urs-pantalono; time ŝi alrigardis panjon. Sed panjo estis okupata; subite io falis en ŝiajn okulojn kaj tiamaniere eta Judit liberiĝis de ĉiuj mallaŭdoj. Krome la onklo resaniĝis kaj li nun ŝatus, se eta Judit preĝus kun simila efiko por la malsana mondo.

Cetere ne kredu, ke Judit ne kutimas ricevi mallaŭdojn.

Tiu estus granda eraro. Tiurilate ne nur panjo estas iom tro severa, sed ankaŭ la instruistino. Ili ja ne ĉiam punas, sed okazas ofte tamen, ke oni ricevas maljustan punon. Entute eta Judit havas en si certan ribelemon. La granduloj nur ŝajnigas, ke ili estas tiel saĝaj kaj ne-trompeblaj.

Oni ofte spertas tion demandante ilin pri diversaj problemoj kaj kontraŭdiroj en la mondo; estas tute simplaj demandoj, sed anstataŭ respondi, oni abrupte sendas ŝin por alporti glason da akvo kaj do oni neniam ricevas respondon je tiaj demandoj: ”Panjo, kiu estis mia patrino, kiam vi estis fraŭlino?” Ankaŭ la milito proponas amason da demandoj pri tio, ĉu oni rajtas mortigi la malamikon? Kaj ĉu onklo Paŭlo kaj onklo Petro, kiuj iĝis civitanoj en du malamikaj landoj … kiel estas pri ili? Kiu estas malamiko el ili? Ĉu tiu estas malamiko, kiu atakas?

Sed ĉu onklo Paŭlo, aŭ onklo Petro volus ataki unu la alian? Kaj la rezulto denove estas: unu glaso da akvo.

Cetere Judit mem ne estas militema. Se oni venos por paĉjo kaj volos soldatigi lin, ŝi kaŝos lin sub la liton kaj diros kun panjo: ”Ni ne havas paĉjon, ni estas orfoj.”

Ne estas mirinde, ke la granduloj ne imponas al Judit.

Ŝi priparolas la aferojn prefere kun infanoj. Ili estas pli saĝaj kaj ne faras komplikaĵojn el simplaj aferoj. Estas tute strange, ke onklino Jolanda, la instruistino, plendas dirante, ke Judit malbonigas ĉiun knabinon, ĉiusemajne alia knabino estas sidigita apud ŝin kaj post tiu procedo la plej silentema kaj obeema knabino iĝas sia propra kontrasto. Sed ĉu Judit estas kulpa pri tio, ke ĉiu parolas al ŝi, ne konsiderante la fakton, ke onklino Jolanda ankaŭ havas ion por priparoli dum la lecionoj. Kaj ne sufiĉas, ke oni devas suferi punon en la lernejo, t. e. genui en la angulo de la klasĉambro – ĉiu devus kompreni, ke tio estas la plej maljusta afero – kaj anstataŭe oni venas hejmen kaj panjo diras: ”Judit, ne kaŝu la genuojn, montru viajn ŝtrumpojn!” Estas vere sentakte de onklino Jolanda, genuigi ŝin sur la ole-ŝmiritan plankon kaj do nenio estas pli facila, ol konstati la aferon laŭ la oleomakuloj de la ŝtrumpoj. Kaj estas tre malfacile kredigi al panjo, ke onklino Jolanda ĉi-okaze absolute eraris; ŝi estas vere modela infano. Panjo havas alian opinion kaj Judit tediĝas de la moralpredikoj kaj serĉas kontraŭrimedojn.

Dum la lasta tempo ŝi eltrovis ion; ŝi provizis sin per gazetpapero kaj kiam onklino Jolanda denove maljuste punis ŝin, Judit – kion ŝi povus fari ? – iris en la angulon, prenis la gazetpaperon kaj sternis ĝin sub sin. La paper-susuro vekis la intereson de onklino Jolanda.

”Kion vi faras, Judit? – ŝi demandis konsternite.

”Panjo ne povas ellavi la oleon el miaj ŝtrumpoj,” respondis Judit kaj la instruistino devis akcepti tiun ĉi vidpunkton.

Dum kelka tempo ĉio estis en ordo. Panjo kredis, ke ŝia kara infano mirige pliboniĝis kaj ne plu ornamas la klas-angulon. Samtempe ŝi ne volis fari grandan sensacion el la afero. Ŝi silentis do kaj same Judit. Sed iun tagon panjo aranĝis libro- kaj kajer-kontrolon kaj dume ŝi eltiris ege malpuran, oleŝmiritan gazetpaperon, donantan alian klarigon pri la puraj ŝtrumpoj.

La patro de eta Judit laboras en la ĉefurbo kaj kiam ne estas ege malvarme, li kutimas bicikli hejmen. Sed la nuna vintro estis malvarma kaj terure longa. La eta domo estis eĉ pli malvarma ol kutime, ĉar la kutima hejtaĵo, la karbo, fariĝis pli altranga ol ekz. la smaragdo. Paĉjo kutimas alporti karbon el la urbo. Sed oni donas nur dek kilogramojn. Kun tiuj dek kilogramoj paĉjo tramveturas al la stacidomo en la ĉefurbo. Ĉe la stacio de la antaŭurbo Judit kutimas atendi paĉjon kun eta sledo kaj nun ili transportas hejmen la karbon, ĉar la dometo staras du kilometrojn malproksime de la stacio. Poste klariĝas, ke la multekosta karbo estas mizere malmulta. Kiam Judit la alian tagon revenis el la lernejo, apenaŭ oni sentis ian varmon de la trezoro. Ŝi kovris sin per amaso da tukoj kaj sidiĝis en la sofangulon por legi fabelon:

– Ĉu estis, ĉu ne estis – komenciĝas la fabelo – trans la vitromontoj vivis maljuna reĝo kun barbo ĝis la tero.

Li havis junan filon, kiun li tre amis. Foje la reĝido diris al la patro: ”Kara patro, mi volas iri monden, por liberigi la stel-okulan reĝidinon el la kaptiteco de la sep-kapa drako.” La maljuna reĝo ekploris: ”Ne iru, mia ununura filo …”

Proksimume jene statis la afero en la fabelo, kiam eta Judit forskuis ĉiun kovraĵon de si kaj demandis panjon:

”Ĉu ne estas strange, ke en tiuj ĉi stultaj fabeloj ĉiam knaboj iras monden?”

Kaj poste:

”Panjo, donu monon al mi, mi ne revenos, ĝis mi sukcesos akiri karbon.”

Kaj Judit ekiris. Estis tre malvarme, sed estis belega vetero. Sur la arboj neĝfloroj brilis kaj ĉio plibeligis, ŝajnigis fea kaj trankvila tiun ĉi kulpan, penoplenan kaj malfeliĉan mondon. Judit iris antaŭen per etaj, rapidaj paŝoj. Ŝi pensis pri la fabelo kaj esperis renkonti tre maljunan onklinon. Malantaŭ ŝi glitis la sledeto. Kaj ĉu vi kredas, ĉu ne, subite eta Judit ekvidis maljunulinon. Ŝi tiris sledeton; sur ĝi estis precize dek kilogramoj da karbo.

Judit iĝis gaja; okazis ja kiel en la fabelo.

”Onklino kara, kie vi aĉetis la karbon?”

”Iru, knabineto”, afable respondis la onklino, ”rekte, sed antaŭ la stacio deflankiĝu, kaj trans la spicvendejo vi vidos multajn homojn. Tie oni vendas karbon. Kvaronhora marŝo estas la tuto.”

Eta Judit feliĉe alvenis al la karbovendejo. Ho, kiom da karbo estis! Alta, impona sinjorino estis tie. Ŝi prenis la monon kaj malpura viro pesis la dek kilogramojn. Judit ne ŝatas kalkuli, sed rapide ŝi konstatis, ke ŝi havas monon por dudek kilogramoj.

”Onklino, ĉu mi ne povus ricevi dudek kilogramojn?”

Eta Judit ne ŝatas kalkuli, sed ŝi havas brilajn okulojn kaj tinte sonoran voĉon. Kaj dank’al la lastaj, la sinjorino ordonis al la malpura viro:

”Johano, donu ankoraŭ dek al tiu ĉi eta bravulino.” La eta bravulino rapidis hejmen kun sia militakiraĵo. Fiera kaj kontenta ŝi estis. Ankaŭ panjo laŭdis ŝin. Sed ĉar la homo neniam estas kontentigebla kaj la dometo estis tre malvarma, ŝi aldonis:

”Imagu, se ni povus havigi ankoraŭ dudek kilogramojn.”

Judit jam vidis tiom en nia mondo, ke ŝi komprenis la ŝanĝemon de la moralaj principoj. Oni laŭdire ne rajtas mensogi, sed Judit jam sciis, ke ekzistas bonfaraj kaj motiveblaj mensogoj. Rapide ŝi do komprenis, aprobis kaj kunagis la planon de panjo. Tiu plano donis esperon pri pluaj dudek kilogramoj da karbo.

La plano havis interesajn kaj ekscitajn detalojn. Unue Judit aliformiĝis. Ŝi ricevis sian tre malnovan vintran surtuton, sur la kapon tukon. Due: panjo ne plu estis panjo, sed onklino el la najbara domo. Tion oni devas fari tiel, ke ili ambaŭ ricevu po dek kilogramoj da karbo.

Sed eta Judit devas ege atenti por ne perfidi la planon.

La onklinigita panjo kaj la transformita filino alvenis la vendejon. La manko de la genia plano estis, ke oni ne povis kaŝi la nigrajn okulojn de Judit. La impona sinjorino rekonis la knabineton kaj diris:

”Knabineto, vi jam estis ĉi tie hodiaŭ.”

Judit: ”Ne, tiu ne estis mi, sed alia knabino.”

La impona sinjorino: ”Sed ŝi ege similis vin, eble ŝi estis via fratino?”

Judit (ricevis bonan ideon): ”Jes, ŝi estis mia fratino.”

La publiko ekridis, panjo komencis adiaŭi la karbon; la malpura Johano jam pretigis sin por reĵeti la karajn, brilajn, fabelajn dudek kilogramojn. Sed la sinjorino denove kaptiĝis de la brilaj okuloj kaj la trezoro ne forflugis.

Ili posedis novajn dudek kilogramojn. Sed antaŭ la triumfa eliro, la impona sinjorino diris al Judit:

”Sed alian fojon ne perfidu vian fratinon!”

Kaj jen, kion eta Judit respondis:

”Tiu ne estis mia fratino!”

”Sed kiu?”

”Estis mi mem. Mi eĉ ne havas fratinon.”

Ho, kia ridego ekestis! Panjo iom ektimis, ke Judit nun perfidos eĉ ŝin, sed eta Judit havas karakteron. Kaj la daŭrigo? La daŭrigo estis iom da varmo en la malvarma dometo, kiu rapide forpasas.

Eta Judit kun la paso de tiu varmo forgesas sian heroaĵon, ĉar tiu ĉi kruela vivo postulas novajn kaj novajn heroaĵojn eĉ de la etuloj. Kaj ilia forto, ilia lerto kaj la brilo de iliaj okuloj, donas forton kaj persiston ankaŭ al ni, kiujn sen ili tedus la kruela komedio, nomata: ”vivo en la milito”.

F. Szilágyi


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.