|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Jannes sidis sur la pordoŝtupo de sia malnova domaĉo apud Idlago. Estis somermezo, kvieta bela somermezo, unu el tiuj, kiujn oni ne forgesas. Pri la somermeza festo oni ĉiam ĝojas, sed oni ŝatas ĝin duoble kiam ĝi estas kvieta, solena kaj brila. Tia estis ĉi tiu. – Jannes suĉis kun ĝuo la osttuban feran pipon, kiu odoris freŝan, fortan, nigran plattabakon. Ĝi estis perfekte fumbrunigita, ĉeestis dudek somermezajn festojn. Al Jannes la sepdekunua tiam pasis en la sunbrilo sur la montaro.
Ŝmac, ŝmac! Sonis kvazaŭ malgrandaj krakoj kiam li eksuĉis por konservi la ardon en la pipo. Multfoje li forgesis,
Jannes; forgesis tiun konstantan suĉadon, kiu daŭras senĉese, dum oni ne pensas pri io.
Estis bela tago. La du foliaj branĉoj, per kiuj li ornamis la enirejon, ombris agrable kaj estis plenaj de zumado de flugaj vivaĵoj. Ili volonte restis ĉe la maljunulo ĉe Idlago. Homoj ĝenerale ne amas flugulojn. Mankas la ĝusta sentharmonio.
En tiu ĉi tago la pensoj vagis malproksimen, kaj la pipo estis dormiĝema. Sed tuj kiam ĝi ronketis, li per rapidaj eksuĉoj revigligis ĝin. Estas strange, kiel vaste pensoj povas atingi. Ne troviĝas baroj por ili. Muroj ne enfermas ilin, la tempo ne malhelpas ilian flugon, ciferoj ne povas montri ilian rapidon. Li bone rememoris tiun tempon, kiam li estis kvinjara kaj staris tie apud la rivero, kun salika vergo, apenaŭ metrolonga; – li havis hokon el butonpinglo, kaj la vermo sidis transverse. Sed malgraŭ tio li kaptis truton; granda ĝi estis, tre granda, kaj ĝi vostobatis terure. Li estis metinta la vergon sur la ŝultron kaj portis hejmen la truton. Li apenaŭ kuraĝis malfirmigi ĝin de la hoko; la patro ridis preskaŭ raŭkiĝe, karesbatis lin sur la ŝultro kaj diris: vi fariĝos brava fiŝkaptisto,
Jannes. Ĝi pezis 2 hektojn, sed Jannes certe kredis, ke estas iom tromalmulte pesita.
Li memoris la okazon, kiam li metis formikojn en la flartabakujon de Tajlor-Lars. Bruldolorigaj formikoj ili estis, malgrandaj, ruĝaj kaj koleraj. Li estis miopulo, la tajlor-mastro, tiel miopa, ke la kurbnazo kuŝis sur la papero, kiam li estis leganta ion. Sed monerojn li povis vidi tre bone. Homoj diris ke li estas avara, sed tio estis ja eble nur malico. Verŝajne li havis des pli bonan palpsenton, ĉar li vidis malbone, kaj moneroj pezas malsame.
Kutime se unu povo mankas, alia estas des pli evoluinta.
La kleruloj diras tion. Sed certe necesas bona palpsento por diferencigi 50-oerajn kaj 2-oerajn monerojn.
La flartabakujo staris sur la tablo. Li ekprenis ĝin, kaj plenigis ĝin. Troviĝis brulformikoj sub la ŝtonoj ĉe Tajlordomo – jes, troviĝis! Lars prenis pinĉaĵon, almenaŭ dek formikoj sur la dikfingra pinto, tirspiris kaj faris la kutiman ekskuon, kiu suprenŝarĝis ilin ĝis sub la nazradiko.
– Ekkuru plej internen en la infero! li ekkriis, kaj Jannes kuris.
Jannes surprizis sin mem per duonlaŭta rido. Li rigardis ĉirkaŭen por scii, ĉu iu vidas lin. Ne estus grave, sed homoj povus konkludi, ke li ne estas ĝustprudenta, se oni ekvidus ke li tutsole sidas tie ridante.
Plaŭdis en la lago. Ezoko do havigis al si matenman- ĝon laŭ sia aparta maniero. Simple kaj bele. Nur ĵetiĝo antaŭen. En ordinara tago li estus tuj ironta tien kaj provonta ĵethokon. Certe ankaŭ li estus kaptonta fiŝon.
Sed estas somermezo, solena, varma, kvieta somermezo.
La ezoko restu en kvieto.
Plaŭd, plaŭd, plaŭd, sonis tie. Haha! Estis plotaro preterdancanta. Ili amuziĝas, ankaŭ la fiŝoj. Kaj certe ili devas tion, certe. Fiŝoj kiel homoj estas infanoj de la naturo kaj havas samajn sentojn. Se li mem estus fiŝo, certe li petole ĵetiĝus, ankaŭ li. Estas plezuro petoli en tia tago; oni bezonas fari tion, tion kaŭzas la sango. Estas kvazaŭ necese por akiri malvarmetiĝon.
Se la naĝiloj ne estus tiel tremantaj. Jannes ekridis, releviĝs kaj rigardis ĉirkaŭ si. Ne, ja ne estas iu observanto.
Ho Dio, kiel stulta oni estas! Malvarmetiĝo – fiŝo. Estas tro simpla spritaĵo. La fiŝoj ja banas sin konstante.
– Ne malmulte vi estas stulta, vi Jannes, li diris duonlaŭte.
Ŝmac, ŝmac! Ne! La pipo ree dormas. Ŝmac, ŝmac! Jes, nun! Ĝi pepas kvazaŭ ĵus vekiĝinta garolideto, sed kvietiĝas baldaŭ.
Jannes fermis la maldekstran okulon kaj netrigardis.
La fumo, blua kaj bela, leviĝis kviete, malrapide. La pipkapo kvazaŭ kreskis kaj forvagis malrapide, pli kaj pli malproksimen, velveturis super la Sörsjö-ebenaĵo, super Fuluboren, al Hem-monto, fariĝis kvazaŭ mola, malhela monto leviĝanta el la bluo – ĝi estas la blua maro – monto ĝi estas en la blua, vasta maro – kviete, kviete nebuleto en la maro malrapide moviĝis supren ĉe la vidlimo – kviete, malrapide, leviĝis pli kaj pli malaperis – ho, ĝi estis Pacifiko – li bone memoris – la Pacifika Maro. Highland albordiĝis ĉe nova, longa rodo – la arbaro balanciĝis kun oranĝoj, kokosoj kaj bananoj – jen ŝi – bruna, nuda, juna – ŝi ridetis, tiel ŝi ridetis – neniam li vidis pli blankajn dentojn, ŝi estis evidente bela – bela kiel Pacifiko ŝi estis, li prenis ŝian brakon – ŝi nur ridis – ili sidis tie provante paroli unu kun la alia – ”vi estas bela,” li diris, evidente ŝi ja ne komprenis ion – ”bona knabino,” li diris – ŝi ankaŭ ne komprenis tion – tiam li ekkisis ŝin, tion ŝi komprenis – kaj – Jannes ree rektigis sin. Estis bonŝance, ke neniu observis lin. Pli malmulte homoj povus supozi, ke li estas senprudenta.
Li sidis ja babilante laŭte. Li forviŝis per la dekstra mano ian malsekaĵon, kiu rulis malsupren al la hirta barbo. Sidi tiel sonĝante ne estas bone. La okuloj fartas malbone pro tio.
Jes ja! La pipo ree ekdormis, kaj la pipkapo ŝajnis kvazaŭ brila blanka helaĵo meze antaŭ la Horrmunt-monto, kiu kuŝis kvieta, larĝa kaj potenca super Okcidentvalo, banante sin en la somermeza sunlumo.
– Vi estas ja tre sola, Jannes, li aŭdis diron de iu. Estis konata voĉo. Ĝi venis el interne. Li metis supren la latunan tabakskatoleton kaj depremis duoncolon kontraŭ la rando, tiris la tranĉilon el la ingo kaj distranĉis tabakpeceton, poste frotis inter la manplatoj kaj enŝtopis novan dozon.
Bone ekbruliĝis. La pipkapa kovrilo krake fermiĝis de la fingropremo, rapide, certe kaj decide. La alumeto ĵeti- ĝis je malgranda arko sur la korton. Ruĝa larvo venis rampante sur la sedimentŝtona plato, kie Jannes tenis la piedojn, puŝiĝis al la dika betulŝela plando, retiris sin rapide kaj ekkuŝis tute senmove. Estis kvazaŭ ĝi kredus, ke ĝi kaŝus sin por io insida kaj danĝera, kion oni plejbone devus eviti. – Kompatinda bestaĉo! Jannes flustris, vi certe ne bezonas timi.
Li prenis ĝin gardeme en la manon, provis fari ion, kio similis kareson, kaj metis ĝin en la mallarĝan kavaĵon pro la detegmenta gutado, kie estis agrable, malvarmete kaj malsekete.
– Bonvolu akcepti! li diris kun voĉnuanco, milda kiel la balanciĝanta Pacifiko.
Babilema turdo ekvenis en la betulareton apud la vojo, kaj ĉe la nestejo ĉe la budo muŝkaptulo kantis por siaj kvar idoj. La hirundoj svingiĝis kvazaŭ malgrandaj nuboj ĉe la rivera bordkrutaĵo, kie ili havis sesdekon da nestoj en la sablo, profundaj truoj, kiuj tentis kaj la katojn kaj la bubojn de la vilaĝo.
Estis vigla vivado tiun ĉi tagon. Certe pasis longa tempo post simila somermezo, kiun li memoris. Sed oni ne postulu, ke ĉiam estu bele ĝuste tiam. Tion oni ne devas.
Sed oni prefere volas, ke ĝuste tiu tago, la plej longa de la jaro, estu klara kaj belega. Supozeble oni deziras tion ĝuste ĉar ĝi estas tiel longa. Longa kaj lumriĉa kaj kvieta kaj varma ĝi devas esti.
Certe pasis longa tempo post simila somermeza tago, kiun li memoris. Longe, antaŭ tre longe. Deknaŭjara li estis, nur deknaŭjara. Sinjoro Dio, tio estas tutaj kvindek jaroj, kaj plue du. La tempo forpasas rapide.
Kvazaŭ monta rivereto ĝi forpasas, petole, senbride, sovaĝe. Tion oni ne atentas antaŭ ol oni jam maljuniĝas.
Eble estas feliĉe, ke estas tiel. Tamen – tutaj kvindek du jaroj – kaj tamen kvazaŭ hieraŭ. Tuta mallonga eterno, kaj tamen kvazaŭ hieraŭ. Ankaŭ tiam estis simile kvieta, dolĉa, agrabla tago. Sed tiam li ne sidis tiel meditante.
Li estis ja juna. Oni ne meditas, kiam oni estas deknaŭjara.
Tiam oni nur vivas.
Certe li memoris ĉion. Precize ĉion. Ok junbetulojn li hakis en la arbareto, trenis ilin hejmen, ornamis la enirejon, purbalais la korton, manipulis en la hejtlignejo kaj festmaniere hakfirmigis la hakilon en la ŝtipbloko. La gemaljunuloj volis havi ordon kaj agrablon en tia tago; ĉi ĉion li volis aranĝi, kvankam ili ne diris ion pri tio. Li mem foriris, iris la vojon preter Röndomo – nun estas nova barilo tie, la malnova ne aspektis bele – la suno brilis, la birdoj trilis, la tero ridetis. Li iris la vojon antaŭen al Heja – ili interkonsentis tion – ŝi venis sur la vojeto sur Hen – li aŭdis, kiel ŝi kantsonas sur la arbaraj sablogrundoj – Grandmoreno respondis per longtirata reva eĥo – poste la kantsono profundiĝis en la ebenaĵojn oriente, kaj fariĝis tutsilente – jen ŝi – li vidis ŝin de longa interspaco – vidis kiel ŝi ridetas – neniu havis tiel serenajn bluajn okulojn kiel ŝi – neniu havis tiel helajn ondantajn harojn kiel ŝi – neniu havis tiel harmonian iron kiel ŝi – neniu, neniu – ”vi venis,” ŝi diris – li ĉirkaŭbrakis ŝin – brakpremis ŝin – kisis ŝin. Poste ili vidis kaj aŭdis nur kiel belege la suno brilas, kiel belege la birdoj trilas, kiel rave la tero ridetas. Ili diris nenion, eĉ ne unu vorton. Sed ardis io interne en ili, kio diris pli multe ol povas vortoj. Tio estis kvazaŭ rebrilo de ĉio, kion ili vidas kaj aŭdas. Estis pli multe ol ĝojo. Kaj tio, kio estas pli multe ol ĝojo, havas tre silentan nomon.
Amo estas tiu nomo.
Per la dekstra mano Jannes forviŝis ian malsekaĵon, kiu ŝtelis sin malsupren al la tufa barbo. Sidi tiamaniere sonĝante ne estas bone. La okuloj suferas pro tio.
La pipo dormiĝis. Ĝi daŭris dormi. La maljuna Jannes ne atentis tion.
Tiam estis bela somermezo – simila al la hodiaŭa.
Sed fariĝis severa aŭtuno poste, estis severa aŭtuno poste.
Jannes lasis la kapon malleviĝi en la manojn. Tio estas kvietiga. – Fariĝis severa aŭtuno poste – li estis atendinta tion, devus esti kompreninta tion. Li neniam ĝuste plaĉis al la Rön-mastro. Li devus esti kompreninta, ke okazos tiel. Li ne konvenis por domo de riĉulo, estis certe, certe. – Ne, diris la Rön-mastro, en mian domon li venos neniam. Fariĝis tiel, tio estis certe. – Nun li estas mortinta, la Rön-mastro, kaj ankaŭ la Rön-mastrino.
Kerstin vivas, sed ŝi forvojaĝis. La Rön-mastro forsendis ŝin. Homoj diris, ke ŝi vivas, sed neniu scias kie.
Ŝi estis en la hejmo kiam la Rön-mastrino mortis, sed forvojaĝis ree. La Rön-mastro mortis antaŭ nur unu monato, estis persistema materio en tiu maljunulo. Ne estas multaj, kiuj povas atingi naŭdek kvin jarojn. Tiam oni ne aŭdis pri ŝi, Kerstin. Sed florgirlandon ŝi sendis. Do ŝi vivas. Kelkaj diris, ke ŝi estas en fremdlando. Kelkaj diris, ke ŝi fariĝis monaĥino. Plej multaj diris, ke ŝi neniam revenos hejmen.
Kvindek jaroj kaj ankoraŭ du – kaj tamen kvazaŭ hieraŭ – ĉe la gruzaltaĵo ili renkontiĝis – ŝi venis la vojeton sur Hen – li aŭdis, kiel ŝi sonkantas sur la marĉoj – Grandmoreno respondis per longtirata reva eĥo – poste la melodio profundiĝis en la ebenaĵojn oriente, kaj fariĝis tutsilente – li vidis ŝin de longa interspaco – vidis kiel ŝi ridetas – neniu havis okulojn tiel serenajn kiel ŝi – neniu havis tiajn helajn ondantajn harojn kiel ŝi – neniu havis tiel harmonian iron kiel ŝi – neniu, neniu – ”vi venis,” ŝi diris – li kaptis ŝin per ĉirkaŭbrako – brakpremis ŝin – kisis ŝin. Poste ili vidis kaj aŭdis nur kiel rave la suno lumas, kiel rave la birdoj trilas, kiel rave la tero ridetas. Ili diris nenion, eĉ ne solan vorton.
Sed interne en ili ardis io, kio diris pli multe ol povas vortoj. Estis kvazaŭ rebrilo de ĉio, kion ili vidas kaj aŭdas.
Estis pli multe ol ĝojo. Kaj tio, kio estas pli multe ol ĝojo, havas tre silentan nomon. Tiu nomo estas …
Maljuna griziĝinta virino venis sur la vojeto de apud la rivero. Ŝi estis iom kliniĝinta, sed iris per viglaj paŝoj al la malalta griza dometo. Ŝi havis ion malmolan kaj severan en la trajtoj, sed vidante la maljunan Jannes ŝi ridetis – ŝi havis mirinde serenajn bluajn okulojn ŝi havis – ho – li rekonis ŝin – li rekonis ŝin.
– Nun mi venas, Jannes, ŝi diris. Nun venas Kerstin.
Maljuna Jannes ŝirmis antaŭ la okuloj. Ĉu tiu ĉi somermezo ne estis laŭdinda? Vi diru tion!
– Vi venis! li diris, stariĝis kaj etendis la manojn.
– Jes, mi venis, ŝi diris mallaŭte kaj prenis liajn manojn.
– Kerstin!
– Estis jam antaŭ longe, Jannes, ŝi diris, kiam ili estis sidiĝintaj. Ankaŭ tiam estis tia belega somermeza tago.
– Jes, estis tiel.
– Ĉu vi memoras, kiel belege la suno lumis tiun tagon,
Jannes? Kiel la birdoj trilis, kiel la tuta tero ridetis?
– Jes, mi memoras tion. Jannes forviŝis iun malsekaĵon, kiu ŝtelis sin malsupren al la tufa barbo. Ne estas bone, ke oni sidas revante. La okuloj ne toleras tion.
– Estis tre simile al ĉio hodiaŭ, Jannes, tre simile. Post tiu diro ŝi eksilentis. Ŝi rigardis lin. Estas nur ni – nur ni – kiuj estingiĝas!
Varma vento de malproksime moviĝis preter la dometo apud Idlago. El Hejan ĝi venis, serĉis la kurban vojeton ĉe Hen kaj malaperis super la bluaj montoj kontraŭ la eterna matenlumo.
Paul Lundh
El ”La izola popolo”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.