|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĉi tio, kara leganto, estas serioza rakonto Ni prezentas nin La ĉefoficejo de AS Haringobanko havas lokon en majesta kvinetaĝa domo, kiu plenigas la kvartalon de strato al strato. La grundo estas grandega kaj la kvadratmetroj inter la plej kostaj en la urbo. Tiu ĉi palaco estas notita en la balancfolio je la valoro de unu krono.
Neniu devus timi pagi la duoblon.
La fenestrovitroj brilas klare poluritaj. La fasado estas el hakitaj ŝtonoj, kiuj nigriĝis pro vetero, vento kaj aĝo.
Ĝi havas la formon de larĝbaza rektangulo kaj aspektas, precipe post pluvo, kiel kolerema pugno.
Sed la banko aplikas absolutan politikon de amikeco en sia reklamo.
Estas cetere malfacile konstrui domon, kiu aspektus kiel granda sino.
Kiam la okcidenta vento ĵetas sin de la maro sur la teron, la larĝa fasado de la banko devas akcepti unu el la unuaj frapoj. La ŝtormo ĵetadas sin senkompate kontraŭ la glate poluritajn fenestrojn kaj batas per saloriĉa akvo sur ilin. Fukodoro enŝteliĝas internen tra la granda enirejo kun la klientoj. Kaj ne eliras.
La banko situas bone kaj por la haringoj kaj por la fiŝistoj. Kaj la ŝipposedantoj.
La banko situas apud la havenkanalo. Sur la strato inter la banko kaj la kanalo veturas tramoj. Unu post la alia ili alvenadas kaj kaŭzas bruan maltrankvilon sur la strato. Per strangaj tertremaj skuoj tiu maltrankvilo disvasti ĝas de la keloj ĝis la subtegmentejoj en la apudaj domoj.
Eĉ la fiera bankpalaco skuiĝas.
La havenkanalo kondukas al haveno, kiu malfermiĝas al la maro. De la fenestroj de la banko oni vidas tutan arbaron da mastoj kaj fumtuboj. Skuiĝanta arbaro, kiam la vento blovas.
La enirpordoj de la banko estas palace dignaj. Ili estas pezaj, kaj du homoj estas bezonataj por malfermi kaj fermi ilin. Simbolaj reliefaj figuroj kovras la pordojn. Ili reprezentas virtojn, kiaj estas ŝparemo, laboremo, industriemo kaj honesto. Inter ili superregas honesto. Ĉiuj, kiuj eniras ĉi tien, devas vidi ĝin.
Se oni klopodas eniri aliloke, oni aktivigas efikan ŝtelalarmon.
Plej taŭgas esti honesta.
Bernt Hagson estas pedelo en AS Haringobanko.
Li estas iniciatema kaj laborema. Ĉiun tagon inter la oka kaj duono kaj la kvara li iras kun la manoj surdorse tien kaj reen en la banka enirejo kaj rigardas la pasantojn.
Ofice li portas malhelan jaketon kun orumitaj butonoj kaj nigran kravaton. Ĉirkaŭ la dekstra brako li havas bendon, sur kiu estas skribite INFORMOJ.
Li estas cent okdek alta, ĉirkaŭ tridek jarojn aĝa, havas helan hararon kombitan malantaŭen kaj okulharojn, kiuj estas kelkfoje tufaj. La okuloj estas bluaj kaj senesprimaj.
Multaj afablaj homoj kun pokerludo kiel profesio perdis grandajn sumojn je la senesprima rigardo de Hagson.
Hagson estas rapidpensa, havas bonan memoron kaj povas esti kiom ajn impertinenta, se bezonate.
Li konas la plej multajn preterpasantojn. Kurknabojn li ne vidas, ili estas danĝera bando, kiun oni devas subpremi.
Kurknabinoj estas malpli danĝeraj. Ilin li salutas per Ĉaŭ ĉaŭ bebulino! Bebulinojn, kiuj proksimiĝas al dudek, li alparolas per Bonan tagon, belulino! kaj tute laŭ la cirkonstancoj li okulumas, profunde riverencas aŭ rigardas impertinente.
Banksenditojn ambaŭseksajn, kiuj jam pasis la kritikajn jarojn, li salutas per levo de la dekstra montrofingro en la aeron.
Kiam la pli altranga klientaro ne prezentiĝas per sendito, sed venas en formo de ŝipposedanto, direktoro aŭ simile, oni kompreneble ne povas elbuŝigi Ĉaŭ ĉaŭ aŭ fari framasonan signon per dekstra montrofingro, sed riverencas bele kaj elegante. Ne tro malprofunde, ĉar tiam la potenculo povas ofendiĝi, sed ankaŭ ne tro profunde, ĉar malgraŭ ĉio oni reprezentas solidan entreprenon.
Neniu servisteco, estas skribite en la oficregularo.
Korekta ĝentileco.
Kiam Hagson pro sia laboro laciĝis en la kruroj aŭ kubutoj, li eniras budeton flanke de la enirejo. Super ĝi ankaŭ estas skribite INFORMOJ. Sub ĝia benko Hagson konservas termoson, kiu vintre enhavas varman kafon kaj somere malvarman bieron. Sur la benko estas telefono kaj super ĝi pendas mistika folio.
dujuspikingliŝ - jes - ĝest e minit pliz 189
spreĥen zi dojĉ - ja (Skanio) - moment bite 196
palevufransé - vi vi misjé - in minit misjé 401
abla ustéd espanjól - si - moménto 510
Larsson 161
La banko kompreneble havas eksterlandajn klientojn kaj tuj, kiam Hagson rimarkas iun, kiu aspektas eksterlande hezitema, li recitas sian parkeraĵon. Precipe kiam la haveno ricevas viziton de fremdaj turistŝipoj, la banko pleniĝas je homoj, kiuj volas ŝanĝi monbiletojn kaj ĉekojn, kaj Hagson, kiu opinias, ke estas amuze utiligi siajn lingvokonojn, neniam perdas la okazon.
Se neniu el la mondlingvoj taŭgas, li scias tamen elturni sin. Li prenas la koncernan klienton je la brako, diras ”Sekvu min!” kaj tiras la klienton al la giĉeto por fremda valuto.
– Pssst! li diras, okupiĝu pri ĉi tiu, li parolas neniun lingvon.
Kio poste okazas, ne estas lia afero.
Maldekstre de la enirejo situas la prunteprena sekcio.
Buntaj afiŝoj montrantaj gajajn kaj kontentajn homojn kaj instigantaj al gaja kaj kontenta ŝparado pendas sur la muroj. Ĉe ĉiu giĉeto staras brile glata hejmŝparujo.
Neniu homo scias, ke la kasistoj, kiam ili ricevas tian agrablan ujeton en la manon, pensas: Diabla merdo!
Grandaj tabeloj sur la benko montras, kiel nekredeble mallonga tempo estas bezonata, por ke kapitalo duobli ĝu je kvarpocenta rentumo. Nur dek ses jaroj.
Pasis duona homaĝo, depost kiam la prunteprena rentumo estis tiom alta.
Dekstre situas la kapitalsekcio. Pro pluraj kaŭzoj ĝi vekas malagrablon ĉe Hagson, kaj li preferas stari dorse al ĝi. Same kiel hela kaj gaja estas la ŝparkaso, same tombe severa estas la kapitalsekcio. Tien ĉi eniras tiuj, kiujn ne allogas la vortoj pri celkonscia ŝparado je malalta rentumo, sed deziras havi altan dividendon je sia mono.
Tien ĉi eniras ankaŭ la akciuloj, kiuj nek volas rentumon nek dividendon, sed profiton.
La kapitalsekcio estas trankvila fiŝakvo. Grandaj fiŝoj naĝas ĉi tie.
Duonŝtuparo kondukas al la bankhalo. La enirejo estas trankvila golfo kompare kun la ariĝanta hommaro de la bankhalo. Tajpiloj kraketas, kalkuliloj tusadas kiel ftizuloj delonge malsanaj, la monernombriloj tintadas. La homoj laboras kiel idiotoj. La kasoj situas rekte antaŭe, maldekstre la eksterlandaj sekcioj, dekstre la pruntedonado.
Malantaŭ apartaĵo maldekstre, pli ol homalta, situas la interkompensa sekcio. Ĉi tie interne kvin aŭ ses kalkuliloj mueladas la tutan tagon.
Ili estas prizorgataj de junulinoj. Ili faras po pli ol dudek mil premojn ĉiun horon dum okhora labortago. Neniu metus viron al tia laboro.
Viroj havas animon.
Ĉe la pruntedonado laboras du homoj, kiuj ĝenas la trankvilon de Hagson: fraŭlino Margareta Günter kaj sinjoro Adolf Westin. Fraŭlino Günter estas pinupino kaj ŝi siblis al Hagson tre akre, ĉar li kuraĝis nomi ŝin bebulino.
Li faris tion nur unu fojon.
Li riverencetas. Ŝi resalutetas.
Westin estas alia individuo. Li turmentas la subulojn kaj komplezaĉas al la superuloj. Tuj, kiam skribaĵo devas esti traktota de la direkcio, li akiras ĝin kaj surmetas sian nomosignon.
Se li povus meti sian nomosignon sur la necesejan paperon de la direkcio, li farus tion.
Dekstre de la enirejo estas ŝtuparo. Ĝi kondukas al la supraj etaĝoj kaj estas sociologia studo.
DIREKCIO estas skribite per grandaj literoj komence de la ŝtuparo, kaj sago montras supren laŭ la ŝtuparo. La literoj kaj la sago estas ĉizitaj el tropika ligno. La ŝtuparo estas larĝa kiel rivero, la materialo plej luksa marmoro.
La ŝtupoj estas malaltaj kaj larĝaj kaj ŝirmitaj per dika ruĝa tapiŝo. Apogrelo ne ekzistas kaj ne estas bezonata.
En niĉoj staras gajaj amoretoj. Ne, ne estas eble.
La demando nur estas, kio estas tio?
Estas tre eleganta ŝtuparo. Ĝi donas impreson de riĉeco, solideco kaj sekureco. La klientaro suriras ĝin kun ĝuo, la kontoristoj kun timema respekto. Ĝi kondukas al la pleja sanktejo: la direkcia etaĝo.
Longa larĝa koridoro, dika tapiŝo, kiu kaptas la plej etan sonon de paŝo: sankta silento. Malantaŭ kvin brunaj pordoj regas same multaj direktoroj, ĉiu kun speciala funkcio. Ili estas treege altaj sinjoroj. Sed ne senmortaj.
La plej alta ĉefo nomiĝas Marcus. Lin oni nomas AD aŭ nur Marcus, sed neniam je rekta alparolo. Kiel potencokolektivo la direkcio estas nomata ”la dua etaĝo”.
”La dua etaĝo ordonis, ke …”, ”La dua etaĝo malpermesas, ke …”. Tutsame kiel ”Downing Street diras” aŭ ”Quay d’Orsay neas”.
En la direkcia etaĝo troviĝas ankaŭ la sekretariejo. Ĝi gardas la plej profundajn sekretojn de la banko, ĝiaj kontoristoj havas absolute reteneman sintenon al la aliaj kontoristoj. La sekretoj de la sekretariejo estas konservataj en du ŝrankoj. La paperoj en unu estas stampitaj ”Sekrete,” en la alia ”Tre sekrete”.
Oni neniam povas esti sufiĉe atentema.
Plej longe for laŭ la koridoro troviĝas la estrara ĉambro.
Ĝi estas granda kiel dancosalono, havas pargetan plankon kaj pezajn ĉizitajn meblojn el kverko. En la brile polurita longa tablo speguliĝas belega kristala lustro. En la estrara ĉambro troviĝas la biblioteko de la banko. Unu mallonga vando estas de la planko ĝis la plafono plena de libroj, kiuj estas konservataj malantaŭ vitro kaj ŝloso.
Nur du personoj havas aliron al ili. La kontoristo en la sekretariejo, kiu enmetas la librojn, kaj la purigistino, kiu unu fojon ĉiujare polvosuĉas ilin.
Ĉirkaŭ la vandoj pendas portretoj, veraj mane pentritaj artaĵoj. Rimarkindaj viroj rigardas suben. Ili ĉiuj havas ĝentilan rideton sur la lipoj kaj malvarmajn, durajn okulojn.
Ili ĉiuj okupis la prezidantan seĝon.
La ŝtuparo al la tria etaĝo ne estas eleganta, sed ĝi estas bela. Ĝi estas farita el simpla kalkŝtono. La tapiŝo, kiu estas io inter ornamo kaj taŭgo, ne sufiĉas por la tuta ŝtuparo, nur tiel longe kiel oni povas vidi de la dua eta- ĝo. En niĉo staras statuo. Oni ne povas vidi, kion ĝi reprezentas, sed oni divenas pri Merkurio. Ĉiukaze ne estas iu estrara prezidanto.
La tria etaĝo enhavas la antaŭkorton de la pleja sanktejo: la personarsekcion kun la personarĉefo. Kontisto Stenman estas potenca viro. Kiam regas senlaboreco, li estas diktatore dura, kiam mankas kontoristoj, li estas demokrate aminda.
Li estas konjunktura folio. Sed li tremas nur antaŭ direktoroj.
La reviziado kaj librotenado najbaras la personarsekcion.
Oni tuj rekonas kontoristojn el la reviziado pro ilia lontaneca rigardo kaj malrapida irado.
La koridoro malhavas tapiŝon, kaj la ŝtuparo al la supra etaĝo mallarĝiĝas. Ĝi estas iom malbela kaj foruzita.
Ĝi memorigas pri ŝtuparo en malnova etburĝa domo.
Ĝi premas vin al la vando kaj igas vin sopiri pri pizosupo kaj varma punĉo. Ĝi kondukas al korespondado, enkovertigo kaj presejo. La enkovertigo en la mateno nomi ĝas poŝtmalfermado.
La koridoro estas mallarĝa pasejo kun fuma plafono.
La kontoristoj de la korespondado estas dividitaj en du grupoj, unu sveda kaj unu eksterlanda. Estas granda diferenco inter la du grupoj, estas tre distingite skribi ”We credit you” anstataŭ ”Vi krediterar Er”.
Sed ambaŭ grupoj estas same ruĝaj en la vizaĝo je la fino de la ofica tempo. Estas peza laboro.
La lasta ŝtuparo fine estas tutsimple ŝtuparo. Ĝi vekas neniajn sentojn, ĝi nur plenumas utilan funkcion. Ĝi estas el simpla griza ŝtono kaj per tio rompas la naturle ĝojn, ĉar ĉi tie la praroko kuŝas plej supre. Ĝi kondukas al stokejo, necesejoj, teraso, sociumejo kaj manĝejo.
En la sociumejo estas unu gravuraĵo kaj unu triktrako kaj tablo kaj seĝoj por dekduo da personoj.
En la stokejo regas pedelo Jörgenson. Li estas alta viro kun revokuloj. Li estas artamanto, iom nervoza kaj tre afabla. Liaj negocoj povus esti pli bonaj. Liaj fenestroj direktiĝas al la strato kaj haveno kaj li havas mirindan elrigardon.
La laboro estas malpeza dum tri jarkvaronoj. Nur dum la dua kvarono, kiam la jarmendoj de la kontoroj alvenas, li havas multan prilaboron.
Cetere li povas trankvili. Li havas kvietan hobion: kolekti cigaretstumpojn kaj vicigi ilin sur la fenestro kaj ĵeti ilin sur la tramojn sube sur la strato. Ne estas multaj la tramoj en la urbo, kiuj ne ĉirkaŭveturas kun la stumpoj de Jörgenson sur la tegmento.
Ili faras longajn vojaĝojn. Li mem iras nenien.
Nun vi scias multon pri la banko, kio ne kutimas troviĝi en iliaj jarraportoj.
Einar Åberg
Komenca ĉapitro el samtitola romano
El la sveda tradukis Franko Luin
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.