La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La latuna sitelo de panjo

Antaŭ ol mia maljuna parenco Peĉjo en Ödgärdet elmigris al la filo en Ameriko, li faris adiaŭan viziton al mi, kaj tiam li priparolis multon pasintan al li tie hejme en la malmulte rikoltdona, sed kara Västbo. El liaj memoroj mi volas tie ĉi noti la sekvantan.

’’En mil okcent sesdek ok okazis la domaĝa sekvetero.

Sed tiu jaro tamen ne estis tiel malfacila kiel sesdek naŭ, ĉar tiam troviĝis nek manĝaĵo nek semaĵo. Tio estis ĝenerala, kaj malriĉaj homoj do ne povis akiri ion en la bienoj. Se oni estis havonta iom da greno aŭ da faruno, oni devis aĉeti en la urboj. Kaj kontanta pago estis ĉiam necesa – akiri ion kredite estis tute maleble. Kaj ne konvenis mortigi la brutojn por manĝi ilin. Kaj vendi ilin ne estis fareble, ĉar neniu havis monon por aĉeti ilin antaŭ la foiroj en la aŭtuno.

En mia eta hejmo ne estis pli bone ol aliloke. Oni devis preni rumeksosemojn kaj tilifoliojn por kuiri kaj enmiksi kaj en kaĉon kaj en panon. Sed iom da grenaĵo tamen necesis kiel almiksaĵo.

Sed en la somerdaŭro elĉerpiĝis ankaŭ la rumeksaj semoj. Kaj okazis en vespero, ke ni devis enlitiĝi ne vespermanĝinte. – Estis ja tolereble al ni plenaĝuloj, Anna-

Greta kaj mi. Sed plej malagrable estis aŭskulti la knabon, kiu nur demandis pri manĝo kaj ne povis kompreni, kial ni ne donus al li almenaŭ pecon da pano.

La tutan nokton mi kuŝis sendorme, pripensante kion mi povus fari. Kaj Anna-Greta ankaŭ estis sendorma kaj plendspiris ĉiufoje, kiam ŝi turnis sin.

Sed en la mateno mi elpensis rimedon kaj prenis la solan objekton, kiu laŭ mia konjekto estus ŝanĝebla por mono, kaj ĝi estis malnova latuna sitelo, kiun panjo donis al mi ĉe nia geedziĝo. Ŝi ricevis ĝin de sia patrino, kaj ŝi diris deziron, ke tiu sitelo ne foriĝu el nia domo. Sed, ĉu mi povus fari ion alian? – Mia horloĝo kaj ĉio plia, kio havis iom da valoro, estis de longe jam donita garantie por faruno. Mi ellitiĝis en la matenkrepusko, intencante iri tra Fegen al Sotanäs kaj meti la sitelon garantie por funto da faruno.

Mi kunprenis la trenhokon por provi kapti iom da fiŝoj, ĉar en malsatjaroj la fiŝoj ordinare ekmordas bone, kvankam en tiu somero mi ankoraŭ ne havis bonŝancon.

Tiel mi venis al mia boatejo. Estis belege kaj kviete sur la lago tiun matenon. Kaj mi forgesis ĉiujn malfacilaĵojn, kaj fervoriĝis por komenci la fiŝkaptadon.

Tuj kiam mi estis reminta de la bordo kaj metinta la trenhokon en la lagon, ekmordiĝis forte. Kaj post nelonge ezoko de dek du funtoj kuŝis sur la boatfundo.

Tio plifaciligis la humoron per almenaŭ dek du funtoj.

La trenhoko reen en la akvon, kaj mi remis iom laŭlonge de la bordo. Tiam, unu du tri! ree bonega ekmordo.

Ankaŭ ĝin mi enboatigis, kaj ĝi pezis almenaŭ dek kvar funtojn.

Sekve mi faris remon ĉirkaŭen ĉirkaŭ la Göta-insuleto kaj tie mi akiris ja kvin bonajn perkojn po du aŭ tri funtoj. Do sukceso grandioza! Kaj mi sentis ĝojon kaj kontenton, kaj laŭdis mian sinjoron kaj kreinton tie en la boato.

Poste mi direktiĝis for al la bordo de Sotanäs. Certe mi akiros bone en la sako, havonte ĉiujn tiujn fiŝojn por ŝanĝi. Do mi ne bezonos liveri la latunan sitelon de panjo kiel garantiaĵon!

Ĝuste kiam mi aranĝis por albordiĝo, ekmordiĝis tiel forte, ke la hokŝnuro ektiriĝis el mia buŝo, kaj mi rapidis por kapti la volvilon por ke ĝi ne estu ektirota, ankaŭ ĝi en la lagon. Tiu ĉi ezoko estis peniga. Estis necese lasi ĝin iri eksteren kvin, ses fojojn, tiom, kiom atingis la ŝnuro, ĝis ĝi estis bone altirebla. Sed tiam ĝi kuŝis oportune apud la boato, tiel ke mi povis haki la repintaĵon en ĝin kaj levi ĝin en la boaton.

Kiam mi estis preta por ĵeti ĝin supren, ekkriiĝis ĉe la bordo:

”Estas bonega ezoko. Ĝin mi havu.”

Estis la leŭtenanto mem en Sotanäs, kiu sidis sur la bordo rigardante.

”Volonte mi liveros ĝin al la leŭtenanto. Estos bone, ke mi ne estos hontigata kvankam mi fiŝkaptas tiel proksime al via bordo,” mi diris.

”Tion vi ne riskas, ĉar trenhoko estas permesata en ĉiu akvo,” li diris.

Nu. Mi tiris la boaton sur la bordon kaj levis miajn ezokojn. Kaj la lasta pezis dudek du funtojn kaj ĝi havis tian longon, ke ĝi batis min sur la tibioj, kiam mi portis ĝin sur la dorso.

Sed kiam mi alvenis ĝis la leŭtenanto, li rigardis min dirante:

”Estis bona fiŝkapto, tiu! Sed vi tamen ne aspektas ĝoja. Ĉu eble estas malplene en la kuirejo?”

Kaj mi respondis:

”Tion mi ne neas.”

Tiam diris li:

”Tio estas prihelpota. Akompanu min!”

La latunan sitelon mi tamen kunportis – por ke neniu tuŝu ĝin dum mi forestis.

Ni envenis do en la biendoman kuirejon, kaj la leŭtenanto diris al la kuiristino:

”Jen fiŝkaptisto, kiu estas kaj malsata kaj malĝoja, ĉar ne troviĝas io tie hejme en lia kuirejo. Donu al li grandan buterpanon kaj grandan drinkon da brando.”

Sonis bone, tio.

Poste diris la leŭtenanto:

”Vi venis oportune hodiaŭ! Mi ĝuste volis havi kelkajn ezokojn; mi kunportu ilin, ĉar mi veturos al festeno ĉe mia bofilo. – Sed, kion vi volas havi por la fiŝoj?”

Pri tio mi respondis:

”La gesinjoroj donu, kiom ili volas, ĉar estos uzata por manĝaĵo ĉio, kion mi povos ricevi por ili.”

Tiam li diris, ke tiaokaze la sinjorino zorgu pri la pago.

Kaj tion ŝi faris honorinde. Ĉar mi ricevis tiom da faruno, ke ĝi pezis sur la ŝultro, kaj beninde grandan platpanon, kaj plene da lakto en mia sitelo kaj grandan buterbulon en ĝi.

Tion mi diras, ke estis fiŝkaptinto ĝoje reminta hejmen.

Kvankam la portaĵo tre pezis inter la lago kaj la farmbieneto, ĝi tamen estis la plej agrabla, kiun mi iam portis. Tion mi diru.

Mi revenis hejmen antaŭ la ellitiĝo de la knabo. La edzino ploris pro ĝojo kaj helpis al mi ĉe la ordigo. Kaj fromaĝo kaj pano kaj butero venis sur la tablon, kaj la latuna sitelo brilis tiel beninde kun la bona lakto en si tie sur la benko. Kaj, kredu, en la farunujo belege lumis kiam la sako malpleniĝis tien.

Sekve mi vekis la knabon. Kaj, ekvidante ĉi tiun bonegaĵon sur la tablo, li saltis el la lito sur la plankon kaj ekdancis en la nura ĉemizo pro ĝojo.

Mi ne scias, ĉu pli granda ĝojo en nia domo iam okazis pro la diaj donaĵoj. Estis prospero kun la malnova latuna sitelo de panjo. Ĝi ne volis veni for el la domo – kaj ĝi restos tie tiom longe kiom mi vivos.”

August Bondesson

El ”Miaj ordinaraj spicoj


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.