La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La rakonto de la infano

Iam, antaŭ multaj jaroj, estis vojaĝanto, kaj li ekvoja- ĝis. Estis magia vojaĝo, kiu estis ŝajnonta tre longa komence, kaj tre mallonga kiam li duone finos ĝin.

Li laŭiris iom malluman vojeton dum certa tempo, renkontante nenion, ĝis fine li venis al bela infano. Do li diris al la infano: ”Kion vi faras ĉi tie?” Kaj la infano diris: ”Mi ĉiam ludas. Venu ludi kun mi!”

Do, li ludis kun tiu infano la tutan tagon kaj ili estis tre gajaj. La ĉielo estis tiel blua, la suno tiel hela, la akvo tiel brileta, la folioj tiel verdaj, la floroj tiel belaj, kaj ili aŭdis tiajn kantbirdojn kaj vidis tiom da papilioj, ke ĉio estis bela. Tiel estis dum serena vetero. Kiam pluvis, ili amis observi la falantajn gutojn, kaj flari la freŝajn odorojn.

Kiam blovis, estis rave aŭskulti la venton, kaj imagi kion ĝi diras, kiam ĝi venas kuregante el sia domo – kie estas tiu, ili scivolis! – fajfante kaj ululante, pelante la nubojn antaŭ si, fleksante la arbojn, rulsonante en la kamentuboj, skuante la domon kaj igante la maron mu- ĝi en furiozo. Sed kiam neĝis, jen plej bone el ĉio; ĉar pli ol ion alian ili amis suprenrigardi al la blankaj neĝeroj, falantaj rapide kaj dense, kiel lanugo el la brustoj de milionoj da blankaj birdoj; kaj vidi kiel glata kaj profunda estas la blovaĵo; kaj aŭskulti la silentiĝon ĉe la vojetoj kaj ŝoseoj.

Ili havis multajn el la plej bonaj ludiloj en la tuta mondo, kaj la plej mirigajn bildolibrojn; pri orientaj sabroj, babuŝoj kaj turbanoj, nanoj, gigantoj, ĝenioj, feinoj, blubarbuloj, fabtrunketoj, riĉaĵoj, kavernoj, arbaroj,

Valentinoj kaj Orsonoj: ĉiuj novaj kaj ĉiuj veraj.

Sed, unu tagon, subite, la vojaĝanto perdis la infanon.

Li vokis lin ree kaj ree, sed ne ricevis respondon. Do, li daŭrigis sian vojon, kaj iris antaŭen dum iom da tempo renkontante nenion, ĝis fine li venis al bela knabo. Do, li diris al la knabo: ”Kion vi faras ĉi tie?” Kaj la knabo respondis: ”Mi ĉiam lernas. Venu lerni kun mi.”

Do li lernis kun tiu knabo pri Jupitero kaj Junono, kaj la Grekoj kaj Romanoj, kaj mi ne scias pri kio, kaj li lernis pli ol mi povus diri – aŭ ol ankaŭ li povus, ĉar multon li baldaŭ forgesis. Sed ili ne ĉiam lernis; ili sin amuzis per la plej gajaj ludoj, kiujn oni iam ludis. Somere ili remis sur la rivero, vintre ili glitkuris sur la glacio; ili estis aktivaj piede, kaj aktivaj ĉevaldorse; pri kriketo kaj ĉiuj pilkoludoj; pri kaptitulejo, leporo-kaj-ĉashundaro, sekvu- la-estron, kaj pli multaj sportoj ol mi povas rememori; neniu povis superi ilin. Ankaŭ libertempojn ili havis, kaj epifaniajn kuketojn, kaj festetojn, dum kiuj ili dancadis ĝis noktomezo, kaj realajn teatrojn, kie ili vidis palacojn el reala oro kaj arĝento leviĝi el la reala tero, kaj vidis ĉiujn mirindaĵojn de la tuta mondo samtempe. Pri amikoj, ili havis tiel karajn amikojn kaj tiel multajn, ke mankas al mi la tempo ilin kalkuli. Ĉiuj estis junaj, same kiel la bela knabo, kaj ili intencis neniam fremdiĝi unu al alia dum la tuta vivo.

Tamen iun tagon, meze de ĉiuj ĉi plezuroj, la voja- ĝanto perdis la knabon same kiel li perdis la infanon, kaj, vane vokinte lin, daŭrigis sian vojaĝon. Do, dum iom da tempo li plueniris, vidante nenion, ĝis fine li venis al junulo. Do, li diris al la junulo: ”Kion vi faras ĉi tie?” Kaj la junulo diris: ”Mi ĉiam enamiĝas. Venu ami kun mi.”

Do, li foriris kun tiu junulo, kaj post nelonge ili renkontis unu el la plej belaj knabinoj iam viditaj – ĝuste similan al Franjo tie en la angulo – kaj laŭ okuloj ŝi similis Franjon, kaj laŭ hararo, kaj laŭ la kavetoj ĉe la vangoj, kaj ŝi ridis kaj ruĝetiĝis ĝuste kiel faras Franjo dum mi parolas pri ŝi. Do, la junulo tuj enamiĝis – ĝuste kiel enamiĝis je Franjo Iu, kiun mi ne intencas nomi, kiam la unuan fojon li venis ĉi tien. Nu! foje oni incitetis lin – same kiel Franjo kutimis inciteti Iun; kaj foje ili malpacis – ĝuste kiel faris Iu kaj Franjo; kaj ili reamikiĝis, kaj sidis en la mallumo, kaj ĉiutage skribis leterojn, kaj neniam estis feliĉaj malkune, kaj ĉiam okulserĉis unu la alian ŝajnigante ne fari tion, kaj gefianĉiĝis je Kristnasko, kaj sidis tute proksimaj unu al la alia apud la kameno, kaj estis edziĝontaj tre baldaŭ – tute precize kiel Iu, kiun mi ne nomos, kaj Franjo!

Sed la vojaĝanto perdis ilin iun tagon, same kiel li perdis la ceterajn amikojn, kaj, vokinte por ke ili revenu, sed vane, li daŭrigis sian vojaĝon. Do, dum iom da tempo li iris antaŭen vidante nenion, ĝis fine li venis al mezaĝa sinjoro. Do, li diris al la sinjoro: ”Kion vi faras ĉi tie?” Kaj la respondo estis: ”Mi ĉiam estas okupita. Venu kaj estu okupita kun mi.”

Do li ekiĝis tre okupita kun tiu sinjoro, kaj kune ili iris antaŭen tra la arbaro. La tuta vojiro estis tra arbaro, sed ĉi tiu komence estis maldensa kaj verda, kiel printempe; kaj nun ekiĝis densa kaj malluma, kiel somere; kelkaj el la malgrandaj arboj, kiuj plej frue foliiĝis, eĉ komencis bruniĝi. La sinjoro ne estis senkunula, sed kunhavis sinjorinon preskaŭ samaĝan, kiu estis lia edzino; kaj ili havis infanojn, ankaŭ kun ili. Do, ili ĉiuj kune antaŭeniris tra la arbaro, teren hakante la arbojn, farante al si vojeton tra la branĉoj kaj falintaj folioj, portante ŝarĝojn, kaj forte laborante.

Foje ili venis al longa verda aleo, kondukanta en pli profundajn arbarejojn. En tiaj okazoj ili aŭdis etan voĉon el la malproksimo, krianta: ”Patro, patro, mi estas plua infano! Haltu pro mi!” Kaj poste ili vidis tre malgrandan formon kuri renkonte al ili, pligrandiĝanta dum la venado. Kiam ĝi atingis ilin, ĉiuj amase ĝin ĉirkaŭis, kisis kaj bonvenigis; kaj tiam ĉiuj kune antaŭeniris.

Foje, ili venis al kelkaj aleoj samtempe, kaj tiam ĉiuj staris senmove, kaj unu el la infanoj diris: ”Patro, mi fariĝos maristo,” kaj alia diris: ”Patro, mi iros al Hindujo,” kaj alia: ”Patro, mi iros por serĉi bonŝancon kie ajn mi povos,” kaj alia: ”Patro, mi iros al la Ĉielo!” Do, kun multaj larmoj ĉe la disiĝo, ili iris, ĉiu sola, laŭ tiuj aleoj, ĉiu infano laŭ propra vojo; kaj la infano ironta al la Ĉielo suprenflugis en la oran aeron kaj malaperis. Ĉiufoje, kiam okazis tiuj disiĝoj, la vojaĝanto kutimis rigardi la sinjoron, kaj vidis lin rigardi al la ĉielo super la arboj, kie malheliĝis la taglumo kaj komenciĝis la sunsubiro. Li vidis, ankaŭ, ke lia hararo griziĝas. Sed ili neniam povis atendi longtempe, ĉar ili devis fari sian vojaĝon, kaj necesis, ke ili estu ĉiam okupitaj.

Fine, tiel multaj estis la disiĝoj ke restis neniuj infanoj, kaj nur la vojaĝanto, la sinjoro kaj la sinjorino kune iris sian vojon. Kaj jen la arbaro estis flava; kaj jen bruna; kaj la folioj, eĉ de la grandaj arboj, komencis fali.

Do, ili venis al aleo pli malluma ol la aliaj, kaj estis rapidantaj antaŭen, sen rigardo tra ĝi, kiam la sinjorino haltis.

”Mia edzo,” diris la sinjorino, ”oni vokas min.”

Ili aŭskultis, kaj aŭdis voĉon, malproksime en la aleo, kiu diris: ”Patrino, patrino!”

Estis la voĉo de la infano, kiu unua diris: ”Mi iros al la Ĉielo!” kaj la patro diris: ”Mi preĝas, ke ankoraŭ ne. La sunsubiro tre proksimiĝas. Mi preĝas, ke ankoraŭ ne!”

Sed la voĉo kriis: ”Patrino, patrino!” ne atentante lin, kvankam lia hararo estis nun tute blanka, kaj larmoj estis sur lia vizaĝo.

Tiam la patrino, jam entirita en la ombron de la malluma aleo kaj formoviĝanta kun la brakoj ĉirkaŭ lia kolo, lin kisis kaj diris: ”Plej kara mia, oni vokas min, kaj mi iras!” Kaj ŝi estis for. Kaj la vojaĝanto kaj li restis kune solaj.

Kaj pluen kaj pluen ili iris kune, ĝis ili tre proksimiĝis al la fino de la arbaro; tiel proksime, ke ili povis vidi antaŭ si la sunsubiron ruĝe brilanta tra la arboj.

Tamen, ankoraŭ unu fojon, trarompante la vojon inter la branĉoj, la vojaĝanto perdis sian amikon. Li vokis kaj vokis, sed ne venis respondo, kaj elirinte el la arbaro kaj vidante la pacan sunon subiranta preter vasta purpura perspektivo, li venis al maljunulo sidanta sur falinta arbo. Do, li diris al la maljunulo: ”Kion vi faras ĉi tie?” Kaj la maljunulo diris kun trankvila rideto: ”Mi ĉiam rememoras. Venu rememori kun mi!”

Do la vojaĝanto sidiĝis apud tiu maljunulo, kontraŭ la serena sunsubiro; kaj ĉiuj liaj amikoj mallaŭte revenis kaj staris ĉirkaŭ li. La bela infano, la belaspekta knabo, la enamiĝinta junulo, la patro, patrino kaj infanoj: ĉiu el ili ĉeestis, kaj li estis perdinta nenion. Do, li amis ilin ĉiujn, kaj estis milda kaj tolerema al ĉiu el ili, kaj ĉiam plaĉis al li observi ilin, kaj ĉiuj honoris kaj amis lin. Kaj mi kredas, ke tiu vojaĝanto devas esti vi mem, kara avo, ĉar tion vi faras al ni, kaj tion ni faras al vi.

Charles Dickens

El la angla tradukis G. M. Hayton


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.