|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
(Transfarite laŭ Bernardin-de-St.-Pierre)
En la hinda urbo Surat estis kafejo. Kunvenadis tie ĉi el diversaj landoj vojaĝantoj kaj alilanduloj kaj ofte interparoladis.
Venis tien unu fojon persa instruita teologo. La tutan vivon li esploradis la esencon de la Dieco, legadis kaj skribadis librojn pri tio ĉi. Longe li meditadis, legadis kaj skribadis pri Dio, iris tro malproksimen, ĉio en la kapo al li konfuziĝis kaj li venis al tio, ke li ĉesis kredi je Dio.
Pri tio eksciis la reĝo kaj elpelis lin el la persa regno.
Tiel meditante la tutan vivon pri la unua kaŭzo de ĉio, la malfeliĉa teologo konfuziĝis, kaj, anstataŭ kompreni, ke li perdis la prudenton, li pensis, ke malaperis la plej alta prudento, kiu regas la mondon.
Tiu ĉi teologo havis sklavon afrikanon, kiu iradis kun li ĉien. Kiam la teologo eniris en la kafejon, la afrikano restis en la korto post la pordo kaj sidiĝis sur ŝtonon sub la lumo de la suno; li sidis kaj forpeladis de si muŝojn.
Kaj la teologo mem kuŝiĝis sur kanapon en la kafejo kaj lasis doni al si tason da opiumo. Kiam li eltrinkis la tason kaj la opiumo komencis movi lian cerbon, li turnis sin al sia sklavo:,
”Kio, malestiminda sklavo,” diris la teologo, ”diru al mi, kiel vi pensas, ĉu ekzistas Dio aŭ ne ekzistas?”
”Kompreneble, ekzistas!” diris la sklavo kaj tuj eltiris el post sia zono malgrandan lignan idolon. ”Jen,” diris la sklavo, ”jen estas, tiu dio, kiu min gardas de tiu tempo, de kiu mi vivas en la mondo. Tiu ĉi dio estas farita el branĉo de tiu sama sankta arbo, kiun adoras ĉiuj en nia lando.”
Tiun ĉi interparolon inter la teologo kaj la sklavo ekaŭdis la estintaj en la kafejo kaj ekmiris. Mirinda ŝajnis al ili la demando de la sinjoro kaj ankoraŭ pli mirinda la respondo de la sklavo. Unu brameno, kiu aŭdis la vortojn de la sklavo, turnis sin al li kaj diris:
”Malfeliĉa sensaĝulo! Ĉu oni povas pensi, ke Dio povus sin trovi post la zono de ia homo? Dio estas unu – Bramo. Kaj tiu ĉi Bramo estas pli granda ol la tuta mondo, ĉar li kreis la tutan mondon. Bramo estas la sola, granda Dio, tiu Dio, al kiu estas konstruitaj sanktejoj sur la bordoj de la rivero Gangeso, tiu Dio, al kiu servas liaj solaj pastroj – la bramenoj. Nur tiuj ĉi pastroj konas la veran Dion. Pasis jam dudek mil jaroj, kaj kiom ajn renversoj estis en la mondo, tiuj ĉi pastroj restas tiaj samaj, kiaj ili estis ĉiam, ĉar Bramo, la sola, vera Dio, protegas ilin.”
Tiel diris la brameno, pensante, ke li konvinkos ĉiujn; sed hebrea ŝanĝisto, kiu tie ankaŭ sin trovis, rediris al li:
”Ne,” li diris. ”La sanktejo de la vera Dio estas ne en Hindujo! Kaj Dio protegas ne la kaston de la bramenoj!
La vera Dio estas ne Dio de la bramenoj, sed Dio de Abrahamo,
Isaako kaj Jakobo. Kaj favoras la vera Dio nur sole al sia popolo Izraela. Dio de la komenco de la mondo senĉese amis kaj amas nian solan popolon. Kaj se nun nia popolo eĉ estas disĵetita en la mondo, tio ĉi estas nur elprovo, sed Dio, kiel li promesis, kolektos denove sian popolon en Jerusalemon, por rekonstrui la mirindaĵon de la antikveco, la Jerusaleman sanktejon, meti Izraelon kiel estron super ĉiuj popoloj.
Tiel diris la hebreo kaj ekploris. Li volis daŭrigi la paroladon, sed italo, kiu tie sin trovis, interrompis lin:
”Malveron vi diras,” diris la italo al la hebreo. ” Vi alskribos al Dio maljustaĵon. Dio ne povas ami unu popolon pli ol la aliajn. Kontraŭe, se li eĉ favoris antaŭe Izraelon, jen pasis jam 1800 jaroj de tiu tempo, kiam Dio ekkoleris kaj por signo de sia kolero ĉesigis la ekzistadon de tiu ĉi popolo kaj distris tiun ĉi popolon sur la tero, tiel ke, tiu ĉi religio ne sole ne disvastiĝas, sed nur tie aŭ alie restos. Dio donos preferon al nenia popolo, sed li vokas ĉiujn tiujn, kiuj volos sin savi, en la rifuĝejon de la sola Roma katolika eklezio, ekster kiu ne ekzistas savo.”
Tiel diris la italo. Sed protestanta pastro, kiu tie staris, paliĝinte respondis al la katolika misionero:
”Kiel vi povas diri, ke savo estas ebla nur en via religio?
Sciu, ke savitaj estos nur tiuj, kiuj laŭ la Evangelio servos al Dio en la spirito kaj vero laŭ la leĝo de Jezuso.”
Tiam turko, kiu servis en la Surata limdepagejo kaj tie ĉi sidis, fumante pipon, kun grava mieno turnis sin al la ambaŭ kristanoj:
”Vane vi estas tiel certigitaj je la vereco de via Roma religio,” li diris. ”Via religio jam antaŭ ĉirkaŭ sescent jaroj estas anstataŭita per la vera religio de Mahometo.
Kaj, kiel vi mem vidas, la vera religio, de Mahometo ĉiam pli kaj pli disvastiĝas tiel en Eŭropo, kiel ankaŭ en Azio kaj eĉ en la klera Ĥinujo. Vi mem konfesas, ke la hebreoj estas forĵetitaj de Dio, kaj kiel pruvon de tio ĉi vi montras tiun fakton, ke la hebreoj estas malaltigataj kaj ilia religio ne disvastiĝas. Konfesu do la verecon de la religio de Mahometo, ĉar ĝi estas en plena grandeco kaj ĉiam pli disvastiĝas. Savitaj estos nur tiuj, kiuj kredas je la lasta profeto de Dio, je Mahometo. Kaj eĉ el tiuj ĉi nur la partianoj de Omaro kaj ne de Ali, ĉar la partianoj de Ali estas herezuloj.”
Ĉe tiuj ĉi vortoj la persa teologo, kiu apartenis al la sekto de Ali volis kontraŭparoli. Sed en la kafejo en tiu minuto komenciĝis granda disputado inter ĉiuj alilanduloj de diversaj religioj kaj sektoj, kiuj tie sin trovis. Tie estis abesinaj kristanoj, hindaj lamoj, izmaelidoj kaj fajradorantoj.
Ĉiuj disputis pri la esenco de Dio kaj pri tio, en kia maniero oni devas adori Lin. Ĉiu konfirmis, ke nur en lia lando oni konas la veran Dion kaj oni scias, kiel oni devas Lin adori. Ĉiuj disputis kaj kriis. Nur unu ĥino, kiu tie estis, religiano de Konfucio, sidis trankvile en angulo de la kafejo kaj ne partoprenis en la disputoj.
Li trinkis teon, aŭskultis, kion oni parolis, sed mem li silentis. La turko, kiu rimarkis lin en la mezo de la disputado, turnis sin al li kaj diris:
”Subtenu min almenaŭ vi, bona ĥino. Vi silentas, sed vi povus diri ion al mia bono. Mi scias, ke ĉe vi en Ĥinujo estas nun enkondukataj diversaj religioj. Viaj komercistoj ofte diradis al mi, ke viaj ĥinoj el ĉiuj religioj kalkulas la mahometan la plej bona kaj volonte ĝin akceptas.
Subtenu do miajn vortojn kaj diru, kion vi pensas pri la vera Dio kaj pri Lia profeto.”
”Jes, jes, diru, kion vi pensas,” turnis sin al li ankaŭ la aliaj.
La ĥino, sekvanto de Konfucio, fermis la okulojn, ekmeditis kaj poste, malferminte la okulojn, eletendis la manojn el la larĝaj manikoj de sia vesto, kunmetis ilin sur la brusto kaj ekparolis per mallaŭta kaj trankvila voĉo.
”Sinjoroj,” li diris, ”ŝajnas al mi, ke la memamo de la homoj pli ol ĉio alia malhelpas al ilia konsenteco en la afero de religio. Se vi volos min aŭskulti, mi klarigos tion ĉi al vi per ekzemplo.
Mi elveturis el Ĥinujo Suraton sur angla vaporŝipo, kiu ĉirkaŭveturis la tutan mondon. En la vojo ni haltis apud la orienta bordo de la insulo Sumatro, por preni akvon. En tagmezo ni eliris sur la teron kaj sidiĝis sur la bordo de la maro en la ombro de kokosaj palmoj, ne malproksime de unu vilaĝo de la insulanoj. Ni sidis kelke da homoj el diversaj landoj.
Dum ni sidis, al ni alvenis blindulo. Tiu ĉi homo blindiĝis, kiel ni poste eksciis, de tio, ke li tro longe kaj obstine rigardadis la sunon, ĉar li volis ekkompreni, kio estas la suno. Li volis tion ĉi ekscii, por ekposedi la lumon de la suno.
Longe li penadis, faradis uzon el ĉiuj sciencoj, li volis kapti kelke da radioj de la suno, kapti ilin kaj fermi en botelon. Longe li penadis kaj ĉiam rigardadis la sunon kaj nenion povis fari, sed malsaniĝis al li la okuloj kaj li blindiĝis. Tiam li diris al si:
’La lumo de la suno ne estas fluidaĵo, ĉar se ĝi estus fluidajo, oni povus transverŝadi ĝin kaj ĝi ŝanceliĝadus de la vento kiel akvo. La suna lumo ankaŭ ne estas fajro, ĉar se ĝi estus fajro, ĝi estingiĝus en akvo. La lumo ankaŭ ne estas spirito, ĉar oni povas ĝin vidi, kaj ankaŭ ne korpo, ĉar oni ne povas ĝin movi. Kaj ĉar la lumo de la suno estas nek fluidajo, nek firmaĵo, nek spirito, nek korpo, sekve la lumo de la suno estas – nenio.’
Tiel li decidis, kaj samtempe de tio, ke li ĉiam rigardadis la sunon kaj ĉiam pensadis pri ĝi, li perdis tiel la vidadon, kiel ankaŭ la prudenton. Kaj kiam li fariĝis tute blinda, tiam li jam plene certiĝis, ke la suno ne ekzistas.
Kun tiu ĉi blindulo alvenis ankaŭ lia sklavo. Li sidigis sian sinjoron en la ombron de kokosa arbo, levis de la tero kokosan frukton kaj komencis fari el ĝi noktan lampeton.
Li faris meĉon el kokosa fibro, elpremis el la frukto oleon en la ŝelon kaj trempis en ĝin la meĉon.
Dum la sklavo faradis sian lampeton, la blindulo, ek- ĝeminte, diris al li:
’Nu, kiel, sklavo? Ĉu veron mi al vi diris, – ke la suno ne ekzistas? Vi vidas, kiel mallume estas. Kaj oni diras, ke la suno … Kaj kio do estas la suno?’
’He, mi ne scias, kio estas suno,’ diris la sklavo. ’Ĝi min tute ne interesas. Sed lumon mi scias. Jen mi faris lampeton, kaj al mi estos lume, kaj ankaŭ al vi mi povas fari servon kaj ĉion trovi en mia tendo.’
Tie ĉi ankaŭ sidis lamulo kun lambastono. Li tion ĉi aŭdis kaj ekridis. ’Oni vidas, ke vi estas blinda de naski ĝo,’ li diris al la blindulo, ’kiam vi ne scias, kio estas la suno. Mi diros al vi, kio ĝi estas: la suno estas fajra globo, kaj tiu ĉi globo ĉiun tagon eliras el la maro kaj ĉiun vesperon kuŝiĝas en la montoj de nia insulo; tion ĉi ni ĉiuj vidas, kaj vi ankaŭ vidus, se vi ne estus blinda.’
Fiŝisto, kiu tie ankaŭ sidis, aŭdis tiujn ĉi vortojn kaj diris al la lamulo:
’Oni tuj vidas, ke vi nenie estis ekster via insulo. Se vi ne estus lama kaj se vi estus iom veturinta sur la maro, vi scius, ke la suno kuŝiĝas ne en la montoj de nia insulo, sed kiel ĝi eliras el la maro, tiel ĝi, vesperereturne ankaŭ malleviĝas en la maron. Mi diras ĝuste, ĉar mi ĉiun tagon vidas tion ĉi per miaj propraj okuloj.”
Aŭdis tion ĉi hindo.
’Mi miras,’ li diris, ’kiel prudenta homo povas paroli tiajn malsaĝaĵojn. Ĉu estas eble, ke fajra globo sin mallevu en akvon kaj ne estingiĝu! La suno tute ne estas fajra globo, sed la suno estas Dio. Tiu ĉi Dio estas nomata Devo. Tiu ĉi Dio veturas en kaleŝo sur la ĉielo ĉirkaŭ la ora monto Speruvo. Okazas, ke la malbonaj serpentoj Ragu kaj Ketu atakas Devon kaj englutas lin, kaj tiam fariĝas mallume. Sed niaj pastroj preĝas pri tio, ke la Dio liberiĝu, kaj tiam ĝi liberiĝas. Nur tiaj malkleraj homoj, kiel vi, kiuj neniam veturis pli malproksimen al ilia insulo, povas imagi, ke la suno lumas nur sur ilian insulon.’
Tiam ekparolis mastro de egipta ŝipo, kiu tie ankaŭ sin trovis:
’Ne,’ li diris, ’tio ĉi ankaŭ estas malvera, la suno ne estas Dio kaj ne iras sole ĉirkaŭ Hindujo kaj ĝia ora monto. Mi multe ŝipadis sur la Nigra maro, laŭ la bordoj de Arabujo, mi estis ankaŭ sur Madagaskaro kaj ankaŭ sur la insuloj Filipinaj, – la suno lumigas ĉiujn landojn, ne solan Hindujon, ĝi ne iras ĉirkaŭ unu monto, sed ĝi leviĝas ĉe la insuloj de Japanujo, kaj tial ankaŭ tiuj ĉi insuloj estas nomataj Japen, t. e. – en ilia lingvo – naskiĝejo de la suno, kaj ĝi kuŝiĝas malproksime, malproksime en la okcidento, post la insuloj de Anglujo. Mi tion ĉi bone scias, ĉar mi mem multe vidis kaj mi ankaŭ multe aŭdis de mia avo. Kaj mia avo ŝipadis ĝis la finoj mem de la maro.’
Li volis ankoraŭ paroli, sed angla ŝipsoldato de nia ŝipo interrompis lin: ’Ne ekzistas lando krom Anglujo,’ li diris, ’kie oni pli bone scius pri tio, kiel la suno iras. La suno – ni ĉiuj tion ĉi scias en Anglujo – nenie leviĝas kaj nenie malleviĝas. Sed ĝi iradas senĉese ĉirkaŭ la tero.
Ni tion ĉi bone scias, ĉar ni mem jen ĵus ĉirkaŭveturis la tutan teron kaj nenie ni atingis la sunon. Ĉie ĝi, tiel same kiel tie ĉi, matene montriĝas kaj vespere sin kaŝas.’
Kaj la anglo prenis bastonon, desegnis sur la sablo rondon kaj komencis klarigadi, kiel la Suno iras tra la ĉielo ĉirkaŭ la tero. Sed li ne povis bone klarigi, kaj, montrinte la direktiston de sia ŝipo, li diris:
’Li cetere estas pli saĝa, al mi, kaj li pli bone tion ĉi al vi klarigas.’
La direktisto. estis homo prudenta kaj aŭskultis la interparolon silente, dum oni lin ne demandis. Sed nun, kiam ĉiuj sin turnis al li, li komencis paroli kaj diris:
’Ĉiuj vi trompas unu alian kaj ankaŭ vin mem. La suno ne turnas sin ĉirkaŭ la tero, sed la tero sin turnas ĉirkaŭ la suno kaj ankoraŭ mem sin turnas, elmetante kontraŭ la suno en la daŭro de dudek kvar horoj tiel Japanujon, kiel ankaŭ la insulojn Filipinajn, kaj ankaŭ Sumatron, sur kiu ni sidas, kaj Afrikon, kaj Eŭropon, kaj Azion, kaj multon ankoraŭ da aliaj landoj. La suno lumas ne por unu sola monto, ne por unu insulo, ne por unu maro kaj eĉ ne por unu tero, sed por multaj tiaj samaj planedoj kiel la tero. Ĉion tion ĉi ĉiu el vi povus kompreni, se li rigardadus supren al la ĉielo kaj ne malsupren al siaj piedoj kaj ne pensus, ke la suno lumas nur por li sola aŭ por lia patrujo sole.’
Tiel diris la saĝa direktisto, kiu multe veturis tra la mondo kaj multe rigardadis supren al la ĉielo.”
”Jes, la eraroj kaj malkonsentoj de la homoj en la afero de religio venas de memamo,” daŭrigis la ĥino, lernanto de Konfucio. ”Kio estas kun la suno, tio sama estas kun Dio. Ĉiu homo volas, ke li havu sian propran Dion, aŭ almenaŭ Dion de sia hejma lando. Ĉiu popolo volas fermi en sia sanktejo Tiun, kiun ampleksi ne povas la tuta mondo. Kaj ĉu povas ia sanktejo kompari sin kun tiu sanktejo, kiun konstruis Dio mem, por unuigi en ĝi ĉiujn homojn en unu religion, en unu kredon? Ĉiuj homaj temploj estas faritaj laŭ la modelo de tiu ĉi templo – la mondo de Dio. En ĉiuj temploj sin trovas lavujoj, arkaĵoj, sanktaj lampoj, sanktaj figuroj, surskriboj, libroj de leĝoj, oferoj, altaroj kaj pastroj. En kia do templo sin trovas tia lavujo kiel la oceano, tia arkaĵo kiel la arkaĵo ĉiela, tiaj lumiloj kiel la suno, luno kaj steloj, tiaj figuroj kiel vivaj homoj reciproke amantaj kaj helpantaj unu alian? Kie sin trovas surskriboj pri la boneco de Dio tiom same kompreneblaj kiel tiuj bonfaroj, kiuj ĉie estas disĵetitaj de Dio por la feliĉo de la homoj? Kie estas tia libro de leĝoj, kiu estus tiel klara al ĉiu kiel tiu libro, kiu estas skribita en lia koro? Kie estas oferoj similaj al tiuj sinmemoferoj, kiujn amantaj homoj alportas al siaj proksimuloj? Kaj kie estas altaro simila al la koro de bona homo, sur kiu Dio mem akceptas oferon? Ju pli alte homo komprenos Dion, tiom pli bone li Lin konos. Kaj ju pli bone li konos Dion, des pli multe li proksimiĝados al Li, imitados Lian bonecon, kompatemecon kaj amon al la homoj. Kaj tial tiu, kiu vidas la tutan lumon de la suno plenigantan la mondon, ne kondamnu kaj ne malestimu tiun superstiĉan homon, kiu en sia idolo vidas nur unu radion de tiu sama lumo; li ne malestimu ankaŭ tiun nekredanton, kiu blindiĝis kaj tute ne vidas lumon.”
Tiel diris la ĥino, lernanto de Konfucio, kaj ĉiuj, kiuj estis en la kafejo, eksilentis kaj ne disputis plu pri tio, kies religio estas pli bona.
Lev Tolstoj
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.