La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La etulo

Sinjoro Lemonier havis infanon kaj vidviĝis. Sian edzinon li estis aminta arde, pasie, kareseme, plene dum la tuta kunvivado. Li estis bonkora, honesta, simpla, tre simpla viro, verama, fidema kaj bonfarema.

Iam li enamigis al malriĉa najbarino, petis ŝian manon, kaj sin ligis edze al ŝi. Drapkomerco sufiĉe bone prosperis al li, monon li gajnis, kaj ne dubis unu sekundon, ke li estis akceptita pro si mem de la junulino.

Cetere ŝi igis lin feliĉa. Nur ŝin li atentis en la mondo, nur pri ŝi li pensis, kaj senĉese okulumis al ŝi per okuloj de respekta adoranto. Dum manĝo, prefere ol malrigardi la amatan vizaĝon, li faris mil mallertaĵojn, verŝis vinon en sian teleron kaj akvon en la salujon, poste ekridis kiel infano, ripetante:

– Mi tro amas vin, kaj fariĝas malsaĝa.

Ŝi ridetis serene, rezignacie, kaj preterigis la rigardon, kvazaŭ ĝenata de la edza adorado. Ŝi klopodis lin paroligi, penante babili pri io ajn, sed li kaptis ŝian manon trans la tablo, ame premis ĝin en sian kaj susuris:

– Janjo kara, Janeto mia!

Fine ŝi malpacienciĝis, kaj ordonis:

– Nu, esta saĝa, manĝu, kaj lasu min manĝi.

Li ĝemveis, derompis panpeceton, longe maĉadis …

Kvin jarojn ili vivis senidaj. Subite ŝi gravediĝis. Estiĝis delira ĝojo. Li ne forlasis ŝin eĉ unu momenton dum la tuta gravedtempo, tiel ke lia servistino, maljuna servistino, kiu edukis lin dum lia infanaĝo kaj mastrece parolis en la hejmo, plurfoje forpelis lin eksteren, fermante la pordon, por ke li devige spiru iom da freŝa aero.

Li intime amikiĝis kun oficeja subestro ĉe la prefektejo, juna viro, kiu koniĝis kun lia edzino en la tempo, kiam ili estis geknaboj. Sinjoro Reven manĝis tri fojojn semajne ĉe sinjoro Lemonier, kunportis florojn al la sinjorino kaj iafoje loĝibileton por la teatro; ofte dum la deserto tiu bona Lemonier sin turnis al sia edzino kaj kortuŝe sentencis:

– El kunulino kiel vi, kaj amiko kiel li konsistas plena surtera feliĉo.

Dum la akuŝo ŝi perdis la vivon. Li preskaŭ mortis pro ĉagreno, sed kuraĝiĝis rigardante la infanon, etulon kuntiriĝintan kaj ĝemantan.

Li amis lin per amo pasia kaj dolora, amo malsana, en kiu restis mortomemoro, sed kie postvivis io el lia adorado al la mortintino. Tiu infano estis karno de la edzino, ŝia daŭrigata esto, kvazaŭa kvintesenco de ŝi, ŝia vivo mem pasinta en alian korpon; ŝi estis malaperinta, por ke li vivu. Kaj la patro lin kisis fervore. Sed kial mortigis ŝin tiu infano? Kial li prenis tiun adoratan ekziston, sin iintrinte per ĝi; kial li fortrinkis ŝian vivon? Kaj sinjoro Lemonier remetis sian filon en la lulilon, sidiĝis apude, kaj admire lin rigardadis. Tie li sidadis dum longaj horoj, pensante pri mil dolĉaj aŭ malgajaj aĵoj. Poste, kiam la etulo dormis, li sin klinis al lia vizaĝo, kaj larmadis en liaj puntaĵoj.

La infano kreskis. La patro, ne plu povante resti for de li eĉ unu horon, vagadis ĉirkaŭ li, promenigis, vestis, purigis, manĝigis lin. Lia amiko sinjoro Reven ankaŭ montris grandan amon al la knabeto, kiun li kisis kun kisoj de furioza amemo kutimaj al gepatroj.

Li igis lin salteti inter siaj brakoj, danci rajde dum horoj sur sia kruro, levis lian jupeton, kaj kisis liajn bubajn femurojn kaj grasetajn tibikarnojn.

Ravite sinjoro Lemonier flustris:

– Kiel beleta li estas, kiel beleta!

Kaj sinjoro Reven interbrake premis la infanon, tiklante al li la kolon per siaj lipharoj.

Nur la maljuna servistino Celesta tute ne ŝajnis havi inklinon al la etulo. Ŝi grumblis pri liaj petolaĵoj, kaj koleriĝis pro la dorlotado de ambaŭ viroj.

– Ĉu povas esti, ke infanon oni edukas tiamaniere? – ŝi diris indigne. – El li vi faros belan simion!

Tempo pasis, kaj Johano naŭjariĝis. Li apenaŭ scipovis legi, tiel trodorloita li estis, kaj ĉiam agis nur laŭ sia propra plaĉo. Li sin montris persistega, obstinega, terure kolerema, kaj la patro ĉiam cedis, ĉion konsentis. Sinjoro Reven aĉetis, kaj ĉiumomente alportis ludilojn deziritajn de la knabo, kaj lin nutris per kukoj kaj bombonoj.

Tiam Celesta ekscite deklaris:

– Estas hontindaĵo, sinjoro, hontindaĵo! Vi kaŭzas malfeliĉon al tiu infano, malfeliĉon: ĉu vi aŭdas? Sed necesas, ke tio finiĝu; jes tio finiĝos, mi diras, mi certigas … kaj post nelonge, jes!

Sinjoro Lemonier respondis kun rideto:

– Kiel mi faru, Celinjo? Lin mi tro amas; kontraŭi mi ne povas. Nur rezignaciu!

Johano ŝajnis malforta, iom malsana. La kuracisto diagnozis anemion, receptis feron, duonkrudan viandon kaj viandsupon.

Sed la etulo frandis nur kukojn, kaj rifuzis ĉian alian nutraĵon: la patro senhelpe plensatigis lin per flanoj kaj ĉokoladtortoj.

Iun vesperon, kiam ili duope altabliĝis, Celesta kun ordonema, mastreca, nekutima mieno alportis supujon.

Ŝi senaverte malkovris ĝin, ensupigis mezen kuleron, kaj verdikte decidis:

– Jen supo, kian mi ankoraŭ neniam kuiris al vi; nepre necesas ĉifoje, ke la etulo manĝu el ĝi.

Sinjoro Lemonier terurite mallevis la kapon. Li antaŭsentis, ke baldaŭ estos katastrofo.

Celesta mem plenigis teleron, kaj metis antaŭ lin. Tuj li sorbetis iom el la buljono, kaj asertis:

– Efektive, ĝi gustas bonege.

Tiam la servistino prenis la teleron de la etulo, enverŝis supon, retiriĝis da paŝojn, kaj atendis.

Johano flaris, kaj naŭze forpuŝis la teleron. Celesta pali ĝis, abrupte alproksimiĝis, kaj perforte enŝovis tutplenan kuleron en la duonmalfermitan buŝon de la infano.

Li sufokiĝis, tusis, ternis, kraĉis, kaj kriegante kaptis kaj ĵetis al la servistino sian glason, kiu trafis ŝin rekte sur la mezo de la ventro. Tiam en paroksismo de kolero ŝi ĉirkaŭprenis la kapon de la bubo, kaj senhalte engorĝigis al li kulerplenojn da supo. Ilin li vomis unu post alia, piedfrapis, tordiĝis, baraktis, manbatis la aeron, kun vizaĝo ruĝa kvazaŭ li estus mortonta tuj pro sufokiĝo.

Tiel mirigita estis la patro, ke li komence restis senmova.

Subite li sin ĵetis impete kontraŭ la servistinon, ŝin ungepremis ĉe la kolo, kaj forpuŝis al la muro, singultante:

– For de tie ĉi! … for! … for! … brutulino!

Sed ŝi skue liberigis sin, kaj kun hirtaj haroj, kufo surdorsa, ardaj okuloj, ekkriis:

– Kio okazas al vi nun? Vi volas min bati, ĉar mi man- ĝigas supon al tiu infano, kiun vi baldaŭ mortigos per viaj dorlotaĵoj! …

Ektremo trakuris lian korpon. Li ripetis:

– Iru for! … for … for! … brutulino …

Tiam frenezigite ŝi revenis al li, kaj vizaĝo kontraŭ vizaĝo, tremvoĉe:

– Ha! … vi opinias, ke vi min traktos tiel! min, min? …

Ha ne! kaj pro kio? … pro tia bubaĉo, kiu eĉ ne estas via … Ne … ne via! ne via! … ne via! … Tion ĉiuj scias, kompreneble krom vi! … Demandu la spiciston, la buĉiston, la paniston, ĉiujn, ĉiujn …

Ŝi balbutis, sufokita de kolero: poste silentiĝis, kaj lin rigardis.

Li, mortpala, fulmofrapita, ne plu sin movis. Post kelkaj sekundoj li elbuŝigis per stertora voĉo, en kiu tamen tremetis intensa emocio:

– Kion? … kion? … vi diras?

Ŝi diris nenion, timigita de lia teruranta vizaĝo. Li pluiris unu paŝon:

– Kion vi diras? … kion?

Kaj ŝi respondis kvietvoĉe:

– Nu, mi diras, kion mi scias, kompreneble! Kion ĉiuj scias.

Li levis ambaŭ manojn, kaj kiel sovaĝa besto atakis la servistinon, provante faligi ŝin teren. Sed kvankam maljuna, ŝi estis fortika kaj lertmova. Ŝi forglitis el liaj brakoj, kaj, denove kolera, rifuĝis post la tablon, blekante:

– Lin rigardu do, rigardu, vi, idioto, ĉu li ne estas la vera portreto de sinjoro Reven? Iom rigardu la nazon … kaj la okulojn; ĉu liaj okuloj similas viajn? Kaj la haroj?

Ĉu ne de sinjoro Reven? Mi diras, kion ĉiuj scias, ĉiuj krom vi! Pri vi la tuta vilaĝo mokridas. Rigardu lin!

Ŝi atingis la pordon, malfermis kaj malaperis. Johano terurite restis senmova antaŭ la suptelero.

Post unu horo ŝi revenis spione, por observi. La etulo tutmanĝinte la kukojn, la pladon da kremo kaj tiun da sukerpiroj, glutis nun la konfitaĵon per sia supkulero. La patro jam estis elirinta.

La infanon Celesta premis, kisis, ŝtele kunportis en sian ĉambron, kaj enlitigis. Senkonsile ŝi revenis en la manĝejon, forigis la manĝilaron, ordigis ĉion.

Nenio bruis en la domo. Ŝi paŝis al la pordo de sinjoro Lemonier, kaj subaŭskultis. Neniu bruo. Ŝi rigardis tra la ŝlosiltruo. Li skribis, kaj ŝajnis trankvila.

Ŝi reiris en la kuirejon, sidiĝis, kaj kun instinkta antaŭsento atendis, ĉu io neordinara okazos. Ŝi ekdormis sur seĝo, kaj vekigis nur ĉe la tagiĝo.

Kiel kutime, ŝi purigis la domon, balais, senpolvigis, kaj ĉirkaŭ la oka preparis la kafon de sia mastro. Sed ŝi ne kuraĝis alporti ĝin al li, ne sciante, kiel ŝi estos akceptata; ŝi do paciencu, ĝis kiam li sonorigos. Li ne sonorigis.

Pasis la naŭa … pasis la deka.

Konfuzita, Celesta pretigis sian pleton, korbate aliris la pordon, haltis, streĉis la orelon. Nenio moviĝis. Ŝi frapis: neniu respondis. Tiam ŝi kurage malfermis, eniris, aŭdigis teruran krion, kaj el ŝiaj manoj terenfalis la matenman ĝo.

Meze en la ĉambro, kolkroĉita al ringo sinjoro Lemonier pendis de la plafono. El la buŝo abomene tiriĝis la lango. La dekstra pantoflo kuŝis surplanke, lia maldekstra ankoraŭ vestis la piedon. Renversita seĝo estis ruliginta ĝis la lito.

Celesta duonfreneze forkuris hurlante. Ĉiuj najbaroj rapidis al la pendanto. Kuracisto konstatis, ke la morto okazis jam noktomeze.

Oni trovis sur la tablo leteron de la sinpendiginto adresitan al sinjoro Reven. Ĝi enhavis nur jenajn vortojn:

– Al vi mi adiaŭas, kaj konfidas la etulon.

Guy de Maupassant

El la franca tradukis Marc Pafo


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.