La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La pretendema gasto

Estos nur tute mallonga vizito. Tial kolerigas min, ke ĉio tie ĉi estas en tiel diabla malordo.

Mi venas el la eterna mallumo al tiu ĉi hotelo de transkuraj turistoj, mi urĝas, mi devas esti preta pri ĉio rapide, mi deziras trankvilon kaj plaĉon, por ke estu eble al mi ĝui la agrablecon de la loko kaj konstati ĝian grandiozecon, pri kiu mi aŭdis paroli tiel multe. Kaj jen ĉio estas renversita. La mebloj estas turumitaj en grandaj amasoj ekstere en la halo, murpentristoj repentras la murojn kaj plafonojn, lignaĵistoj turnas la plankon kaj metas novajn panelaĵojn, marteladas, frapadas kaj najladas.

Krudaj, brutaj tipoj knedas cementon en vastegaj trogoj. Malheltrajtaj, pridubindaj individuoj rompas la ŝtuparojn. Strangaj, suspektindaj figuroj lakas la gvidstangojn, poluras fenestrojn, translokas lumarmaturojn.

Farbsiteletoj, rabotaĵo, mortero, najloj, segstabloj, ŝtipoj.

Odoro de farbo, mastiko, cemento kaj freŝa ligno. Kaj krio kaj bruo kiel en la infero.

Ĉion oni devas malkonstrui. Kaj ĉion oni devas rekonstrui!

Malkonstrui kaj rekonstrui, teren-reen, suprenteren!

Tiuj ĉi kruduloj puŝas, alkrias, admonas min, mi baras la vojon tuj, kiam mi venas internen kaj mi glitfalas pro iliaj malpuraj kraĉaĵoj dum mokplenaj insultoj.

Fine mi renkontas la servistaron. Ĝi estas ĝentila, en la renversiĝo ili ankoraŭ ne forgesis, kion oni ŝuldas al gasto. Oni estas ĉiel komplezema; sed oni povas fari nenion, nenion. Estis terure netaŭga tempo por la alveno, ĉio estas nura kaoso, oni staras komplete senpova.

Oni direktas min en ĉambron kun duone deŝiritaj tapetoj, komplete malmuntita kahelforno, kiu nun plenigas la duonon de la planko, ferlito sen matraco. Kaj oni rapide ekiras denove, ĉar mil aferoj estas almenaŭ iomete ordigotaj.

Tial estas terure, ke mi havas tiel baritan tempon.

Dum mi estos tie ĉi, dum mi devos vivi en tiu ĉi konfuzo, en tiu ĉi kriaĉanta infero, ne povos esti ordo. Kaj mi revis pri tio, ke tie ĉi en paco kaj kvieto mi venos al klareco pri multo, ke mi koncentros min je io tuta, ricevos ion firman kaj definitivan por miaj pensoj, ke mi estos valora por io, antaŭ ol mi reekveturos. Sed en tiu ĉi kaoso mi povos neniam atingi la klarecon, tiun ĉi konfuzon mi neniam povos reordigi, kaj tute ne estas eble ĉi tie koncentri min al ia ordigita tuto.

Tamen mi havu amuzon. Mi iras dematene ĝisvespere inter farbsiteloj, rabotaĵo, cemento, mi rampas inter renversitaj mebloj, sur freŝaj, novodoraj bretaltaĵoj. Mi iras tagon post tago inter krudaj laboristoj, blasfemantaj kaj kraĉantaj. Kaj nokte mi kuŝas en mia lito, kies fertrabetoj profunde ĉizas mian dorson; sendorme, malsane, lacege, elĉerpite. Jaron post jaro. Jaron post jaro. Ĉar la tempo ĉi tie pasas kun furioza rapido. Apenaŭ oni estis komencanta kaj jam oni estas longe en ĝi.

Mi malesperas. Mi iras cirkle kiel frenezulo, kun pala kaj pro la nokta maldormo malsaĝa vizaĝo, angoro kaj sensenca cerbumo pri mia sorto. Mi mem sentas, ke mi ŝajnas esti stulta kaj konfuza, kaj se mi forgesas tion, la plebo ĉirkaŭ mi informas min pri tio. Sed tio ne interesas min. Mi donas min tute al mia malespero, al mia amara elreviĝo. Mi ne havas honton, mi vagadas kun larmaj okuloj inter tiuj ĉi kruduloj, disŝirite en angoro kaj doloro. Jaron post jaro. Pli kaj pli profunde min premas la kaoso, kriaĉo, la timiga malordo ĉirkaŭ mi, pli kaj pli profunden mi dronas en la cerbumado kaj malcerteco, kio povas esti la senco de ĉio ĉi.

Fine mi ne kapablas elteni plu. Tiu ĉi malcerto plenigas min per la plej teruraj turmentoj. Estas penso, kiu mordas kaj mordas en mi, kiu neniam lasas min en paco; ĉar ĝi estas ververe nur unu. Mi devas demandi, mi devas scivoli, eble mi povos scii. Kaj se mi estus sciinta nur t i o n , esence ĉio estus en ordo kaj bona kaj mi eble povus pensi pri tio, ke mi entreprenu ion kaj estu kiel tute ordinara homo. Mi haltigas serviston, min preterkurantan.

– Ho, pardonu … Vi certe povus diri al mi …

– Pri kio temas? li krias ĝentile, sed jam fore.

Tiam mi komprenas, ke mi ridindigas min. Je Dio, pri tio oni ne povas demandi iun, kiu tiel rapidas kiel tiu ĉi.

Pri tio oni povas paroli al amiko, post kiam oni longe estis sidanta kaj interparolanta pri ĉio cetera en la mondo.

Mi embarasiĝas. Mi forigas polveron de mia pantalono kaj atente rigardas miajn ankoraŭ preskaŭ elegantajn ŝuojn.

– Ho, tio estis nenio, mi diras, mi prenas mian horlo ĝon kaj nervoze reigas ĝin duontagon. Kaj li estas for.

Tiel estas denove jaron post jaro. Mi ekgriziĝas ĉirkaŭ la tempioj, mi estas laca, laca. Ĉirkaŭ mi marteliĝas kaj bruas, malkonstruiĝas kaj ripariĝas ĉio. Krio kaj bruo, bretaltaĵoj, brikoj, argilaj konstrutrabaroj. Krudaj viroj, blasfemoj, kraĉaĵoj, pro kiuj oni glitfalas.

Mi portas mian mizeron. Mi provas mem porti ĝin.

Sed ĝi pli kaj pli peziĝas. Mi ne eltenas. Mi falas sub ĝi kaj tute kolapsas.

Mi devas apogi min al iu, serĉi helpon ĉe iu. Mi devas demandi, informiĝi, mi provu ekscii. Min rompas tiu ĉi terura nescio pri ĉio, tiu ĉi senfrukta cerbumo por trovi sencon, ian sencon.

Iun tagon mi denove haltigas serviston. Mi devas esti kuraĝa, mi ne rajtas lasi lin forkuri de mi denove, mi devas lin demandi:

– Pardonu … Vi povus ja …

– Kiel mi povus esti je dispono? li diras tre ĝentile.

Mi denove embarasiĝas. Ĉe tiuj ĉi korektaj vortoj mi sentas, ke mi intencis esprimi min tro emfaze, ke mi trovi ĝas en ege ekscitita animagordo. Mi admiras tiujn ĉi banalajn, sed libere kaj senĝene prezentitajn vortojn, mi provas alsorbi ilian tonon, mi dezirus volonte mem paroli proksimume samtone. Kaj dum mi staras iom malzorgeme kaj svingas mian bastonon, mi provas interĵeti la tuton tiel duone senĝene:

– O, estis io, pri kio mi pensis.

Sed daŭrigante mi sentas, ke mia tuta angoro erupcias, mi aŭdas, ke la voĉo tremas pro la ekscito, kvazaŭ homo krius en la plej profunda mizero:

– Diru al mi … diru al mi … kial ni vivas?

Li ne ridas al mi; li trovas nenion komikan en mia konduto, aŭ almenaŭ ne montras tion. Li staras longe kaj serioze pripensas. Kaj poste li diras:

– Ĉu vi, sinjoro, bonvolus afable turni vin al la direkcio.

Duona etaĝo maldekstren, bonvolu!

Kaj li malaperas kun subita ĉapsaluto.

Mi restas staranta korprema kaj senhelpa. Li pravas.

Al la direkcio mi devas turni min. Estas klare. Ordinara, sensignifa pordisto ne ŝuldas scii pri tio. Kaj estas ridinde demandi ion tian de iu, kiu havas strion ĉirkaŭĉape, de subulo, de kompatinda pelata mizerulo, kiu ne havas tempon por pensi pri io.

Se mi nur estus kuraĝinta iri en la direktejon. Se mi nur estus kuraĝinta. Sed mi rigardas timeme al la eta pordo kun latuntabulo kaj obtuza vitro ĉe la pordosupro ĉiufoje, kiam mi devas preteriri tie, mi rapidas pretere nervoze.

Ĉar mi ankoraŭ ne estas paginta por mia restado.

Mi atendas monsendaĵon. Sed ĝi ne venas. Mi posedas nenion, sed mi atendas kaj atendas monon de certa loko, mi ne scias de kie. Ĝi venas neniam! Kaj dume kreskas kaj kreskas mia ŝuldo.

Mi ne kuraĝas eniri. Por nenio ajn mi kuraĝus eniri tien. Je Dio, estas terure, mi ne havas rajton restadi ĉi tie, eĉ ne ĉi tie, eĉ ne en tiu ĉi infero!

Mi ŝteliras supren en mian ĉambron. Mi rampas trans altaĵon de polvaj kaheloj, mi ĵetas min en la liton, kies fertrabetoj ĉizas mian dorson. Kaj mi cerbumas ĝis mi inertiĝinte falas en duondormon, en dormon.

Tie mi restas kuŝanta, malsana, senhelpa. Jaron post jaro. Mi ne plu havas forton ellitiĝi. La tempo kuregas per furioza rapido. Ĉirkaŭ mi mi aŭdas la bruon; malkonstruon kaj rekonstruon. Mi cerbumas kaj cerbumas.

Kial kaj kial? Mi estas alveninta tien ĉi kun la definitiva intenco kompreni, kio estas la senco de ĉio ĉi kaj kompreni, kio estas la senco pri mi mem. Mi cerbumas kaj cerbumas. Ĉirkaŭ mi martelado kaj bruo, malkonstruado kaj rekonstruado. Mi serĉas la sencon. Mi serĉas la sencon! Dio, se mi iam ekscios, kio estas la senco de tio tuta, certe mi adaptos min. Mi serĉas la sencon!

Jaron post jaro. Jaron post jaro. Mi maljuniĝas, iĝas aĝa maljunulo kun taŭza, blanka hararo, miaj manoj estas sulkaj, miaj lipoj tremetas. Ĉirkaŭ mi oni najlas kaj bruas, krias kaj ofendaĉas. Estas ja diable klare, ke por ke oni pensu prudente kaj profunde, por ke oni atingu ian rezulton, oni devas havi almenaŭ iom da trankvilo kaj paco ĉirkaŭ si! Estas ja klare, ke por havi superrigardon pri la tuto, oni devus ne havi tian inferan malordon!

La diabIo prenu ĝin!

Mi aĝiĝas, aĝiĝas. Mi mortos, mi mortos certe!

Tiam mia malespero iĝas senlima, freneza. Mi ĵetas min en febro sur la liton, la fertrabetoj distranĉas mian korpon tiel ke ĝi sangas, kaj la sango gutas planken. Mi ĝemas kaj veas, mi krias laŭte pro la doloro.

La sencon! La sencon!

Ne, mi ne povas trovi ĝin! Mem mi ne povas trovi ĝin!

Eble mi devus sonorigi al la servistaro? Eble mi povus peti serviston iri al la kontoro kaj alporti informon? Mi volas diri, oni povus skribi ĝin sur paperon.

Ne, ne! Tiam oni sendos anstataŭe la fakturon. Kaj mi havas nenion per kio pagi, mi atendas leteron, mi atendas multe, multe da mono en letero, letero, kiu neniam venas. Mi atendas tion nepre, mi atendas ĝin el certa loko, mi scias, ke ĝi venos, tio povas esti ĉi tie kiam ajn.

Sed ĝi venas neniam, venas neniam, ne, neniam en tiu ĉi vivo! Mi ne havas rajton esti ĉi tie, mi ne havas rajton kuŝi ĉi tie sur la lito, kiu vundas mian dorson.

Ĉiuj aliaj penegas kaj laboras. Mi, mi atendas le teron.

Ĉiuj aliaj martelas, najlas, tapetigas, morteras, lakas. Mi, mi cerbumas, serĉas la sencon, la sencon mem en ĉio.

Eble mi devus sonorigi? Oni povus eble skribi tion sur paperon? Ne, ne! Pro tio oni ne povas sonorigi kaj ricevi tiel informon. Tion oni ne povas skribi sur paperslipon.

Ho, Dio en la ĉielo!

Nun mi sentas, ke la morto proksimiĝas! Jes! Mi mortos baldaŭ! Post tempeto mi mortos!

Ho, dio, ho dio …!

Tiam mi ellitiĝas. Mi ŝanceliĝas ĉirkaŭe en la ĉambro. Mi ekprenas miajn vestojn. Estas kelkaj uzeblaj ĉifonoj, kuŝantaj en angulo. Tremante pro la malvarmo mi surmetas ilin. Kaj mi ŝanceliĝas tra la pordo malsupren laŭ la ŝtupoj.

Mi ne havas kolumon. Mi devas teni la manon ĉekole.

Oni ridas pri mi, oni mokas min, kraĉas post mi. Apenaŭ mi rimarkas tion.

Fine mi staras ekster la pordo de la direkcio. Malklare mi videtas la latuntabulon kaj la obtuzan vitron en la pordosupro, ĉe kies interno granda ombro movas sin.

Mi frostotremas.

Mi faras kelke da profundaj spiroj. Mi provas min iom koncentri. Mi kuntiras la vestojn iom pli. Fine mi malfermas kaj enpaŝas.

Post brilpolurita jugland-tablo staras sinjoro en bonfasonita ĵaketo kaj stria pantalono, blua sigelringo sur la montrofingro kaj nazumo, kies supra rando estas rekta kiel linio. Li estas mem la ĉefdiablo. Li kaptas min per subita rigardo.

Mia mano estas ĉe la kolo. Mi trakombas la taŭzan hararon per la fingroj. Mi provas esti trankvila, tute trankvila.

Kaj mi iras al la tablo, apogas min tie per ambaŭ manoj kaj klinas min iomete al Ii.

– Pardonu – mi diras … Pardonu, eble vi volus diri al mi … kial mi vivis?

Mi diras tion rapsode, kun klakantaj dentoj, tremante en la tuta korpo.

Ankaŭ li venas antaŭen al la tablo. Li apogas la manojn ĉe ĝi, tute kiel mi, kaj tamen alimaniere, ŝajnas al mi. Li klinas sin al mi, li havas bluan kravaton kun kravatbroĉo kaj agrablan spirodoron. Li diras:

– Vi, sinjoro? Persone vi?

Mi kapmovas jesante.

Tiam li malfermas grandan libron kaj rigardas ĝin. Li trovas min. Kaj nun li sekvas per la montrofingro paĝon post paĝo desupre malsupren, brilajn paĝojn kun tri ru- ĝaj kolonoj dekstre.

Estas turmente. Estas terure.

Tiam li refrapas la libron tondre kaj akre alrigardas min:

Tion ja eĉ la diabIo ne scias. Eĉ ne la diabIo!

Li ne diras ion pli. Li ne riproĉas min pro io. Li eĉ ne plu rigardas min, sed trankvile reiras al sia laboro.

La afero ŝajne ne plu interesas lin. Ĝi tute ne interesas lin. Mi kuntiriĝas, neniiĝas. Mi balbutas kelkajn vortojn, li ne aŭdas ilin. Mi traboras la harojn per miaj fingroj, ili estas malsekaj kiel tiuj de infano. Kaj mi ŝanceliĝas al la pordo.

Mi iras malsupren laŭ la ŝtupoj, mi iras tra la vasta halo. Mi grimpas inter bretaltaĵoj, konstrustabloj, barbaj laboristoj. Sed neniu plu ĵetas aĉajn admonojn post min, neniu superŝutas min per blasfemoj, neniu puŝas min, neniu instrukcias min. Mi interesas plu neniun. Mi tute ne interesas ilin.

Mi estas mortinta.

Nevidate mi iras tra la grandaj pordoj, larĝe malfermitaj.

Kaj mi migras for en la senfunda nigro, de kie mi estas veninta.

Pär Lagerkvist

El la sveda tradukis Ferenc Szilágyi


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.