La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Sebastopolo en decembro de la jaro 1854

La matena ĉielruĝo komencas kolorigi la ĉielon super la Sipunmontoj; la malhelblua martavolo forĵetis la noktan malhelon kaj atendas la unuan sunradion por ekbrili. De la golfo venas malvarmo kaj nebulo. Ne estas neĝo – ĉio estas nigra, sed la akra matena frosto pinĉas la vizaĝon kaj krakas sub la piedoj. La malproksima, neniam silentiĝanta muĝo de la maro rompas la silenton de la mateno. Estas silente sur la ŝipoj, batas la oka.

Sur la norda flanko de Sebastopolo la taga bruo komencas iom post iom anstataŭi la noktan kvieton: ie pasas patrolo, tintante per pafiloj; ie doktoro jam rapidas al malsanulejo; ie soldato elrampis el la terloĝejo, lavas la sunbrunigitan vizaĝon per glacia akvo kaj, sin turnante orienten kaj rapide farante krucosignojn, preĝas al Dio; ie alta, tre peza maĝaro[16] kun kameloj traveturas knare tombejon por enterigi sangokovritajn mortintojn, da kiuj ĝi estas plena preskaŭ ĝis la supro … Mi venas al la haveno, – speciala odoro de ŝtonkarbo, de sterko, de malseko kaj viando trafas min; miloj da diversaj objektoj – hejtligno, viando, terkorboj, faruno, fero kaj tiel plu – amase kuŝas sur la kajo; soldatoj de diversaj regimentoj, kun sakoj kaj pafiloj, sen sakoj kaj sen pafiloj, amasiĝas ĉi tie, fumas, insultas unu la alian, transportas ŝarĝojn sur vaporŝipon, kiu, eligante fumon, staras apud la kajponto; privataj jalikoj[17], plenaj de diversaj homoj – soldatoj, maristoj, komercistoj, virinoj – alkajiĝas kaj dekajiĝas.

– Via moŝto, sur la Grafan[18], se taŭgas al vi! – krias du aŭ tri eksaj militŝipanoj kaj levas sin en la jalikoj.

Mi elektas tiun, kiu estis plej proksima, paŝas trans duonputrinta kadavro de ruĝbruna ĉevalo, kiu kuŝas tie en la koto apud la ŝipeto, kaj sidiĝas ĉe la direktilo. Mi dekajiĝas. Ĉirkaŭe la maro estas jam brilanta en la matena suno, antaŭe sidas maljuna maristo en kamellana supervesto kaj juna blondhara knabo, kiu remas silente, fervore. Mi rigardas ĉiujn ŝipojn kaj ŝipetojn, kiuj estas dismetitaj ĉirkaŭe en la golfo; kaj malamikaj ŝipoj vidiĝas malproksime en la maro.

Ni alkajiĝas ĉe la Grafa kajo, kie jam amasas diversaj ŝipetoj.

Sur la kajo brue movetiĝas amasoj da grize vestitaj
soldatoj, nigre vestitaj maristoj kaj diverskolore vestitaj virinoj. Virinoj vendas bulkojn, viroj kun samovaroj krias: Varmega sbiteno[19]! kaj ĉie, sur la unuaj ŝtupoj, senorde kuŝas rustiĝintaj kuglegoj, bomboj, kartoĉoj kaj kanonoj el fandita fero; iom pli malproksime estas granda placo, sur kiu senorde kuŝas grandegaj ŝtipoj, kanonaj stabloj, dormantaj soldatoj, staras ĉevaloj, veturiloj, verdaj kestoj kaj kanonoj; moviĝas soldatoj, maristoj, oficiroj, virinoj, infanoj kaj komercistoj, veturas veturiloj kun fojno, kun matsakoj kaj kun bareloj; ie trarajdas kazako kaj oficiro, traveturas generalo. Je la dekstra flanko la strato estas barita de kanonoj kaj apud ili sidas maristo, fumanta pipon. Maldekstre, apud domo, staras soldatoj kaj sangokovritaj portiloj, – malamikaj postsignoj de la milita tempo videblas ĉie.

Komence ŝajnis al mi, ke ĉiuj estas timigitaj, maltrankvili ĝas, ne scias, kion fari. Sed kiam mi enrigardis pli proksime la vizaĝojn de ĉi tiuj homoj, mi komprenis ion tute alian. Jen soldato kondukas trinkigi ruĝbrunan ĉevaltrion kaj tiel trankvile murmuras ion, ke, videble, li ne perdis la vojon en ĉi tiu homamaso, sed plenumas sian aferon same trankvile, kiel dum la paca tempo. La samo videblas sur la vizaĝo de oficiro, kiu preterpasas, kaj sur la vizaĝo de maristo, kiu fumas sidante apud kanono, kaj sur la vizaĝoj de soldatoj laboristoj, atendantaj kun portiloj sur perono de malsanulejo, kaj sur la vizaĝo de ĉi tiu virino, kiu, ne timante malsekigi sian veston, transsaltetas straton laŭ ŝtonetoj.

Vane mi serĉis maltrankviliĝon, konsterniĝon aŭ preti ĝon al morto, – nenio tia estis; mi vidis homojn, trankvile sin okupantaj je siaj ĉiutagaj aferoj. Sed mi ekvidis tie ne ĉiutagajn simplajn aferojn, sed terurajn, malĝojajn, miregindajn scenojn.

Mi eniris grandan ĉambron. Tuj kiam mi malfermis la pordon, la vido kaj odoro de kvardek aŭ kvindek plej malfacile vunditaj malsanuloj, – iuj sur litoj, aliaj rekte sur planko – subite frapis min. Fariĝis al mi malagrable kaj mi preskaŭ ekhontis, ke mi ekiris por rigardi suferulojn, sed mi rememoris, kiel malfeliĉaj homoj ŝatas, kiam oni vizitas ilin, kiel ili amas rakonti pri siaj suferoj kaj aŭdi vortojn de amo kaj de kompato, kaj mi eniris.

– Kie vi estas vundita? mi demandis hezitante kaj timeme maljunan malgrasiĝintan soldaton, kiu, sidante sur lito, bonanime rigardis min kaj kvazaŭ invitis min aliri lin.

– En la kruro, – respondas la soldato.

Kaj mi rimarkis laŭ la faldoj de la litkovrilo, ke la kruro estas amputita super la genuo.

– Dank’al Dio nun, – li aldonas, – mi volas forlasi la malsanulejon.

– Ĉu antaŭ longe vi estis vundita?

– Jes, pasas la sesa semajno, via moŝto.

– Ĉu doloras nun via kruro?

– Ne, nun ĝi ne doloras; ĝi nur doloretas iom en la tibikarno, dum malbona vetero …

– Kie vi estis vundita?

– Sur la kvina bastiono, via moŝto, kiam estis la unua bombado: mi ekcelis kanonon, komencis deiri, kaj io batis min je la kruro, mi kvazaŭ faletis per unu kruro en kavon, – mi rigardas, la kruro forestas.

– Ĉu efektive ne estis dolorige tiun unuan minuton?

– Ne; nur kvazaŭ per io varmega oni puŝis min je la kruro.

– Kaj poste?

– Poste ankaŭ ne estis dolorige. Nur kiam oni komencis surtiri la haŭton preskaŭ bruldoloretis. La ĉefa afero estas, via moŝto, pensi nenion; se oni ne pensas, nenio sentiĝas. Plej multe ĉio venas de tio, ke homo pensas.

Dum tiu tempo aliris min virino en griza vesto, kun nigra tuko sur la kapo; ŝi enmiksiĝas en mian interparolon kun la maristo kaj komencas rakonti pri li kaj pri tio, kiel terure li suferis kvar tutajn semajnojn.

– Ŝi estas mia edzino, via moŝto! diras la maristo kun tia mieno, kiel se li dirus: ”Vi jam pardonu ŝin. Certe, la virino kortuŝiĝis”.

– Nu, Dio igu vin resaniĝi kiel eble plej baldaŭ, – kaj mi aliris alian malsanulon. Li kuŝis sur la planko kaj ŝajnis atendi morton en netolereblaj suferoj.

Li kuŝis sur la dorso, ĵetinte malantaŭen la maldekstran brakon. Lia pala vizaĝo havas mienon de grandaj suferoj; la seka malfermita buŝo malfacile eligas stertorantan spiradon; bluaj senmovaj okuloj estas suprenrulitaj, kaj de sub la kovrilo elstariĝas restaĵo de la dekstra brako, ĉirkaŭvolvita per ĉifonoj. Malbonodoro de kadavro frapis min, kaj konsumanta interna varmego de la suferulo preskaŭ eniĝas ankaŭ en min.

– Ĉu li estas sen konscio? – mi demandis la virinon, kiu iras post mi kaj rigardas min afable, kiel parencon.

– Ne ankoraŭ, li aŭdas, sed lia stato estas tre danĝera, – ŝi aldonas murmurete.

– Mi trinkigis lin hodiaŭ per teo: kvankam li ne estas parenca al mi, tamen necesas havi kompaton, – sed li preskaŭ ne trinkis.

– Kiel vi sentas vin? – mi demandis al li.

La vundito turnas la okulojn al mia voĉo, sed ne vidas kaj ne komprenas min.

– Brulas en la koro …

Iom pli malproksime mi ekvidis maljunan soldaton, kiu ŝanĝas tolaĵon. Lia vizaĝo kaj korpo estas de ia brunkoloro kaj malgrasaj kiel skeleto. Tuta brako mankas; ĝi estas amputita en la humera artiko. Li ridas vigle, – li resaniĝis.

De alia flanko mi vidis sur lito suferoplenan, palan kaj delikatan vizaĝon de virino; sur la vizaĝo estas febra ruĝo je tutaj vangoj.

– Ŝi estas edzino de maristo; antaŭ nelonge bombo trafis ŝian kruron, – diras al mi tiu virino, kiu iris post mi.

– Ŝi estis portanta tagmanĝon al la edzo sur bastionon.

– Ĉu oni amputis?

– Oni amputis super la genuo.

Mi pasis maldekstren tra pordo: en tiu ĉambro oni bandaĝas kaj operacias. Mi ekvidis tie kuracistojn kun brakoj sangokovritaj ĝis kubutoj, kun palaj malgajaj viza ĝoj; ili sin okupis apud lito, sur kiu kuŝis vundito kun malfermitaj okuloj, parolanta, kvazaŭ en deliro, sensencajn, foje simplajn kaj kortuŝajn vortojn. La kuracistoj sin okupas de abomena, sed bonfara afero. Akra kurba tranĉilo eniĝas en blankan sanan korpon: la vundito subite rekonsciiĝas kun terura krio, disŝiranta animon, kaj kun malbenoj; mi vidis, kiel kuracista helpanto ĵetis en angulon la detranĉitan brakon; mi vidis, kiel alia vundito kuŝas sur portilo en la sama ĉambro kaj, rigardante la operacion de la kamarado, tordiĝas en konvulsioj kaj ĝemas ne tiom pro doloro, kiom pro atendo, – mi vidis terurajn frapantajn scenojn.

Elirante el ĉi tiu domo de suferoj mi eksentis trankvili ĝon, mi enspiris pli profunde freŝan aeron, eksentis mian sanon, sed kune kun tio, rememorante la suferojn, mi eksentis mian sensignifon.

”Kion signifas morto kaj suferoj de tia sensignifa vermo kiel mi, kompare kun tiomaj mortoj, kun tiomaj suferoj?

… ”

Mi ekiris al la bastionoj … Enteriga procesio renkonti ĝis kun mi; aŭdiĝas pafado de la bastionoj.

Mi eniris restoracion por aŭskulti paroladojn de maristoj kaj oficiroj; fakte, tie oni jam rakontas pri la pasinta nokto, pri batalo je la dudek kvara, pri tio, kiel multekosta kaj malbona estas la nutraĵo, kaj pri tio, kiel estis mortigita tiu aŭ alia kamarado sur la kvara bastiono[20].

Kaj mi volis iri plej baldaŭ sur la bastionojn, nome sur la kvaran, pri kiu oni rakontadis tiel multe. Mi eliris el la restoracio, supreniris surmonten laŭ granda strato. La domoj ambaŭflanke de la strato estas ruinigitaj, elpendaĵoj mankas, la pordoj estas fermitaj per tabuloj, la fenestroj estas disbatitaj, ie angulo de muro estas forbatita de kuglego, ie tegmento estas trabatita. Laŭvoje mi stumblas sur kuglegoj, senorde kuŝantaj, kaj falas en kavojn plenaj de akvo kaj elfositaj en ŝtona grundo de bomboj. Sur la strato mi renkontas kaj preteriras soldatojn, oficirojn; iafoje renkontiĝas virino aŭ infano, sed virino – ne plu kun ĉapelo, sed edzino de maristo – en malnova pelteto kaj en soldataj botoj. Pasante pluen laŭ la strato kaj veninte malsupren de la monto, mi rimarkas ĉirkaŭ mi ne plu domojn, sed strangajn ruinojn el ŝtonoj, tabuloj, argilo, traboj; antaŭ mi, sur kruta monto, mi vidas nigran kotan lokon, elfositan per kavkanaloj, kaj ĝi estas la kvara bastiono … Tie ĉi mi renkontas ankoraŭ malpli da homoj; virinoj tute ne estas vidataj, la soldatoj iras rapide, gutoj de sango troveblas sur la vojo, kaj ĉi tie mi renkontas kvar soldatojn kun portilo kaj sur la portilo – palflava vizaĝo kaj sangokovrita soldata mantelo. Se mi demandus: ”Kie li estas vundita?”

– la portistoj dirus kolere sen turni sin al mi: ”En kruron aŭ brakon”, se li estas malgrave vundita; aŭ ili silentus malafable, se la vizaĝo jam estas kovrita kaj li jam mortis aŭ estas grave vundita.

Proksima fajfo de kuglego aŭ bombo, kiam mi komencis iri surmonten, malagrable konsternis min.

Apenaŭ mi iom supreniris la monton kugloj komencis fajfi dekstre kaj maldekstre de mi, kaj mi eĉ ekmeditis, ĉu estas pli bone iri laŭ la tranĉeo[21]; sed la tranĉeo estas plena de fluida flava malbonodoranta koto, pli alte ol ĝisgenue, tiel ke mi elektis vojon sur la monto, des pli ke, kiel mi vidas, ĉiuj iras laŭ la vojo. Farinte ducent paŝojn mi eliris sur kotan lokon, ĉirkaŭitan ĉiuflanke de teramasoj; kun pulvaj keloj, terloĝejoj; kaj sur la teramasoj staras grandaj ferfandaĵaj kanonoj kaj kuglegoj. Ĉio ĉi ŝajnis al mi dismetita sen ia ordo: ie amaseto da maristoj sidas sur baterio; ie meze de placo kuŝas disbatita kanono, duone droninta en la koto; ie infanteria soldato kun pafilo transiras baterion kaj kun malfacileco eltiradas la piedojn el la glua koto. Ĉie, ĉiuflanke, en la fluida glua koto, kuŝas neeksploditaj bomboj, kuglegoj; aŭdiĝas fajfado de kugloj kaj terura fajfego de la pafado.

”Jen kia ĝi estas, la kvara bastiono, jen ĝi – tiu ĉi timiga, fakte terura loko!” mi pensis. Sed tio ankoraŭ ne estis la kvara bastiono. Tio estas la Jazona reduto, – loko kompare tre sendanĝera kaj tute ne terura. Por atingi la kvaran bastionon necesas sin direkti dekstren laŭ ĉi tiu mallarĝa tranĉeo, laŭ kiu la infanteria soldato ekiris, sin klininte. En ĉi tiu tranĉeo mi renkontis denove portilon, mariston, soldatojn kun fosiloj, kotajn terloĝejojn, kien nur du homoj povas enrampi, sin fleksinte; mi vidis ĉi tie denove la saman malbonodorantan koton kaj diversajn disrompaĵojn de ferfandaĵo. Pasinte ankoraŭ tricent paŝojn mi eliris sur baterion – sur placeton, elfositan je kavoj, kun kanonoj kaj teraj remparoj. Ĉi tie mi ekvidis kvin maristojn, ludantaj kartojn sub brustvero[22], kaj ŝipoficiron, kiu, rimarkinte min kiel scivoleman homon, kun plezuro montris al mi sian majstraĵon kaj ĉion, kio povas esti interesa por mi. Ĉi tiu oficiro tiel trankvile faris cigaredon, sidante sur kanono, tiel trankvile parolis kun mi, ke malgraŭ la kugloj, kiuj pli ofte ol antaŭe fajfis super mi, mi fariĝis pli trankvila, atente demandis kaj aŭskultis la rakontojn de la oficiro. Elstariĝante de malantaŭ la embrazuro[23] por rigardi la malamikojn, mi vidis nenion kaj mi tre miris, kiam mi eksciis, ke la blanka ŝtona remparo, kiu estas tiel proksima al mi kaj sur kiu kelkfoje aperas blankaj fumetoj – tiu blanka remparo estas nome la malamiko – ”li”, kiel la soldatoj kaj maristoj diras.

La oficiro volis pafi iom en mia ĉeesto.

– Sendu bateriestron kaj servantojn al la kanono!

Kaj dek kvar maristoj lerte, ĝoje, iu enŝovante en poŝon pipon, iu finante maĉi sekiĝintan panon, frapante je la platformo per botoj, iris al la kanono kaj ŝargis ĝin.

Aŭdiĝis subite terurega fajfego de pafo: mi ektremis per tuta korpo. Tuj poste aŭdiĝis fajfo de malproksimiĝanta kuglego – kaj densa pulva fumo kovris min kaj la moviĝantajn maristojn. Okaze de ĉi tiu pafo komenciĝis diversaj paroloj de la maristoj.

– Estis trafita la embrazuro mem.

– Jen ”li” ekkoleros – tuj pafos ĉi tien, – diris unu el ili, kaj efektive baldaŭ post ĉi tio fajro kaj fumo unue montriĝis; la deĵoranto ekkris.

– Kanoooono! kaj tuj post tio kuglego ekfajfis preter ni, batis en teron kaj disĵetis funele ĉirkaŭ si ŝprucojn kaj ŝtonojn.

La bateria komandanto koleriĝis pro ĉi tiu kuglego, ordonis ŝargi la duan kaj trian kanonojn; la malamiko ankaŭ komencis respondi al ni.

La deĵoranto denove kriis: ”Kanono!” – kaj aŭdiĝis la sama bato, ŝutiĝis la samaj ŝprucoj. ”Markelo[24]!” – aŭdi ĝis denove, kaj denove fajfado de bombo, ĉiam pli proksime; nigra globo batis en teron, poste disrompaĵoj disflugas kun fajfo, ŝtonoj bruas en la aero, kaj ĉiuj ŝprucmakuliĝas per koto. Jen denove deĵoranto kriis:

”Markelo!” – ankoraŭ fajfado, bato, eksplodo de bombo, sed kune kun ĉi tio mi aŭdis ĝemon de homo. Mi iris al la vundito, kiu estas tute en sango kaj koto. Ĉe maristo parto de la brusto estas forŝirita. Oni levas lin, li haltigas portilon kaj kun malfacileco, per tremanta voĉo, li diras al la kamaradoj:

– Pardonu, fratoj!

Samtempe kamarado-maristo venas al li, surmetas ĉapon sur la kapon, kiun la vundito substarigas al li, kaj revenas al sia kanono.

– Ĉiun tagon estas tiel – sep aŭ ok homoj, – diras al mi la oficiro.

Mi reiris al la urbo.

Laŭ la maro disportiĝas la sonoj de la regimenta orkestro sur la bulvardo, kaj kune aŭdiĝas ĉi tie la pafoj de la bastionoj.

Lev N. Tolstoj

Ĉapitro el ”La sieĝo de Sebastopolo
El la la rusa tradukis A. Z.,
surbaze de pli frua traduko de N. Kabanov (1912)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.