La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉu ekzistas anĝeloj? (2)

Juna viro ricevas perspektivan postenon Estas la dudekkvara de majo. La vetero plej bona dezirebla.

Je la naŭa kaj duono Hagson staras sur sia loko, vestita per nigra oficjaketo kun orumitaj butonoj.

Lia kravato estas malbone nodita. La kaŭzo ne estas teknika: la kravato estas foruzita.

Je la naŭa kaj duono malfermiĝis la pordo. Ĉio pretas por nova labortago.

La unua alvenanto estas kontisto Johansson ĉe korespondado.

Neniam tio malsamas. Se la pordoj malfermi ĝas tridek sekundojn tro malfrue, li staras kaj saltas ambaŭpiede. Li estas laborformiko kiel malmultaj. Li havas maldikan korpon, estas tre nervoza kaj ĵetas sin tuj supren en la ŝtuparo. La lifto estas tro malrapida. Li tuftufas supren per rapidtrajna rapideco kaj ve al tiu, kiu renkontas lin en kurbiĝo kaj ne flankeniras.

La banko havas specialan dosieron kun denuncoj, kiuj neniam estis senditaj al la Nacia Asekura Aŭtoritato. Sur ili la kaŭzo de la akcidento estas indikita jene: renkontis kontiston Johansson en la ŝtuparo.

Johansson estas tiel kapabla oficisto, ke la banko volonte prenas la malgrandan memkoston.

Poste enfalas unu post la alia. La tempo estas malrapida andante kaj la fluo relative longe egala. Sed dum la kritikaj minutoj antaŭ kaj post la naŭa ili ambaŭ ŝan- ĝiĝas. La digneco estas for, la tempo povas plej bone esti priskribata kiel mallonga galopo. Estas la kutimaj ĉiamuloj kaj unu aŭ alia esceptulo.

Fraŭlino Günther estas unu el tiuj, kiuj venas ĝustatempe.

Ĉi matene ŝi venis per aŭto. Ŝi estas fianĉino de ŝipposedanto, kaj ĉar ŝi venis per centĉevala Alfa Romeo,

Hagson konkludas, ke la fianĉo veturigis ŝin. La konkludo ne estas speciale inteligenta; malgraŭ tio ĝi estas korekta.

Ŝi estas ĉiam tre bele vestita, kaj estas klare, (opinias Hagson kaj multaj kun li), ke ŝia salajro ne sufiĉas por la vestelspezoj. La konkludo estas inteligenta; malgraŭ tio ĝi estas malkorekta.

Juna virino, kiu estas fianĉino de ŝipposedanto, kiu estas alte taksata kliento de provinca banko, kaj samtempe membro de ĝia estraro, ne havas salajron laŭ ordinara salajrokontrakto. Sed pri tio oni ne skribas en cirkuleroj.

Odoraĉas de ŝi, laŭ Hagson, tio estas, ŝi odoras de parfumo.

Li riverencas malmulte por ŝi kaj portas la manon al la nazo, sed ne antaŭ ol ŝi turnis la dorson.

Baldaŭ post la naŭa la abelejo estas preskaŭ plena.

Iom antaŭ la naŭa kaj duono venas la unuaj direktoroj,

Eriksson ĉe pruntoj kaj Arenberg ĉe eksterlando.

Hagson riverencas ĝentile kaj nepersone, ili riverencas ĝentile kaj nepersone. Samtempe unu aŭ alia kliento komencas montri sin en la bankhalo. Kaj samtempe la maŝinoj komencas bruegi tie interne. Unuopa timema kraketado ekludas kiel malgranda temo, unu maŝino post la alia ripetas la melodion, kaj baldaŭ la muziko estas en plena evoluo. Jen ni havas la honoron! Kia muziko! La tutan tempon presto prestissimo kaj forte fortissimo. Altestime!

Kvaronon antaŭ la deka venas Stenman. Hagson salutas.

Hodiaŭ Stenman ne resalutas, sed kelkfoje li faras.

Je kvarono post la deka venas Marcus mem. Li venas ĉiam ekzakte je la sama horbato.

La abelejo estas plena.

Ekzistas stranga rilato inter la plej alta ĉefo kaj la tria pedelo. Ili renkontiĝas sur la sama nivelo. Ili komprenas unu la alian.

Neniu en la banko povas imagi, ke Marcus traktas Hagson kiel ĝentelmanon.

La alta pozicio kaj konata lerteco de Marcus – neniu kapablas superruzi lin en bankaferoj – dum la jaroj izoligis lin. La respektego de la ĉirkaŭaĵo montriĝas tiel, ke oni pli volonte babilaĉas ol kuraĝas diri sian sinceran opinion. Se oni havas iun. Marcus sentas sin soleca kaj ne sukcesas scii ĉion.

Precipe je unu tre grava punkto li volas scii pli, ol oni informas al li laŭofice. Tio estas, kion kapablas liaj subuloj.

Stenman, kiu devus teni lin informita, estas mem senespera kazo. Egocentra, memkontenta kaj stulta. Se oni demandas al li pri iu persono, li devas longe serĉadi en sia memoro por povi lokigi lin.

Kaj tamen ne fariĝas bone. Aŭ li nenion scias.

Sed Marcus trovis iun, kiu konas ĉiujn kaj ĉion, kaj kiu kuraĝas diri, kion li opinias: Bernt Hagson. Krom tio li povas fidi je Hagson, eĉ ne vortero eliras el lia buŝo.

Direktoro Marcus estas pli ol sesdekjara. Iam li certe bone aspektis, la vizaĝtrajtoj estas regulaj kaj lia staturo aspektas bone. Li havas lipharojn, estas relative malgranda kun ĉiutaga korpostrukturo. Lia rigardo, kiu povas esti tre akra, estas hodiaŭ laca, li aspektas deprimita kaj ne moviĝas laŭ sia kutima rapideco.

Per unu rigardo Hagson rimarkis ĉion.

– Bonan matenon, direktoro, li salutas. La direktoro aspektas laca, kiel statas hodiaŭ?

Neniu alia kuraĝus veni kun tia demando.

Marcus haltas.

– Dankon pro la demando, Hagson, estas merdo hodiaŭ!

Fariĝas maljuna. Li apogas sin sur la bastonon.

– La direktoro nur parolas, Hagson diras kuraĝige.

Nura knabo!

Marcus skuas sian kapon.

– Dankon, dankon! Mi tamen estis ĉe kuracisto hieraŭ.

Li admonis min. Prenu la vivon facile, li diris. Fortranĉu la zorgojn kaj la telefonon. Estas facile diri tuliporozo!

Fortranĉu! Estas la samo kiel fortranĉi la vivon.

Kun mia karaktero. La direktoro montris al sia koro.

Ne estas facile subite respondi je tio.

– Ne, diras Hagson, ne … sed la direktoro povas doni iom da sia laboro al aliaj?

Marcus levas la ŝultrojn. Malrapide, pripenseme.

– Kiam oni estas juna, oni surprenas, kiom oni kapablas.

Kiam oni fariĝis maljuna, oni staras tie kun la tuto.

Fortranĉi iom estas la samo kiel … ne, ne, Hagson, mi kredas, ke mi daŭrigos ankoraŭ iomete. Estu aŭ malestu.

Li turnas sin por daŭrigi kaj Hagson malfermas la pordon de la lifto. Enirante, Marcus rehaltas.

– Hagson, diru, ĉu vi konas Kroll en kontoro kvar?

Hagson delonge atendis tiun demandon. Li scias, kiajn planojn Marcus havas por Kroll, sed li mem havas tute aliajn. Li ne malcertas, ke li sukcesos realigi siajn, se li uzos ĝustan taktikon. Ankaŭ li laboras por la bono de la banko.

Ne restas multaj sekundoj je dispono. Laŭ sia naturo li sekvas sian plej aŭdacan ideon.

– Direktoro, li diras, ne metu Kroll al dek ses!

Marcus estis surprizita, ja, surprizitega.

– Hagson scias pli ol mi mem, li murmuras, mi ne komprenas … se mi scius, kie li havas siajn fontojn … nu, mi ne esploros …

– Temas nur pli kunigo de du kaj du, kiel la prostituagentino diris, kiam ŝi devis klarigi, kiel ŝi riĉiĝis, Hagson respondis senperturbe.

Marcus akre rigardis lin. Nenio estis pli senutila. Kvincent oficistoj tremus pro tia rigardo, Hagson ridetis.

– Stenman volas doni al li dek ses, tio estas certa, li diris rapide. Se li venas tien, li ne estos aktuala, kiam Ström ĉe pruntoj finos venontjare, kaj tie la vartinfano de Stenman, Westin, estus memklara. Krom tio Kroll ne taŭgus je dek ses.

– Aŭdu, aŭdu, Marcus diris. Li pripensis dum duona minuto, poste diris akre:

– Kio estas erara kun Westin?

Sed la venenaj dentoj estis for. Li estis sendanĝera.

– Homojn, kiuj lekas la postaĵojn, oni timu. Jam nun li detruas la vivon al la plej multaj. Se li fariĝos kontisto, ni povos ĉiuj fari niajn testamentojn.

– Li estas kapabla kaj lojala, Marcus diris kun emfazo.

– Plej multaj estas, sed ili estas krom tio afablaj.

Marcus cerbumis. La kuglo trafis, kaj Hagson elspiris pro malstreĉiĝo. Tiu ŝipo neniam levos la ĉefflagon. Sed restis malgranda detalo, la punkto super i.

– Ĉu ne Huss anoncis sin por dek ses? li demandis.

Marcus skuis la kapon.

– Mi ne scias, mi ne konas la nomon. Stenman ne menciis lin.

– Dek ses kuŝas en la havena kvartalo, Hagson diris, kaj ili havas ĉefe fiŝistojn kaj homojn el la insularo. Kroll ne scias trakti ilin, li nomas ilin sinjoroj, kaj tion ili ne povas toleri. Huss estas mem de tie ekstere, li orientiĝas en la insularo kiel en sia propra poŝo, kaj li povas senhaŭtigi limandojn.

– Huss, Huss! Marcus cerbumis. Mi parolos …

Li ne havis la okazon diri, kion li intencis, ĉar ili estis interrompitaj de kolera voĉo de supre.

– Ha-lo tie sube! Kiu diablo staras tie kaj tenas la lifton?

Marcus skuiĝis. Senvorte li eniris la lifton, Hagson fermis la pordon post li. La lifto glitis sensone supren. La lasta, kion Hagson vidis de Marcus estis la nigraj ŝtrumpoj kaj paro da poluritaj ŝuoj.

Hagson ridetis malice. Li rekonis la voĉon de Stenman.

Kio okazos nun?

Verŝajne nenio, se li ne mem prizorgos la aferon.

Li aŭskultis supren kaj esperis, ke la lifto daŭrigos preter la dua etaĝo. Stenman morttimis Marcus, ne nur ĉar li estis la plej alta ĉefo, sed ankaŭ ĉar li ree kaj ree montris terurigan kaj nekompreneblan konon pri la personaro.

Li sciis ĉion, kion Stenman devus scii, sed pri kio li ne havis la plej palan ideon.

La lifto haltis je la dua etaĝo. Bedaŭrinde! Nenio plia sur tiu fronto. La korbo- kaj trumpordoj malfermiĝis kaj fermiĝis, poste la lifto restis staranta.

Ĉu Stenman kuraĝos premvoki ĝin supren kaj veturi suben preter la dua etaĝo? En tia kazo …

Hagson atendis dum dek sekundoj. La lifto ne movi- ĝis. Li premvokis ĝin suben kaj reiris al sia loko.

Pasis kvin minutoj, eble dek, kaj Stenman venis piede.

Li estis ruĝa en la vizaĝo kaj diris bele Bonan matenon!

Hazarde li haltis antaŭ Hagson.

– Hagson, diru, ĉu iu veturis supren antaŭ nelonge?

Sonis absolute tute malgrave.

– Jes, kontisto, direktoro Marcus veturis supren antaŭ momento.

– Ĉu li estis so… parolis kun iu?

– Jes, kun la guberniestro, nur kelkajn sekundojn, ĉar iu malbonedukitulo kriis pri lifto. Saluton, diris la guberniestro, estas plej bone foriri, tiel koleraj ili ne estas en la aliaj bankoj, kie ni ne havas niajn negocojn. Marcus diris, ke mi notu tiujn, kiuj venas suben, kaj raportu ilin al la kontisto por pliaj aranĝoj. Sed ĝis nun estis nur la kontisto.

Stenman genufleksis, kiel se li intencus eniri neekzistantajn starttruojn. Li tute turniĝis, sed returnis sin sur la supra ŝtupo kaj diris la solan diron, kiun li povis diri:

– Ne forgesu raporti al mi!

– Tion mi faros kun plezuro!

Kaj tio estis la sola eldiro, kiun Hagson povis fari.

Nun la horo estis pli ol la dekdua, kaj Hagson estis ŝvitinta por la ĉiutaga pano dum pluraj horoj.

Estis benita mateno. Li ekbatalis deproksime kun Stenman kaj venkis du decidajn venkojn. Vera nokaŭto!

Supraĵe Hagson aspektis distriĝema. Li pritraktis sin mem, dediĉis sin al matena pripensado, en kio li estis vera kompetentulo. La tria pedelo en granda banko, kun ebleco fariĝi unua pedelo, tenis unu el la decidaj fadenoj en sia mano. Ĉu ne promocioj estas grava fadeno?

Sur la ŝultroj de la ĉefoj kuŝas la tuta banko. Se oni prizorgas la aferon en ĝusta maniero, ĉu ne promociado de ĉefoj estas la plej grava fadeno? Ĉi tie en la vestiblo ili decidiĝis, kaj estis li, kiu decidis ilin. Dum la lastaj tri jaroj estis en la praktiko li, kiu decidis pri ĉiuj.

Li, Bernt Hagson. Oni parolis pri la favoro havi episkopon kiel onklon. Ĉit! Estis pli bone esti amiko de Bernt Hagson.

En ĉiuj kazoj Marcus sekvis lian konsilon. En ĉiuj kazoj liaj konsiloj montris sin sukcesaj. Tio montriĝis, perspektive.

Plej bone estis, ke en ĉiuj kazoj liaj konsiloj malakceptigis la proponojn de Stenman. Neniu miro, ke Stenman estis nervoza kaj timis Marcus.

Stenman povis sendi la homojn kien li volis. Sed promocii ilin, ne, neniam!

Tion faris Bernt Hagson.

Imagu, kiel oni komplezemis al Stenman! Pli ol unu ŝvitigis la kalsonojn pro li. Kiu komplezemis por li, Bernt Hagson?

Hagson ridetis por si mem. Neniu! Sed ankaŭ ne estis bezonate!

Li estis tia, kia li estis. Sperta! Neniu superruzis lin!

Li havis modestan oficon, tio estis vera. La personaron, la kamaradojn, oni povus diri, se nur oni ne diris tion tro laŭte, eblis dividi en diversajn grupojn: direktoroj, kontistoj, grupĉefoj, pedeloj kaj sendknaboj. Estis pli facile por oficisto fariĝi direktoro ol por pedelo fariĝi oficisto. Je multaj punktoj sentiĝis la klasdiferenco. Kiam temis pri necesejoj, en la manĝejo, sed precipe en la bankhalo. Se kompatinda pedelo iris tra la planko, iaj ok aŭ dek oficistoj povis samtempe krii Pedelo, ĉi tien! Li ja ne estas ambulanco!

Tial estis mirinda sento scii, ke en la vero li havis multe da influo.

Kaj tio ne estis la sola kaŭzo esti kontenta. Por lunĉo oni servis porkkotleton kaj la unuaj raportoj, kiuj ĵus alvenis, rakontis, ke ĝi estas bonega. Akviĝis en la buŝo de Hagson.

Estis en la vero riĉa tago.

Kaj nun la horo estis, kiel dirite, post la dek dua.

La pordoj al la strato malfermiĝis kaj iu eniris malrapide.

Ekbrilis en la fenestroj, amaso da sonoj enĵetiĝis: sonoj de la tramoj, boatoj kaj mevoj kaj ondado, sekvis sunbrilo kaj logo kun ĉiuj tiuj intense enirantaj sonoj.

El la bankhhalo venis la kutima monertintado kaj maŝintusado.

Ĉiuj susuris per paperoj kaj sonis kiel aŭtuna ŝtormo. Ambaŭ sonorkanoj renkontiĝis tie, kie Hagson staris. La libera naturo de Dio falis en lian dekstran orelon kaj la mallibera de la homo en lian maldekstran, unu envenis pro eraro, la alia volis eliri. Hagson preskaŭ falis.

Li rigardis ĉirkaŭen por trovi apogon kaj rimarkis junan viron, kiu staris kaj ĉirkaŭrigardis heziteme. Hagson tuj vekiĝis.

Jen INFORMOJ estis bezonataj.

La juna viro povis esti minimume dudek, maksimume dudek kvin jarojn aĝa. Li estis diketa, kun helbruna haŭto, brunaj okuloj kaj malhela, bele kombita hararo. Li surhavis elegantan kostumon kun freŝe gladitaj faldoj, la kravato estis bone nodita kaj nekredeble bunta, ĝi igis vin pensi pri dancantaj negrinoj aŭ eksigitaj financministroj.

Sub la brako li tenis libron. La negrinoj, la okuloj kaj la haŭto donis al li eksterlandulan aspekton. Hagson divenis pri usonano.

– Dujuspikingliŝ? li demandis per sia plej libera parolo.

– Ne, ĉu vi? estis la respondo.

La fremdulo aspektis naiva kaj ĝentila, kaj liaj vortoj ne ŝajnis havi ironian nuancon. Sed Hagson tamen fari- ĝis senresponda. Nek Stenman nek Marcus aspektis kiel virguloj, ilin li facile likvidis. Ne ekzistas justeco, se li nun kaptiĝos. Li surprenis sarkasman mienon, sed tio estis forĵetita laboro, ĉar la fremdulo ne rigardis lin, sed ĉirkaŭrigardis en pura scivolemo. Estis malfacile diri, kia li fakte estas.

Ĉu vira familianino aŭ iu el la universitatoj en Hall aŭ Bona?

Kiam la fremdulo rigardis prete, li montris al la bankhalo.

– Ĉu estas ĉiam tia bruegaĉo en tiu ĉambrego?

– Ne nokte, Hagson respondis. Cetere oni kutimiĝas.

Jam post kelkaj jaroj oni povas dormi sen inkuboj.

La fremdulo kapjesis cerbumante serioze. Lia posta demando estis nova surprizo.

– Ĉu multaj serĉis la postenon?

– Kiun postenon?

– Ĉi tiun! Li malfermis la libron kaj elprenis gazeteltondaĵon.

Dio benu min! Hagson restis senspira, li konis ĝin parkere.

– Vi estas la unua, Hagson diris, kiam li rekolektis siajn fortojn. Ni anoncis ĉiun tagon dum ĉi tiu monato.

Perspektiva ofico

Ordema juna viro kun preta soldatservo
ricevas postenon kiel pedelo en AS
Haringobanko. Senpaga lunĉo. Turnu vin
persone al kontisto Stenman inter la 11-a
kaj 1-a, kunprenante atestojn.

– Kia bonŝanco, ke mi vidis la anoncon!

– Hm!

– Ĉu oni ricevas bonan manĝon ĉi tie?

Hagson komencis retrovi sin mem.

– Kelkfoje! Sed tio varias. Hodiaŭ ni havas porkajn kotletojn, ili estas bonegaj.

– En plej malbona kazo oni povas iri eksteren tagman ĝi. Estas amaso da manĝodoro ĉi ĉirkaŭe.

Hagson levis la brovojn kaj alprenis ĝentilan tonon.

– Certe! Eblas havi rezervitan tablon ĉe Grand, tiel vi ne bezonas atendi. Aŭ ĉe Palace, tien iras la direktoroj.

– Palace estas manĝejaĉo, la fremdulo diris kun kvieta kaj konvinka kono.

Hagson ĉirkaŭrigardis dum momento senhelpe. Sed la fremdulo ne rimarkis tion, kaj daŭrigis:

– Kio estas la plejo, kio oni povas fariĝi en ĉi tiu loko.

Dua pedelo, Hagson havis sur la lango, ĉar unua li intencis fariĝi mem. Sed li sentis kompaton al la verdulo kaj diris:

– Aganta direktoro!

La fremdulo ekfajfis.

– Kion li faras?

– Skribas sian nomon, iras al kunsidoj kaj tagmanĝas,

Hagson informis rapide kaj malfidinde.

– Skribi mian nomon kaj tagmanĝi, tion mi jam scias, lerni la alian ne devus esti tiel granda arto. Kioman salajron li ricevas?

– Iajn kvindek mil jare, Hagson divenis. Senpagan manĝon, aŭton de la banko kaj longegan libertempon.

Kaj trimil jare da altigo, se li bone kondutas.

La fremdulo aspektis nur kontenta.

– Mi havis ĉiam grandan A en konduto, li diris kaj daŭrigis kalkuli je la fingroj. Tridek mil je dek jaroj, tio fariĝas sesdek mil je dudek. Ne estas stulte!

– Ne, Hagson agnoskis kaj suspiris profunde. Tute ne estas stulte.

– Kian lernejon li vizitis? Li havas minimume gimnazian ekzamenon, ĉu?

Hagson denove eksentis firman grundon sub siaj piedoj.

La vero mortigus ĉi tiun naivan kaj malspertan optimismon.

Lasu la infanojn vivi!

– Jes, li diris. Kaj korespondan kurson en nacia ekonomio.

– Kaj li estas lerta je kalkulado, ĉu? Dividado kaj decimalkomoj kaj tiaj aferoj?

– Niaj kalkuliloj zorgas pri tio, tio tute ne estas bezonata!

– Estas fakte strange, la fremdulo diris. Mi devis lasi la lernejon, ĉar mi ne kapablis lerni tion. Mi miras, kiam oni entute bezonas koni dividadon. Mi neniam renkontis iun alian ol la instruiston, kiu demandis pri tio.

– Sufiĉas premi klavon, certigis Hagson, kaj la maŝinoj faras la tutan laboron. Nur aŭdu!

La fremdulo aŭskultis en la direkto de la bankhalo.

– Sonas kiel epidemio de kokluŝo, li diris.

– Kian postenon vi havis antaŭe?

– Mi? Neniun ajn.

Multon oni devas aŭdi, antaŭ ol la oreloj forfalas.

– Ĉu vi intencas diri, ke vi neniam havis iun oficon?

La fremdulo kapjesis.

– Kial mi havu, se mi ne bezonis?

Ne estis facile konfuzigi Hagson – li opiniis mem tion neebla – sed li estis fakte profunde skuita.

– Ion vi devas esti farinta?

La fremdulo skuis la ŝultrojn. Li serĉis en sia memoro kaj diris post momento:

– Mi kompreneble velboatis, kaj mi riparis la radion de mia patrino. Li haltis dum momento kaj aldonis en konvinka tono:

– Kaj mi kompreneble legis amason da libroj. Restis al mi nur unu vando en la urba biblioteko, kiam mi trovis ĉi tiun. Estas la plej bona libro, kiun mi iam legis. Dum ĝia legado mi decidis, ke mi fariĝos agema homo.

– Kiel ĝi nomiĝas?

– La arto atingi sukceson. Ĝi estas verkita de iu usona profesoro kun la nomo Hopkins. Estas scienca manlibro.

Estas skribite, ke se oni scias, kion oni intencas fariĝi kaj centpocente klopodas, tiam la eblecoj estas naŭdek naŭ kontraŭ unu, ke oni fariĝos tio. Vi rajtos prunti ĝin poste.

Li antaŭenstreĉis la libron, sed Hagson mansignis negative.

Li ne legis librojn. Li sukcesis tamen rimarki kovrilon kun aro da ruĝaj, grizaj kaj nigraj sagoj malsame grandaj, ĉiuj direktitaj oblikve supren al la ĉielo de feliĉo.

– Ne valoras la penon! Ne instruu al maljunaj hundoj sidi.

– Kompreneble oni ne devigu la homojn esti feliĉaj, se ili ne volas, la fremdulo diris kaj remetis la libron sub la brakon. Ĉu ĉi tiu posteno estas malfacila?

Bonan sugeston al estonta kolego oni povas ĉiam permesi al si.

– Dependas de tio, kiel fervore oni faras tion!

Hagson skuis la ŝultrojn.

– Malfermi kovertojn! Orientiĝi en la urbo! Sed tion vi povas, ja!

– Je-es, la fremdulo diris, sed lia tono ne estis same konvinka kiel ĵus. Kompreneble pli bone en la insularo!

– Sed la poŝtejon, stacidomon kaj telegrafejon vi konas?

– Ho jes! Kaj la urban bibliotekon!

– Unu aferon mi povas certigi al vi, Hagson diris. Tien vi neniam bezonos iri. Cetere, kiel vi nomiĝas? Mi estas Bernt Hagson kaj estas tria pedelo.

– Jan Froman, la fremdulo diris ĝentile kaj donis sian manon.

– Kiel vi decidiĝis pri ĉi tiu anonco?

– Estis ideo de panjo! Leginte ĉi tiun libron mi rezonadis kun panjo pri mia estonteco, kaj ŝi opiniis, se mi tamen devos labori, ke mi same bone komencu tuj. Tio estis hieraŭ. Ĉimatene ŝi vidis ĉi tiun anoncon kaj diris:

Mi sentas, ke tio taŭgos por vi. Nu, kaj …

– Je mil diabloj, Hagson interrompis, ĉi tie ni staras kaj perdas tempon. Estos baldaŭ la unua. Venu, ni iru supren al Stenman.

Tuj antaŭ la unua iu batis diskrete je la pordo de Stenman.

Stenman levis malrapide la kapon kaj diris:

– Eniru!

Neniu eniris. Li ekkriis.

– Eniru!

La pordo malfermiĝis kaj juna viro eniris. Li havis libron sub la brako. Li fermis zorge la pordon post si, klini ĝis ĝentile kaj diris:

– Temas pri ĉi tiu posteno. Mia nomo estas …

Stenman ne havis multajn superulojn. Fakte nur dion patron kaj Marcus. El ili li plej timis Marcus, almenaŭ ĝis nun. Kaj la incidento ĉi matene profunde skuis lin. Li ankoraŭ ne rekaptis sin.

Li kriis:

– Kiu posteno?

– Ĉi tiu, Froman diris trankvile kaj montris la anoncon.

Stenman rigardis ĝin kaj sian brakhorloĝon. Ĝi montris je du minutoj antaŭ la unua. Li diris kolere:

– Mi tagmanĝas je la unua.

– Mi legis, ke plej multaj kontoristoj faras tion, Froman diris. Mi ankaŭ faras tion, kiam mi manĝas. Tio estas taŭga tempo.

La potenculo levis majeste la kapon kaj mentonon kaj rigardis ĉirkaŭen.

Ĉu vi aŭdis, vandoj!?

Li havis malaltan frunton kaj forte kurbitan grandformatan nazon. Froman rigardis lin pristude. Li ŝajnis memori, ke li legis ie, ke granda nazo estis signo de inteligenteco.

Li devos fakte kontroli tion.

Kaj rilate al la vandoj, ili ne respondis al la persona voko de Stenman. Tial li estis devigata mem ekparoli.

– Vi serĉas ĉe ni postenon kiel pedelaspiranto?

– Mia patrino volas tion, Froman diris trankvile. Ŝi diris, ke ĝi estas perspektiva.

– Kompreneble. Ni disdonis kvin pocentojn dum la lastaj jaroj kaj la akcioj estos baldaŭ laŭvaloraj.

– Temas iom pri perspektivo ankaŭ en la anonco.

– Estas malgranda sed impone bona salajro plus certigita pensio, kiam vi farigos sesdek kvin jara. Ni zorgos pri via pluedukiĝo. Komence vi ricevos senpagan korespondan kurson en ĵuĵicuo.

– Tio ĝojigos panjon. Ŝi kutimas ĉiam diri, ke estas pli bone fari malmulton ol nenion kaj ke estas pli bone gajni cent kronojn monate honeste ol mil malhoneste. Sed kompreneble, li diris pli por si mem, mil monate ne estus malbone.

Ŝajnis, ke Stenman aŭdis sufiĉe.

– Ĉu vi aŭ via patrino serĉas la postenon, li interrompis en iritita tono.

– Mi, kompreneble. Panjo ankoraŭ ne finfaris la soldatservon.

La lango de la potenculo ŝlosiĝis dum duona minuto.

Kiam li fine malŝlosis ĝin, li diris:

– Ĉu vi pripensas aŭ ne? Ni havas amason da serĉantoj!

Sed io en la rigardo de Froman kvietigis lin kaj li diris favorkore:

– Mi pretas provi vin. Vi aspektas bone kaj dece.

Froman iom ruĝiĝis.

– Dankon, li diris simple. Estis bedaŭrinde, ke li ne povis reciproki la komplimenton. Tio devis atendi ĝis posta okazo.

Stenman prenis fontplumon, malfermis skribtablan keston, elprenis formularon kaj diris, por komenci:

– Kio estas via nomo?

Poste ĉio estis preta en du minutoj.

Kiam ĉio estis preta kaj Froman staris ĉe la pordo, li turniĝis.

– Imagu, li diris cerbume. Mi imagis al mi kontiston Stenman tute alia. Kiel maljunan onklon kun blanka barbo, kiu frapetas sur la ŝultroj kaj invitas al cigaro kaj petas, ke mi sidiĝu. Kiel oni povas erari!

La skribtablo komencis forte skuiĝi. Estis eble same bone fermi la pordon antaŭ ol ĝi alflugus kaj falus sur onin.

– Ĉu vi ricevis la postenon? Hagson demandis fervore.

Froman aspektis kontenta.

– Mi komencos la unuan. Estis simpatia kaj agrabla viro. Kaj se li sukcesis fariĝi kontisto sen legi Hopkins, mi ne komprenas, kial mi ne povus fariĝi direktoro.

John Einar Åberg

Dua ĉapitro el samtitola romano
El la sveda tradukis Franko Luin


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.