La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La aglino

Estis mateno, kaj la suno hele brilis. La fratino de la aglo sidis en sia nesto sur ŝtonego kaj sopirante rigardis en la hela aero, kaj levis nevole siajn ankoraŭ neprovitajn flugilojn. Fiere ŝia brusto leviĝis.

”Al la suno! Alten al la suno!” tiel sonis interne de ŝi.

”Kial mi ne vidu la gloron de pli proksime, kaj ne banu mian okulon en ĝia lumo, kaj ne trinku forton el ĝiaj radioj?

Kial ne estu prikantata la sunirado de aglino, kiel ĝi estas de aglo? Mia rigardo estas forta, miaj flugiloj junaj, mia volo forta; alten, alten, al la suno, al la suno!”

Ŝi flugis. Mateno, sunlumo, freŝeco de la senfina aero, kaj sento de juneca forto plenigis ŝian bruston per ĝojo.

Por iom ripozi, rigardi ĉirkaŭ si kaj ĝui la novan, belan vivon, ŝi metis sin sur pinton de kverko.

En la arbaretoj malsupre ĉiuspecaj birdoj kolektiĝis. Ili estis rimarkintaj ŝian kuraĝan flugadon.

”Trilili, bone, bone, trilili!” ĝojkantis la alaŭdoj; ”daŭrigu, aglino! Vi estos honoro por via sekso!

”Kuraĝon!” nobla ardeo kriis, ”kuraĝon, mia amikineto!”

”Vivu, fratino, vivu,” la blankaj cignoj kantis, naĝante inter verdaj insuletoj.

”Kraŭk, kraŭk!” la korniko kartavis, ”tia rapideco estas danĝera; gardu vin, kara fraŭlino!”

”Turtulutu! ”la kolombo kveris, ”kial vi serĉas feliĉon tiel malproksime? Restu hejme en via nesto, varmiĝu ĉe via edzo, kovu viajn ovojn, kaj donu manĝaĵojn al viaj idoj, kaj vi vivos dum multaj, multaj jaroj! Turtulu!”

”Hui! klevit, klevit!” la strigo kriis, ”jen fariĝos dan- ĝero!”

”Jen fariĝos danĝero,” la sturnoj kaj papagoj ripetis.

”Iras bone, iras bone!” aro da gajaj anseroj kriadis,

”tre bone! ”

Sed juna, nobla aglo sidiĝis apud la flanko de la aglino, kaj diris dolĉe kaj karese:

”Via iro estas bela, sed la vojo longa kaj via forto tro malgranda ankoraŭ. Permesu al mi, ke mi vin akompanu; kiam vi ŝanceliĝos, mia flugilo subtenos vin, ĝi ombrigos viajn okulojn, kiam la suno volos ilin blindigi, kaj kiam danĝero vin minacos, aŭ kiam vi laciĝos dum la irado, mi vin kondukos en mian trankvilan neston, kiu estas tie sur la malproksima monto, kaj vi restos ĉe mi!”

Dankeme, sed malakceptante, la aglino mallevis sian kapon antaŭ la nobla birdo. ”Mi volas esti sola,” ŝi diris;

”solega mi volas krei mian sorton!” La kriojn de la aliaj birdoj ŝi apenaŭ aŭdis. Ŝi povis nur aŭskulti la vokon en sia propra brusto: ”Alten al la suno, al la suno!”

Kaj ŝi ree levis la flugilojn. Ebriigita de suno, freŝeco kaj ĝojego ŝi flugis pli kaj pli alten kaj malproksimegen de la aliaj. Malĝoja kaj melankolia, la juna aglo skuis siajn flugilojn, deturnis sian rigardon de la fieregulino, elektis por si alian edzinon, kaj kondukis ŝin en sian neston, kiu estas sur malproksima monto.

La aglino flugis solega kaj vidis la sunon de pli proksime.

Sed ho ve! Tiam subite ŝiaj okuloj blindiĝis, ŝia kapo turniĝis kaj ŝi ne plu vidis klare sian vojon. Ŝi flugis ankoraŭ, sed nevole ŝi malsuprenflugis teren. Ĉasisto vidis tion, kaj celis per sia mortiga pafilo; li pafis kaj la kuglo trafis la koron de la aglino.

Ŝi flugis ankoraŭ, sed ne plu sunen, ŝi flugis al la profunda, profunda arbaro. Ŝi sentis sin trafita de la morto.

Profunde en la plej malluman arbaron ŝi flugis, kaj la malluma arbaro fermiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj kaŝis ŝin por ĉies rigardoj.

Sur branĉo de pino sidis la aglino kun sanganta brusto kaj kun larmoj en la estingiĝanta okulo.

”Estas bone por mi,” ŝi mallaŭte diris, ”ke al la aglino estas permesite morti nebedaŭrata kaj sen apudestantoj.”

Tiam ŝi aŭdis la kolombon diranta al siaj idoj:

”Filinoj miaj, ne faru kiel la aglino. La fiera malsaĝulino certe estis bruligata dum sia irado. Restu hejme en via valo, en viaj trankvilaj nestoj, kaj vi vivos dum multaj, multaj jaroj.”

”Mi eraris!” la aglino diras (sed fiere la koro ŝvelis sub la vundo) ”mi eraris en mia juneca kuraĝego kaj estas punita. Sed trankvile mi suferos mian sorton. Aliaj estu pli feliĉaj! Mi ne plendas. La sunon mi tamen vidis de pli proksime.”

”Klevit, klevit!” la strigoj akre kriadis. ”Klevit!” ripetis la sturnoj kaj papagoj. ”Iras bone, iras bone!” moke kantadis la ansera amaso antaŭenflugante super la arbaro.

”Mi mortas,” la aglino diris kun estingiĝanta forto.

”Mi mortas, sed … la sunon mi vidis de pli proksime!

Feliĉo al mi!”

Kaj de la branĉo, kie ŝi sidis, ŝi falis sur la teron, kun etenditaj flugiloj … kaj ŝi ne vivis plu!

Fredrika Bremer

El la sveda tradukis Fredrik Skog


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.