|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ĉirkaŭ la domo troviĝis vasta ĝardeno, barita per fostoj kaj latoj, kiel estas ĉirkaŭbaritaj la ĝardenoj en la montaj regionoj. En tiu ĉi ĝardeno kreskis multaj fruktarboj, ĉefe ankoraŭ junaj, kelkaj eĉ antaŭ neIonge plantitaj, nur post la domo staris inter la junaj arboj maljuna, tre maljuna pomarbo, senpinta kun raspa ŝelo, kun forsegitaj branĉoj, el kiuj iuj denove ekĝermis. Nur unu branĉo estis ankoraŭ netuŝita, sana. Dika kiel iu arbo ĝi pendis horizontale kaj rektiĝis supren apenaŭ tie, kie ĝi disiĝis en malgrandajn branĉetojn. La branĉoj elkreskintaj el la forsegitaj, floris ĉiam dum aŭtuno, nur la netuŝita floris printempe. Sed ankaŭ tiu jam delonge ne plu fruktis.
Sed tiam, kiam patro Preseãnik la unuan fojon ligis ŝnuron sur tiun branĉon por malgranda Tonãek, kie li balanciĝu, tiam la pomarbo estis ankoraŭ folioriĉa, kvankam jam maljuna. Tonãek havis apenaŭ unu jaron.
De tiam oni lin tie ĉiutage balancigis. La ŝnuron oni neniam deprenis, nur vintre. Kreskiĝinta li mem balanciĝis.
En la montaro ne troviĝis infanoj, kiuj kun li balanciĝu, tial li helpis al si mem, kiel li sciis kaj povis.
Post kiam li tiel jam dum kelkaj jaroj balanciĝadis, naskiĝis al la najbaroj, loĝantaj kelkajn pafdistancojn for, filino. Kreskinte kaj veninte iun tagon kun la patrino al la domo de Preseãnik, Tonãek tuj vidigis al ŝi sian balancilon.
De tiam ili kune balanciĝadis. Sur la branĉo de la maljuna pomarbo estis ligitaj du ŝnuroj, tiel ke ne necesis al unu atendi, kiam la dua amuziĝis. Printempe la pomarbo floris, aŭtune sur ĝi maturiĝis belaj pomoj, kiujn ili balanciĝante manĝis, kaj ĉe tio kompreneble rezonis, kiel kutime rezonas infanoj. Kaj tiel ili ankaŭ rezonis iun tagon, kiam la pomarbo plej bele floris, kaj ili ambaŭ havis: Tonãek dek du jarojn, Manca sep jarojn.
Tiam flugante en la aero unu apud la alia, Tonãek diris:
”Kiam vi elkreskos, Manca, vi fariĝos mia edzino. Mi opinias, ke vi ne kontraŭas, ĉu?”
Manca tute ne ruĝiĝis, ŝajnis al ŝi tute nature, ŝi pripensis, kaj poste respondis treege serioze:
”Bona edzino mi estos al vi, nur vi ne rajtos bati min.
Ĉu vi min ne batos?”
”Mi ne batos vin,” li respondis prudente, ”kial mi batu vin? Ĉu vi ne estos diligenta kaj honesta?”
”Tion vi ja povas supozi,” ŝi respondis. ”Nur mi timas, ke vi min batos. Nia patro preskaŭ ĉiutage batas panjon.
Mi ne ŝatas la patron. Vi ne rajtos esti tia.”
”Mi eĉ ne tuŝos vin!” li diris trankvile kaj serioze.
”Vi ankaŭ ne rajtos trinki,” ŝi diris, ambaŭ estante alte en la aero.
Li iom pripensis, poste li respondis: ”Mi trinkos. Ĉar kia viro estas tiu, kiu ne trinkas? Mi ja hontus.”
Nun ŝi pensadis. Kaj kiam ili estis sur la alia flanko en la aero, ŝi diris: ”Se vi jam trinkos, almenaŭ drinkulo vi ne rajtos estiĝi. Alie mi ne volas vin. Mia patro ofte ebrii ĝas kaj tio estas tre malbela!”
”Drinkulo mi ne estos,” li promesis. ”Se mi tamen devos trinki, vulgara mi ne estos. Gaja ebriulo mi estos kaj mi nur kantos.”
Manca ree pensadis kaj diris:
”Ne, pli bone estos, se vi tute ne trinkos. Vi ja povas malgraŭ tio esti gaja. – Kaj fumi vi ne rajtos.”
”Mi fumos, tion vi ja povas imagi! Mi ja hontus se mi dimanĉe antaŭ la preĝejo ne fumus cigaron.”
”Sed almenaŭ pipon vi ne rajtos fumi,” ŝi ekpetis. ”El la pipo tiel terure malbonodoras. Nia patro fumas pipon.
– Kaj vi ne rajtos sakri. Tio estas tiel malbela! Nia patro ĉiam sakras, tiel ke mi timas kaj panjo hontas.”
”Mi ne sakros, Manca, se vi tiel volas,” li promesis.
”Tiel, iun diablon mi foje alvokos. Tio ja decas al viro'.”
”Nu,” konsentis Manca, ”tiom mi tamen permesos al vi, ĉar ĉiuj ja tiel parolas. Nur ion pli malbelan vi ne rajtos diri! – Kaj aliajn virinojn vi ne rajtos rigardi, kaj ne diri al mi virinaĉo aŭ ion similan!”
”Mi ne interesiĝos pri la aliaj, mi ĵuras al vi. Ĉar se mi vin amos, kaj se vi estos bela, kial mi rigardu la aliajn?
Ankaŭ mi neniam diros al vi virinaĉo. Tiel oni diras nur al tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed vi estos bona.”
”Nia panjo estas ankaŭ bona, sed tamen patro diras al ŝi virinaĉo, kaj eĉ pli malbelajn esprimojn, kiuj tute ne decas.”
”Nu,” li promesis, ”tia, kia estas via patro, mi ne estos!”
Tiel interkonsentis Tonãek Preseãnik kaj Manca Hojnik, kiam li estis dekdujara kaj ŝi sepjara. Ili ankoraŭ balanci ĝadis kune jaron kaj pli, poste ili kreskis kaj kelkajn jarojn ili nur honteme rigardis unu la alian, se ili iam renkontiĝis. Ili deziris renkontiĝi, sed ne povis liberiĝi de la laboro kaj iel ili ankaŭ hontis.
Tiel pasis jaroj. Ili elkreskis kaj tiam iun dimanĉan posttagmezon venis Manca, jam matura junulino, al la domo de Preseãnik, kie ŝi hazarde trafis Tonãek solan hejme. Kun gazeto en la mano li kuŝis sub la pomarbo, sed pli observante la branĉon super si, kie la suno ne povis penetri tra la foliaro. Manca tre ruĝiĝis, trovante lin sola, sed li baldaŭ konsciiĝis kaj proponis al ŝi la lokon apud si. Ne Tonãek, sed la maljunan pomarbon ŝi observis, kiu estis jam forte dehakita, kaj malgraŭ tio konservis pli ol sufiĉe da memoroj .
”Ni devis debranĉigi ĝin,” li diris, ”ĉar la branĉoj seki- ĝis. Nur ĉi tiu restis. Stranga pomarbo; la detranĉitaj branĉoj elpuŝis ĝermbranĉetojn kaj ili floras ĉiuaŭtune, sed ĉi tiu maljuna floras printempe. Sed ĝi ne fruktas.
Malgraŭ tio mi ne forhakos ĝin.”
”Ĉu vi ne forhakos ĝin?” ŝi diris mallaŭte.
”Ne,” li konsentis, ”neniam mi ĝin forhakos. Patro jam volis tion fari, sed mi ne konsentis. – Ĉu vi memoras, kiel ni ĉi tie iam balanciĝis?”
Ŝi ruĝiĝis, mallevis la rigardon, sed ĉarme ekridetis.
”Ĉu vi memoras, kion vi tiam promesis al mi?”
Ŝi ridetis ankaŭ nun, sed jam iel amare; fine ŝi diris trankvile:
”Ni estis infanoj. Nun ĉio estas alia!”
Li iomete pensis, sed post ioma tempo li respondis mallaŭte, sed serioze:
”Nenio estas alia. Ĉu vi venos al mi? Ĉu vi volas?”
Ŝi kapneis.
”Tiam ni estis infanoj. Sed nun aliaj decidas. Vi ja scias, ke viaj ne toleras la niajn. Patro estas drinkulo kaj ni malriĉiĝis …”
”Tio estas negrava. Vin mi volas. Kaj niaj nenion diros al mi. Nur diru, se vi volas, kaj mi venos preni vin! Vere mi venos!”
Kaj post longa pripensado ŝi respondis:
”Se viaj ne tro kontraŭos, mi venos.”
Li kontente kapjesis, maĉis la herbon, fine li diris mallaŭte:
”Manca, mi kisos vin, se vi ne koleros?”
”Ne,” ŝi respondis kaj ruĝiĝis. ”Iu nin vidos. Se jam devas esti, prefere alifoje kaj aliloke!”
”Ne,” li diris, ”oni vidu nin!”
Kaj jam li tiris ŝin al si kaj kisis ŝin.
”Tiel, nun ni interkonsentis.”
Kaj post ioma tempo li diris firme:
”Tiun pomarbon mi neniam forhakos. Ĝi restos al ni por memoro, ĉu ne? Ĝis kiam ĝi staros, ni amos unu la alian.”
”Jes, mi ĉiam amos vin.”
Du jarojn poste la juna Preseãnik la unuan fojon portis eksteren sian unujaran infanon, ligis ŝnuron sur la branĉon de la maljuna pomarbo kaj balancigis lin. Al la infano tio tiel plaĉis, ke li senĉese balanciĝus. Post la unua alvenis ankoraŭ kvar infanoj kaj ĉiu volis balanciĝi sur tiu maljuna pomarbo.
”Ne,” diris Tone al Manca, ”neniam mi ĝin forhakos.
Al ni ĝi alportis tiom da feliĉo, kiam ni du ĉi tie balanci ĝis. Niaj infanoj same ŝatas balanciĝi sur ĝi. Ĝi restos al ni je memoro. Se mi al io dezirus rigardi, kiam mi estos mortanta, estu ĝi.”
”Vi ne rajtas ĝin forhaki,” konsentis Manca ridetante.
”Ĉi tie ni renkontiĝis, feliĉon ĝi portis al ni …”
”Kiam mi la lastan fojon donos al vi la manon,” li diris kaj ion meditis, ”ni rigardos ĝin kaj memoros pri ĉio …”
Kaj tiel okazis .
Iun tagon …
Iun tagon, multajn jarojn poste, kiam la infanoj estis jam plenkreskaj kaj kiam venis tiuj teruraj jaroj, eniris ankaŭ la domon de Preseãnik la ŝvaboj[25]. Ili ligis Tonen kaj Mancan, ili juĝis ilin: du infanoj iris al la partizanoj, la knabinoj, kiuj estis arestitaj kune kun ili , subtenadis la partizanojn. Ankaŭ ili du subtenis la partizanojn, ili ĉiam atentigis ilin se ili, la ŝvaboj, estis alproksimiĝantaj!
Kaj sur tiun branĉon, sur kiu ili iam kiel infanoj estis balanciĝantaj, oni ligis du ŝnurojn kaj faris maŝojn. Oni kondukis ilin sub la pomarbon, sub tiun maljunan branĉon. Estis aŭtuno. La junbranĉetoj sur la detranĉitaj branĉoj pompe floris kun bela delikate rozkolora floraro Tie ili staris, Tone kaj Manca, ili staris kaj rigardis unu la alian. Poste ili observis la branĉon super si, tiun branĉon, de kiu nun pendis la ŝnuroj. Ĉio estis tiel terure simila al io … al io iama, al la juneco; al tiu juneco, kiam ili kiel infanoj ĉi tie renkontiĝis. Kvankam li havis la manojn ligitaj, Tone tamen ektuŝis la manon de Manca kaj amare ekridetis ”Ĉi tie ni renkontiĝis, Manca.”
Ŝi reridetis amare.
”Ĉi tie mi diris al vi, ke mi amas vin kaj vi al mi, ke vi estos al mi edzino.”
Ankaŭ nun ŝi amare ekridetis.
”Kaj ĉi tie, mi diris, mi dezirus premi al vi la manon, kiam mi estos mortanta. Vidu, tio realiĝas.”
Tiam ambaŭ amare ekridetis.
”Nur tion ankoraŭ diru al mi: ĉu vi estis feliĉa?”
Ŝi ekrigardis lin rekte en la okulojn, profunden, kiel ŝajne ankoraŭ neniam, kaj ŝi diris:
”Mi estis feliĉa. Kaj vi, ĉu vi estis feliĉa?”
”Mi estis feliĉa,” diris Tone kaj kapjesis. ”Tiun feliĉon oni ne povas forrabi de ni, ĉu ne?”
”Ne, al ni oni ne povas.”
Tie sur tiu branĉo de la maljuna pomarbo, kiu floras printempe kaj aŭtune, restis nur du pecetoj da ŝnuro: la unua de tiu, sur kiun oni pendigis Tonen, kaj kiu deŝiri ĝis, la dua tiu de Manca: ŝian oni fortranĉis. La domon oni bruligis kaj la knabinojn oni forkondukis. La du filoj estis ĉe la partizanoj.
Tie sur tiu maljuna pomarbo estas eble ankoraŭ nun la du pecetoj de la ŝnuro, kiuj restis de la terura balancilo. Neniam iu forprenis ilin, neniu tuŝis ilin. Ili restos tie, ĝis kiam ili forputriĝos aŭ ĝis kiam la pomarbo finseki ĝos. Nun ĝi ja ne plu havas kaŭzon stari: ĝi necesas al neniu konservi la memorojn pri bela feliĉo. La geedzoj Preseãnik, kiuj ĝin tiel amis, estas mortintaj. Aŭ eble la gefiloj, se ili revenos, konservos ĝin je memoro? Ne je memoro pri feliĉo, sed je memoro pri la teruraj tagoj?
Ne, tia memoro estas tro amara, tro turmentige estus rigardi ĉiutage al tiu maljuna pomarbo, al tiu branĉo, kie komenciĝis kaj finiĝis la feliĉo de iliaj gepatroj.
Miško Kranjec
El la slovena tradukis D. Mizerit
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.