La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La virino, kiu forrajdis

I

Ŝi pensis, ke tiu geedziĝo, pli ol iu alia, estos aventuro.

Ne estis tiel, ke la viro havis laŭvorte magian fascinon al ŝi. Li estis malgranda, nervema, malrekta, dudek jarojn pli aĝa, kun brunaj okuloj kaj grizaj haroj, orfo, veninta al Ameriko el Holando, plurajn jarojn pli frue, kiam li ankoraŭ estis knabeto, kaj el la orminejoj de la Okcidento, piedbate li alvenis al la Sudo, al Meksikio, kaj nun estis pli malpli riĉa posedanto de arĝentminejoj en la sovaĝa soleco de Sierra Madre: la aventuro, kompreneble, dependis pli de la cirkonstancoj ol de la persono.

Li estis tamen daŭre dinameto da energio, pluvivinta malgraŭ akcidentoj: kaj tion, kion li atingis, li atingis per propraj fortoj. Unu el tiuj homaj apartaĵoj, kiuj malakordiĝas kun ĉia klasifiko.

Kiam ŝi fakte vidis, kion li atingis, ŝia koro estis timigita.

Grandaj montaj altaĵoj, verdkovritaj, netuŝitaj, kaj meze de tiu senviva soleco ruĝecaj kaj senvivaj amasoj da sekiĝinta ŝlimo, eligita el la arĝentminejoj. Sub la nudeco de la minejo la domo el krudaj brikoj, unuetaĝa, ĉirkaŭata de muroj, kun ĝardeno meze kaj vasta verando kun grimpantaj tropikaj plantoj je la flankoj. Kaj kiam oni rigardis el tiu patio florplena, oni vidis alte supre, kontraŭ la ĉielo, la ruĝecan konuson de la ruboj de ar- ĝentŝlimo kaj la maŝinaron por eligi ĝin. Nenion alian.

Certe, la lignaj pordegoj estis ofte malfermitaj. Kaj tiam ŝi restis ekstere, en la vasta malferma mondo, kaj rigardis la grandajn malplenajn arbokovritajn montojn, kiuj amasiĝis unu post la alia, de nenio al nenio. Aŭtune ili estis verdaj, dum la aliaj jarperiodoj ruĝecaj, senvivaj kaj abstraktaj.

Kaj la edzo, en sia foruzita Ford, veturigis ŝin al la senviva, trioble senviva, hispana urbeto, forgesita inter la montoj. Senviva kaj sunbrulita la granda preĝejo, senvivaj la grandaj portaloj, la kovrita senespera merkato, kie ŝi vidis, la unuan fojon kiam ŝi venis tien, mortintan hundon kuŝanta inter la viandobenkoj kaj la verdaĵbudoj, kuŝanta kiel por la eterneco, kaj neniu ĝenis sin por forĵeti ĝin. Morto kun morto.

Kaj ĉiuj parolis mallaŭte pri la arĝento kaj montris pecojn da mineralo. Sed la minejoj ne estis aktivaj. Dum la granda milito la merkato de arĝento estis morta merkato.

La minejoj de la edzo fermitaj. Sed li kaj ŝi vivis en la brikdomo, sub tiuj minejoj, inter la floroj, kiuj por ŝi neniam sufiĉe floris.

Ŝi havis du infanojn: knabon kaj knabinon. Kaj la pli aĝa, knabo, estis preskaŭ dekjara, antaŭ ol ŝi vekiĝis de tiu stuporo de subjugita miro. Ŝi estis nun tridektrijara, solida virino, bluokula, malobtuza, kiu komencis dikiĝi.

Ŝia edzo, malgranda, nervema, tenaca, malrekta, bluokula, estis kvindektrijara, viro ŝtale malmola, ŝtale tenaca, ankoraŭ plena da energio, sed malfortigita de la falo de la arĝento sur la merkato kaj de stranga neakceseblo flanke de la edzino.

Li estis homo kun principoj kaj bona edzo. Iasence li estis enamiĝinta al ŝi. Sed li neniam montris tiun sian surprizan admiradon. Esence li tamen restis daŭre fraŭlo.

Li estis dekjara fraŭleto, kiam li estis ĵetita en la mondon; kiam li edziĝis, li jam estis pasinta la kvardekan jaraĝon kaj havis sufiĉe da mono por edziĝi. Sed lia kapitalo estis kapitalo de fraŭlo: estro de siaj propraj entreprenoj, la edziĝo restis ankaŭ entrepreno, la lasta, kaj la plej proksima al lia koro.

Li plene admiris sian edzinon, li admiris ŝian korpon, la karakteron. Kaj por li ŝi ĉiam estis la kalifornia junulino el Berkeley, fascina kiel la unuan fojon, kiam li renkontis ŝin. Li gardis ŝin inter tiuj montoj de Chihuahua, kiel farus ŝejko. Li estis ĵaluza je ŝi same kiel li estis je la arĝentminejo: kaj tio ne estas malmulto.

Ŝi, je la aĝo de tridek tri, estis daŭre la junulino el Berkeley en ĉio, escepte de la fiziko. La evoluo de ŝia konscio mistere ĉesis kun la edziniĝo, tute ĉesis. Ŝia edzo por ŝi neniam fariĝis reala: nek mense nek fizike. Malgraŭ la granda pasio, kiun li sentis, li neniam signifis ion por ŝi, fizike. Nur morale li havis iom da influo, li subigis ŝin kaj tenis ŝin en nevenkebla sklaveco.

Tiel pasis la jaroj en la brika domo ĉirkaŭanta la sunplenan patio-n je la piedoj de la arĝentmontoj. Ŝia edzo neniam estis trankvila. Kiam la arĝento senvaloriĝis, li akceptis gvidadon de bieno pli sube, je distanco de dudek mejloj, kaj bredis pursangajn porkojn, belegajn bestojn.

Samtempe li malamegis porkojn. Li estis skrupula restaĵo de idealisto kaj malamis la materian flankon de la vivo. Li amis laboron, laboron, laboron, kaj aranĝi aferojn. Lia edzeco, liaj gefiloj estis parto de liaj entreprenoj, sed en tiu ĉi kazo kun sentoparto.

Iom post iome ŝiaj nervoj ekribelis: ŝi devis eliri de tie.

Ŝi devis eliri. Tial li kondukis ŝin dum tri monatoj al El Paso. Tio almenaŭ estis Usono.

Sed li retenis sian magian potencon super ŝi. La tri monatoj finiĝis: ree hejme, ĉiam la samo, en ŝia brika domo inter tiuj eternaj montoj eterne verdaj, aŭ brunru ĝecaj, malplenaj kiel povas esti nur io neniam malkovrita.

Ŝi edukis la infanojn kaj kontrolis la junajn meksikanojn kiuj servis ŝin. Kaj kelkfoje la edzo alportis vizitantojn, hispanojn aŭ meksikanojn aŭ foje eĉ blankulojn.

Li vere ĝojis se blankuloj restis tie. Sed dum ili estis tie, li ne havis minuton da trankvilo. Estis kiel se lia edzino estus speciala sekreta vejno da metalo en liaj minejoj, kiun neniu alia ol li rajtis koni. Sed ŝi estis fascinita de tiuj junaj sinjoroj, mininĝenieroj, de tempo al tempo ŝiaj gastoj. Ankaŭ li estis fascinita, se li troviĝis antaŭ vera ĝentilhomo. Sed li estis malnovstila ministo kun edzino, kaj se unu el tiuj sinjoroj rigardis la edzinon, li havis la senton kvazaŭ la minejo estis prirabita kaj la sekretoj malkaŝitaj.

Unu el tiuj junaj sinjoroj donis al ŝi la ideon, iun tagon, kiam ili sidis ekstere ekster la grandaj balkonpordoj kaj rigardis la panoramon. La eternaj montoj, senmovaj, estis ĉiuj verdaj: estis septembro, post la pluvoj.

Ne estis ajna vivosigno, nur la malplena minejo kun la abandonitaj maŝinoj kaj grupo da ministaj domoj, duonmalplenaj.

”Mi ŝatus scii,” diris la junulo, ”kio estas malantaŭ tiuj grandaj senvivaj montoj.”

”Pli da montoj” diris Lederman, la edzo. ”Se oni iras en tiun direkton oni venas al Sonora kaj al la marbordo.

Je ĉi tiu flanko la dezerto – vi alvenis de tie – kaj je la alia montetoj kaj montoj.”

”Jes, sed kiu vivas sur la montetoj kaj montoj? Certe io mirinda! Ili aspektas kiel neniu alia loko sur la tero: kiel se ili estus sur la luno.”

”Estas multe da sovaĝaĵo, se vi volas iri ĉasi. Kaj plue indianoj, se tion vi nomas mirinda.”

”Ĉu sovaĝaj?”

”Relative.”

”Sed amikaj?”

”Dependas. Kelkaj estas tre sovaĝaj kaj ne permesas al iu ajn proksimiĝi. Ili mortigas misiistojn tuj kiam ili vidas ilin. Kaj kie ne povas iri misiisto, neniu iras.”

”Sed kion diras la registaro?”

”Ili estas tiel foraj, ke la registaro ne okupiĝas pri ili.

Kaj ili estas ruzaj: se ili pensas, ke ili ricevos ian ĝenon, ili sendas delegacion al Chihuahua kaj formale submeti- ĝas. La registaro kontente lasas la aferojn, kiaj ili estas.”

”Kaj ili daŭre vivas kiel sovaĝuloj, kun siaj sovaĝaj kutimoj kaj sia religio?”

”Ho, jes! Ili ne uzas alion ol arĉojn kaj sagojn. Mi vidis ilin en la urbo sur la placo, kun amuzaj ĉapeloj ornamitaj per floroj kaj arko en unu mano, preskaŭ tute nudaj, ĉar ili surhavas nur iaspecan ĉemizon, ankaŭ kiam malvarmas – ili iras per tiuj sian nudaj piedoj de sova- ĝuloj.”

”Sed ĉu vi ne kredas, ke estas mirinde en tiuj iliaj kaŝitaj vilaĝoj?”

”Ne. Kio povus esti mirinda? La sovaĝuloj estas sova- ĝuloj kaj ĉiuj sovaĝuloj kondutas pli malpli sammaniere, tre longbarbaj kaj malpuraj, sen higienaj normoj, kun ia lerta ruzaĵo kaj ĉiam batalantaj por sufiĉa manĝo.”

”Sed ili certe havas malnovegajn religiojn kaj misterojn – devas esti mirinde, mi certas.”

”Mi nenion scias pri la misteroj – hurlado kaj paganaj kutimoj, pli aŭ malpli maldecaj. Mi vidas nenion mirindan en tio, en tiaspecaj porkaĵoj. Kaj mi miras ke vi, kiu vivis en Londono aŭ Parizo, aŭ en Novjorko, vidas ion tian – ”

”Ha! Ĉiuj vivas en Londono, aŭ en Parizo, aŭ en Novjorko,”

– diris la junulo, kvazaŭ tio estus argumento.

Kaj lia malcerta kaj speciala entuziasmo pri la nekonataj indianoj trovis profundan reeĥon en la koro de la virino. Ŝi estis subjugita de stulta romantikismo pli nerealeca ol tiu de knabino. Ŝi sentis, ke estas ŝia sorto vagadi en la sekretajn rifuĝejojn de tiuj montaraj indianoj, misteraj kaj mirindaj.

Ŝi kaŝis sian sekreton. La junulo estis forironta kaj ŝia edzo kuniris ĝis Torreon pro komercaj kaŭzoj: li forestos dum kelkaj tagoj. Sed antaŭ la foriro ŝi paroligis la edzon pri la indianoj, pri la vagantaj triboj, kiuj similis al la navajoj ankoraŭ libere vagantaj: pri la jakioj de Sonora; kaj pri la diversaj grupoj en la valoj de la ŝtato de Chihuahua.

Oni supozis, ke unu tribo, la ĉilĉuoj, vivantaj en alia valo en suda direkto, estas sankta tribo al ĉiuj indianoj: la posteuloj de Montezuma aŭ de la antikvaj aztekaj kaj totonakaj reĝoj daŭre vivis inter ili kaj la maljunaj pastroj retenis vivanta la antikvan religion kaj faris homoferojn.

Tiel oni diris. Kelkaj sciencistoj estis en la vilaĝo de la ĉilĉuoj kaj revenis maldikaj kaj elĉerpitaj pro malsato kaj grandaj malhavoj, kunportantaj multajn strangajn barbarajn kultobjektojn, sed sen esti vidintaj ion eksterordinaran en la malsatanta kaj kruda vilaĝo de la sovaĝuloj.

Malgraŭ tio ke Lederman parolis tiel senrespekte, estis evidente, ke li sentis iom de la komuna ekscitiĝo je la penso pri la antikvaj kaj misteraj sovaĝuloj.

”Kiom longe for ili estas?” ŝi demandis.

”Ho! Tri tagojn per ĉevalo – post Cuchitee kaj la lageto, kiu estas tie supre.”

Ŝia edzo kaj la junulo forveturis. La virino preparis siajn frenezajn planojn. Dum la lasta tempo, por rompi la monotonecon de sia vivo, ŝi turmentis la edzon, ke li permesu al ŝi kunrajdi, jen kaj jen. Neniam estis permesite al ŝi eliri sola. La lando ne estis tre sekura, senleĝa kaj kruda.

Ŝi tamen havis sian ĉevalon kaj ŝi revis, ke ŝi estas libera, kiel ŝi estis kiel junulino, inter la kaliforniaj montetoj.

Ŝia filino, naŭjara, troviĝis nun en malgranda monaĥ- inejo en la hispana minista urbeto duonmalplena, kvin mejlojn for.

”Manuel,” la virino diris al la servisto, ”mi iras per ĉevalo al la monaĥinejo por viziti Margaritan kaj porti al ŝi kelkajn objektojn. Eble mi restos dum la nokto en la monaĥinejo. Atentu pri Freddy kaj ke ĉio estas en ordo ĝis mia reveno.”

”Ĉu mi venu kun vi, per la ĉevalo de la mastro, ĉu eble Juan?” la servisto demandis.

”Neniu el vi. Mi iros sola.”

La juna viro rigardis ŝin en la okulojn, montrante proteston.

Absolute neeble, ke la virino rajdu sola!

”Mi iros sola,” ripetis la solida virino, kun kvieta esprimo kaj belaj trajtoj, kun speciala aroganta emfazo. Kaj la viro, silente kaj kontraŭvole, cedis.

”Kial vi iras sola, panjo?” demandis la filo, dum ŝi preparis kelkajn pakaĵojn kun manĝo.

”Ĉu mi neniam rajtas resti sola? Ĉu eĉ ne momenteton de mia vivo?” ŝi kriis kun subita energieksplodo. Kaj la knabo, same kiel la servisto, restis senvorta.

Ŝi foriris sen riproĉoj, rajdante sur sia forta roana ĉevalo, vestita en rajdvesto el kruda lino, rajdjupo super lina pantalono, kun ruĝa kravato sur blanka ĉemizo, kaj nigra feltoĉapelo surkape. Ŝi kunhavis manĝaĵon en la selpoŝoj, soldatbotelon kun akvo kaj larĝan indiĝenan kovrilon, ligita malantaŭ la selo. Ŝi forrajdis de hejme rigardante antaŭ sin, longe antaŭen. Manuel kaj la knabeto staris ĉe la pordego por vidi ŝin foriri. Ŝi eĉ ne turni ĝis por mansvingi salute.

Kiam ŝi estis rajdinta dum mejlo, ŝi forlasis la sovaĝan vojon kaj laŭiris malgrandan padon dekstre, kiu kondukis al alia valo, en krutajn lokojn, kun grandaj jarcentaj arboj, kaj trapasis alian forlasitan minareon. Estis septembro, la akvo fluis rapide en la rojeto, kiu akvigis la minejon, nun forlasitan. Ŝi descendis por trinki, kaj trinkigis ankaŭ la ĉevalon.

Ŝi vidis kelkajn indiĝenojn alveni inter la arboj, supre sur la deklivo. Ili vidis kaj atente observis ŝin. Ŝi ankaŭ observis ilin. La tri personoj, du virinoj kaj junulo faris longan kromvojon por ne proksimiĝi tro al ŝi. Ŝi ne atentis tion. Ree sur la ĉevalo ŝi rajdis antaŭen en la silentan valon, preterpasante la arĝentlaborejon kaj ĉiujn signojn de minejo. Estis daŭre malklara pado inter rokoj kaj dissemitaj ŝtonegoj, kiu kondukis al ankoraŭ alia valo. Laŭ tiu pado ŝi jam iris foje kun la edzo. Laŭ tio, kion ŝi sciis, ŝi devos iri suden.

Strange, ŝi ne timis, malgraŭ tio, ke estis timiga regiono: silentaj krutaj deklivoj de la fatalaspekta monto, indiĝenoj, kiuj jen kaj jen aperis en la foro, suspektemaj kaj fuĝemaj inter la arboj, grandaj korvoj, kiuj kelkfoje rondflugis, kiel muŝegoj, longe for, super kadavro aŭ super bieno aŭ grupo da kabanoj.

D. H. Lawrence

Fragmento el samtitola rakonto
El la angla tradukis Margaret Munrow


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.