La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Panpeco kun Anna

Ŝi estis sesjara, kiam ŝi travivis la miraklon. Ŝi neniam forgesis tion. Oni nomis ŝin ”Beko,” ĉar ŝi sin miksis en ĉion kaj havis respondon je dispono kaj klare diris sian opinion, kiam io ne plaĉis al ŝi. Sed tiun tagon oni simple silentigis ŝin.

Por la unua fojo ŝi estis tute ekster tio, kio okazis, kaj ne komprenis, kion tio signifas. La patrino staris tenante sin je la litekstremo, tordis sin kaj havis dolorojn. La patro kuris ĉirkaŭen serĉante sian kalkmakulitan masonistan ĉapon kaj poste forrapidis sen stari antaŭ la spegulo en la halo, kiam li surmetis ĝin. Kaj li, kiu estis tre silentema, kriis, ke li venigos ”la virinon”.

La plej maljuna fratino de Sofia irigis la grandfraton Sigge al la lernejo. Kaj Gerda akompanis Andreas al la ŝuriparista paro, geonkloj Lars kaj Elin. Sofio puŝis Elsan eksteren sur la ŝtuparon kaj diris, ke ŝi forestu, ĝis kiam oni alvokos ŝin. Ŝi ĵetis al ŝi la mantelon kaj la ĉapon kaj siblis:

– Kuru en la korton, mi diras, kaj restu tie, ĝis kiam oni alvokos vin.

Tio okazis ĝuste kiam ”la virino” supreniris la ŝtuparon afable salutante al Elsa, kiu nur fiksrigardis ŝin kaj ŝian nigran valizon. Kion ŝi povus havi en la valizo? La patro ne kunestis, do li verŝajne estis irinta al la konstrulaborejo kiel kutime. Se nur la virino volus rapidi iom, ĉu ŝi ne komprenis, ke la patrino estas malsana?

En la vestiblo estis trankvile kaj sekure, kvankam la pordo al la kelŝtuparo klakis kaj la vento fajfante ensiblis tra la spaco inter la ŝtonplanko kaj la ekstera pordo. Ŝi sidis sur la ŝtuparŝtono kun bona konscienco. La aliajn tagojn tio estis malpermesata, sed hodiaŭ ne estis kiel dum la aliaj tagoj.

Elsa sidis premante bulojn el argilo, kiujn ŝi duonme ĥanike formis en bulkojn kaj panojn kaj vicigis sur la ŝtupon. Ne eblis ŝajnigi ion hodiaŭ. La bulkoj ja estis nur argilo kaj la sekvinberoj estis ŝtonetoj. Ŝi sidis kvazaŭ letargie, rigida pro malvarmo. Kio estis tiel stranga pri la nigra valizo, kiun la virino estis portinta? Pri kio ĝi memorigis – jes, pri Gunni Nicklasson, kiu iun tagon diris, ke ili ricevis sian malgrandan fratinon de virino, kiu alportis ŝin en nigra valizo. Ne, vi mensogas, Elsa estis respondinta, sed tamen ŝi sentis sin malcerta kaj malsekura. Kelkfoje ŝi estis demandinta sin, de kie venas la etaj infanoj, sed ĉiam io malhelpis, kiam ŝi volis demandi al panjo. Sed tiun fojon ŝi ekkuris de Gunni kaj suprenkuris al panjo kaj diris senspire, serioze kaj rekte:

– Panjo, kiel vi ricevis min?

Panjo vere ekhaltis. La fenestro estis malfermita kaj panjo staris ĉe la kuireja elverŝujo senŝeliganta terpomojn, ŝi hezitis momenton antaŭ ol ŝi turnis sin al Elsa, kiu staris tiel streĉita, plena de sankta sciavido, kaj tiam la vero elglitis el ŝi:

– Vi venis el mi.

Do ne estas vere, ke Gunni ricevis sian etan fratinon de virino, kiu prenis ŝin el la Saliklagetoj?

– Ne, respondis panjo tute simple, kaj aldonis kvazaŭ por malhelpi al Elsa fari pluajn demandojn:

– Kuru malsupren kaj ludu ankoraŭ iom da tempo. Ni baldaŭ tagmanĝos.

Elsa sin frotis kontraŭ la jupo de panjo, kontenta pri la klara respondo. Ŝi denove kuris malsupren, ŝteliris sur la grundon de Nicklasson por senĝene cerbumi. Tia estis la afero. Infanoj, etaj vivantaj infanoj, ne povas elveni el nenio. Ne per cikonio kaj ne el la Saliklagetoj. Ĉi tie malantaŭ la malnova lignoamaso Elsa eltrovis, ke ŝi ĉiam sciis pri tio. Sed tio estis kaŝita interne de ŝi, ĝis kiam panjo elvokis la ĝustan respondon.

Ŝi sidis sur la ŝtuparo kaj sentis, kiel ŝi malvarmas.

Pordo malfermiĝis kaj fermiĝis de iu tie supre kaj la maljuna sinjorino Rössel lamiris malsupren en la ŝtuparo. Ŝi estis afabla kaj parolema kaj ŝi ŝatis Elsan. De tempo al tempo ŝi invitis ŝin kaj montris bildojn el Ameriko. Elsa leviĝis kaj preparis sin por saluti tute gracie. Eble ŝi rajtos eniri ĉe sinjorino Rössel. Ŝi forgesis la bulkojn kaj panojn kuŝantaj meze de la ŝtupo.

– Kial vi sidas ĉi tie kaj malpurigas la ŝtuparon? Tio ne estas ludejo, kolere diris sinjorino Rössel kaj piedbatis la rubaĵaron, tiel ke la argilbuloj ĉirkaŭflugis kaj poste ŝi plulamiris malsupren en la kelon kun sia karbositelo, murmuranta ion pri homoj, kiuj venigas en la mondon pli da infanoj ol ili kapablas teni puraj.

Elsa sin premis kontraŭ la muro, senmova kaj nekomprenanta.

Ŝi ja tiel ofte estis ludanta sur la ŝtuparo kaj sinjorino Rössel ne fariĝis kolera. Ŝi rigardis siajn argilŝmiritajn manojn kaj palpis sian vizaĝon. Malpura – ĉu ŝi kulpis – tio estis maljusta. Ŝi preskaŭ estis preta kuri malsupren en la kelon al sinjorino Rössel por klarigi, sed io ŝin malhelpis. Tio, kion sinjorino Rössel diris, kvankam ŝi ne komprenis la vortojn, la tono kaj la kolera rigardo pikis. Estis malice dirite pri panjo – same kiel tiam, kiam Gunni ekkriis,”vi ne havas belajn tapiŝojn, nur ĉifontapiŝojn eeehhh”.

Stria en la vizaĝo pro larmoj kaj argilo ŝi kunkolektis la argilbulojn, kuris sur la straton kaj ĵetis ilin en la stratan defluejon, turnis sin malrapide kaj supreniris la ŝtuparon por aŭskulti ĉe la pordo. Sed tie staris ”la virino” fermanta sian nigran valizon, kaj parolis kun Sofia. Ili aspektis tiel kontentaj, ke la kuraĝo de Elsa altiĝis. Panjo certe estis sana nun. La virino karese frapetis ŝin.

– Vi estas brava knabino. Tion mi vidis la unuan fojon, kiam vi malfermis la okulojn. Sofia varmigis ŝiajn malvarmajn manojn.

– Vi certe malsatas. La kaĉo tuj estos preta. Mi lavos vin, poste vi eniru al panjo. Mi povas diri al vi, ke ni havas ion belan por montri al vi.

Sed Elsa ne povis forgesi tion, kion sinjorino Rössel estis dirinta.

– Sinjorino Rössel iris malsupren en la ŝtuparo kaj fariĝis tre kolera, ĉar mi ludis tie, kaj diris, ke ni havigis al ni pli da infanoj ol ni kapablas teni puraj.

– Ĉu ŝi vere diris tion! Ni havas tiom da infanoj kiom ni volas, sen demandi al sinjorino Rössel.

Agrable malpeziĝis, kiam la pli aĝa fratino defendis panjon. Ĉio nun estis tiel bona. La agrabla varmo, kiu elfluis el la kuireja kameno. La kafo, kiu vaporis en la bolpoto. Ŝia propra blua telero kaj glaso sur la vakstuko.

Ĉiuj tiuj ordinaraj objektoj, kiujn ŝi kutime ne rimarkis, sentiĝis belaj kaj sekuraj. Nur la fermita pordo ankoraŭ maltrankviligis ŝin.

Sofia singarde malfermetis la pordon de la ĉambro kaj diris mallaŭte:

– Ĉu panjo dormas?

Elsa staris plena de atendo – de io, kion ŝi ne povis klarigi al si mem, sed ŝi antaŭsentis ion neesprimeblan kaj aŭdis la voĉon de panjo.

Elsa restis momenton sur la sojlo kaj rigardis en la ĉambron. Panjo kuŝis en la granda etendebla lito, pala kaj senmova, sed tamen luma. La hararo, kutime tufa, estis malseketa kaj kuŝis glate forkombita de la blanka frunto. La mano de panjo, kun la ringoj maldikaj de uzado, kuŝis sur la nova ŝtofpeca kovrilo, kaj ŝi havis belan litotukon kun larĝaj puntoj. La ovala tablo, kiu dumtage staris antaŭ la sofo, estis metita ĉe la fenestro.

La kurtenoj estis duone tirfermitaj. Inter ili staris la lilio, floranta. Hieraŭ nur panjo miris, kiun tagon ĝi ekfloros.

La sangruĝa kaliko estis subtenata de fiera trunketo. Sed la folioj kliniĝis gracie, kvazaŭ ili estus imponegataj de la beleco de la floro. Neniam antaŭe sentiĝis tiel solene en la ĉambro.

– Venu, Beketo, panjo vokis karese. Elsa heziteme paŝis al la lito. Sed ŝi ne kuraĝis iri tute proksimen.

Ŝajnis, ke patrino ne estas tute reala. Ŝi sendis timeman, eviteman rigardon al panjo. Tiam panjo ridetis kaj levis angulon de la kovrilo kaj diris kvazaŭ pardonpetante:

– Estas via fratineto. Ĉu vi ĝojas pri ŝi?

Elsa ektremis antaŭ la miraklo kaj jesflustris. Sed malklara doloro leviĝis kiel ondo kaj preskaŭ blindigis ŝiajn okulojn. Ŝi sentis kvazaŭ maljustaĵo estis farita al ŝi.

Ŝi volis mem kuŝi tie sur la brako de panjo kaj premi la kapon kontraŭ ŝia brusto kaj esti malgranda kaj ne granda brava knabino. Tiam ŝi sentis, kiel panjo karesas ŝian hararon kaj kondukas ŝin trans la profunda fendo, kiu komencis kreski inter ŝi kaj panjo.

– Infano mia, iru ĉirkaŭen al la alia flanko. Deprenu viajn ŝuojn kaj prenu la lankovrilon, kiu kuŝas ĉe la piedparto, kaj metu ĝin ĉi tien, kaj poste rampu supren al panjo. Sed kuŝu tute kviete, ĉar panjo estas tre laca.

Kiam Sofia eniris, ĉiuj tri estis bone dormantaj.

Herta Wirén

Fragmento el samnoma romano
El la sveda tradukis Vivi Couppez


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.