La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Via momento sur la tero

Ĉe la bordo de la Pacifika oceano mi havas mian hejmon.

La plej granda el la maroj de la mondo muĝas ekstere ĉe la angulo de mia domo. Ĉambro numero 20 en Hotelo Eden sur Cleo Street en Laguna Beach estas mia hejmo sur la tero.

Mi loĝas inter la urbo kaj la maro. Mia hotelĉambro havas du fenestrojn. Tra la orienta fenestro, kiu rigardas al la strato, mi vidas la senfinan vicon da moviĝantaj aŭtomobiloj, tra la dua fenestro antaŭ mi la volbiĝantajn ondojn de la oceano. Trafikbruo kaj marmuĝo –  –  –  sonoj de la strato el oriento kaj de la akvo en okcidento unuiĝas en miaj oreloj. La aŭtomobiloj sur la strato aŭdi- ĝas kiel grandega radŝpinilo, kiu neniam haltas, dum la muĝo de la maro altiĝas kaj malaltiĝas laŭ la movoj de la ondoj, kiel elspiro el la profundo de la pulmoj de la mondo. La aŭtomotoroj bruegas, krakas kaj brutintas, la ondoj el la profundo disrompiĝas sin frapegante kontraŭ la rokoj de la marbordo kun sonego kiel kanonpafado, la akvo ŝpruciĝas alten kaj duŝas la branĉaron de la cipresoj.

Tage regas la sono de la urbo, nokte superas tion la muĝo de la maro. Tage la bruo de la motoroj plenigas miajn orelojn, nokte regas la oceano sola.

La sono de la strato estas same juna kiel la strato mem, la bruo de la maro estas samaĝa kun la elementoj.

La motorsonoj de la urbo iam silentiĝos kaj la rado de la radŝpinilo haltiĝos, sed la maro daŭros ĵetegi siajn ondojn kontraŭ la bordon. Iam nur la maro estos la sola, tagnokta, suverena reganto.

Mi estas gasto en hotelo situanta inter la strato kaj la oceano. Mi loĝas inter homkreaĵo kaj praelemento, registrita ekde mia naskiĝo kiel hazarda aperaĵo sur tiu ĉi tero. Inter la efemero kaj la senfino mi havas mian hejmon.

En la hazarda esteco mi estas unu el la loĝantoj en la urbeto Laguna Beach en suda Kalifornio, unu enmigrinto inter amaso da enmigrintoj el Europo. Ĉi tie ĉe la okcidenta bordo de la Ŝtatoj la vetero estas taŭge milda, la suno taŭge forta, la vento taŭge freŝa, la marakvo taŭge varma. Ĉi tie kreskas oranĝarboj, ĉi tie maturiĝas delikataj fruktoj. Tiu ĉi ŝtato estas la lasta koloniista ŝtato en Usono. En nia ŝtato ekloĝas ĉiun tagon el la 365 tagoj de la jaro meznombre 1700 homoj. La taga enmigrantaro estas tiel multnombra, ke ili povas krei ankoraŭ novan socion, ĉi tie oni povas fondi ĉiutage unu novan urbon. Ĉe nia marbordo multaj junaj homoj altiriĝas al malnovaj primitivaj ĝojfontoj, suno kaj maro, kaj ĉi tie ili komencas novan ekziston.

Ĉi tie la vivo sentiĝas juna por la gejunuloj. Por mi, mr.

Albert Carlson, malnova enmigrinto, estas alie. Mi estas en tiu aĝo, kiam la kapablo por renoviĝo finiĝis. Venis la tagoj, kiam mi ne plu travivas ion, kion mi konsideras travivinda.

Dum periodo de mia vivo mi havis plurajn loĝejojn.

Mi loĝis en domoj ekipitaj kaj instalitaj kun ĉiuj tiuj me- ĥanikaj aĵoj, kiujn la homo eltrovis por altigi sian komforton kaj bonfarton sur tiu ĉi tero. Mi havis spacajn domoj, sed en neniu el ili mi sentis min hejme. Mi ne loĝis longe en iu el ili. Mi estas posedinta plurajn loĝejoj, sed neniun hejmon.

Ĉi tie en mia hotelĉambro kun numero 20 sur la pordo, mi volas resti ĝis mi povos. Antaŭ nelonge mi skribis al mia pliaĝa filo, kiu havas mian baptonomon Albert:

”Ĉi tie en Laguna Beach mi intencas resti kaj loĝi en tiu ĉi hotelo dum mia restanta vivo, se mi havos rimedojn por tio. Mi volas sidi ĉi tie ĉe mia fenestro kaj rigardi eksteren al la oceano kaj pensi pri la okazintaĵoj, kiujn mi travivis.”

Estonte mi volas esti lokfiksita estaĵo. Plejparton de miaj lastaj jaroj mi uzis por vojaĝoj. La intenco de iu vojaĝo estas atingi iun fiksitan celon, kiun oni povas retrovi en geografio. Sed por miaj vojaĝoj ne ekzistis iu celo sur la tero. El la vidpunkto de rezulto tiuj vojaĝoj havis neniun sencon, ĉar ili donis al mi neniun rezulton. Mi serĉis ion, kion mi estis devigata serĉi, sed la celo ekzistis en la vojaĝanto mem kaj ne estis trovebla ie alie. Mi serĉis ŝirmilon kontraŭ mia konscio. Mia konscio tenis min moviĝanta, pelis min kaj devigis min al novaj ekvojaĝoj.

La vojaĝoj efikis je mi kiel narkotiko efikas kontraŭ doloro: ili kvietigis la simptomojn, sed povis fari nenion kontraŭ la kaŭzo.

Kaj kiomfoje mi translokiĝis kaj ŝanĝis loĝejon en mia vivo! Sed translokigo de mia korpo sur la tero solvas neniun problemon al mi.

Tiamaniere mi daŭras esti rifuĝinto, kaj mia pelanto estas la scio, kontraŭ kiu mi batalas, la kompreno, kiun mi ne povas elteni. Ĝi trovas min tage, ĝi venas al mi nokte, ĝi volas resti ĉe mi vespere antaŭ ol mi ekdormas, ĝi aperas ĉe mi matene tuj post mia vekiĝo. Estas la kompreno, ke mia vivo pasis. Tiu vivo, por kiu valoris vivi, estas por mi pasinta. Kaj de tiu kompreno estas nedisigebla la demando: Kiel mi uzis ĝin?

Fine mi fariĝis soleca homo en hotelĉambro. Eble mi estus daŭriginta miajn vojaĝojn, se mia ekonomia stato ne estus ŝanĝita. Nun mi ne plu havas rimedojn por ili.

Sed mi sentas min pli hejmece ĉi tie en mia ĉambro en hotelo Eden ol en tiuj grandaj, komfortaj domoj, kie mi antaŭe loĝis. Ju malpli granda estas mia hejmo, des pli mi konas ĝiajn kaŝejojn. Kun la amplekso kvadratmetra de iu loĝejo kreskas la soleco de ĝia loĝanto.

Kaj en tiu ĉi ekzistado, kiun mi nun kondutas, ŝajnas ke la donaco de vivo estas elĉerpita. Kio restas, ne ŝajnas al mi grava. La tagoj, monatoj aŭ jaroj, kiuj restas ankoraŭ por vivi, nenion povas ŝangi, aŭ redoni perditajn ŝancojn kaj neuzitajn eblecojn, ne kapablas helpi min ricevi ion, kion mi dezirus.

Ŝajnas, ke mi pluvivas mian vivon sur treege mallarĝa terstrio, kien iu senfina maro fluigis min, kaj tie mi kun grandega penado alkroĉiĝis, atendante la solan, kio povas okazi al mi: ke la sama maro, kiu alportis min ĉi tien, reprenos min denove, kaj forfluigos min de mia eta terstrio kaj en sia profundo donos al mi dormon senfinan.

Nokte, kiam la konscio pri tio ĉi penetras en min, mi kuŝas kaj aŭskultas la movojn de la Pacifika oceano kontraŭ la strando sub la hotela teraso. Mi forfuĝas de mia persekutanto, en miajn hotelsentojn. Per la oreloj mi sekvas la fluon de la ondoj, kiuj per grandega forto ĵetas sin kontraŭ la granitan rokdigon kaj rompiĝas sur ĝi. Mi aŭskultas la kanonadon de la oceano kontraŭ la strandomuron.

La ondo retiriĝas, sed nova venas. La maro reŝargas sian kanonon, pafas obtuze kaj la ondo rompiĝas kontraŭ la rifoj, kiuj rekovriĝas de la marakvo, kiel de forta pluvego. Mi aŭdas fali la pezajn gutegojn.

La bruo kaj murmurado de la marstrando plenigas miajn orelojn. Sed ili ne sukcesas forpeli mian persekutanton.

La demandoj de miaj pensoj ree ripetiĝas. Sed ne ekzistas respondoj al ili –  –  – ili nur rompiĝas kontraŭ granita muro. Ili reĵetiĝas, forfluiĝas. Sed ili revenas, ree kaj ree, kiel la ondoj de la akvolarĝo.

Jen ĝi re estas, la konscio, ke mia vivo pasis. Kio restas al mi? Kio atendas min? Mi trovas nur unu respondon: rezigni kaj atendi la ondon, kiu reportos min.

* * *

Cleo Street, mia hejmstrato, estas la ĉefstrato en Laguna Beach kaj samtempe la ĉefvojo, kiu streĉas sin en la direkto nordo-sudo laŭ la marbordo de Kalifornio. Laŭlonge de tiu vojo ekkreskis domoj, kiuj kreskis ĝis urbo.

En kelkaj jaroj duobliĝis la loĝantaro de Laguna Beach.

La fumegado de la naftofontoj malpurigas la aeron super la grandurbo Los Angeles, sed la ventoj de la maro tenas la aeron pura kaj freŝa por ni ĉi tie en la malgranda Laguna. Nin ankaŭ ne trafas la varmego, kiu regas pli interne en la lando malantaŭ la montoj.

Ne pluvis ĉi tie de aprilo ĉi jare, 1962, kaj ni jam atingis la finon de julio. Ne pluvos antaŭ novembro. Mi vidas de mia fenestro la altajn montojn, kie la suno forbruligis la vegetaĵaron. La herboj staras sekaj kaj velkaj kaj brultintetas dezerte pro la ventopuŝoj. La montaj deklivoj brilas ruĝbrunaj, kaj ŝajnas al mi, kvazaŭ ili odoras bruldifektite, kiel forgesita rostaĵo en forno. Nur la dornaj arbustoj de grandegaj kaktoj, la sola kontraŭstaranta vegetaĵaro, brilas kiel verdaj ŝprucmakuloj.

Bruldifektitaj de la suno levas la montoj siajn dorsojn, similaj al grandegaj ŝtonigitaj pralacertoj, kiuj gardas la urbon sub si.

Laguna – kiel nia urbo nomiĝas en ĉiutaga parolo – havas tre favoran situon inter la maro kaj la montoj. La maro freŝigas la aeron, kiun ni enspiras, la montoj ŝirmas nin kontraŭ la dezertaj ventoj. La maro estas en konstanta movo, la montoj en eterna senmovo.

Mi estas ĵus reveninta el vojaĝo al tiu loko sur la tero, kie mi naskiĝis. Antaŭ nur semajno mi troviĝis sur la alia flanko de la terglobo. Antaŭ unu semajno mi sidis en alia hotelĉambro. Estis hotelo situanta en uzina regiono en la sveda provinco Smolando, kaj la ĉambro estis simila al mia nuna en hotelo Eden en Laguna: ĝi estis tute moderna, mebligita laŭ usona gusto. Sur la strato ekster la hotelo ruliĝis aŭtoj, sed en malpli densaj vicoj ol ĉi tie, sed la fabrikmarkoj estis proksimume la samaj kiel sur Cleo Street. Apud la hotelo, same kiel ĉi tie apud Eden, situis benzinejo, kie oni anoncis la diversajn benzinnomojn en la angla lingvo. En la centro de la loko estis bufedo, kie oni servis glaciaĵojn, kokakolaon kaj hamburgorojn.

Tie estis diskogurdo, el kiu fluadis senĉese kantoj kaj muziko; estis popularaj usonaj kantoj. Super la vendotablo pendis ŝildo: ”Drive-in-bar”. Sur la afiŝtabulo oni sciigis, ke ”Sweden Artists” ludas en ”Jack Dalley Show” en la popolamuzejo, kie la ege populara twistorkestro de ”The Andersons”, ”Sound Twist Pop” respondecas pri la dancmuziko.

Usono estas antaŭ mi, kaj iom post iom ekloĝas en mia malnova hejmregiono. Je ĉiu vizito, kiun mi faris en mia patrujo, mi rimarkis iun transformiĝon; ĉiufoje Svedio ŝajnis al mi malpli sveda.

Nun mi refoje faris flugvojaĝon al la patrolando. Sed mi ne vojaĝis por reveni. Mi ne venis al mia hejmregiono por resti tie. Eĉ ne unu momenton tuŝis min la ideo, ke retranslokiĝo al Svedio estus ebla por la maljuna usonemigrinto, kiu portas mian nomon. La sved-amerikanoj, kiuj en mia aĝo reiras por retrovi sian infanaĝan hejmregionon, fariĝas viktimoj de memtrompo. Al tiu sonĝolando ne ekzistas reiro por iu ajn. Oni povas reveni laŭ ekstera senco, al la tero, domoj, arboj, akvoj, arbaretoj.

Oni povas reveni al la objektoj, sed neniam al tiu ejo, kie la animo de la infano vivis. Ne ekzistas reveno al tiu mondo, kie la infaneto fariĝis plenkreskulo, kiu fari- ĝis revoj kaj memoroj kaj restos revoj kaj memoroj. Ĉi tie mi staras malakceptita ekster pordo, kiu por ĉiam restos fermita.

Post pli ol kvardekjara loĝado en Usono mi estas fremdulo en tiu lando, kie mi naskiĝis kaj plenkreskis. La patro kaj patrino mortis, ĉiuj miaj gefratoj mortis. Ankoraŭ vivas kelkaj el miaj parencoj kaj kelkaj el miaj sama ĝuloj el la tempo de mia kresko, sed por ili mi estas preskaŭ forgesita. Mi estas nur nomo, kiun oni mencias kun la aldono: li, kiu vojaĝis al Ameriko.

Ĉi tio estus mia lasta vizito en Svedio. Kion mi volus fari en la hejmlando? Mi volis vidi ankoraŭ unufoje la infanaĝan hejmregionon en somero. Mi volis meti florkronon sur la komunan tombon de miaj gepatroj. Mi volis ankoraŭfoje viziti la tombejon de la hejmloko, kie miaj gepatroj kaj gefratoj unuiĝis kun la grundo. Mi volis refoje vidi tiun lokon, kie la homoj el miaj parencaro dum multaj generacioj fariĝis denove pulvo. La kreskado de la parencaro, vivo, migrado tra la mondo kaj malapero en la grundon – tiun ĉi eternan ripetiĝon mi vidas plej klare ĉe la korto de la mortintoj en la hejmloko.

Mi konas sved-amerikanojn, kiuj en siaj maljunaj jaroj retranslokiĝis al Svedio, ĉar ili volis kuŝi enterigitaj kune kun siaj parencoj kaj reunuiĝi kun ili: la reveno de la infano al la sino patrina. Mi povas kompreni la revenintojn kaj senti kun ili, sed mi mem ne kaptiĝas de tiu sang- kaj gentmistiko. Kion signifas al mi tiu terpeco sur nia globo, kie la grundo reprenos mian senvivan korpon?

Tiu korpo ne plu estas mi, kio okazos kun ĝi, tio ne povas esti mia afero.

Sed la loka tombejo estas tiu loko en la hejmregiono, kie nun estas kuniĝintaj preskaŭ ĉiuj ili, kiuj apartenis al tiu mondo, kiu iam estis mia. Tie ili estas, malaperintaj kune kun tiu mondo.

* * *

Iun vesperon en la komenco de junio mi depaŝis de la vagonaron ĉe la stacidomo de mia infanaĝo. Iun vesperon en majo antaŭ kvardek du jaroj ĉe la sama stacidomo mi surpaŝis la vagonaron kaj vojaĝis en la direkton, de kie mi nun venis. Tio estis la tago de mia elmigro. Mi memoris kaj pensis: inter tiuj du vesperoj pasis la esenco de mia vivo.

Mi metis mian valizon sur la peronon. Dum kelkaj minutoj post la elvagoniĝo mi staris silente apud la valizo, kvazaŭ mi per tio estus soleniganta la memoron de la forvojaĝo kvardek du jarojn pli frue. Tiam mi ne estis sola. Mia fratino Jenny sekvis min al la vagonaro (patro kaj panjo ne volis kunesti). Kaj mi adiaŭis al kelkaj homoj, kiuj staris sur la perono. En tiu vespero mi estis la plej atentata persono ĉe la rapidvagonaro.

Nun mi staris sola. Neniu venis atendi min. Neniu sciis, ke mi estus venanta. Homoj amasiĝis ĉe la stacidomo, sed mi ne vidis iun, kiun mi rekonis. Nek iu rekonis min.

Mi ĵetis rigardon post mia vagonaro, kiu malaperis en la kurbiĝon, kie antaŭe staris relgardista dometo. Dum la lastaj horoj de mia fervoja vojaĝo mi estis sola voja- ĝanto en la kupeo. La konduktoro diris, ke oni planas ĉesigi la fervojon, ĉar la aŭtobusoj transprenis la persontrafikon.

En la jaro 1872 la fermita mondo de tiu ĉi regiono malfermiĝis per la ferreloj. Dum 90 jaroj la radoj de la trajnoj ruladis dum ŝtalmejloj. Mia patrino rakontis, ke ŝi ĉeestis kiel sesjara knabino la inaŭguron kaj ŝi estis vidinta la reĝon; tio estis grandega okazaĵo por ŝi, ĉar tio estis la sola fojo en ŝia vivo, ke ŝi vidis iun reĝon.

Ni knaboj iris ĉiudimance al la stacio por rigardi la vagonaron, kiu haltis malpli ol minuton. Ni rigardis ĉefe la lokomotivon, kiu tusadis el si vaporon, tiel ke ĝi sonis kiel ridego de giganto. Nun post 90-jara servo la radoj ekstaros kaj oni starigos la lokomotivon en muzeo, kie gejunuloj de iu nova tempo priridos tiun malnovan strangan aĉajon.

Mi rigardis laŭlonge de la relvojo en la alian direkton, kie la rekta distanco estis longa. Multaj ŝtalmejloj kondamnitaj al ĉesado streĉas sin en tiun direkton tra la kamparo. Baldaŭ silentiĝos la bruo de la vagonaro, la arbaro reprenos baldaŭ sian teron, kaj kvieto regos laŭlonge de la forlasita vojo. Kaj en tempo venonta oni diros:

Ĉi tie streĉis sin iam relvojo. Ni povas ankoraŭ vidi spuron post ĝi.

La homoj, kiuj kolektiĝis sur la kajo ĉe la alveno de la vagonaro, estis disiĝantaj. Mi restis sola staranta apud mia valizo, kiel erariranta fremdulo. Komplezema preteriranta fervojisto alparolis min: Estas taksistacio malantaŭ la stacidomo, se mi volas havigi aŭtomobilon. Mi dankis –  –  – sed la nova fervojhotelo situis sufiĉe proksime.

Mi povis piediri tiun mallongan vojon.

Mi ja sciis, ke granda vilaĝo elkreskis ĉirkaŭ la fervoja stacio, dum mi estis for. Novaj stratoj, novaj domoj, butikoj, benzinejoj; aŭtobusoj venis plenaj da pasaĝeroj.

Mi sciis de mia antaŭa vizito, ke mia loko estis fundamente transformigita.

Nun mi trovis, ke novaj grandaj transformiĝoj okazis post la lasta fojo. Mi fariĝis surprizita pro la multajn novaĵoj, kiuj venis de ekstere, precipe el Usono. Sed tiuj, kiujn oni estis transpreninta el Usono kaj transplantis ĉi tien, ne konvenis al la vilaĝo, ili ŝajnis al mi maldecaj en la ĉirkaŭaĵo, mi ne povis imagi ilin en mia Smolanda hejmregiono. Ili estis taŭgaj por mi en alia lando, sed ĉi tie ili ŝajnis al mi iamaniere fremdaj.

Mi vagis erarirante ĉirkaŭe en la hejmloko. Mi ne rekonis la homojn, kiujn mi renkontis survoje, kaj ili ne rekonis min. Mi renkontis kelkajn samaĝulojn el la juneco, sed nur kun peno mi retrovis ilin en iliaj aliiĝintaj kaj maljuniĝintaj vizaĝoj. Ili ne estis la samaj homoj, kiujn mi estis koninta. Kaj ankaŭ ili trovis min malfacile en mia vizaĝo. Ili sciis, kiu mi estas, sed ili miskredis, kion ili sciis. Ni estis fremduloj, kiuj renkontiĝis. Kaj por la parencoj, kiuj ekkreskis, post kiam mi forlasis mian hejmlokon, mi ŝajnis kiel reaperanto, kiu subite reviviĝis el la pasinteco. Por ili mi estis iu fantomo, fantomo de iu mortinta homo, kiu revenis al la vivo kaj volis trudi sin en la domon, kie li iam estis loĝinta.

Mi estis revenanta –  –  – kaj nerevokeble neenlasita.

Mi sentis min kiel turisto en mia patrujo. Mi ricevis la definitivan decidon: Mi ne plu apartenas ĉi tie. La loko, al kiu mi iam apartenis, ne plu ekzistas.

Kaj kiam mi vagadis inter la nekonataj homoj en la fremda regiono, mi rememoris legendon, kiun mia avino rakontis al mi –  –  – ĝi kaptis min tiel forte, ke mi petis ŝin plurfoje rakonti ĝin al mi denove:

Estis iam du amikoj, kiuj estis donintaj sanktan promeson unu al la alia. Ili promesis veni al la geedziĝo unu de la alia, kie ajn ili estus tiam. Unu el ili mortis, kaj post iom da tempo la alia festus sian geedziĝon. Li funebris profunde, ke lia plej kara amiko ne povis ĉeesti. Sed malfrue en la nokto venis la mortinta amiko al la geedziĝa korto. Li sidis malantaŭ la pordo de la vestiblo kaj li ne volis ricevi alian gastaĵon ol plenmanon da tero kaj trinkpoton da akvo. Sed kiam oni ekludis al la novedzina danco, la mortinto honoris la novedzinon de la vivanta amiko kaj li dancis kun ŝi trifoje. Poste, kiam li estis forironta, li diris al la novedzo: Nun ankaŭ vi devas plenumi vian promeson! Ankaŭ mi festas mian geedziĝon hodiaŭ vespere, kaj vi sekvos min al la geedziĝa korto!

La novedzo estus volinta resti ĉe sia juna novedzino, sed li ne povis malplenumi sian promeson al la amiko. Li sekvis la mortinton je la reirvojo.

Ambaŭ amikoj venis al biendomo, kie amasiĝis homoj en lumigita salono. Ili eniris al la geedziĝa festo, kaj la mortinto diris al sia amiko: Mi dancis trifoje kun via novedzino. Nun ankaŭ vi dancu kun mia novedzino.

Kaj la vivanto dancis trifoje kun la novedzino de la mortinto. Poste li reiris al sia propra geedziĝa korto.

Li estis for dum nur mallonga tempo. Sed kiam li revenis al la vilaĝo, kiun li ne longe estis forlasinta, ĉio estis ŝanĝita. La geedziĝa korto, kie li lasis sian novedzinon, estis for, kaj sur la loko staris nova domo, kie loĝis por li tute nekonataj homoj. Li iris al aliaj bienetoj, sed el la homoj, kiujn li vidis kaj renkontis, neniun li konis kaj neniu konis lin. Tiam li iris al la pastro, kiu antaŭ nelonge edzigis lin kun lia fianĉino. Sed ankaŭ la pastro estis fremdulo. Li prezentis sin kaj diris, kiel lia bieneto nomiĝas kaj ke en la vespero de sia geedziĝo li sekvis mortintan amikon al lia geedziĝo en la mortoregno. Sed nun li retrovas nek sian edzinon nek la domon.

La pastro malfermis la malnovajn registrojn kaj post longa serĉado li trovis, ke ĉio, kion ĉi tiu viro diris, estis vero. Lia nomo staris en la libroj, sed tiu nomo apartenis al mortinta vilaĝano. Li estis mortdeklarita de longa tempo. La registroj montris, ke tri jarcentoj pasis, de kiam li loĝis en la vilaĝo, kie li ankaŭ festis sian geedziĝon antaŭ tri jarcentoj.

Pasis unu jarcento dum ĉiu danco, kiun li dancis kun la edzino de la mortinta amiko. Kaj kiam li aŭdis tion, ekzistis por li nur unu ago: reiri al la regno de la mortintoj.

Nun mi sentis min mem kiel reaperanto de tiu legendo, kiu nek trovis sian edzinon nek la bieneton. Mi estis nekonata persono en nekonata vilaĝo, kiu estis loĝata de nekonataj homoj. Mi estis foririnta dum malpli da tempo ol la viro en la legendo –  –  – nur kvardek jaroj pasis, de post kiam mi estis loĝinta en la loko. Sed mi estus povinta esti for dum tri jarcentoj, tio ja ne farus pli grandan diferencon, mi ne estus povinta senti min pli fremda. Mi reaperis el la pasinteco kaj mi vagadis kaj fantomis en mia hejmregiono.

Mi estus povinta, same kiel la alia reaperanto, iri al la popolregistranto de la vilaĝo. Se li estus malferminta la popolregistron, li estus trovinta en ĝi, ke mi naskiĝis en la paroĥo Sjöhult antaŭ sesdek kvar jaroj. Plue li estus trovinta, ke mi estas filo de servutbienisto Ernst Gottfrid Karlsson kaj lia edzino Anna Magdalena Johansdotter, loĝintaj en la servutbieno sur Lindkullen, apartenanta al vilaĝo Högaberg, pli poste posedanto de deksesona hubo en la vilaĝo Källebäck. La popolregistranto estus ankaŭ vidinta en la libro, ke mi prenis translokiĝan ateston okaze de mia vojaĝo al Usono en majo 1920 kaj ke mi restas sola sur tiu ĉi tero el la ok infanoj de la geedzoj Karlsson.

Mi estas la sola vivanto el tiu infanaro, kiu naskiĝis en la servutbienista dometo sur Linkullen, kiu ampleksis unu ĉambron kaj kuirejon. Sed mi ne serĉis tiun dometon, ĝi ja estis for jam kiam mi forvojaĝis, mi ne serĉis malaperintan edziĝkorton kaj neniun edzinon. Mi ne serĉis domon, nek vivantajn homojn. Mi venis por vizito al la mortintoj.

Mi restis en Svedio dum ses semajnoj. Same longa estis mia lasta vizito somere 1949, kiam mia patro mortis. Mia patrino mortis kvin jarojn antaŭ li; tio okazis dum la dua mondmilito, kaj mi ne povis veni al la enterigo.

Tiam mi restis tuttempe en mia hejmregiono. Plejparton de la tagoj mi uzis por migri en la ĉirkaŭaĵo. Eble mi povus trovi kelkajn lokojn, kie mi retrovus min kiel nudpieda knabo. Sed eĉ la boskoj estis aliĝintaj. Mi serĉis arbarmaldensejojn kaj arbustejojn, kie mi satiĝis de sova ĝaj fragoj kaj mirteloj, mi serĉis la arbarmadensejojn kun vakcinioj, muskejojn kaj marĉejojn, kie mi kolektis acidecajn oksikokojn, disŝutataj kiel ruĝaj perloj super la tufaĵoj.

Sed arbustejoj kaj arbarmaldensejoj estis plenkreskitaj de fortika, matura arbaro, kaj marĉejoj kaj muskoj estis drenfositaj kaj kovritaj de aveno anstataŭ oksikoko.

Kie antaŭe estis arbaro, estis nun eltranĉaĵoj kaj inverse –  –  – mi ne rekonis ion. Mi erariris, vagis trafemaltrafe, migris ĉirkaŭen, embarasite sur la kampoj de mia naskiĝloko.

Sed dum unu el miaj vagadoj mi venis al juniperaltaĵo, kiu apartenis iam al nia bieneto en la vilaĝo Källebäck.

Ĝi situis en malgranda enfermejo, kie ni paŝtis niajn ŝafinojn, kaj ni nomis ĝin ŝafinejo. Ĉi tie staris ankoraŭ la maljunaj sekaj, kalvaj juniperoj. La juniperaltaĵo de miaj knabjaroj similis sin mem: tie mi retrovis min mem.

Mi amas la juniperon kaj ĝiajn fruktojn, la amarajn, malmolajn berojn; el ili oni faras bieron, kiu donas guston de arbaro al la lango. La junipera biero, kiun mia patrino faris, estis la bona trinkaĵo de mia infanaĝo. Mi amas la juniperarbuston, la mallogan, la nenecesan, kiun oni forigas por doni spacon al pli utilaj arboj, la persistan, la rezistan, kiun neniam oni povas elradikigi, la neŝatatan, kiu nek karesas nek flatas, kiu ne lasas sin kulturi, sed kreskas laŭ propra volo, arbusto kun pikaj branĉetoj, sarkaĵo de la arbaro. Oni detranĉas ĝin, oni bruligas ĝin, oni eltiras ĝin kune kun ĝiaj radikoj, tamen ĝi denove kreskas kaj revenas. Kaj fine ĝi venas al la korto, sed ne pli frue ol por funebro: kiam iu mortis en la domo, laŭ malnova kutimo la plej bela junipero el la arbareto devas stari ekstere ĉe ambaŭ flankoj de la perono de la enirejo. Fine honoriĝas la herbaĉo de la arbaro.

Ĉi tie sur la altaĵo de nia malnova ŝafenfermejo staris nun la strangulo da la tereno, la sama, kiu kreskis en mia infanaĝo. Fariĝis revido. Mi prenis per miaj ambaŭ brakoj unu el la plej grandaj juniperoj. Ĝi respondis tiel, ke ĝi pikvundetis miajn manojn. Ĝi gratis min per siaj akraj branĉetungegoj, tiel ke bruldoloris en la haŭto. Estiĝis dolora ĉirkaŭbrakado, bruldoloris longe, sed en tiu momento mi sentis, ke mi estis reveninta. Mi estis denove hejme.

Sur la juniperaltaĵo okazis kaj revido kaj adiaŭo. Mi neniam plu revidos la lokon, kie mi naskiĝis.

Post ses semajnoj kiel reaperinto en mia malnova patrujo mi revenis al la lando, kie mi mortos.

Vilhelm Moberg

Komencaj paĝoj el samnoma romano
El la sveda tradukis Szilárd Szabad


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.