La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La infano estas malsana

La kurteno sur la pordo moviĝis, kaj la glate kombita kapo de la flegantino de la Ruĝa Kruco aperis en la biblioteko-ĉambro. Transe oni aŭdis mallaŭtan ĝemon.

La profesoro nenion aŭdis. Profundiĝinta en sia laboro, li sidis ĉe la skribotablo, kaj lia plumo kuris rapide kiel sago trans la blankan paperfolion. Sur la papero aperis unu linio rapide post la alia, la malgrandaj literoj, ordigitaj pure unu al alia kiel perloj; la skribaĵo mem estis tiel potenca, logika kaj senerara, tiel militema kiel la penso, kiun ĝi en la vortoj entenis – kiel militkriego en la jarcenta batalo: tie ĉi estas la scienco, ekstere la fanatikeco de la kredo. La spirito de la instruitulo estas akrega, lia koro glacie malvarma, lia animo pura kiel kristalo … En lia mano flamas la torĉo de la scio. Kaj dum li per sia blindiganta lumo lumigas la sekretplenan krepuskobrilon de la altaj preĝejoj, subite disfluas la bonodorfumo, pli malbrile lumetas la kandeloj kaj la formoj de la sanktuloj kun oraj kronoj sur la kapoj, kaj la sangomakulitaj martiroj ĉirkaŭe tremas …

”Sinjora moŝto!”

La virino de la Ruĝa Kruco mallaŭte parolis al la profesoro:

”Sinjora moŝto, ĉu vi bonvolus veni tien ĉi, la fraŭlineto estas tre maltrankvila.”

Tuj li formetis la plumon, ĉar li rememoris, ke lia infano estas malsana.

Lia filineto kuŝas tie inter disĵetitaj kusenoj, kun malordaj haroj, malbrilaj okuloj kaj febroardanta vizaĝo.

”Ĉu estas vi paĉjo? Sidiĝu ĉi tien, mi volas ion diri al vi.”

La profesoro kaptas ambaŭ ŝiajn manojn. Malgrandaj, varmegaj manoj, molaj kaj senfortaj kiel silkaj fadenaroj.

”Paĉjo, mi volas ion diri al vi … Ĉu vi scias? Mi kredas, ke mi mortos …”

La profesoro subite konvulsie premas al si la tutan korpon, malpezan kiel plumo, kies blonda kapeto lace falas sur lian ŝultron. Malespere li rigardas en la ridetantan vizaĝeton.

Tiel, precize tiel, ridetis al li antaŭ jaroj alia febrovarmega vizaĝo, tute simila al ĉi tiu. Ridetanta infanvizaĝo – rememoro al dolĉa juneca revo. Febra estis ĉi tiu revo kaj dolĉa, tre dolĉa kaj tre mallonga – tiel mallonga preskaŭ kiel la kiso, kiun du amantoj iam interŝanĝis, dum florodora printempa mateno …

La infano komencis mallaŭte paroli: ”Mi ne volas morti, estas pli bele vivi … mi bedaŭras pro miaj belaj vestoj kaj miaj floroj, kaj mia birdo kaj ankaŭ pro vi paĉjo …”

La profesoro kisis la malgrandan, fermitan manon; la infano parolis plue, mallaŭte kaj per disrompitaj frazoj:

”Neniu min povas resanigi, escepte unu: la mirakla virgulino ĉe la lago … Jes! fratino Herta diris al mi, vi scias, la bela pala fratino en la monaĥinejo … Foje vespere ŝi kondukis min al koridoro, kiam la luno brilis rekte tiel hele tra la altaj fenestroj … Jes! ŝi diris al mi en la orelon:

La virgulino de la lago loĝas tie trans la akvo, sur rokpinto en kapelo … Orgenludon kaj kandellumon ŝi tre amas, pro tio brulas tie tage kaj nokte cent kandeloj, kaj la orgeno ludas. Ŝi havas potencon super la vivo de junaj knabinoj, kaj en la ĉielo oni neniam rifuzas peton de ŝi … Kiam juna knabino kuŝas mortonta, oni devas tien sendi pian virinon kaj anonci la danĝeron … La pia virino devas alporti donace tiom da dikaj vakskandeloj, kiom da jaroj havas la juna knabino, poste ŝi devas meti orumitan kronon sur ŝian kapon kaj rampi sur la genuoj ĉirkaŭ la Maria-altaro kaj preĝi sep ’estu benata’.”

La malgranda knabino haltis, pripensis iom, kaj aldiris:

”Mi estas dekkvar-jara, oni bezonas do dek kvar kandelojn, belajn, dikajn kandelojn … La virino Nani povus iri, la lavistino, ŝi povas bone preĝi … sed ankaŭ Resi devas iri, ĉar Nani trinkas volonte, kaj ŝi povus eble fortrinki miajn kandelojn …”

Sensencaĵo! Sed kion ne faras homo por sia sola, malsana infano? Kaj fine, dek kvar kandelojn valoras ja la kaprico de malsana infano.

La virino Nani do foriris kaj ankaŭ Resi kun ŝi. Ili veturis en granda veturilo kun ŝirmtegmento, ambaŭ kompreneble en dimanĉa vesto. La virino Nani estis fiera pro sia misio kvazaŭ ĉina ambasadoro, Resi ankaŭ antaŭ- ĝojis pro la amuzo kun la junuloj, kiujn ili ĉe la vojcelo renkontos.

Dume la profesoro flegis mem sian filineton kaj pro tio forgesis sian libron.

Kaj ĝi estis libro! Precizega, glacie malvarma kaj kristale pura kiel ĝia verkisto …

En unu loko ĝi diras: ”… Kompato kaptas la homon, kiam li rigardas la malĝojajn oferojn de la mirkredo.

Maljunuloj kaj infanoj, fanatikuloj kaj kripluloj, ĉiuj, ĉiuj ili ŝanceliĝe kuras al la mirakla idolo. Kion la freŝa aero de la montoj ankoraŭ povus kuraci, tion sufokas la bonodorfumo kaj la aero malmovigita de la kandelvaporo; la malsanajn nervojn, kiuj sopiras al trankvilo, turmentas la ekscito de malgaja kulto, kaj la lastaj groŝoj, pene ŝparitaj eble por medikamento kaj fortiga nutraĵo, estas englutataj de nesatigebla oferskatolo …”

La virino Nani faris siajn preĝojn en plej bela ordo, aldonis eĉ, laŭ sia propra bontrovo, kelkajn ”Patro nia,” ĵetis en la skatolon tion, kio decis al virgulino, kaj rapidis por reiri, ĉar ŝi ne volis, ke iu alia ol ŝi lavu la fraŭlineton kaj ŝin vestu – se ŝi estus dume mortinta.

La fraŭlineto tamen ne mortis, sed ŝi resaniĝis tute bone.

La profesoro povis sian verkon en trankvilo fini kaj eldoni.

”Pli da lumo! de doktoro Mikrokosmos,” tia estis la titolo.

Jen estas libro! Nobla, militema, nekontraŭstarebla; tion povis skribi nur homo, kiu forskuis la katenojn de miljara antaŭjuĝo, kiu antaŭ neniu idolo sian genuon fleksas, ĉar li nenion atendas kaj nenion esperas kaj ĉion en si mem trovas. Homo, kiu nenion timas, ankaŭ ne la morton, ĉar li scias, ke ĝi estas nenio alia ol la fino de organa vivo, ne pli terura ol la naskiĝo. Homo, kiu scias, ke la mondo ne estas dia domo, sed granda laborejo …

La amikoj de la civilizacio akceptis la libron entuziasme; tri nigraj pastroj trempis siajn plumojn en flavan galon, por skribi tuj rebatan respondon.

La filineto baldaŭ estis tiel resanigita, ke oni povis kun ŝi iri al banloko. Ili iris al banejo ĉe la lago.

”Ni devas supreniri kaj viziti la sanktan virgulinon,” diris la filino, ”kaj danki al ŝi pro ŝia favoro … ĉar iam knabino faris al Virgulino solenan promeson, sed ŝi ne plenumis ĝin; kiam venis la tago kaj horo, la filino sentis subite pikon en la koro kaj mortis …”

Kion ne faras homo pro amo al sia malsana infano?

Kaj poste … iom da promenado sur monto ne malutilas!

Malrapide ili paŝis laŭlonge de foliara bordo. De la kapelo sonis triumfante la sonoriloj.

Ili iris mano en mano, la filino en tute blanka vesto, sian pajlan ĉapelon sur la brako.

La mirakla Virgulino akceptis siajn gastojn en festa vestaĵo, orbrodita, riĉe ornamita velurvesto; kun granda arĝenta krono sur la kapo. Je ŝiaj piedoj brulis cent kandeloj, ĉirkaŭ ŝia trono ŝvebis blankaj nuboj de bonodorfumo, kaj la orgeno muĝis. La pastro montris al la kredantoj la sanigan relikvon; la knabino ĵetis sin rapide sur la genuojn, kaj la profesoro, sola staranta inter la genufleksantoj, kredeble subite perdis unu ĉemizbutonon, ĉar li kliniĝis malsupren kaj komencis fervore serĉi sur la fundo.

La ŝtonaj lipoj de la Virgulino ridetadis rigide. Se ili estus povintaj paroli, ili estus dirintaj: ”Granda vi estus, ho, vi homo, granda, nobla kaj potenca, se nur via infano ne estus kelkafoje malsana.”

Ferenc Herczeg

El ”Hungaraj rakontoj
El la hungara tradukis A. Panajott


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.