La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La gigantino

Oni aranĝis geedziĝan feston, trioblan geedziĝon, kaj pri geedziĝo kaj ree pri geedziĝo oni parolis en la tuta smolanda vilaĝo. Kiam la paŝtistoknabo venis kun siaj kaproj, la virinoj diris: ”Innaro, vi konas vojojn en la arbaro. Iru al la montmastrino kaj prunteprenu ŝiajn novedzinornamaĵojn!”

Innaro tiam reiris for en la arbaron kaj kantis kaj kriis en sia betulŝela korno. Kiam li venis supren en la montfendo,

Grimmo, la filino de la montmastrino, staris tie kombante siajn kvazaŭ haregoj malmolajn harojn.

”Panjo ne pruntedonos siajn novedzinornamaĵojn antaŭ ol mi mem edziniĝos,” ŝi diris kaj ekploris. ”Sed se vi volas, vi certe povos rigardi ilin”. Ŝi iom levis rokplataĵon, kaj sub ĝi ekbrilis sitelo, plena je plej pura arĝento.

Innaro iĝis pripensanta kaj staris balancanta sur piedo.

”Ne ploru, Grimmo,” li diris, ”sed renkontu min ĉe la preĝeja pordego la geedziĝan tagon, kaj ni estos kvar paroj precize!” Tion ĉi aŭdis la montmastrino, kiu estis foririnta, sed ĝuste revenis al la hejmo kaj iris kun sia junipera bastonego tuŝante tiel, ke rokoj ruliĝis. ”Mi povas aserti, ke ŝi estas bela, mia Grimmo,” ŝi diris. ”Malmola kiel arboŝelo ŝi estas sur vangoj kaj oreloj, ĝuste tiel, kiel konvenas al juna gigantino. Sed io por io. Se ŝi estos via, vi devas promesi al mi, ke vi kiel edziĝan donacon donos al ŝi la sonorileton, kiu pendas sub la kolo de la ruĝa bovido tie malsupre. Ĝi sonas tiel forte, ke ĝi dum multaj jaroj malkvietigis mian dormon.”

Ŝi manmontris al la preĝeja altaĵo, kie sonorilejo staris kun konsekrita sonorilo sub la traboj. Innaro ektimis kaj kuris for malsupren de la monto.

Sed baldaŭ okazis la decidita edziĝotago, kaj kun kandeloj kaj regionaj muzikantoj la tri junaj paroj iris al la preĝejo. Ankaŭ Grimmo venis tiam el la arbaro kun sia tuta ornamaĵo. Nudpieda ŝi estis, kaj brunhaŭta, sed la vestaĵoj svingiĝis tiel kovritaj per arĝentaĵoj, ke ili tintadis kvazaŭ kiraso. Ŝi rektigis sin kaj ŝajnis tre feliĉa, kaj Innaro opiniis, ke ŝi aspektas tre impona. Ŝi etendis al li la grandegan manon, kaj li ne atentis reteni sian propran post la dorso, sed ili akompanis unu la alian kiel kvara paro en la preĝejon.

Kiam ŝi sidiĝis apud la aliaj sur la fianĉina benko, ĝi tuj rompiĝis je pecetoj. Tiam li enrulis grandan ŝtonon por la giganta fianĉino. Sed ŝi pezis tiom, ke restis postsignoj en la ŝtono, kiam ŝi restariĝis.

Ĉe la vesperiĝo, kiam Innaro kondukis ŝin al sia dometo, ŝi malsatis. Ŝi kunpremis kvin panojn kiel unu solan kaj ŝmiris sur ĝi funton da butero. ”Tiu ĉi ne estos granda buterpano,” ŝi diris, ”sed ĝi sufiĉas ja por la hodiaŭa vespero.”

La sekvintan tagon ŝi iris eksteren kaj ekkulturis kaj fosis, kaj post tiam ĉe bezono ŝi tiris kaj plugilon kaj fojnoŝarĝon. Por ĉiu manĝo ŝi manĝis kvaronbarelon da kaĉo, kaj la laktositelon ŝi malplenigis per unu gluto, sed Innaro ne bezonis havi tirbeston nek labori. Ĉe bela vetero li oportune prizorgis siajn abelujojn. Se pluvis, li iam nodis maŝon sur sia fiŝreto por pasigi tempon. Li iĝis malmilda kaj severa kontraŭ ŝi, kaj ofte batis ŝin, kvankam ŝi ĉiam estis same obeema kaj neniam plendis.

Tamen iam okazis, ke liaj severaj vizaĝsulkoj forglatiĝis.

Tio estis ĉe preĝeja sonorado, kio estis la plej bela, kion li sciis. Tiam li sereniĝis. Tiam la vilaĝaj infanoj ĉesis sian ludadon por aŭskulti.

Pli malserena ol alitempe li forŝovis sian fiŝreton dum la silenta semajno de pasko, kiam la sonorilo pendis silente kun pajlo volvita ĉirkaŭ la frapilo. Li estingis la fajron sur la fajrejo, kiam la suno subiris, kaj desegnis krucon sur la pordo, ĉar en tiuj ĉi noktoj la sorĉistinoj kaŝe preteriras kaj kirlas en putoj kaj fontoj. Kaj ne estis prudente inciti la malbonulojn per sciema rigardo pri ili, kaj tial li frue enlitiĝis tirante super sin la kovrilon. Grimmo restis sola varmigante sin ĉe la cindro, ĝoja ĉar ŝi ne aŭdas la timatan sonoradon.

La montmastrino venis tiam al la pordo kaj flustris:

”Filino, aŭskultu! Ĉu vi pro via amo tute forgesis rememorigi pri via edziĝa donaco? Tiun ĉi nokton vi ne renkontos iun homon sur la vojoj. Iru al la ruĝa bovido kaj prenu ĝian sonorileton! Ĵetu ĝin en la aeron kaj flugigu ĝin, sed erarigu ĝin por ke ĝi ne retrovu la vojon tien ĉi, sed lasos kvieton al ni el la gigantpopolo. En tiuj ĉi noktoj la konsekritaj sonoriletoj sopiras disŝiri siajn ligilojn kaj veni eksteren por flugi. Ĵus mi kalkulis ĝis ses aŭ sep super la nubaro.”

Grimmo sidis longtempe pripensante. Fine ŝi volvis ĉirkaŭ si la mantelon, iris eksteren kaj malligis la sonorilon de la trabo. Sed antaŭ ol lasi ĝin, ŝi metis la kapon sub la malhelan kloŝrondon dirante: ”Mi ricevis vin, sonorilo.

Se vi volas iam retrovi la vojon hejmen, ne haltu ĝis vi aŭdos mian vokon al vi!”

La sonorilo forsvingiĝis tra la aero. Ĝi svingis sub la stelarkaĵo sian pajlovolvitan frapilon kantante raŭke kaj nelaŭte: ”Al Romo, al Romo, al sankta Romo!”

La paskmatenon la infanoj duonvestitaj kuris el la dometoj en ĉiuj vilaĝoj, kaj kunfrapis la manojn kriante:

”Aŭskultu, nun niaj karaj sonoriloj revenis!” Ĉar la sonorado ree sonis de unu al alia paroĥo. Nur en la vila- ĝo de Innaro estis silente, kaj tie la infanoj staris malserene atendantaj.

Grimmo aŭdis, kiel sopirplene ŝia edzo plendspiris, kaj ŝi kredis ke ŝia koro rompiĝos. Baldaŭ ŝi ne plu povis toleri, sed rapidis al la glaciigita lago. Ŝi vidis tiam, ke la erarigita sonorilo jam trovis la revojon de la malproksima Romo kaj serĉante ĉirkaŭmoviĝis kvazaŭ malgranda punkto alte en la aero, preta iri por ĉiam for eĉ al Laplando.

Sen prokrasto ŝi vokis: ”Sonorileto, venu, vi estas hejme!”

La sonorilo tiam falis rekte en ŝiajn manojn, batis truon en la glacio kaj komencis profundiĝi. Innaro estis sekvinta post ŝi, kaj vidante kiel ŝi penas por teni la sonorilon super la glacitavolon, li demandis al ŝi kun ŝan- ĝiĝinta voĉo: ”Kial vi, kiu estas tiel forta, silente akceptis tiom da batoj de mi, kiu ĉiam estis malforta?”

”Ĉu vi do ne scias,” ŝi respondis, ”ke oni toleras ĉion se oni iun amas? Kaj post kiam mi nun ricevis de vi afablajn vortojn, mi volonte tolerus la sonoradon. Sed nun estas tro malfrue. La sonorilo estas pli forta ol mi.”

Dum ŝi parolis la glacio rompiĝis pli kaj pli, kaj la sonorilo tiris ŝin kun si malsupren al la profundo.

Tie estis poste ĉiam senglaciaĵo, kiu estis senglacia eĉ en plej malvarmega vetero. Kaj en gravaj sanktaj noktoj oni aŭdis, kiel la sonorilo ankoraŭ sonoras tie malsupre sub la laga akvo. Sed Innaro pentis sian malafablon kontraŭ la fidela Grimmo kaj funebris ŝin tiel, ke li ne plu trovis trankvilon en la malnova hejmo. Li prenis ĉapelon kaj bastonon kaj foriris pilgrime, kaj ricevis sian tombon tre malproksime.

Verner von Heidenstam

El ”La svedoj kaj iliaj ĉefoj


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.