La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2026 Geo

La Enhavo

La kamizolo

Ekzistas homoj, kiuj ŝatas kolekti aĵojn valorajn aŭ malpli valorajn, laŭ siaj eblecoj. Ankaŭ mi havas kolekton, sed modestan kiel estas kutima ĉe la komenco.

En ĝi troviĝas dramo skribita de mi dum la latinaj lecionoj, kiam mi estis gimnaziano. Estas en ĝi kelkaj sekaj floroj, kiujn oni devas anstataŭi per freŝaj, estas …

Ŝajnas, ke estas nenio pli ol tre malnova kamizolo. Jen ĝi.

Ĝia antaŭa parto estas senkoloriĝinta, la malantaŭa eluzita.

Sur la kamizolo estas multaj makuloj, mankas butonoj, troviĝas trueto bruligita certe de cigaredo. Tamen plej interesaj estas ĝiaj kuntiriĝoj. Tiu, kiu havas bukon, estas mallongigita kaj alkudrita ne fake, ne tajlore, dua laŭ sia tuta longeco estas truita per bukaj dentoj. Rigardante la kamizolon oni tuj divenas, ke ĝia posedanto ĉiun tagon maldikiĝis ĝis la momento, kiam la kamizolo estis jam neuzebla, kaj estis necesa vestaĵo el entombiga agentejo. Nun mi volonte donus al iu ĉi tiun vestaĵon, kiu iom ĝenas min. Ŝrankojn por kolektaĵoj mi ne havas kaj inter miaj vestoj mi ne volas teni kamizolon de malsanulo. Estis iam tempo, kiam mi aĉetis ĝin kontraŭ pli da mono ol ĝia valoro, kaj mi pagus iom pli, se oni pli marĉandus. La homo havas en sia vivo momentojn, kiam li ŝatas havi ĉe si objektojn memorigantajn mal- ĝojon. La malĝojo ne estis mia, nur de miaj najbaroj. Tra mia fenestro mi povis en ĉiu tago observi ilian ĉambreton.

En aprilo ili estis triope: sinjoro, sinjorino kaj malgranda servistino, kiu dormis malantaŭ ŝranko sur kofreto.

La ŝranko estis intense ĉerizkolora. En julio ili restis jam duope: la sinjorino kaj la sinjoro, ĉar la servistino foriris al gemastroj, kiuj estis pagontaj al ŝi tri rublojn jare kaj kuiris en ĉiu tago tagmanĝon. En oktobro restis nur – la sinjorino sola. Ne tute sola, ĉar en la ĉambro troviĝis mebloj: du litoj, tablo kaj ŝranko. Komence de novembro oni vendis dum aŭkcio ĉiujn nebezonatajn aĵojn kaj el la memoraĵoj post sia edzo la sinjorino lasis nur ĉi tiun kamizolon, kiun nun mi posedas.

Ĉe la fino de novembro la sinjorino vokis al la malplena loĝejo stratan komerciston de brokantaĵoj, vendis al li sian ombrelon kaj la edzan kamizolon kontraŭ 40 groŝoj.

Poste ŝi fermis la loĝejon, malrapide trapasis la korton, ĉe la pordo redonis la ŝlosilon al la pordisto, rigardis dum momento sian iaman fenestron, sur kiun falis neĝeretoj, kaj malrapide malaperis malantaŭ la pordo.

Sur la korto restis la strata komercisto. Li starigis la kolumon de sia jako, metis sub la brakon la ĵus aĉetitan ombrelon kaj envolvante siajn manojn per la kamizolo murmuris:

– Komerco sinjoroj, komerco!

Mi vokis lin.

– Ĉu la sinjoro volas ion vendi? – li demandis enirante.

– Ne, mi volas aĉeti ion de vi.

– Certe la sinjoro volas la ombrelon, respondis la judo, ĵetis la kamizolon planken, forskuis la neĝon de sia kolumo kaj komencis malfermi la ombrelon.

– Fajna meblo – li diris. Por tia neĝo ĝi estas utila. Mi scias, ke vi sinjoro povas havi silkan ombrelon, eĉ du, sed ili estas bonaj nur somere.

– Kiom kostas la kamizolo? – mi demandis.

– Kiu kamizolo? … li demandis mirigita, pensante certe pri sia propra. Tamen li rapide komprenis kaj levis la kamizolon de la planko.

– Por ĉi tiu kamizolo? … Ĉu la sinjoro demandas pri ĉi tiu kamizolo?

Poste suspekteme daŭrigis:

– Por kio estas bezonata al estimata sinjoro tia kamizolo?!

– Kiom da mono vi volas por ĝi?! …

Liaj flavaj sklerotoj ekbrilis kaj la pinto de la nazo pli ruĝiĝis.

– Donu, estimata sinjoro, rublon! – li respondis montrante la kamizolon tiel, por vidigi ĝiajn ĉiujn valorojn.

– Mi pagos duonan rublon.

– Duonan? Por tia vestaĵo? Tio ne povas esti – diris la komercisto.

– Eĉ groŝon mi pli ne donos .

– Estimata sinjoro, ne ŝercu! … li diris frapante mian ŝultron. Vi mem scias, kiom valoras tia aĵo. Ĝi ne estas por malgranda infano, nur por matura persono.

– Nu, se vi ne volas preni duonan rublon, iru! Mi pli ne donos.

– Ne estu kolera sinjoro! Vere mi ne povas vendi ĝin por duona rublo, je mia konscienco, sed mi akceptos vian decidon. Diru mem, kiom ĝi estas valora kaj mi konsentos. Mi preferas malgajni, por ke vi estu kontenta.

– La kamizolo valoras 50 groŝojn kaj mi donos duonan rublon.

– Ĉu duonan rublon? Estu duona rublo! … li suspiris donante al mi la kamizolon.

– Estu mia perdo! … Mi ne diris miajn vortojn mensoge.

Li montris la fenestron, malantaŭ kiu densiĝis ne- ĝonuboj.

Kiam mi prenis la monon el la poŝo, la komercisto ion ekmemoris, kaptis la kamizolon kaj rapide traserĉis ĝiajn poŝojn.

– Kion vi serĉas?

– Eble mi ion lasis en ĝi, mi ne memoras – li respondis per plej simpla voĉo. Redonante al mi la vestaĵon li aldonis:

– Pagu sinjoro krome dek groŝojn !

– Adiaŭ!

– Mi salutas vin sinjoro. Hejme mi havas tre bonan pelton …

Ankoraŭ de malantaŭ la pordo li montris sian kapon kaj demandis:

– Ĉu eble la estimata sinjoro ordonos alporti ŝafajn fromaĝojn?

Post kelkaj minutoj li vokis la korto:

– Komerco! Komerco!

Kiam mi ekstaris ĉe la fenestro, li klinis sin kun amika rideto.

Komencis neĝi tiel forte, ke eĉ malheliĝis. Mi metis la kamizolon sur tablon kaj komencis pensi pri la sinjorino, kiu foriris ien, pri la malplena loĝejo de miaj najbaroj kaj pri la posedinto de la kamizolo, sur kiu kreskas pli kaj pli dika neĝa tavolo.

Apenaŭ tri monatojn antaŭe mi aŭdis dum bela septembra tago kiel ili interparolas. En majo la sinjorino eĉ kantetis melodion kaj la sinjoro ridis legante la gazeton ”Festa Kuriero”, kaj hodiaŭ …

En mia domo ili ekloĝis komence de aprilo. Ili vekiĝis frue matene, trinkis teon el lada tekruĉo kaj kune foriris; ŝi por instrui, li al sia oficejo. Li estis modesta oficisto, kiu rigardis siajn ĉefojn kun tiom da admiro, kiel turisto rigardas Tatrojn. Li devis multe labori dum la tutaj tagoj.

Mi vidis lin eĉ je noktomezo kurbiĝanta ĉe lampo super tableto. Kutime la edzino sidis ĉe li kaj kudris. Ofte rigardante lin, ŝi ĉesis kudri kaj admonis lin:

– Nu, jam sufiĉas, enlitiĝu!

– Kaj vi, kiam vi enlitiĝos?

– Mi nur finos kelkajn stebojn.

– Ankaŭ mi skribos kelkajn frazojn.

Ili ambaŭ klinis la kapojn kaj plu laboris; kaj ree post iom da tempo la sinjorino diris:

– Enlitiĝu! Enlitiĝu!

Ofte respondis al ŝi mia horloĝo sonoranta la unuan horon.

Ili estis homoj junaj, nek belaj, nek malbelaj, trankvilaj.

Se mi memoras, la sinjorino estis malpli dika ol la edzo, kies staturo estis fortika. Mi dirus, ke lia silueto estis tro dika por tia modesta oficisto. Ĉiun dimanĉon ili je tagmezo foriris tenante siajn manojn kaj revenis malfrue vespere. Certe ili manĝis en la urbo.

Unu fojon mi renkontis ilin ĉe la pordego inter la botanika ĝardeno kaj la banejoj. Ili aĉetis du kruĉojn da bonega akvo kaj du grandegajn mielajn kukojn kaj havis la trankvilajn mienojn de urbanoj, kiuj kutimas manĝi varmegan ŝinkon kun kreno ĉe teo. Ĝenerale malriĉaj homoj ne bezonas multon por havi animan ekvilibron.

Malmulte da manĝaĵo, multe da laboro kaj multe da sano sufiĉas al ili. Ĉio alia aperas mem. Al miaj najbaroj ne mankis manĝaĵo kaj laboro. Tamen sano ne ĉiam estis.

En julio la sinjoro malvarmumis, ne tro. Tamen li havis fortan sangelfluon, pro kiu li perdis la konscion.

Estis jam nokto. La edzino kovris lin en la lito, vokis la pordistinon kaj mem kuris por venigi kuraciston. Ŝi demandis pri kvin kuracistoj, sed trovis nur unu hazarde sur la strato. La kuracisto, vidante ŝin ĉe la flagranta laterna lumo, konstatis, ke antaŭ ĉio oni devas trankviligi ŝin. Momente ŝi ŝanĉeliĝis, certe pro laco, sed sur la strato ne estis droŝko, do la kuracisto donis al ŝi la brakon kaj irante klarigis, ke sangelfluo povas nenion signifi.

– Sangelfluo povas esti el laringo, stomako, nazo, malofte el pulmoj. Kiam la homo ĉiam estis sana, neniam tusis …

– Nur malofte – flustris la sinjorino kaj haltiĝis por suspiri.

– Ĉu malofte? Tio nenion signifas. Li povis esti malsana je nedanĝera bronkito.

– Jes … estis bronkito – ripetis jam laŭte la sinjorino.

– Ĉu je pneumonio li neniam estis malsana?

– Jes … li estis – respondis la sinjorino kaj ŝiaj piedoj ŝanceliĝis.

– Jes, sed certe jam antaŭ longa tempo … – daŭrigis la kuracisto.

– Ho, tre … antaŭ tre longa tempo … – ŝi haste konfirmis.

– En la pasinta vintro.

– Antaŭ unu jaro kaj duono.

– Ne … antaŭ la komenco de la nuna jaro … Jam antaŭ longa tempo!

– Kiel malluma estas ĉi tiu strato kaj la ĉielo estas kovrita per nuboj. – diris la kuracisto.

Ili eniris la domon. La sinjorino demandis time la pordiston, kio okazis kaj eksciis, ke nenio. En la loĝejo ankaŭ la pordistino diris, ke nenio okazis kaj ke la malsanulo dormetas.

La kuracisto delikate vekis lin, ekzamenis kaj ankaŭ diris, ke estas nenio.

– Mi tuj diris mem, ke ĉi tio estas nenio! – konstatis la malsanulo.

– Nenio! … ripetis la sinjorino premante liajn ŝvitajn manojn. Mi scias, ke hemoragio povas esti el stomako, aŭ el nazo. Ĉe vi estis certe el la nazo. Vi estas dika kaj bezonas moviĝon, sed vi konstante sidas. Ĉu ne vere, sinjoro doktoro, ke li bezonas moviĝon?

– Jes, jes. Moviĝo ĝenerale estas bezonata, sed via edzo devas kuŝi kelkajn tagojn. – Ĉu li povas veturi al vilaĝo?

– Li ne povas – triste flustris la sinjorino.

– Tio ne gravas. Li restos en Varsovio. Mi vizitados lin kaj dume li kuŝu kaj ripozu! Kiam la hemoragio ripetiĝus … aldonis la kuracisto – Kion fari? – demandis la edzino paliĝante ĝis vaksa koloro.

– Nu nenion, via edzo ripozos, tie cikatriĝos …

– Tie en la nazo? – demandis la sinjorino kunmetante la manojn antaŭ la kuracisto.

– Jes, en la nazo. Kompreneble. Estu trankvila! Fidu al la Dia protekto. Bonan nokton!

La vortoj de la kuracisto tiom trakviligis la sinjorinon, ke post la timego sentata dum kelkaj horoj, ŝi gajiĝis.

– Nu, estas nenio grava! … – ŝi diris ridetante kaj ploretante.

Ŝi genuis ĉe la lito de la edzo kaj komencis kisi liajn manojn.

– Ne estas tiel grava – li ripetis mallaŭte kaj ridetis.

Kiom da sango elfluas el la homo dum milita batalo kaj poste li estas sana! …

– Jam neniom parolu! – petis lin la sinjorino.

Ekstere tagiĝis. Somere la noktoj estas tre mallongaj.

La malsano daŭris pli longe ol oni pensis. La edzo ne plu laboris en sia oficejo. Ne estis pro tio problemo, ĉar kiel neetata oficisto li ne bezonis ripoztempon kaj povis reveni kiam li volus kaj se estus libera loko. Estante en la hejmo li sentis sin pli sana, do la edzino instruis dum pli da horoj por pagi la hejmajn elspezojn. Kutime ŝi foriris je la oka matene. Je la dektria ŝi revenis por kelkaj horoj, kuiris tagmanĝon por la edzo kaj ree foriris.

Dum la vesperoj ili estis kune. La sinjorino, por ne mallabori, prenis hejmen fremdajn aĵojn kaj kudris ilin.

Fine de aŭgusto ŝi renkontis sur la strato la kuraciston.

Ili iris longe kune. Ŝi subite kaptis lian manon kaj petegis:

– Venu al ni! Eble Dio permesos … Li tiel trankviliĝas post ĉiu via vizito …

La kuracisto promesis kaj la sinjorino revenis hejmen aspektante, kvazaŭ ŝi plorus. La edzo pro senlaboreco iĝis iritiĝema kaj malesperanta. Li riproĉis al la edzino, ke ŝi estas tro zorgema, sed malgraŭ tio li estas mortonta kaj demandis:

– Ĉu la kuracisto ne diris al vi, ke mi ne vivos eĉ kelkajn monatojn?

Sinjorino rigidiĝis.

– Kion vi diras? De kie tiaj pensoj?

La malsanulo koleriĝis.

– Venu al mi! Jen ĉi tien! … li diris, pasie tenante ŝiajn manojn. – Rigardu rekte en miajn okulojn kaj respondu!

Ĉu ne diris tion al vi la kuracisto?

Li rigardis ŝin per febre brilantaj okuloj. Ŝajnis, ke pro ĉi tiu rigardo eĉ muro flustrus sekreton, se ĝi posedus iun.

Sur la virina vizaĝo aperis stranga trankvilo. Ŝi ridetis milde, eltenante lian sovaĝan rigardon. Nur ŝiaj okuloj iĝis kvazaŭ vitrecaj.

– La kuracisto diris – ŝi respondis – ke ĉi tio estas nenio grava, vi nur devas ripozi …

La edzo subite lasis ŝin, ektremis, ridis kaj svingante per la mano diris:

– Nu vidu, kiel ekscitiĝema mi estas! Mi pensis, ke la kuracisto perdis la esperon pri mi … sed … vi konvinkis min … Mi jam estas trankvila.

Li pli gaje ridis pro siaj suspektoj.

Tia atako de suspektemo neniam plu ripetiĝis. La milda edzina trankvilo estis la plej bona pruvo, ke lia stato ne estas malbona. Kial ĝi estu malbona? Estis tuso, sed pro bronkito. Malofte pro longa sidado aperis sango – el la nazo. Li havis febron, sed ĝi ne estis febro, nur nervozeco. Ĝenerale li sentis sin sana. Li deziris ekskursi, sed iom mankis al li la fortoj. Venis la tempo, kiam la edzo ne volis kuŝi en lito, nur sidis sur la seĝo vestita, preta por foriri, kiam nur forlasos lin tiu ĉi momenta malforteco. Maltrankviligis lin nur unu detalo. Iun tagon, vestante la kamizolon li rimarkis, ke ĝi estas iom tro vasta.

– Ĉu mi povus tiom maldikiĝi? … – li flustris.

– Kompreneble, ke vi iom maldikiĝis – respondis la edzino – sed oni ne povas troigi …

La edzo atente rigardis ŝin, kiu eĉ ne levis okulojn de la kudraĵo.Ne, ŝia trankvilo ne povas esti ŝajna. La edzino scias de la kuracisto, ke li ne estas tro malsana, do ŝi ne devas ĉagreniĝi.

En septembro la nervaj febraj statoj okazis pli forte kaj daŭris tutajn tagojn.

– Tio estas malgrava – diris la malsanulo. Inter somero kaj aŭtuno eĉ la plej sana homo estas iritema, ĉiu sentas sin alie … Nur mirigas min, kial mia kamizolo estas pli kaj pli vasta? … Mi devis tre maldikiĝi kaj mi ne povos esti sana ĝis mi reakiros mian antaŭan korpopezon.

La edzino atente aŭskultis kaj devis konsenti kun la trafa pensado de la edzo. La malsanulo en ĉiu tago elliti- ĝis, vestis sin, sed sen la edzina helpo ne povis surmeti la vestaĵon. Tiam ŝi atingis, ke li ne prenu la surtuton, sed nur la mantelon.

– Kial ne miriĝi – li ripetadis rigardante sin en spegulo – kial ne miriĝi, pri mia malforteco. Kiel mi aspektas!

– Nu, la vizaĝo facile ŝanĝiĝas – ŝi interrompis.

– Jes, vere, sed mi tuta maldikiĝas.

– Ĉu ŝajnas al vi? – demandis la sinjorino kiun forta akcento de dubo.

Li meditis: Ha! Eble vi diras la veron … ĉar eĉ … de kelkaj tagoj mi konstatas, ke … mia kamizolo …

– Ne diru! – rompis la sinjorino – ja vi ne dikiĝis …

– Kiu scias … ĉar observante la kamizolon …

– Do viaj fortoj devus reveni.

– Ho! Vi volus tuj … Unue mi devas iom dikiĝi. Eĉ kiam mi reakiros mian pezon, ne tuj mi reakiros la fortojn.

Kion vi faras malantaŭ la ŝranko?

– Nenion, mi serĉas lavtukon en kofro.

– Ne streĉu vin tiom, ĉar eĉ via voĉo ŝanĝiĝas … Ja la kofro estas peza …

Fakte la kofro devis esti peza, ĉar la vizaĝo de la edzino ruĝiĝis, sed ŝi estis trankvila. De tiu tempo la malsanulo atente observis sian kamizolon. Post kelkaj tagoj li vokis la edzinon kaj diris:

– Nu, rigardu! Rigardu mem! Hieraŭ mi ankoraŭ povis meti la fingron ĉi tien, ĉi tien … Hodiaŭ mi ne plu povas. Mi vere dikiĝas! …

Iun tagon la ĝojo de la malsanulo estis grandega.

Kiam la edzino revenis, li salutis ŝin kun brilantaj okuloj kaj diris kortuŝita:

– Aŭskultu! Mi diros al vi sekreton … Mi iom trompis vin pri la kamizolo. Por trankviligi vin en ĉiu tago mi mem kuntiris la zonon kaj pro tio ĝi estis malvasta. Tiel mi altiris ĝin ĝis la fino. Mi ĉagreniĝis pensante, ke la sekreto malkaŝiĝos, sed subite, hodiaŭ … Hodiaŭ, mi ĵuras, anstataŭ kuntiri la zonon, mi devis ĝin iom malstreĉi.

Nu, nun ankaŭ mi kredas, ke mi estos sana … Mi mem!

… La kuracisto pensu, kion li volas …

La longa parolo tiom elĉerpis lin, ke li devis iri al la lito. Tie tamen, kiel homo, kiu sen kuntirado de la zono dikiĝas, li ne kuŝis, nur apogata je la edzino sidis kiel en fotelo.

– Nu, nu! … – li flustris – kiu supozus? … Du semajnojn mi trompis mian edzinon pri la malvasta kamizolo, kaj hodiaŭ ĝi vere estas tia! … Nu … nu!

Ili sidis tenante sin reciproke la tutan vesperon. La malsanulo estis kortuŝita kiel neniam antaŭe …

– Mia Dio! – li flustris kisante ŝiajn manojn – mi pensis, ke mi maldikiĝados ĝis … la vivofino. De du semajnoj mi kredis pri la ebleco de resaniĝo. Ĉe malsanulo ĉiuj mensogas, kaj edzino plej. Sed la kamizolo – ĝi ja ne mensogas! …

Poste rido ŝanĝiĝis en gajan interparolon, multajn fojojn oni ripetis: ”Bonan nokton!” kaj ĉio silentiĝis.

Hodiaŭ, rigardante la malnovan kamizolon mi vidas, ke ĉe ĝiaj kuntiriloj laboris du personoj. La sinjoro en ĉiu tago ŝovadis la bukon por trankviligi sian edzinon, kaj la sinjorino mallongigadis la zonon, por aldoni al la edzo kuraĝon.

– Ĉu iam ili renkontiĝos por rakonti al si reciproke la sekreton pri la kamizolo? – mi pensis rigardante la ĉielon.

La ĉielo preskaŭ ne estis supre. Falis nur la neĝo tiel densa kaj malvarma, ke eĉ en la tombejoj frostiĝis la homaj polvoj. Kiu tamen diros, ke super ĉi tiuj nuboj ne estas suno?

Vekita birdo pli forte kaptis branĉeton kaj ree ekdormis.

Ĝi sonĝis en la kapeto kaŝita sub flugilo, ke ĝi estas kiel iam malgranda birdeto kaj dormas en la nesto ĉe la varmega patrina sino.

Boleslaw Prus (1847 – 1912)

El la pola tradukis Danuta Kowalska


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.