La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


UZINOJ

Aŭtoro: Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La puphejmo

Ili estis geedzoj depost ses jaroj, sed ili kondutis kvazaŭ gefianĉoj. Li estis kapitano ĉe la militŝiparo kaj partoprenis ekspedicion dum kelkaj monatoj ĉiusomere kaj dufoje li faris longan vojaĝon. Tiuj etaj ekspedicioj faris bonon, ĉar se dum la vintra hejmsidado montriĝis signoj de malfreŝeco, tia somervojaĝo refreŝigis la rilaton.

La unua somervojaĝo estis malfacila! Tiam li skribis verajn amleterojn al sia edzino, kaj li ne povis renkonti velŝipon sur la maro antaŭ ol li tuj signalis: poŝto!

Kaj kiam li fine ekhavis tersenton de la svedaj ŝeroj, li ne sciis, kiel li plej baldaŭ ekvidos ŝin. Sed tion ŝi sciis. Apud Landsort li ricevis telegramon, ke ŝi renkontos lin ĉe la insulo Dalarö. Kaj do, kiam malleviĝis la ankro antaŭ la insuleto Jutholmen, kaj li vidis bluan naztuketon en la verando de la gastejo, tiam li sciis, ke estas ŝi. Sed enŝipe estis tiom da farendaĵoj kaj vesperiĝis, antaŭ ol li povis albordiĝi. Tamen, kiam li alvenis en la boato kaj la hokstango ekpuŝis la ponton kaj li vidis ŝin tie, same juna, same bela, same sana, tiam ŝajnis al li, kvazaŭ li ree travivas la postedziĝajn tagojn. Kaj kiam ili venis en la gastejon, kian vespermanĝeton ŝi lerte aranĝigis en la ĉambroj de ŝi menditaj! Kaj kiel multe restis al ili por priparoli! Pri la vojaĝo, pri la etuloj, pri la estonto! La vino brilegis kaj la kisoj ŝmacis kaj aŭdiĝis la vespersignalo el la rivero. Sed tio ne koncernis lin, li ne devis ekiri pli frue ol je la unua. Kiel? Ĉu li iros?

– Jes, li devas kuŝi enŝipe, sed se li nur estos hejme je la veksignalo, estos bone!

– Je kioma horo estas la veksignalo?

– Je la kvina!

– Ho, kiel frue!

– Sed kie ŝi loĝos ĉi nokte?

– Tion li ne eksciu!

Li divenis tion, kaj volis vidi, kie ŝi loĝas. Sed ŝi ekstaris antaŭ la pordo! Li kisis ŝin kaj sidigis ŝin sur sian brakon kiel infanon, kaj tiel li malfermis la pordon.

– Ho, kia granda lito! Kvazaŭ militŝipo! De kie ĝi venis?

Ho Dio, kiel ŝi ruĝiĝis. Sed ŝi ja komprenis de liaj leteroj, ke ili loĝos en la gastejo.

– Jes, certe ili loĝos tie, sed li devas esti enŝipe je la veksignalo, tiu damna matenpreĝo, kiu same bone povus esti preterlasata.

– Fi, kiel li parolas!

– Nun ni havu kafon kaj fajreton, ĉar la litotukoj ŝajnas malseketaj!

– Kia saĝa ruzulineto estas ŝi, kiu havigis tian grandan liton! De kie ŝi havigis ĝin?

– Ŝi tute ne havigis ĝin!

– Ne, tion li certe kredu! Kiom li kredas tion!

– Li estas tiel stulta!

– Ĉu li estas stulta? Kaj li ĉirkaŭprenis ŝian talion.

– Ne, li estu bonkonduta!

– Bonkonduta; ja estas facile diri!

– Nun venas la servistino kun la bruloligno!

Kiam sonis la dua horo kaj la matenruĝo ekflamis oriente super ŝeroj kaj akvo, ili estis sidantaj ĉe la malfermita fenestro. Ŝajnis kvazaŭ ŝi estas lia amantino kaj li ŝia amanto. Ĉu ne? Kaj nun li foriros de ŝi! Sed li revenos je la deka al la matenmanĝo, kaj poste ili veturos. Li faris kafon per sia kafkuirilo porvojaĝa kaj ili trinkis kafon dum sunleviĝo kaj mevokrioj. Tie sur la akvo kuŝis la kanonŝipo, li vidis iafoje ekbrilojn de la hakarmilo de la antaŭkila postenanto. Estis malfacile disiĝi, sed agrable senti, ke oni tiel baldaŭ renkontiĝos. Kaj li kisis ŝin por la lasta fojo, fiksis la sabron ĉe sia talio kaj ekiris.

Kiam li venis sur la ponton kaj kriis: Ŝipo hola! ŝi kaŝis sin malantaŭ la kurtenon kvazaŭ hontante. Sed li ĵetis mankisojn per ambaŭ manoj ĝis la maristoj alvenis kun la boato. Fine unu lasta: ”dormu bone kaj sonĝu pri mi,” kaj kiam li meze sur la akvo sin turnante metis la lornon al siaj okuloj, li vidis malgrandan estaĵon nigraharan en la ĉambro; la suno brilis sur ŝiaj ĉemizo kaj nudaj ŝultroj kaj ŝi aspektis kvazaŭ marvirineto!

Sonis la veksignalo. La longaj sonoj de la signalkorno ruliĝis inter verdaj insuloj trans la rebrilan akvon kaj revenis malantaŭ la picearbaroj sur aliaj vojoj. Nun ”ĉiuj viroj ferdeken” kaj ”Patro nia” kaj ”Jesu’, ni komencu ĉiam”. La malgranda sonorilejo sur Dalarö respondis per eta sonorado, ĉar estis dimanĉmateno. Kaj nun en la matena venteto venis kutroj kaj flagoj flirtis, septoj klakis, belaj somervestoj neklare ekvidiĝis sur la doganponto, la vaporŝipo kun la ruĝa akvolimo alvenis de la insulo Utö, la fiŝistoj elakvigis siajn retojn kaj sur la blua akvo tuŝata de la venteto kaj super la verdiĝanta lando brilis la suno.

Je la deka horo la boato ekveturis kaj per ses paroj da remiloj ĝi iris alborde. Kaj ili ree havis unu la alian. Kiam ili matenmanĝis en la granda manĝoĉambro, la aliaj gastoj flustris inter si: Ĉu ŝi estas lia edzino? Li parolis duonvoĉe kvazaŭ amanto kaj ŝi mallevis la okulojn ridetante aŭ batetis liajn fingrojn per la buŝtuko.

La boato restis ĉe la ponto kaj ŝi estis direktonta la direktilon. Li prizorgis la malgrandan velon. Sed li ne povis forigi sian rigardon de ŝia bela, somervestita staturo, kun la alta, firma brusto, la decidema mieneto kaj la forta rigardo supren al la vento, dum la mano vestita per cerva ganto tenadis la ŝnuron. Li volis nur babili kaj estis kelkfoje mallerta je la turnoj. Tiam li ricevis mallaŭdon kvazaŭ maristeto, kaj tio amuzis lin senlime.

– Kial vi ne kunprenis la etulinon? li diris por inciteti ŝin.

– Kiel vi opinias, kien mi estus ŝin kuŝiginta?

– En la militŝipon kompreneble!

Tiam ŝi ridetis, kaj tre plaĉis al li vidi ŝin rideti tiamaniere!

– Nu, kion diris la mastrino hodiaŭ matene? li daŭrigis.

– Kion ŝi diru?

– Ĉu ŝi opiniis, ke ŝi dormis trankvile pasintnokte?

– Kial ŝi ne estus tion farinta?

– Ho, ne mi scias, sed povus esti, ke musoj skrapis la planktabulojn aŭ ke malnova subtegmenta luko knaris; oni ne povas scii, kio povas maltrankviligi la dolĉan dormon de maljuna fraŭlino.

– Se vi ne silentas, mi fiksos la ŝnuron kaj veturigos vin en la maron!

Ili albordiĝis ĉe insuleto kaj el malgranda korbo ili prenis tagmanĝon; poste ili pafis per revolvero al celtabulo.

Post tio ili elmetis kaptostangojn ŝajnigante hokfiŝi, sed la fiŝoj ne ekkaptis la hokojn kaj tiam ili ree ekveturis.

Sur la golfeto, kie la molanasoj flugis, en markolojn, kie la ezokoj saltis, en la junkejon kaj ree eksteren, kaj li neniam laciĝis rigardi ŝin, babili kun ŝi, kisi ŝin, kiam li havis okazon.

Tiamaniere ili renkontiĝis sur Dalarö dum ses someroj, ĉiam same junaj, ĉiam same petolplenaj, kaj ili estis feliĉaj. Dumvintre ili sidis en siaj malgrandaj kajutoj sur Skeppsholmen. Tiam li ŝnurarmis ŝipetojn al la knaboj aŭ amuzis ilin per aventuroj el Ĉinujo aŭ la sudmaraj insuloj, kaj la edzino sidis aŭskultante kaj ne povis ne ridi pri liaj gajegaj historioj. La ĉambro estis tre ĉarma, ĝi ne similis al iu alia. Tie pendis japanaj arkoj kaj lancoj; negrotamburoj kaj sekigitaj flugfiŝoj, sukerkanoj kaj opiopipoj. Kaj paĉjo, kiu iom kalviĝis, neniam havis plezuron forestante. Kelkfoje li ludis triktrakon kun la militjuĝisto kaj kelkfoje ili ludis ”vira”[1] prenante moderan grogon. La edzino antaŭe kunludis, sed de kiam ili havis kvar infanojn, ŝi ne havis tempon, sed ŝi volonte dum tempeto rigardis la ludkartojn kaj kiam ŝi venis al la seĝo de paĉjo, li ĉirkaŭprenis ŝian talion demandante ŝin, kion ŝi konsilas al li pri liaj kartoj.

La korveto estis vojaĝonta kaj restos for dum ses monatoj. La kapitano sentis sin malĝoja, ĉar la infanoj nun estis kreskintaj kaj por panjo estis iom malfacile prizorgi la grandan departementon. Kaj la kapitano ne plu estis tiel juna kaj tute tiel vigla kiel antaŭe, sed – devis esti, kaj li veturis. Apud Kronberg li jam sendis la unuan leteron, kiu havis jenan tekston:

”Mia amata suproŝnureto! La vento malforta S. O. S. ĝis O., +10° C. je la 6-a duonhoro de la libergardo. Mi ne povas priskribi, kiel mi sentas min for de vi dum tiu ĉi vojaĝo. Kiam mi levis la ankron antaŭ Kastellholmen (je la sesa kaj duono posttagmeze dum forta N. O. ĝis N.) estis kvazaŭ oni ĵetis ferpecon en mian bruston kaj mi sentis precize kvazaŭ oni enŝovus ĉenegon tra miaj oreloj. Oni diras, ke maristoj havas antaŭsentojn pri malfeliĉo. Pri tio mi nenion scias, sed antaŭ ol mi ricevos vian unuan letereton mi estas tre maltrankvila! Nenio okazis surŝipe, pro la simpla kaŭzo, ke nenio devas okazi. Kiel vi fartas hejme? Ĉu Bo jam ricevis siajn novajn botojn? Kiel ili konvenas? Mi estas malbona leterskribanto, kiel vi scias, kaj mi finas nun! Kun granda kiso precize sur tiu ĉi kruco X!

Via maljuna Pall.

P. S. Vi devas havigi al vi kunestanton, etulino, (virinan kompreneble!). Kaj ne forgesu peti la fraŭlinon en Dalarö, ke ŝi pretigu la militboategon ĝis mi hejmenvenos! (La vento plifortiĝas; ni havos ĝin de la nordo dumnokte!)

Apud Porthmouth la kapitano ricevis la jenan leteron de sia edzino:

”Kara maljuna Pall!

Tie ĉi estas malagrable sen vi, kredu! Kaj malfacile estis, ĉar Alico nun ekhavis sian denton. La doktoro diris, ke estas neordinare frue, kaj oni diras, ke tio signifas (nu, tion vi ne sciu!). La botoj de Bo bone konvenas kaj li estas tre fiera pro ili. – Vi menciis en via letero, ke mi devus havigi al mi kunestantinon. Tion mi jam faris, aŭ pli ĝuste, ŝi venis al mi. Ŝia nomo estas Otilio Sandegren kaj ŝi studis en seminario. Ŝi estas tre serioza, tial Pall ne havas kaŭzon timi, ke ŝi kondukos lian suproŝnureton sur kurbajn vojojn. Cetere ŝi estas religiema. Nu, certe ne domaĝus al ni ĉiuj, se ni estus iom pli severe religiemaj. Unuvorte ŝi estas eminenta virino. Kaj nun mi finas ĉifoje, ĉar Otilio venas por akompani min. Ŝi estas ĵus alveninta kaj petas sian nekonatan saluton!

Tute via Gurlio.”

La kapitano ne estis kontenta pri tiu letero! Ĝi estis tro mallonga kaj ĝi ne estis tiel gaja kiel ordinare. Seminario, religiema, severa kaj Otilio; dufoje Otilio! Kaj poste Gurlio! Kial ne Gullan kiel antaŭe? Hm! Post ok tagoj apud Bordeux li ricevis novan leteron kune kun libro sub banderolo. ”Kara Vilhelmo!” – Hm, Vilhelmo! Ne plu Pall! – ”La vivo estas lukto de …” Pro la diablo, kio nun? Kiel koncernas nin la vivo! ”… komenco ĝis fino! Trankvile kiel rivereto en Kidron …” Kidron! Tio ja estas el la biblio! – ”nia vivo pasas. Ni iris kvazaŭ somnambuloj trans abismoj ne vidante ilin!” – Seminario, seminario! – ”Sed venas la etiko” – Etiko! Ablativus! Hm, hm! – ”kaj ekregas je sia plej granda potenco!” – Potenco?! – ”Kiam mi nun vekiĝas el mia longdaŭra dormo kaj demandas min mem: ĉu nia geedzeco estas vera geedzeco? mi devas pente kaj honte konfesi, ke ĝi ne estis tia! La amo estas de ĉiela deveno (Matt. XI:22).” La kapitano devis levi sin kaj preni glason da rumo antaŭ la daŭrigo. – ”Kiel surtera, kiel konkreta estis la nia. Ĉu niaj animoj vivadis en la harmonio, pri kiu parolas Plato (Phaidon, libro VI, ĉap. II 9)? Ne! ni devas respondi. Kio mi estis por vi? Via hejmomastrino – kaj ho, honto! – via amatino! Ĉu niaj animoj komprenis unu la alian? Ne! ni devas respondi.” – Pro milionoj da diabloj kaj Otilioj kaj ĉiuj satanaj seminarioj! Ĉu ŝi estis mia hejmomastrino? Ŝi estis mia edzino kaj la patrino de miaj infanoj! – ”Legu tiun ĉi libron, kiun mi sendas al vi! Ĝi donos al vi respondon al ĉiuj demandoj. Ĝi eldiras tion, kio kaŝiĝis funde en la koroj de la tuta virinaro dum jarcentoj! Legu ĝin kaj poste diru al mi, ĉu nia geedzeco estis vera geedzeco!

Petas surgenue tute via Gurli.”

Jen lia antaŭsento pri malfeliĉo! La kapitano estis duonfreneza pro kolero kaj ne povis kompreni tion, kio okazis al lia edzino! Tio ĉi estas pli malbona ol pietismo!

Li disŝiris la banderolon kaj legis sur la kovrilo de broŝurita libro: ”Puphejmo de Henrik Ibsen. ” Puphejmo!

Jes! Kio plu! Lia hejmo estis kvazaŭ delikata pupdometo kaj lia edzineto estis lia pupeto kaj li estis ŝia pupego.

Ili dumlude antaŭenmarŝadis sur la akra, makadamita vojo de la vivo, kaj ili estis feliĉaj! Kio do mankas al ili? Kia maljustaĵo estas farita? Li devas kontroli, ĉar tio estas priskribita en tiu libro. – Post tri horoj li finlegis ĝin! Sed li tute ne kapablis kompreni. Kiamaniere tio ĉi koncernas lin kaj lian edzinon?

Ĉu ili falsis kambiojn? Ne! Ĉu ili ne amis unu la alian? Jes! – Li enŝlosis sin en la kajuto kaj relegis la libron; li substrekis per blua kaj ruĝa krajonoj kaj kiam komencis mateniĝi, li eksidis por skribi al sia edzino. Li skribis:

”Jen bonintenca eta Ablativus pri la dramo Puphejmo skribaĉita de la maljuna Pall enŝipe de Vanadiso sur la Atlantika Oceano apud Bordeaux (lat. 45°, long. 16°).

§1. Ŝi faris lin sia edzo, ĉar li amis ŝin, kaj prave ŝi agis, ĉar se ŝi estus atendinta ĝis venos tiu, kiun ŝi amas, eble okazus, ke li ne amas ŝin kaj tiam ŝi spertiĝus malagrable ĉar, ke ili ambaŭ amegas unu la alian, okazas treege malofte.

§2. Ŝi skribas falsan kambion. Estas malsaĝa ago, sed ŝi ne diru, ke ŝi faris tion nur por la edzo, ĉar ŝi ja neniam amis lin; se ŝi estus dirinta, ke estis por ili ambaŭ aŭ por la infano, ŝi estus dirinta la veron. Ĉu komprenite?

§3. Ke li ŝatas ŝin post la balo, tio nur montras, ke li amas ŝin, kaj tio ne estas malbona eco de li; sed ke oni montras tian aferon en la teatro, tio estas eraro. Il y a des choses qui se font mais qui ne se disent point (ekzistas aferoj kiuj estas farataj sed ne priparolataj) franco diris, se mi ne erarmemoras. Cetere la verkisto, se justa, estus prezentinta kontraŭan okazaĵon: la petite chienne veut, mais le grand chien ne veut pas (la hundineto volas sed la granda hundo ne volas) diras Ollendorff. (Komparu kun la militboatego en Dalarö!)

§4. Ke ŝi, eltrovante la aĉecon de la edzo, ĉar aĉa li estas volante ŝin pardoni pro tio, ke ŝia trompaĵo ne fariĝis eltrovita, volas foriri de siaj infanoj ne estante inda ilin eduki, tio estas malsagaca koketeco. Se ŝi estas stulta bovino (ĉar oni do ne lernas en seminario, ke estas permesite falsi kambiojn, ĉu?) kaj li estas bruto, ili nun devus bone kuniri jungite. Malplej vole ŝi lasus la edukon de siaj infanoj al tia fripono, kiun ŝi malestimas.

§5. Nora do havas eĉ pli grandan kaŭzon resti ĉe la infanoj vidinte la aĉecon de la edzo.

§6. Ke la edzo antaŭe ne ŝatis ŝin laŭ reala valoro ne estis lia kulpo, ĉar sian realan valoron ŝi ja ekhavis nur post la katastrofo.

§7. Nora antaŭe estis stultulino, tion ŝi mem ne malkonfesas.

§8. Ĉia garantio por ke ili post tio vivos inter si harmonie ja troviĝas: li pentis kaj volas pliboniĝi; ŝi ankaŭ! Bone! Jen la mano, kaj ni rekomencos denove! Egalaj infanoj ludas bone! Vi estis stulta bovino kaj mi kondutis kiel bruto! Vi, Norinjo, estis malbone edukita, mi, maljuna aĉulo, ne lernis pli bone. Kompatu nin ambaŭ! Ĵetu malfreŝajn ovojn al niaj edukintoj sed ne batu nur min. Kvankam viro, mi estas same senkulpa kiel vi! Eble iom pli senkulpa, ĉar mi edziĝis pro amo, vi pro ekonomio! Estu ni tial amikoj kaj instruu ni kune al niaj infanoj el la multekosta scio, kiun donis al ni la vivo!

Ĉu kompreneble? All right!

Tion la kapitano Pall skribis per siaj rigidaj fingroj kaj malvigla intelekto!

Kaj nun, mia amata pupeto, nun mi legis vian libron kaj diris mian opinion, sed kiel ĝi koncernas nin? Ĉu ni ne amis unu la alian? Ĉu ni ne daŭre amas unu la alian? Ĉu ni ne edukis nin ambaŭ kaj forrabotis la akraĵojn, ĉar vi certe memoras, ke troviĝis iom da akraĵoj kaj malglataĵoj komence! Kia kaprico do estas tio ĉi! Al la infero iru Otilioj kaj seminarioj! Estas malfacile komprenebla libro, kiun vi donis al mi. Ĝi estas kvazaŭ sur la karto malbone montrita marvojo, kie oni povus surfundiĝi kiam ajn. Sed mi prenis la ilaron kaj perpunkte desegnis la vojon sur la karton, tiel ke mi venis en trankvilan akvon. Sed certe mi ne refaros tion. Rompu la diablo tiajn nuksojn, kiuj fine rompitaj estas nigraj interne. Kaj nun mi deziras al vi pacon kaj feliĉon kaj vian saĝon returne. Kiel fartas miaj etuloj? Vi forgesis lastfoje skribi pri ili! Tion eble okazigis la multa zorgo pri la malbenindaj idoj de tiu Nora (kiuj ekzistas nur en la dramlibro). Ĉu ploras mia filo, ĉu ludas mia tilio, ĉu kantas mia najtingalo kaj ĉu dancas mia pupeto? Tion ŝi ĉiam faru, ĉar tiam la maljuna Pall ĝojiĝas. Kaj nun Dio vin benu kaj ne permesu al iaj malbonaj pensoj veni inter ni. Mi estas tiom malĝoja, ke mi ne povas diri kiom. Kaj mi devas sidi tie ĉi skribante recenzartikolojn pri dramo! Dio gardu vin kaj la etulojn, kisu ĝuste iliajn buŝojn de via maljuna Pall.”

Sendinte la leteron la kapitano malsupreniris en la ŝiprestoracion kaj havigis al si grogon. Li havis la kuraciston kun si. – Hu, li diris, ĉu vi sentis, kiel odoras malnovaj nigraj pantalonoj? Hu! Fi! La diablo min prenu, se oni ne devus ilin suprentiri en maston kaj trablovigi ilin per fortega N. Okc. ĝis N. – Sed la kuracisto nenion komprenis! – Otilio, Otilio en inferon! Ŝi devus havi porcion da bastonado! Malsuprensendu la diablinon en loĝejon de maristo … Li certe scias, kion bezonas maljuna senedza virino! – Sed kio do estas, maljuna Pall? demandis la kuracisto. – Plato! Plato! La diablo prenu Platon! Jes, kiam oni restas surmare dum ses monatoj, tiam estas Plato! Tiam oni fariĝas etika! Etika!

Hu! Mi vetas hokon kontraŭ hoktruo ke, se Otilio ricevus kion ŝi bezonas, la diablo min prenu, se ŝi parolus pri Plato! – Sed kio do estas? – Ho, estas nenio. Aŭskultu!

Vi, kiu estas kuracisto! Kiaj estas la virinoj, – vi efektive?

Kiel? Ĉu ne estas danĝere vivi longtempe sen edzo?

Ĉu ili ne fariĝis iom … strangaj? Ĉu? – La kuracisto diris sian opinion finante per bedaŭro, ke ne ĉiuj inoj havas okazon gravediĝi. En la naturo, kie la virseksulo plej ofte vivas poligamie, kion li en plej multaj okazoj povas fari, ĉar nutraĵo por la idoj troviĝas (escepte por la rabobestoj) tie ne ekzistas tiaj malnormalaĵoj kiaj fraŭlaj inoj. Sed en la kulturo, kie sufiĉa pano estas bonŝanco, tio estas ordinara, precipe ĉar la virinoj estas pli multnombraj ol la viroj. Tial oni devas esti bona al fraŭlaj virinoj, ĉar ilia sorto estas bedaŭrinda!

– Jes, oni devas esti bona! Estas facile diri tion, sed ili ne volas esti bonaj! – Kaj nun ĉio fluas el lia buŝo, eĉ ke li skribis recenzon de dramo. – Ho, ili skribas tiom da sensencaĵo, la kuracisto diris metante la kovrilon sur la grogokruĉon. La scienco fine decidas pri la gravaj demandoj!

La scienco!

Kiam la kapitano post sesmonata forestado kaj malgajiga korespondado kun sia edzino, kiu akre kritikis lian dramrecenzon, fine elŝipiĝis ĉe Dalarö, lin akceptis lia edzino, ĉiuj infanoj, du servistinoj kaj Otilio. La edzino estis milda, sed ne kora. Ŝi donis sian frunton por kiso. Otilio estis alta kiel masto kaj havis detranĉitan hararon, tiel ke ŝia nuko aspektis kvazaŭ broso. La vesperman ĝo estis teda kun teo. La militboatego estis plenigita per infanoj kaj la kapitano ricevis mansardon. Ho, kiel diference al antaŭe! Maljuna Pall aspektis maljuna, kaj konsternita li ankaŭ estis. Estas vera infero, li opiniis, esti edzo, sed ne havi edzinon!

La sekvantan matenon li deziris la akompanon de sia edzino por ŝipveturo. Sed Otilio ne toleris marveturon.

Ŝi estis tiel malsana dum la alveturo. Kaj cetere estas dimanĉo.

Dimanĉo? Ah, jen! Sed ili anstataŭe promenis.

Certe al ili restas multe por priparoli. Ho, jes, kiom restas al ili por priparoli. Sed Otilio ne kunestu!

Ili ekpromenis kun la brakoj ĉirkaŭplektitaj. Sed ili ne parolis multe; kaj tio, kion ili diris, pli ĝuste estis vortoj por kaŝi la pensojn ol pensoj esprimataj per vortoj.

Ili preterpasis la malgrandan ĥolertombejon kaj ekiris sur la vojon malsupren al la Svisvalo. Venteto siblis inter la piceoj kaj tra la malhela vegetaĵo la golfeto brilis bluega.

Ŝi eksidis sur ŝtonon. Li apud ŝiajn piedojn. Nun baldaŭ eksplodos, li pensis. Kaj eksplodis!

– Ĉu vi pensis iom pri nia geedzeco? ŝi komencis.

– Ne, li diris, kvazaŭ li jam elpensis sian parolon; mi nur sentis ĝin! Mi nome kredas, ke la amo estas sentoafero; oni veturas laŭsente kaj atingas havenon, sed irante laŭ kompaso kaj karto oni surfundiĝas.

– Jes, sed nia geedzeco estis nur Puphejmo!

– Malvero, se vi permesas. Vi neniam falsis kambion, vi neniam montris viajn ŝtrumpojn al ia sifilisa doktoro, de kiu vi volis prunti monon kontraŭ garantio per naturaĵoj; vi neniam estis sufiĉe romantike stulta por atendi, ke via edzo denuncos sin pri krimo, kiun faris lia edzino pro stulteco, kaj kiu ne fariĝis krimo, ĉar ne troviĝis akuzanto; vi neniam mensogis al mi! Mi traktis vin same honeste kiel Helmer traktis sian edzinon, kiam li faris ŝin intima kun sia animo, permesis al ŝi diskuti la aferojn de la banko, enmiksiĝi en la dungon por oficoj ktp.! Ni do estis edzo kaj edzino laŭ ĉiaj opinioj, kaj malmodernaj kaj novmodaj!

– Jes, sed mi estis via hejmomastrino!

– Malvero, se permesate; vi ne manĝis en la kuirejo, vi ne prenis salajron, vi neniam devis detale raporti pri mono, neniam ricevis insultojn, se tio kaj alio ne estis en ordo! Kaj ĉu vi opinias, ke mia laboro, tiri kaj brasi kaj krii: pafile salutu, kalkuli haringojn kaj mezuri brandon en glasojn, pesi pizojn kaj provi farunon, ĉu vi opinias, ke tio estas pli honora ol kontroli servistinojn: viziti la bazaron, naski infanojn kaj eduki ilin!

– Ne, sed vi ricevas pagon pro tio; vi decidas pri vi mem, vi estas viro kaj vi regas!

– Mia amikineto! Ĉu vi deziras salajron de mi? Ĉu vi volas fariĝi mia efektiva dommastrino? Ke mi estas viro, tio estas hazardo, ĉar tio ja decidiĝas nur en la sesa monato.

Tio estas bedaŭrinda, ĉar esti viro nuntempe estas krimo, sed kulpo ĝi ne estas. Kaj la diablo prenu tiun, kiu kolerigis la du duonojn de la homaro unu kontraŭ la alia! Tiu havas grandan respondecon.

Ĉu mi regas? Ĉu ne regas ni ambaŭ? Ĉu mi faras ion gravan sen konsiliĝo kun vi? Ĉu? Sed vi, vi edukas viajn infanojn laŭ via kapo! Ĉu vi memoras, kiam mi volis forigi la luladon, kiun mi konsideris kiel krima, ĉar ĝi ebriigas la infanojn ĝis dormo. Tiam al vi estis permesate regi. Alian fojon mi regis; venontan fojon vi regis! Ia mezo ne ekzistis, ĉar inter luli kaj ne luli ekzistis nenio!

Ĉio tamen estis bona ĝis nun! Vi forlasis min por Otilio!

– Otilio! Ĉiam Otilio! Ĉu ne vi mem sendis ŝin al mi?

– Ne precize ŝin! Sed nun ŝi regas!

– De ĉio, kion mi ŝatas, vi disigas min!

– Ĉu Otilio estas ĉio? Ŝajnas tiel!

– Sed mi ne povas ŝin forsendi nun, kiam mi dungis ŝin por instrui pedagogion kaj la latinan lingvon al la knabinoj!

– La latinan! Ablativus! Sinjoro Jesuo, ĉu ankaŭ ili estos difektataj?

– Nu, ili devas scii same multe kiel scias viro, kiam ili edziniĝos, por ke estu vera geedzeco!

– Sed kara animo, ne ĉiuj edzoj konas la latinan! Mi ja konas nur unu vorton latinan kaj ĝi estas Ablativus!

Kaj ni tamen estas feliĉaj! Cetere oni ja estas foriganta de la viroj la latinan kiel senutilan. Ĉu ankaŭ vi nun trapasos la saman benindaĵon! Ĉu vi ne scias lerni de la ekzemplo!

Ĉu ne sufiĉas difekti la viraron; ĉu oni nun difektos ankaŭ la virinaron! Otilio, Otilio, kial vi faris al mi tion!

– Mi ne volas plu diskuti tiun aferon! Sed nia amo,

Vilhelmo, ne estis tia, kia ĝi devas esti. Ĝi estis volupta!

– Kara mia, kiel ni povus havi infanojn, se nia amo ne estus volupta – ankaŭ! Sed ĝi ne estis nur volupta!

– Ĉu io povas esti nigra kaj blanka samtempe? Tion mi volas demandi! Respondu al tio!

– Jes, tio povas okazi: via sunombrelo estas nigra eksterflanke sed blanka internflanke!

– Sofisto!

– Aŭskultu, mia amata amikino, parolu per via propra lango kaj per via propra koro, kaj ne per la libroj de Otilio!

Kaptu vian prudenton kaj estu vi mem, mia propra amata edzineto!

– Via, via propra, propraĵo, kiun vi aĉetas por tio, kion vi gajnas per via laboro!

– Kiel, observu la vorton, mi, via edzo, via propra edzo, al kiu neniu alia virino rajtas rigardi, se ŝi volas konservi siajn okulojn en la kapo, kaj kiun vi ricevis donace, ne kiel kompensaĵo por tio, ke li ricevis vin! Ĉu tio ne estas ”partie egale”!

– Sed ĉu ni ne forludis nian vivon? Ĉu ni havis iajn altajn interesojn, Vilhelmo!

– Jes, ni havis la plej altajn interesojn, Gurli; ne ĉiam ni ludis, ĉar ni ankaŭ havis seriozajn momentojn! Ni havis la plej altajn interesojn, kiujn oni povas havi; ĉar ni donis vivon al la estonta generacio, ni penadis tre brave, kaj vi ne malpleje, por la etuloj, kiuj fariĝos grandaj.

Ĉu vi ne por ili kvarfoje estis proksima al la morto? Ĉu vi ne cedis la noktan dormon por ilin luli, la amuzojn de la tago por ilin prizorgi; ĉu ni ne povus havi ses ĉambrojn kaj kuirejon ĉe la Reĝina strato kaj serviston, anstataŭ loĝi en La Longa vico, se ni ne havus la etulojn; ĉu Gullan ne povus havi silkon kaj perlojn kaj ĉu la maljuna Pall ne povus iri sen saketoj je siaj pantalongenuoj, se ni ne havus la etulojn! Ĉu ni estas tiaj pupoj? Ĉu ni do estas tiel egoistaj kiel asertas maljunaj fraŭlinoj, kiuj plejofte malakceptis virojn, ĉar tiuj ne estis indaj al ili! Informiĝu vi pri la kaŭzoj, kial tiom da virinoj estas senedzaj! Ili ĉiuj certe scias fanfaroni, ke ili havis proponojn, sed tamen ŝatas esti martiroj! Altaj interesoj! Studi la latinan! Vesti sin duonnuda por bonfara celo kaj lasi la infanojn malbonfartante kuŝi en malsekaj vindotukoj! Mi kredas, ke mi havas pli altajn interesojn ol Otilio, kiam mi volas havi fortajn, gajajn infanojn, kiuj iam povos fari en la vivo tion, por kio al mi mankis tempo! Sed ne taŭgas latinlingvo! Adiaŭ, Gurli! Nun mi devas iri al la deĵoro.

Ĉu vi kuniros?

Ŝi restis sidanta kaj ne respondis. – Li iris per pezaj, ho kiel pezaj paŝoj. Kaj la blua golfeto fariĝis malhela kaj la suno ne plu brilis por li. Pall, Pall, kien tio kondukos, li ĝemete diris al si mem, transgrimpante la barilon apud la tombejo; mi deziras, ke mi kuŝus tie sub lignopeco, tie malsupre inter arboradikoj; sed certe mi ne povus akiri trankvilon, se mi kuŝus tie sola! Gurli! Gurli!

* * *

– Nun estas tute freneze, bopatrino, la kapitano diris unu tagon en la aŭtuno, kiam li venis al la maljunulino ĉe Sture-strato.

– Kio nun estas, kara Ville?

– Ili estis ĉe ni hieraŭ. Antaŭhieraŭ ili estis ĉe la princino.

Kaj tiam la malgranda Alice ekmalsaniĝis. Estis malbonŝanco kompreneble, kaj mi ne kuraĝas sendi por hejmenigi Gurlin, ĉar ŝi nur estus pensanta, ke estas preparite. Ho! Kiam la konfido iam estas movita, tiam …

Mi estis ĉe la militkomisario la alian tagon kaj demandis, ĉu laŭ sveda leĝo oni rajtas per fumado mortigi la amikinojn de sia edzino! Ne, oni ne rajtas. Kaj se oni rajtus, oni ne kuraĝus, ĉar tiaokaze ĉio estus finita. Pro la diablo, multe pli bone, se estus amanto; ĝin oni povus kapti je la kolo kaj piedbate eligi. Kion mi faru?

– Nu jes, estas malfacila demando, kara Ville, sed ni devas elpensi ion. Granda viro kia vi ne devas estadi sen edzino tiamaniere!

– Ne, tion mi ja diras! Mi diris al ŝi serioze la alian tagon ke, se ŝi ne estas bona, ŝia edzo baldaŭ iros al aliaj virinoj!

– Nu, kion ŝi tiam diris?

– Ŝi diris: tion li rajtas, ĉar sian korpon ĉiu posedas.

– Ŝi do ankaŭ, kompreneble?

– Jen agrablaj teorioj! Tio donos al mi grizajn harojn, bopatrino!

– Fari ŝin ĵaluza estas malnova bona rimedo. Tio ĝenerale estas efika kuracilo, ĉar tiam la amo aperas, se ĝi ankoraŭ restas!

– Ĝi restas!

– Certe! Ĉar la amo ne mortas subite; ĝi povas esti gratata dum jaroj, se eĉ tio estas ebla!

– Amindumu Otilion kaj poste ni vidu!

– Amindumi! Ŝin!

– Provu! Ĉu ne ekzistas io, kion vi scias, kaj kio interesas ŝin?

– Nu, lasu min pensi! Ili nun okupas sin pri statistiko!

Falintaj virinoj, infektaj malsanoj, hu! Se oni kondukus tion al la matematiko! Ĝin mi almenaŭ scias!

– Nu, jen! Komencu per la matematiko, transiru al ŝalsurmetado kaj butonumado de ŝiaj surŝuoj. Akompanu ŝin hejmen en la vesperoj! Trinku ci-toston[2] kun ŝi kaj kisu ŝin dum Gurli rigardas. Se necese, estu trudema.

Ho, ŝi ne koleriĝos, vi kredu. Kaj poste multe da matematiko, tiel multe, ke Gurli devas sidi aŭskultante kaj silente. Revenu do post unu semajno kaj rakontu al mi!

La kapitano hejmeniris kaj tralegis la lastajn broŝurojn pri malmoraleco kaj post tio li komencis realigi sian planon.

Post unu semajno li ĝoja kaj kontenta sidis ĉe sia bopatrino trinkante glason da bona vino. Li estis vere ĝoja.

– Rakontu, rakontu, la maljunulino diris suprenŝovante siajn okulvitrojn.

– Nu, aŭskultu: estis malfacile la unuan tagon, ĉar ŝi suspektis min. Ŝi pensis, ke mi moketas ŝin, sed mi parolis pri la grandega influo al la moralstatistiko, kiun la probablecteorio havis en Ameriko. Tio tute simple faris sukceson. Ĉu tiel, tion ŝi ne sciis, kaj tio incitis ŝin. Mi donis ekzemplon kaj montris per ciferoj kaj literoj, ke oni povas kun certa probableco kalkuli, kiom da virinoj proponas anstataŭe uzi ”du” (ci) unu al la alia. Tion oni kelkfoje festas trinkante glason da vino aŭ alia trinkaĵo kaj kisante unu la alian. falos. Tio mirigis ŝin. Nun mi vidis, ke ŝi estas scivola kaj deziris havigi al si la tuton por venonta kunveno. Gurli ĝojis vidi, ke ni amikiĝis, kaj ŝi eĉ instigis nin. Ŝi enŝovis nin en mian ĉambron kaj fermis la pordon; kaj tie ni sidis kalkulante la tutan posttagmezon. Ŝi estis feliĉa, la aĉulino, ĉar ŝi sentis, ke ŝi gajnis ion de mi, kaj post tri horoj ni estis geamikoj. Dum la vespermanĝo mia edzino opiniis, ke Otilio kaj mi konas unu la alian sufiĉe longe por ke ni diru ”ci”. Mi alportigis iom da mia malnova bona vino por festi la grandan okazon. Kaj mi kisis ŝin ĝuste sur la buŝon. Dio pardonu miajn pekojn. Gurli aspektis iom konsternita, sed ne koleriĝis. Ŝi estis treege feliĉa. La vino estis forta kaj Otilio estis malforta. Mi helpis ŝin surmeti la mantelon kaj akompanis ŝin hejmen.

Premis ŝian brakon sur la Skeppsholma-ponto kaj klarigis al ŝi la tutan stelaron. Ho! Ŝi estis ravita!

Ĉiam ŝi amis la stelojn, sed neniam lernis, kiel ili nomi ĝas. La kompatindaj virinoj neniam havas okazon ion lerni. Ŝi efektive revis kaj ni disiĝis kiel plej karaj geamikoj, kiuj miskomprenis unu la alian tiel longe, tiel longe.

La postan tagon pli da matematiko. Ni okupis nin pri tio ĝis la vespermanĝo. Gurli envenis kelkajn fojojn kaj kapsalutis al ni. Sed dum la vespermanĝo estis priparolata nur matematiko kaj steloj, kaj Gurli ridis silente aŭskultante.

Poste mi akompanis ŝin hejmen. Sed sur la kajo mi renkontis kapitanon Björn. Ni ensoviĝis en Grandan Hotelon kaj ekhavis glason da punĉo. Venis hejmen je la unua.

Gurli ne estis enlitiĝinta. ”Kie vi estis tiel longe, Vil helmo?” ŝi diris.

Tiam la diablo enflugis en mian animon kaj mi respondis:

”Ni promenis parolante sur la Holma ponto tiel longe, ke mi tute forgesis kioma horo estas.” Tio efikis.

”Ŝajnas al mi, ke ne estas tute konvene promeni nokte kun juna virino,” ŝi diris.

Mi ŝajnigis min embarasita balbutante, ke kiam oni havas tiel multe por priparoli, oni ne ĉiam scias, kio estas konvena.

”Pri kio vi do parolis,” Gurli diris farante mieneton.

Tion mi ne povis memori.

– Tre bone, mia knabo, la maljunulino diris; plue, plue!

– La trian tagon, la kapitano daŭrigis, Gurli envenis kun manlaboro kaj restis ĝis la fino de la matematiko. La vespermanĝo ne estis tute tiel gaja, sed des pli astronomia.

Mi helpis al la aĉulino surmeti la superŝuojn, kio forte impresis Gurlin, kiu turnis nur la vangon al Otilio por kiso, kiam ŝi estis ekironta. Mi brakpremis sur la Holma ponto parolante pri simpatio de la animoj, pri la steloj kiel la hejmo de la animoj. Trinkis punĉon en Granda Hotelo kaj hejmenvenis je la dua. Gurli ne estis enlitiĝinta; mi vidis tion, sed mi iris rekte en mian ĉambron, fraŭlo nun, vi komprenas, kaj Gurli hontis postveni por demandi. La postan tagon astronomio; Gurli deklaris, ke ŝi havas grandan emon partopreni, sed Otilio diris, ke ni tro multe enprofundiĝis en la temon, kaj ke ŝi poste komunikos al ŝi la fundamentojn. Gurli estis incitita kaj eliris. Multe da vino por la vespermanĝo.

Kiam Otilio dankis pro la vespermanĝo, mi ĉirkaŭprenis ŝian talion kaj kisis ŝin. Gurli paliĝis. Dum mi butonumadis ŝiajn superŝuojn mi prenis per la mano iomete hm …

– Ne embarasiĝu antaŭ mi, Ville, la maljunulino diris, mi estas maljuna, mi!

– … jene ĉirkaŭ ŝia kruro. Ne malbone, cetere! Hm!

Vere ne malbone! Hm! Sed kiam mi intencis surmeti mian palton, jen, tie Lina staris preta hejmenakompani la fraŭlinon. Gurli prezentis ekskuzon por mi; mi malvarmumi ĝis lastvespere, timis la noktan aeron. Otilio ŝajnis konfuzita kaj ne kisis Gurlin antaŭ ol ŝi iris. La sekvantan tagon mi estis montronta al Otilio astronomiajn instrumentojn en la lernejo je la dekdua. Ŝi ankaŭ venis, sed estis malĝoja. Ŝi ĵus estis vizitinta Gurlin, kiu traktis ŝin malamike. Ŝi ne povis kompreni la kaŭzon.

Kiam mi hejmenvenis por tagmanĝi, Gurli estis tute ŝan- ĝita. Ŝi estis malvarma kaj muta kiel fiŝo. Ŝi suferis. Mi vidis tion. Sed nun tranĉilo estu uzota.

”Kion vi diris al Otilio, ĉar ŝi estis tiel malĝoja?” mi komencis.

”Kion ŝi diris? Nu, ŝi diris al ŝi, ke ŝi estas koketulino.

Tion ŝi diris.”

”Kiel vi povas diri tion?” mi diris. ”Vi do ne estas ĵaluza, ĉu.”

”Mi ĵaluza pro tiu?” ŝi ekkriis.

”Jes,” mi miris, ”ĉar tia inteligenta kaj saĝa virino certe ne koketadas edzon de aliulino.”

”Ne, (nun ĝi venis) sed alies edzo povas amindumi alian virinon. Huhuhu!”

Nu, estis prete. Mi defendis Otilion ĝis Gurli nomis ŝin maljuna virinaĉo, kaj mi ankoraŭ defendis ŝin. Tiun posttagmezon Otilio ne venis. Ŝi skribis malvarmetan leteron ekskuzante sin, sed ŝi certe vidis, ke ŝi estas superflua.

Mi protestis kaj volis iri por venigi ŝin. Sed tiam Gurli furioziĝis. Ŝi certe vidas, ke mi enamiĝis en tiun Otilion, ke ŝi (Gurli) por mi signifas nenion; ŝi scias, ke ŝi estas stultulino, ke ŝi nenion scias, por nenio taŭgas kaj ke, huhuhu, matematiko, tio estas al ŝi tute neebla.

Mi venigis veturilon kaj ni veturis al la restoracio Lidingöbro.

Tie ni trinkis varman vinon kaj manĝis grandegan supeon, ree estis kvazaŭ edziĝa festo, kaj ni veturis hejmen!

– Nu, poste? la maljunulino diris rigardante super la okulvitroj.

– Poste! Hm! Dio pardonu miajn pekojn! Sed mi delogis ŝin! La diablo min prenu, se mi ne delogis ŝin en mia propra fraŭlolito! Kion vi diras pri tio, grandpatrino?

– Ĝuste vi faris! Kaj poste?

– Ho, poste! Poste ĉio estis ”all right” kaj nun ni diskutas infanedukon kaj la liberiĝon de virinoj el malnova superstiĉa kaj fraŭlina kapriceco kaj romantikeco kaj la diablo kaj lia Ablativus, sed nun ni parolas duope, tiel oni plej bone komprenas unu la alian! Ĉu ne vere, maljunulino?

– Jes, mia kara, kaj nun mi ree iros por rigardi vin.

– Faru tion, vi! Tiam vi vidos, kiel la pupoj dancas kaj alaŭdoj kaj kornikoj kantas kaj pepas, kaj vi vidos, ke tie regas ĝojo, ĉar tie neniu atendas monstrojn, kiuj ekzistas nur en fabelolibroj! Tie vi vidos veran puphejmon!

August Strindberg

Fragmento el la romano ”Giftas”
El la sveda tradukis Anna Gyllsdorf


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.