|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sofio Petrovna, edzino de notario Lubjancev, bela, juna virino, ĉirkaŭ dudek kvin jaroj aĝa, malrapide iris en arbara trahakaĵo kun sia somerloĝeja najbaro, advokato Iljin. Estis la kvina horo vespere. Super la trahakaĵo flugpendis blankaj lanugsimilaj nuboj; tra ili elrigardis kelkaj pecetoj de helblua ĉielo. La nuboj ne moviĝis, kvazaŭ la altaj, maljunaj pinoj haltigus ilin. Estis silente kaj varme.
Malproksime la trahakaĵon trais malalta fervoja digo, sur kiu promenis garda soldato. Tuj post la digo staris blanka seskupola preĝejo kun rusta tegmento.
– Mi ne esperis vin renkonti ĉi tie, – diris Sofio Petrovna, rigardante teren, kaj tuŝante per ombrela pinto terkuŝantajn foliojn, – kaj nun mi estas ĝoja, ke ni renkonti ĝis. Mi bezonas paroli kun vi serioze kaj definitive.
Mi petas vin, Johano Miĥajloviĉ, se vi efektive ŝatas kaj estimas min, ĉesu viajn persekutojn! Vi iras post mi kiel ombro, ĉiam rigardas min malbonolkule, parolas pri amo, skribas strangajn leterojn kaj … kaj mi ne scias, kiam tio ĉi finiĝos! Nu, ĉu ĝi estas necesa, mia dio?
Iljin silentis, Sofio Petrovna iris kelkajn paŝojn kaj daŭrigis:
– Kaj tia forta ŝanĝo okazis dum du-tri semajnoj, post kvinjara konateco. Tio ĉi sajnas al mi stranga, Johano Miĥajloviĉ.
Sofio Petrovna deflanke ekrigardis la najbaron. Li atente, fermetante la okulojn, rigardis la lanugsimilajn nubojn. La esprimo de lia vizaĝo estis nekontenta, kaprica kaj distrita, kiel ĉe homo, kiu suferas kaj samtempe estas devigata aŭskulti bagatelon.
– Estas mirinde, ke vi mem tion ĉi ne povas kompreni!
– daŭrigis Lubjanceva, levetante la ŝultrojn. – Komprenu, ke vi komencas ne tute bonan ludon … Mi havas edzon, amas kaj estimas lin … Mi havas filinon … Ĉu efektive estas, ke por vi tio ĉi estas malgravaĵo? Krome vi, kiel mia malnova amiko, konas mian opinion pri familio … pri la fundamento de familia vivo …..
Iljin nekontente ekĝemetis kaj diris:
– Fundamento de familia vivo … Ho, dio!
– Jes, jes … Mi amas la edzon, estimas kaj certe ŝatas la trankvilecon de la familio. Mi pli volonte dezirus esti mortigita, ol kaŭzi malfeliĉon al Andreo kaj al lia filino … Kaj mi petas vin, Johano Miĥajloviĉ, lasu min trankvila.
Ni estu, kiel antaŭe, bonaj amikoj, kaj la ĝemetojn, kiuj ne konvenas al vi, lasu. Nu, estas decidite kaj finite!
Neniun vorton plu pri tio ĉi. Ni parolu pri alio.
Sofio Petrovna ree deflanke rigardis la vizaĝon de Iljin. Iljin rigardis supren, estis pala kaj malkontente mordetis la tremantajn lipojn. Lubjanceva ne komprenis la kaŭzon de lia malkontento, sed lia palo kortuŝis ŝin.
– Ne koleru, ni estu amikoj … – ŝi diris karese. – Ĉu vi konsentas? Jen estas mia mano.
Iljin prenis ŝian malgrandan, molan manon per ambaŭ manoj, premetis ĝin kaj malrapide levis al la lipoj.
– Mi ne estas gimnaziano, – murmuris li. – Min neniom logas amikeco kun amata virino.
– Sufiĉe, sufiĉe! Estas decidite kaj finite. Ni venis al benko, ni sidiĝu …
La animon de Sofio Petrovna plenigis agrabla sento de ripozo: la plej malfacila kaj ĝena estis jam dirita, la maltrankviliganta demando estas solvita kaj finita. Nun ŝi jam povis libere spiri kaj rigardi Iljinon rekte en la viza- ĝon. Ŝi rigardis lin, kaj egoista sento de supereco de amata virino kontraŭ enamiĝinto agrable karesis ŝin. Al ŝi plaĉis, ke tiu ĉi forta, granda viro kun brava vizaĝo kaj kun granda nigra barbo, saĝa, klera kaj, kiel oni diras, talenta, obeeme sidiĝis apud ŝi kaj mallevis la kapon.
Du-tri minutojn ili sidis silente.
– Nenio ankoraŭ estas decidita kaj finita … – diris Iljin. – Vi kvazaŭ el alfabeta libro legas al mi: ”Mi amas kaj estimas la edzon … fundamento de familio …” Tion ĉi mi konas sen vi kaj povas eĉ diri al vi pli multe. Sincere kaj honeste mi diris al vi, ke tiun ĉi mian konduton mi opinias krima kaj senmorala. Kion pli mi povus diri?
Sed kial diri tion, kio estas al ĉiuj konata? Anstataŭ nutri najtingalon per vanaj vortoj, pli bone estus, se vi instruus min: kion mi devas fari?
– Mi jam diris al vi: forveturu!
– Mi jam – vi tion ĉi bone scias – forveturis kvinfoje kaj ĉiam revenis de mezvojo! Mi povas montri al vi la biletojn, – ili ĉiuj estas konservitaj. Mankas volo por forkuri de vi! Mi batalas, forte batalas, sed al kiu diablo mi taŭgas, se mankas ĉe mi decidemo, se mi estas malforta, malkuraĝa! Mi ne povas batali kontraŭ la naturo.
Ĉu vi komprenas? Mi ne povas! Mi forkuras de tie ĉi, kaj ĝi tenas min je la baskoj. Abomena, honta malforteco!
Iljin fariĝis ruĝa, leviĝis kaj ekiris apud la benko.
– Kiel hundo mi koleras! – li murmuris, pugne premante la manojn. – Malamegas min mem kaj malestimas!
Mia dio, kiel malĉasta bubegaĉo mi amindumas fremdan edzinon, skribas idiotajn leterojn, malgloras …
Iljin mane kaptis la kapon, ekĝemis kaj sidiĝis.
– Kaj krome via malsincereco! – li diris riproĉe. – Se vi malaprobas mian konduton, kial vi venis ĉi tien? Kio logis vin tien ĉi? En miaj leteroj mi petas de vi nur kategorian, sinceran respondon jes aŭ ne, kaj vi anstataŭ sincera respondo tendencas ĉiutage ”hazarde” renkontiĝi kun mi, kaj regalas min per sentencoj el alfabeta libro!
Lubjanceva subite ektimis kaj ruĝo kovris ŝin. ^Ŝin subite atakis la sento, kiu aperas ĉe bonkondutaj virinoj, kiam oni neatendite ekvidas ilin nekonvene vestitaj.
– Vi kvazaŭ suspektas, ke mi ludas … – ŝi diris. – Mi ĉiam sincere respondis al vi kaj … kaj hodiaŭ mi petis vin!
– Ĉu oni petas en similaj cirkonstancoj? Se vi estus dirinta: ”Iru for!” mi jam delonge ne estus tie ĉi, sed vi ne diris al mi tion. Neniam vi respondis al mi sincere.
Stranga estas la hezito! Vere estas, ke vi ludas kun mi, aŭ …
Iljin ne finis paroli kaj apogis la kapon per la manoj.
Sofio Petrovna komencis rememori sian vivon de la komenco ĝis la fino. Ŝi memoris, ke ŝi ĉiam ne nur age, sed ankaŭ en siaj kaŝitaj pensoj estis kontraŭ la amindumado de Iljin, sed samtempe ŝi sentis, ke en la vortoj de la advokato estas parto da vero. Ne sciante, kia estas tiu vero, ŝi, malgraŭ la penado, nenion trovis por respondi al la plendo de Iljin. Ne estis konvene silenti kaj ŝi diris, levetante la ŝultrojn:
– Kaj mi krome estas kulpa.
– Mi ne opinias vin kulpa pro nesincereco … – diris Iljin. – Via nesincereco estas komprenebla kaj natura.
Se ĉiuj homoj interkonsentus kaj subite fariĝus sinceraj, ĉio pereus ĉe ili.
Neniu filozofio okupis la pensojn de Sofio Petrovna, sed ŝi estis ĝoja ŝanĝi la interparolon kaj demandis:
– Kial?
– Ĉar estas sinceraj nur sovaĝuloj kaj bestoj, se civilizacio enportis en la vivon tian bezonaĵon, kiel ekzemple virina virto, tie ĉi sincereco estas nekonvena …
Iljin kolerete pikis sablon per bastono. Lubjanceva aŭskultis lin, multon ŝi ne komprenis, sed lia parolo plaĉis al ŝi. Al ŝi antaŭ ĉio plaĉis, ke kun ŝi, kun ordinara virino, talenta homo parolas pri ”saĝaj aferoj”; poste tre plaĉis al ŝi rigardi, kiel moviĝas la pala, viva kaj ankoraŭ kolereta, juna vizaĝo. Multon ŝi ne komprenis, sed al ŝi estis evidenta tiu ĉi bela kuraĝo de moderna homo, kun kiu ĝi ne meditante kaj neniom hezitante, decidas gravajn demandojn kaj faras definitivajn konkludojn.
Ŝi subite rimarkis, ke ŝi lin admiras, kaj ektimis.
– Pardonu min, sed mi ne komprenas, – ŝi rapidis diri, – kial vi komencis paroli pri malsincereco? Mi ripetas ankoraŭ unufoje mian peton: estu bona amiko, lasu min trankvila! Mi sincere petas!
– Bone, mi ankoraŭ batalos! – diris Iljin. – Mi estas ĝoja plenumi … – Sed mi dubas, ke mia provo sukcesos.
Aŭ kuglon mi sendos en mian frunton, aŭ … ekdrinkos plej malsaĝe. Ne estos bone al mi! Ĉio havas sian limon, ankaŭ batalo kun la naturo. Diru kiel oni povas batali kun frenezo? Se oni trinkos vinon, kiel oni subigos la ebrion? Kion mi povas fari, se via portreto alkreskis mian animon kaj trudeme, tage kaj nokte, staras antaŭ miaj okuloj, kiel dum ĉi tiu momento, jene staras tiu ĉi pino? Nu, diru, kian heroaĵon mi devas fari por liberiĝi de tiu ĉi malagrabla, malfeliĉa stato, kiam ĉiuj miaj pensoj, deziroj, sonĝoj apartenas ne al mi, sed al iu demono, kiu sidiĝis en min? Mi amas vin, mi amas ĝis tia grado, ke mi perdis mian vojon, ĵetis la aferon kaj la homojn proksimajn, forgesis mian dion! Neniam en la vivo mi amis tiel!
Sofio Petrovna ne atendis tian ŝanĝon, ŝi iom foriĝis de li kaj time rigardis lian vizaĝon. En liaj okuloj aperis larmoj, la lipoj tremetis kaj la esprimo de la tuta vizaĝo estis malsata kaj peteganta.
– Mi amas vin! – li murmuris, proksimigante siajn okulojn al ŝiaj grandaj, timantaj okuloj. – Vi estas tiel admirinda! Mi suferas ĉi tiun minuton, sed, mi ĵuras, la tutan vivon mi estus sidanta kaj rigardanta tiel, suferante kaj rigardante viajn okulojn. Sed … ne parolu, mi petas vin!
En konsterno, ŝi ne aŭskultis liajn vortojn; ial nun, en tiu ĉi danĝera momento, kiam ŝiaj genuoj agrable kuntiri ĝadis, kiel en varma akvo, ŝi kun iu malico serĉis sencon en siaj sentoj, ŝi koleris, ke ŝin tutan anstataŭ protestanta virto, plenigas senforteco, apatio kaj malpleneco, kiel ebriinton, al kiu ĉiu maro ĝis genuo ŝajnas esti profunda; nur en la profundo de la animo iu malice diris:
”Kial vi ne foriras? Ĉu tiel ĉio devas esti? Jes?”
Serĉante en si sencon, ŝi ne komprenis, kial ŝi ne fortiris la manon, al kiu kvazaŭ hirudo kisaliĝis Iljin, kaj kial ŝi rapidis samtempe kun Iljin rigardi dekstren kaj maldekstren, ĉu iu rigardas? La pinoj kaj la nuboj staris senmove kaj rigardis severe, kiel maljunaj servistoj, kiuj vidas la petolaĵon, sed ili promone promesis ne denunci la estron. La garda soldato staris kvazaŭ kolono kaj ŝajnis rigardi la benkon.
”Li rigardu!” – pensis Sofio Petrovna.
– Sed … sed aŭskultu! – ŝi diris malespere. – Al kio tio ĉi kondukos? Kio estos poste?
– Mi ne scias, mi ne scias … – murmuretis li, svingante per la mano kontraŭ malagrablaj demandoj.
Eksonis raŭka, tremanta fajfo de lokomotivo. La fremda, malvarma sono de ordinara vivo devigis ŝin ektremi.
– Mi ne havas tempon … urĝas la tempo iri! – ŝi diris, rapide leviĝante. – La vagonaro venas … Andreo veturas!
Li bezonas tagmanĝi! “
Sofio Petrovna turnis sin al la fervojo, En la komenco malrapide elrampis lokomotivo, poste aperis vagonoj. Ĝi estis ne pasaĝera vagonaro, kiel opiniis Sofio Petrovna, sed karga. Longvice, unu post la alia, kiel la tagoj de la homa vivo, ekaperis sur la blanka koloro de la preĝejo la vagonoj kaj, ŝajnis, finon ili ne havos!
Sed jen post longa tempo la vagonaro finiĝis kaj la lasta vagono kun lanternoj kaj konduktoro malaperis post la arboj. Sofio Petrovna subite leviĝis kaj nerigardante Iljinon, rapide ekiris returnen en la trahakaĵo. Ŝi jam regis sin. Ruĝa pro honto, ofendo ne de Iljin, ne, sed de sia propra maldecidemo, de sia senhonteco, kun kiu ŝi, bonmorala kaj pura virino, permesis al fremda homo ĉirkaŭpreni ŝiajn genuojn, ŝi nun nur pri unu sola afero pensis, veni plej rapide hejmen, al la familio. La advokato apenaŭ povis sekvi ŝin. Sin turnante de la advokato sur mallarĝan vojeton, ŝi rigardis malantaŭen al Iljin tiel rapide, ke ŝi ekvidis nur sablon sur liaj genuoj, kaj eksvingis al li per la mano, ke li ne sekvu, ŝin.
Veninte hejmen, Sofio kelkajn minutojn staris senmove en sia ĉambro kaj rigardis la fenestron, la skribotablon …
– Abomenulino! – ŝi insultis sin. – Abomenulino!
Malgraŭ si, ŝi detale, nenion kaŝante, rememoris, ke ŝi estas kontraŭ la konduto de Iljin, sed samtempe io ŝin tiras interkompreniĝi kun li; ŝi rememoris, ke ŝi, kiam li genuis ĉe ŝiaj piedoj, sentis neordinaran ĝuon. Ĉion ŝi rememoris, sen kompato al si, kaj nun, sufokiĝante pro honto, ŝi estus ĝoja sin vangofrapadi.
”Malfeliĉa Andreo, – ŝi pensis, penante ĉe la rememoro pri la edzo fari karesan mienon. – Vanjo, mia malfeliĉa filineto, ŝi ne scias, kian patrinon ŝi havas! Pardonu min, karuloj! Mi amas vin tre … tre!”
Kaj dezirante pruvi al si mem, ke ŝi estas ankoraŭ bona edzino kaj patrino, ke estas ankoraŭ sendifekta ŝia ”fundamento”, pri kiu ŝi parolis al Iljin, Sofio rapide eniris la kuirejon kaj riproĉis tie la servistinon, ke ŝi ne pretigis la tablon por la tagmanĝo de Andreo. Ŝi penis prezenti al si la lacigitan kaj malsatan mienon de la edzo, voĉe kompatis lin kaj mem preparis la tablon por li, kion antaŭe ŝi neniam faris. Poste ŝi trovis sian filineton Vanjon, levis ŝin sur siajn brakojn kaj karese ĉirkaŭprenis; la knabineto ŝajnis al ŝi peza kaj malvarma, sed ŝi ne deziris konfesi al si pri tio kaj komencis paroli kun ŝi pri tio, kiel honesta kaj bona estas ŝia paĉjo.
Sed, kiam alveturis la edzo, ŝi apenaŭ salutis lin. La invado de falsaj sentoj jam pasis, nenion pruvinte al ŝi, sed nur incitinte kaj koleriginte ŝin per sia nenatureco.
Ŝi sidis ĉe la fenestro, suferis kaj koleris. Nur en malfeliĉo homo povas kompreni, kiel malfacile estas regi siajn sentojn kaj pasiojn. Sofio poste rakontis, ke ŝi sentis sin implikita forte, ke estis tiel malfacile liberiĝi, kiel kalkuli rapide flugantajn paserojn. Pro tio, ekzemple, ke ŝi ne estis ĝoja pro la veno de la edzo, kaj ke al ŝi ne plaĉis, kiel li kondutas ĉe la tablo, ŝi subite konkludis, ke ŝi komencas malami la edzon.
Andreo, malfortigita de malsato kaj laciĝo, atendante la venon de supo, atakis kolbason kaj manĝis ĝin avide, laŭte maĉante kaj movante la tempiojn.
”Bona dio,” pensis Sofio, ”mi amas lin kaj estimas, sed … kial li tiel abomene maĉas?”
En la pensoj estis ne malpli granda malordo ol en la sentoj. Sofio, kiel ĉiuj homoj nespertaj batali kontraŭ malagrablaj pensoj, penis per la tuta forto ne pensi pri sia malfeliĉo, kaj ju pli ŝi penis, des pli reliefe aperis en ŝia imago Iljin, la sablo sur liaj genuoj, la lanugaj nuboj, la vagonaro …
”Kaj kial mi, malsaĝulino, iris hodiaŭ?” sufere pensis ŝi. ”Kaj ĉu efektive mi estas tia, ke mi ne povas garantii pri mi mem?”
La timo havas grandajn okulojn. Kiam Andreo estis finanta la tagmanĝon, ŝi jam estis decidinta rakonti ĉion al la edzo kaj forkuri de la danĝero!
– Mi bezonas serioze paroli kun vi, Andreo. – ŝi komencis post la tagmanĝo, kiam ŝia edzo estis demetanta la redingoton kaj la botojn por kusiĝi kaj ripozi.
– Nu?
– Ni forveturu de ĉi tie!
– Kien? Estas ankoraŭ frue por veturi en la urbon.
– Ne, vojaĝi aŭ ion similan …
– Vojaĝi … – murmuris la notario, sin etendante. – Mi mem pri tio revas, sed de kie preni monon, kaj kiu estos anstataŭ mi en la kontoro?
Kaj, meditinte iom, li diris:
– Efektive, vi enuas. Veturu mem, se vi deziras!
Sofio konsentis, sed tuj konsideris, ke Iljin ĝojos pri la okazo kaj veturos kun ŝi en la sama vagonaro, en la sama vagono … Ŝi pensis kaj rigardis sian edzon, satan, sed ankoraŭ lacigitan. Ial ŝia rigardo haltis sur liaj piedoj, miniaturaj, preskaŭ virinaj, vestitaj per striitaj ŝtrumpoj; sur la finoj de la ambaŭ ŝtrumpoj pendis fadenetoj …
Malantaŭ la mallevita kurteno sin batis al la fenestro burdo. Sofio rigardis la fadenetojn, aŭskultis la burdon kaj imagis al si, kie ŝi veturas … Kontraŭe tagon kaj nokton sidas Iljin, ne deturnante de ŝi la okulojn, kolera pro sia malforteco kaj pala pro anima doloro. Li nomas sin malĉasta knabegaĉo, riproĉas sin, ŝiras la harojn sur sia kapo; sed kiam venas krepusko kaj kaptante oportunan okazon, kiam la pasaĝeroj ekdormas aŭ eliras stacion, li falas genue antaŭ ŝi, kial tiam ĉe la benko …
Ŝi subite komprenis, ke ŝi revas …
– Aŭskultu, mi ne veturos sola! – ŝi diris. – Vi devas veturi kun mi!
– Fantazio, Sonjo! – bedaŭre diris Lubjancev. – Oni devas esti serioza kaj deziri nur, kio estas ebla.
”Vi kunveturos, kiam vi sciiĝos!” pensis Sofio.
Kiam ŝi estis decidinta veturi, ŝi sentis sin sendanĝera; ŝiaj pensoj iom post iom ricevis ordon, ŝi fariĝis gaja kaj permesis al si pensi pri ĉio; kion ajn ŝi pensos kaj revos, la forveturo estas neevitebla!
Dum la edzo dormis iom post iom vesperiĝis … Ŝi sidis en la gastoĉambro kaj ludis fortepianon, multhoma vespera promenado, sonoj de muziko, sed, pli multe la penso, ke ŝi estas saĝa, ke ŝi venkis la malfeliĉon, definitive faris ŝin gaja. ”Alia, virino,” diris al ŝi la trankvila konscienco, ”certe ne estus kontraŭstarinta kaj ŝi preskaŭ forbrulus pro honto, sed nun ŝi kuras de la dan- ĝero, kiu eble ne ekzistas!” Tiel kortuŝis ŝin ŝia virto kaj decidemo, ke ŝi eĉ trifoje rigardis sin en spegulo.
Kiam mallumiĝis, venis gastoj. La viroj sidiĝis en la manĝoĉambro por ludi kartojn, la virinoj okupis la gastoĉambron kaj la terason. Pli poste venis Iljin. Li estis malgaja, malbonhumora kaj kvazaŭ malsana. Kiel li sidi- ĝis en angulo de la kanapo, tiel li estis sidanta la tutan vesperon. Ordinare gaja kaj parolema, li ĉi tiun fojon la tutan tempon silentis, sulkigante la brovojn. Kiam li respondis ies demandon, li pene ridetis nur per la supra lipo kaj respondis mallonge, malafable. Kelkfoje li diris spritaĵon, sed la spritaĵoj estis kruelaj kaj arogantaj. Al Sofio ŝajnis, ke li alproksimiĝas al histerio. Nur nun, sidante ĉe fortepiano, ŝi por la unua fojo klare konsciis, ke tiu ĉi malfeliĉa homo efektive suferas, ke li estas anime malsana pro ŝi. Li pereigas la plej belajn tagojn de sia kariero kaj juneco, malŝparas la lastan monon por somerlo ĝejo, forlasis sian patrinon kaj fratinojn, sed ĉefe estas, ke li vane batalas kun si mem. Pro ordinara kompatemo oni devas agi kun li serioze …
Ŝi konsciis tion ĉi klare, ĝis doloro en la koro, kaj se – en tiu ĉi tempo, ŝi venus al Iljin kaj dirus al li ”ne!”, en ŝia voĉo estus forto, kiun malfacile oni povus malobei. Sed ŝi ne diris, eĉ ne pensis pri tio … La egoismo de ŝia naturo neniam montris sin tiel forte, kiel en tiu ĉi vespero.
Ŝi konsciis, ke Iljin estas malfeliĉa kaj sidas sur la kanapo, kiel sur pingloj, ŝi ĉagreniĝis pri li, kaj samtempe la ĉeesto de la homo, kiu ŝin amas ĝis sufero, plenigis ŝian animon per triumfo, per sento de sia forto. Ŝi sentis sian junecon, belecon, decidemon kaj, ĉar ŝi estas decidinta forveturi, ŝi ne plu pensis pri siaj agoj. Ŝi koketis, senĉese ridis, kantis kun neordinara sento kaj inspiro, ĉio ŝajnis al ŝi amuza kaj ridinda. Ridinda ŝajnis al ŝi la okazo ĉe la benko, la garda soldato. Ridindaj ŝajnis al ŝi la gastoj, la ofendaj spritaĵoj de Iljin, la pinglo ĉe lia kravato, kiun ŝi antaŭe ne vidis. La pinglo prezentis ruĝan serpenton kun diamantaj okuloj ; tiel ridinda ŝajnis al ŝi la serpento, ke ŝi volonte ĝin kisus.
Sofio kantis romancojn nerve, kun ia duonebria militemo kaj, kvazaŭ aludante ies malfeliĉon, ŝi elektis malgajajn, melankoliajn, kiuj parolis pri perditaj esperoj, pri pasinto, pri maljuneco … ”Kaj maljuneco venas ĉiam pli proksime pli proksime …” – ŝi kantis. Kaj kiamaniere ŝin rilatis maljuneco?
”Ŝajnas, ke mi estas neordinara …” iafoje ŝi pensis dum ridado kaj kantado.
La gastoj foriris je la dekdua horo. Laste foriris Iljin. Ĉe Sofio restis ankoraŭ militemo por lin akompani ĝis la lasta ŝtupo de la teraso. Ŝi deziris diri al li, ke ŝi forveturos kun la edzo, kaj rigardi, kiel efikos la sciigo.
La luno kaŝis sin post la nuboj sed estis tiel lume, ke Sofio vidis, kiel la vento movas la faldojn de lia palto kaj la drapiraĵon de la pordo, ŝi vidis ankaŭ, kiel pala estas Iljin kaj kiel li, penante ekrideti, kripligis la supran lipon.
– Sonjo, Sofinjo … mia kara virino! – li ekmurmuris, malhelpante ŝin paroli. – Kara mia, bona!
En la paroksismo de karesemo li diris al ŝi la plej karesajn vortojn, kaj jam diris al ŝi ci, kiel al edzino, aŭ amatino. Subite li ĉirkaŭprenis ŝin per unu brako ĉirkaŭ la talio kaj per la alia li prenis ŝin ĉe kubuto.
– Kara, ĉarma mia … – li ekmurmuris, kisante la kolon ĉe la nuko, – estu sincera, venu hodiaŭ al mi.
Ŝi elglitis el lia ĉirkaŭpreno kaj levis la kapon, por eksplodi per indigno, sed la indigno ne aperis kaj ŝia tuta virto sufiĉis nur por diri al li frazon, kiun diras en similaj cirkonstancoj ĉiuj ordinaraj virinoj:
– Ĉu vi freneziĝis?
– Ni iru! – daŭrigis Iljin, – tuj, kaj tie, ĉe la benko, mi konvinkiĝis, ke vi Sonjo, ankaŭ estas malforta kiel mi …
Ne evitos ankaŭ vi la malfeliĉon! Vi amas min kaj nun vane marĉandas kun via konscienco.
Vidante, ke ŝi foriras, li kaptis ŝin je la punta maniko kaj diris:
– Se ne hodiaŭ, tiam morgaŭ, sed oni devas cedi! Kial do la prokrasto? Mia kara, amata Sonjo, la verdikto estas farita, kial estu prokrastata ĝia plenumo? Pro kio trompi sin?
Sofio liberigis sin de li kaj forkuris post la pordon. Reveninte la gastoĉambron, ŝi senkonscie fermis la pianon, longe rigardis la notan vinjeton kaj sidiĝis. Ŝi ne povis stari, nek pensi … De la ekscitiĝo kaj batalemo restis en ŝi nur malforteco kun apatio kaj enuo. La konscienco murmuris al ŝi, ke ŝi kondutis dum la vespero malbone, malsaĝe, kiel malgranda knabino, ke tuj ŝi estis ĉirkaŭprenita sur la teraso kaj eĉ nun ŝi sentas ĉe la talio kaj ĉe la kubuto ian maloportunecon. En la gastoĉambro estis neniu, nur brulis kandelo. Sofio sidis sur ronda tabureto antaŭ la piano, ne movante sin, ion atendante. Kaj kvazaŭ profitante ŝian ekstreman laciĝon kaj la mallumecon, ŝin komencis venki peza, nekontraŭstarebla deziro.
Kiel boao ĝi vindis ŝiajn membrojn kaj animon, pligrandi ĝis kun ĉiu sekundo kaj ne minacis, kiel antaŭe, sed staris antaŭ ŝi klare, en sia tuta nudeco.
Duonhoron ŝi sidis, ne movante sin kaj ne malhelpante al si pensi pri Iljin, poste maldiligente ŝi leviĝis kaj iris en la dormoĉambron. Andreo jam dormis en la lito. Ŝi sidiĝis ĉe la malfermita fenestro kaj sin donis al la dezirataj pensoj. Implikiĝon en la kapo ŝi ne plu havis, ĉiuj sentoj kaj pensoj unuanime amasiĝis apud unu klara celo. Ŝi provis batali, sed tuj forlasis la batalon … Nun ŝi komprenis, kiel forta kaj senkompata estas la malamiko.
Por batali kun ĝi oni devas havi fortan volon, sed la eduko kaj la vivo donis al ŝi nenion, kio povus doni al ŝi apogon.
”Senmorala, malbonulino!” ŝi riproĉis sin pro la malforteco.
”Jen kia vi estas?”
Tiel la malforteco ekindignis ŝian ofenditan virtecon, ke ŝi nomis sin per ĉiuj insultaj nomoj, kiujn ŝi konis, kaj diris al si multe da ofendaj, malestimigaj vortoj. Tiel, ŝi diris al si, ke ŝi neniam estis bonmorala, ŝi ne malbonkondutis nur tial, ke ne estis kaŭzo, ke la tuttaga batalado estis nur amuzo kaj komedio.
”Ni supozu, ke mi kontraŭstaradis. – ŝi pensis, – sed ĉu ĝi estas kontraŭstaro? Ankaŭ la publikulinoj kontraŭstaradas antaŭ ol ili sin vendas, sed tamen vendas sin.
Bona estas la kontraŭstarado! Kiel lakto, ĝi kazeiĝis en la unua tago! En la unua tago!”
Ŝi kulpigis sin, ke ne amo tiras ŝin el la domo, ne la personaj ecoj de Iljin, sed la sento, kiu ŝin atendas anstataŭe … Ordinata frivola virino!
”Jen patrinon oni mortigis ĉe malgranda birdeto”, ekkantis iu post la fenestro raŭktone.
”Se mi iru, estas jam tempo,” ekpensis Sofio. Ŝia koro subite forte ekbatis.
– Andreo! – ŝi preskaŭ kriis. – Aŭskultu min … Ni veturos? Jes!
– Jes … Mi jam diris al vi: veturu sola!
– Sed aŭskultu … – ŝi diris. – Se vi ne veturos kun mi, vi riskas perdi min! Mi ŝajne jam estas … enamiĝinta!
– Kiun? – demandis Andreo.
– Por vi ŝajne estas egale, kiun! – ekkris Sofio.
Andreo levis sin, malsupren metis la piedojn kaj mirante rigardis la malluman figuron de la edzino.
– Fantazio! – li diris oscedante.
Li ne kredis, sed tamen li ektimis. Meditinte iom kaj dirinte al la edzino kelkajn negravajn demandojn, li diris sian opinion pri familio, pri perfido … Parolis maldiligente ĉirkaŭ dek minutoj kaj kuŝiĝis. Liaj sentencoj ne havis sukceson. Multaj opinioj estas en nia mondo, kaj granda parto el ili apartenas al homoj, kiuj ne estis en malfeliĉo!
Malgraŭ la malfrua tempo, post la fenestro ankoraŭ moviĝis somerloĝantoj. Sofio metis sur sin malpezan mantelon, staris iom, iom meditis … Ŝi havis ankoraŭ decidemon por diri al la edzo:
– Ĉu vi dormas? Mi iras promeni iom … Ĉu vi deziras iri kun mi?
Tio ĉi estis ŝia lasta espero. Ne ricevinte respondon, ŝi eliris. Estis venta kaj malvarmeta vetero. Ŝi ne sentis venton, nek mallumon, sed iris kaj iris … Nevenkebla forto pelis ŝin kaj, ŝajnis, se ŝi haltus, ĝi puŝus ŝin je la dorso.
”Senmorala! – ŝi murmuretis senkonscie. ”Abomenulino!”
Ŝi sufokiĝis, ruĝiĝis pro honto, ne sentis siajn piedojn, sed tio, kio ŝin puŝis antaŭen, estis pli forta ol ŝia honto, ol prudento, ol timo …
Anton Ĉeĥov
El la rusa tradukis M. Novodereĵkin
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.