La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
UZINOJAŭtoro: Diversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La kanoto fine alproksimiĝis al la tero. La golfo etendi ĝis, kaj breĉo en la blanka ondŝaŭmo sur la rifo montris, kie la rivereto elfluas en la maron; la pli densa kaj malhela verdo de la praarbaro montris ĝian vojon malsupren sur la malproksima deklivo. La arbaro ĉi tie tute apudis la marbordon. Je granda distanco, malklara kaj preskaŭ nubŝajna, leviĝis la montoj, kvazaŭ ondoj subite glaciigitaj. La maro estis trankvila, krom pro preskaŭ nerimarkebla ondmovado. La ĉielo brilegis.
La viro kun la skulptita padelilo ĉesigis sian laboron.
”Devus esti ie ĉi tie,” li diris. Li entiris la padelilon kaj etendis la brakojn rekte antaŭen.
La dua viro estis en la antaŭparto de la kanoto, zorge esploranta la teron. Li tenis sur la genuoj folion de flava papero.
”Venu, rigardu tion, Evans,” li diris.
Ambaŭ viroj parolis per mallaŭta voĉo, kaj iliaj lipoj estis malmolaj kaj sekaj.
La viro nomata Evans venis, ekvilibrante, laŭlonge de la kanoto, ĝis li povis rigardi super la ŝultrojn de sia kunulo.
La paperaĵo havis la aspekton de kruda landkarto. Pro ofta faldiĝo ĝi estis ĉifita kaj frotita ĝis disiĝo, kaj la dua viro kuntenis la makulitajn fragmentojn, kie ili dividiĝis.
Sur ĝi oni povis malklare deĉifri, en preskaŭ forviŝita krajonaĵo, la konturon de la golfo.
”Jen,” diris Evans, ”la rifo, kaj jen la breĉo.” Li transis la karton per la ungo.
”Tiu ĉi kurba kaj torda linio estas la rivero – taŭgus al mi trinketo, nuntempe! – kaj tiu ĉi stelo estas la loko!”
”Atentu tiun ĉi punktitan linion,” diris la viro tenanta la karton; ”ĝi estas rekta linio, kaj iras de la rifbreĉo ĝis grupeto da palmarboj. La stelo lokiĝas ĝuste tie, kie la linio tranĉas la riveron. Ni devos marki la lokon, kiam ni eniros la lagunon.”
”Enigmo estas,” diris Evans, post paŭzo, ”kion signifas tiuj ĉi subaj signetoj. Ŝajnas esti plano de domo aŭ io alia; sed kion signifas tiuj streketoj, jen tien, jen reen montrantaj, mi neniel povas imagi. Kaj kialingva estas la skribaĵo?”
”La ĉina,” diris la viro kun la karto.
”Kompreneble! Li estis ĉino,” diris Evans.
”Ili ĉiuj estis,” diris la viro kun la karto.
Ambaŭ sidis dum kelkaj minutoj rigardante la teron, dum la kanoto malrapide vagnaĝis. Fine Evans rigardis al la padelilo.
”Estas nun via vico ĉe la padelilo, Hooker,” li diris.
Kaj lia kunulo kviete refaldis la karton, ĝin metis en sian poŝon, zorge preterpasis Evans, kaj komencis padeli.
Liaj movoj estis sen energio, kvazaŭ de homo, kies forto preskaŭ eluziĝis.
Evans sidis kun duone fermitaj okuloj, rigardante la ŝaŭman koralrifon, kiu pli kaj pli alproksimiĝis. La ĉielo similis fornon, ĉar la suno preskaŭ atingis la zeniton.
Kvankam ili estis tiel proksimaj al la trezoro, li ne sentis la ĝojegon kiun li atendis. La intensa ekscito de la barakto por la plano, kaj la longa nokta vojaĝo de la kontinento en kanoto ne provizita per manĝaĵoj, estis, por uzi lian propran frazon, ”elĉerpinta lin”. Li penis sin veki direktante siajn pensojn al la orfandaĵoj, pri kiuj parolis la ĉino, sed li ne povis ilin restigi tie; ili tuj rekuris al imago pri freŝa akvo ondetanta en la rivero, kaj al la preskaŭ netolerebla sekeco de liaj lipoj kaj gorĝo. La ritma lavado de la maro sur la rifo jam aŭdiĝis, kaj dolĉe sonadis en liaj oreloj; la akvo preterlavis la flankon de la kanoto, kaj la padelilo gutadis post ĉiu puŝo. Baldaŭ li komencis dormeti.
Ankoraŭ li malklare konsciis pri la insulo, sed kun liaj sentoj interplektiĝis stranga sonĝo. Jam denove estis la nokto, kiam li kaj Hooker trafis la sekreton de la ĉino; li vidis la lunlumigitajn arbojn, la malgrandan fajron brulanta, kaj la nigrajn figurojn de la tri ĉinoj – je unu flanko arĝentumitajn per lunlumo, je la alia brilantajn pro la fajrolumo – kaj li aŭdis ilin paroli inter si anglaĉe – ĉar ili venis el malsamaj provincoj. Estis Hooker, kiu kiel unua kaptis la sencon de ilia parolado kaj mansignis al li, ke li aŭskultu. Fragmentoj de la konversacio estis neaŭdeblaj, kaj fragmentoj nekompreneblaj. Hispana galerego el la Filipinaj Insuloj nesaveble surteriĝinta, kaj ĝia trezoro enterigita por la tago de reveno, kuŝis en la fono de la rakonto; ŝipanaro malpliigita de malsano, unu-du kvereloj, kaj la necesoj de disciplino, kaj fine en boatoj foririnta kaj neniam ree priaŭdota. Sekvis, ke nur antaŭ unu jaro Ĉang-hi, vagante surtere, suriris la orfandaĵojn dum ducent jaroj kaŝitajn, forlasis sian jonkon, kaj reenterigis ilin per grandega laborado, senhelpe, sed tre sekure. Tiun sekurecon li tre emfazigis – ĝi estis sekreto lia. Nun li deziris helpon por reveni kaj elterigi ilin.
Poste flirtiĝis la karteto kaj mallaŭtiĝis la voĉoj. Ja bela rakonto por aŭdiĝi al du senhavaj britaj sentaŭguloj!
La sonĝo de Evans antaŭeniris ĝis la momento, kiam li tenis en la mano harligon de Ĉang-hi. Vivo de ĉino apenaŭ estas same sankta kiel tiu de eŭropano. La ruza vizaĝo de Ĉang-hi, unue akra kaj furioza kiel surprizita serpento, poste timema, perfidema, kaj petema, elstari ĝis super ĉio en la sonĝo. Fine Ĉang-hi ridetaĉis, en plej nekomprenebla kaj surpriza maniero. Subite la afero fariĝis tre malplaĉa, kiel ja foje okazas en sonĝoj.
Ĉang-hi babilaĉis kaj minacis al li. Li vidis en la sonĝo multoblajn amasojn da oro, kaj Ĉang-hi intervenanta, baraktanta par lin deteni for de ĝi. Li kaptis Ĉang-hi je la harligo – kiel granda estis la flava besto, kaj kiel li baraktadis kaj ridetaĉis! Li ankaŭ daŭre pligrandiĝis.
Tiam la brilantaj oramasoj fariĝis muĝeganta forno, kaj vasta diablo, surprize simila al Ĉang-hi, sed kun grandega nigra vasto, komencis lin nutri per fajrokarbaĵo. Terure ĝi bruligis lian buŝon. Alia diablo lin vokis per nomo:
”Evans, Evans, vi dormema stultulo!” – aŭ ĉu estis Hooker?
Li vekiĝis. Ili estis en la enirejo al la laguno.
”Jen la tri palmarboj. Devas esti en linio kun tiu arbetaro,” diris lia kunulo. ”Atentu tion. Se ni aliros tiujn arbetojn kaj tiam trabatos vojon en la densejon, laŭ rekta linio de tie ĉi, ni ĝin atingos, kiam ni atingos la rivereton.”
Nun ili povis rimarki, kie la elfluejo de la rivereto plilar ĝiĝas. Vidinte tion Evans reviviĝis. ”Rapidu,” li diris,
”aŭ, je la Ĉielo, mi devos ektrinki marakvon!” Li mordetis sian manon kaj rigardadis la argentan brileton inter la rokoj kaj la verda plektokreskaĵo.
Baldaŭ li turnis sin preskaŭ sovage al Hooker. ”Donu al mi la padelilon,” li diris.
Tiel ili venis al la riverelfluo. Iom progresinte kontraŭflue Hooker prenis da akvo en la mankavo, gustumis ĝin, kaj elkraĉis ĝin. Iom pli poste li provis denove. ”Tio taŭgos,” li diris, kaj ili komencis trinki avide.
”Malbenon je tio ĉi!” subite ekkriis Evans. ”Estas tro malrapide.” Kaj, sin klinante danĝere trans la antaŭparto de la kanoto, li komencis ensuĉi la akvon per la lipoj.
Baldaŭ ili finis la trinkadon, kaj, enŝovinte la kanoton en malgrandan riverbrakon, ili intencis surteriĝi inter la densaj kreskaĵoj, kiuj pendis super la akvo.
”Ni devos nin interpuŝi tra tion ĉi al la marbordo por trovi la arbetaron kaj konstati la linion al la loko,” diris Evans.
”Pli bone estus, tien padeli ĉirkaŭe,” diris Hooker. Tial ili reŝovis la kanoton en la riveron kaj repadelis laŭflue ĝis la maro, kaj laŭlonge de la marbordo ĝis la loko, kie kreskis la arbetaro. Tie ĉi ili surteriĝis, trenis la malpezan kanoton malproksimen de la maro, kaj tiam sin direktis al la densejo, ĝis ili povis vidi la rifbreĉon kaj la arbetojn laŭ rekta linio. Evans estis preninta ilon sovaĝulan el la kanoto. Ĝi estis L-forma, kaj la transversa parto estis armita de polurita ŝtono. Hooker portis la padelilon. ”Nun estas rekte en tiu ĉi direkto,” li diris; ”ni devas nin puŝadi tra tio ĉi, ĝis ni trafos la rivereton. Tiam ni devos esplori.”
Ili sin puŝis tra densa interplektaĵo de kanoj, larĝaj folioj, kun junaj arboj, kaj komence la irado estis laciga, sed tre baldaŭ la arboj fariĝis pli grandaj kaj la tero sub iliaj piedoj pli libera. Laŭ nepercepteblaj gradoj la brilego de la sunlumo anstataŭiĝis per malvarmeta ombro.
Fine la arboj fariĝis altegaj kolonoj, leviĝantaj malproksimen al superpenda baldakeno de verdaĵo. Malhele blankaj floroj pendis de siaj trunketoj, kaj ŝnursimilaj grimpkreskaĵoj pende etendiĝis de arbo al arbo. La ombro plidensiĝis. Sur la tero makulaj fungoj kaj ruĝbruna inkrustaĵo ofte montriĝis.
Evans tremetis. ”Ŝajnas preskaŭ malvarme tie ĉi post la brulado ekstere.”
”Mi esperas, ke ni sekvas la rektan vojon,” diris Hooker.
Baldaŭ ili ekvidis, je granda distanco antaŭe, fendon en la ombra mallumo, kie blankaj sagoj de varma sunbrilo enpenetris la arbaron. Ankaŭ vidiĝis brile verda subkreskaĵo kaj koloraj floroj. Tiam ili aŭdis la brufluadon de akvo.
”Jen la rivero. Ni devus nun esti proksimaj al ĝi,” diris Hooker.
La vegetaĵaro estis densa apud la riverbordo. Grandaj kreskaĵoj, ankoraŭ sennomaj, kreskis inter la radikoj de la altaj arboj, kaj etendis kvazaŭ kokardojn de grandegaj verdaj ventumiloj al la strio de ĉielo. Multaj floroj, kaj ia grimpkreskaĵo kun glatbrilaj folioj, sin alkroĉis al la nekovritaj trunketoj. Sur la akvo de la larĝa, trankvila lageto, kiun la trezorserĉantoj nun rigardis, naĝis grandaj ovalaj folioj kaj vaksosimila, roze-blanka floro ne malsimila al nimfeo. Pli malproksime, kie la rivero forkurbiĝis, la akvo subite ŝaŭmis kaj bruis en rapidaĵo.
”Nu?” diris Evans.
”Ni iom flankeniris el la rekto,” diris Hooker. ”Tio estis atendota.”
Li turniĝis kaj enrigardis la mallumajn, malvarmetajn ombrojn de la silenta arbaro malantaŭe. ”Se ni nin puŝos iome kontraŭ kaj kun la fluo ni devos ion trafi.”
”Vi diris – ” komencis Evans.
”Li diris, ke estas amaso da ŝtonoj,” diris Hooker. La du viroj rigardis unu la alian dum momento.
”Unue ni provu iom kunflue,” diris Evans.
Ili antaŭeniris malrapide, scieme rigardante ĉirkaŭe.
Subite Evans haltis. ”Kio je la diablo estas tio?” li diris.
Hooker rigardis laŭ la montro de lia fingro. ”Io blua,” li diris. Ĝi estis aperinta, tuj kiam ili venis al la supro de malalta ondaĵo de la tero. Tiam li distingis, kio ĝi estas.
Subite li antaŭeniris per rapidaj paŝoj, ĝis videbliĝis la korpo apartenanta al la malrigida mano kaj brako. Li pli firme manprenis la ilon, kiun li portis. La objekto estis korpo de ĉino, kuŝanta vizaĝaltere. La senzorgeco de la pozo ne estis malkomprenebla.
La du viroj pli proksimiĝis, kaj staris rigardantaj en silento la malbonsignan kadavron. Ĝi kuŝis en libera spaco inter la arboj. Proksime estis fosilo laŭ ĉina modelo, kaj pli for kuŝis disigita ŝtonamaso apud nove elfosita truo.
”Iu jam venis ĉi tien,” diris Hooker, purigante sian gorĝon. Subite Evans komencis ĵuradi kaj furiozi, kaj piedfrapi la teron.
La vizaĝo de Hooker blankiĝis, sed li diris nenion. Li antaŭeniris al la sternita korpo. Li vidis, ke la kolo estas pufigita kaj purpura, kaj la manoj kaj maleoloj ŝvelintaj.
”Pah!” li diris, kaj subite sin forturnis kaj proksimiĝis al la elfosaĵo. Li faris krion de surprizo. Li kriege vokis al Evans, kiu sekvis lin malrapide.
”Vi stultulo! Ja bone estas. Ĝi restas ankoraŭ tie ĉi.”
Tiam li sin returnis kaj rigardis la mortintan ĉinon, kaj denove la truon.
Evans rapidis al la truo. Jam duone malkovrita de la malfeliĉulo apude kuŝanta, montriĝis aro da malhele flavaj blokoj. Li kliniĝis en la truon, kaj foriginte la teron per siaj nudaj manoj, rapide eltiris unu el la pezaj masoj.
Dum li tiel faris, dorneto pikis lian manon. Li eltiris la maldikan pintaĵon per siaj fingroj, kaj levis la fandaĵon.
”Nur oro aŭ plumbo povus tiom pezi,” li diris ĝojege.
Hooker rigardadis ankoraŭ la mortintan ĉinon. Li miris pri la afero.
”Li kaŝe antaŭvenis siajn amikojn,” li diris fine. ”Li venis ĉi tien sola, kaj iu venena serpento mortigis lin … Mi scivolas, kiel li trovis la lokon.”
Evans staris kun la fandaĵo en la manoj. Kiom signifis mortinta ĉino? ”Ni devos porti tiujn ĉi aĵojn al la kontinento popece, kaj tie enterigi ilin dum kelka tempo. Kiel ni portu ilin al la kanoto?”
Li demetis sian jakon kaj sternis ĝin sur la tero, kaj enĵetis du-tri fandaĵojn. Baldaŭ li trovis, ke ankoraŭ alia dorneto trapikis lian haŭton.
”Tio ĉi estas tiom, kiom mi povas porti,” li diris; kaj subite aldonis, kun stranga incitiĝo: ”Kion vi rigardadas?”
Hooker turniĝis a l li. ”Mi ne povas toleri tiun …”
Li klinis la kapon al la kadavro. ”Ĝi tiel similas …”
”Sensencaĵo!” diris Evans. ”Ĉiuj ĉinoj similas unu la alian.”
Hooker rigardis en lian vizaĝon. ”Mi intencas enterigi tiun, ĉiuokaze, antaŭ ol mi helpos pri tiuj ĉi aĵoj.”
”Ne estu stultulo, Hooker,” diris Evans. ”Lasu resti tiun putraĵon.”
Hooker hezitis, kaj tiam okulumis la brunan ĉirkaŭantan teron. ”Iel, ĝi timigas min,” li diris.
”La demando estas,” diris Evans, ”kion ni faru pri tiuj fandaĵoj. Ĉu ni reenterigu ilin tie ĉi, aŭ transportu ilin trans la markolon en la kanoto?”
Hooker konsideris. En embaraso li rigardis jen la altan arbtrunkojn, jen la malproksiman, sunlumigitan verdaĵon supre. Denove li tremetis, vidante la bluan figuron de la ĉino. Li rigardis serĉeme en la grizan profundon inter la arboj.
”Kio okazis al vi, Hooker?” diris Evans. ”Ĉu via cerbo fuŝiĝis?”
”Almenaŭ, ni elprenu la oron el tie ĉi,” diris Hooker.
Li prenis en la manojn la finojn de la vesta kolumo, kaj Evans prenis la kontraŭajn angulojn, kaj ili levis la amason. ”Kien?” diris Evans. ”Ĉu al la kanoto?”
”Strange estas,” diris Evans, kiam ili antaŭeniris nur kelkajn paŝojn, ”sed ankoraŭ doloras al mi la brakoj pro tiu padelado.”
”Peston!” li diris. ”Sed ili ja doloras! Mi devas ripozi.”
Ili alterigis la veston. La vizaĝo de Evans jam blanki ĝis, kaj sur lia frunto elstaris etaj ŝvitgutoj. ”Estas iom senaere en tiu ĉi arbaro.”
Tiam, subite kaj senracie koleriĝinte: ”Kion valoras restadi tie ĉi la tutan tagon? Helpu min, mi diras! Vi nenion faris krom revaĉi, de kiam ni vidis la senvivan ĉinon.”
Hooker fikse rigardis la vizaĝon de sia kunulo. Li helpis relevi la veston kun la fandaĵoj, kaj ili antaŭeniris eble cent jardojn senparole. Evans komencis spiri peze.
”Ĉu vi ne povas paroli?” li diris.
”Kio estas kun vi?” diris Hooker.
Evans faletis, kaj je tio, kun subita malbeno, forĵetis de si la veston. Li staris dum momento fikse rigardante al Hooker, kaj tiam kun ĝemo ekprenis sian gorĝon.
”Ne proksimiĝu al mi,” li diris, kaj iris por sin apogi kontraŭ arbo. Poste per pli firma voĉo: ”Mi resaniĝos post momento.”
Baldaŭ senfortiĝis lia preno sur la arbo, kaj malrapide li malsuprenglitis laŭ la trunko, ĝis li fariĝis senforma amaso ĉe ĝia bazo. Liaj manoj kunpremiĝis konvulsie.
Lia vizaĝo tordiĝis pro doloro. Hooker proksimiĝis al lin.
”Ne tuŝu min! Ne tuŝu min!” diris Evans per sufokita voĉo. ”Remetu la oron sur la veston.”
”Ĉu mi ne povas ion fari por vi?” diris Hooker.
”Remetu la oron sur la veston.”
Dum Hooker manumis la fandaĵojn, li sentis piketon en la molaĵo de sia dikfingro. Rigardante la manon, li vidis maldikan dornon, eble je du coloj longan.
Evans ekkriis malklare kaj ruliĝis flanken.
Hooker lasis fali sian makzelon. Li fikse rigardis la dornon dum momento per larĝaj okuloj. Tiam li rigardis Evans, kiu kuntiriĝis sur la tero, kun la dorso spasme kurbiĝanta kaj malkurbiĝanta. Tiam, li trarigardis la arbkolonojn kaj la interplektitajn trunketojn de grimpkreskaĵoj, al la loko, kie en la malhela griza ombro malklare vidiĝis la bluvestita korpo de la ĉino. Li pripensis la strekojn ĉe la angulo de la plano, kaj tuj li komprenis.
”Dio helpu min!” li diris. Ĉar la dornoj similis al tiuj, kiujn la Diakoj venenigas kaj uzas en siaj blovpafiloj. Li nun komprenis, kion intencis Ĉang-hi, certigante la sekurecon de sia trezoro. Li nun komprenis tiun ridetaĉon.
”Evans!” li ekkriis.
Sed Evans estis silenta kaj senmova, krom pro terura spasma ektordiĝo de liaj membroj. Profunda silento regis en la arbaro.
Tiam Hooker komencis suĉi freneze la etan ruĝan makulon sur la molaĵo de sia dikfingro – suĉi pro la kara vivo. Baldaŭ li sentis strangan pulsantan doloron en la brakoj kaj ŝultroj, kaj la fingroj ŝajnis malfacile flekseblaj.
Je tio li sciis, ke suĉado neniel utilos.
Abrupte li ĉesis, kaj sidiĝinte apud la amaso da fandaĵoj, kaj apoginte la mentonon sur la manojn kaj la kubutojn sur la genuojn, li rigardadis la distorditan, sed ankoraŭ tremetantan korpon de sia kunulo. Denove venis en liajn pensojn la ridetaĉo de Ĉang-hi. La obtuza doloro etendiĝis al lia gorĝo kaj grade pliintensiĝis. Malproksime super li dolĉa venteto susurigis la verdaĵon, kaj la blankaj petaloj de ia nekonata floro glitetis teren tra la mallumo.
H. G. Wells
El la angla lingvo tradukis C. J. Hindle
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.